2014 - Poezio en la beletro
POEZIO EN LA BELETRO - MISTIKISMO
Antonio Marco Botella
Prelego kiun mi verkis pro speciala peto de amiko
Gesamideanoj kaj amikoj:
Hodiaŭ ni parolos pri temo preskaŭ tute forgesita kaj tial neaktuala, ni parolos pri la mistikismo kun la luksa akompano de brila poezio dum la XVI-a jarcento, speciale je la dua duono, kiu floris en Hispanio, ĝuste kiam en Eŭropo tiuj stiloj estis en plena dekadenco. Miaopinie, ĉio kio rilatas poezion estas interesa, mi do tute ne ekzaltos la mistikismo, kiun mi ne studis, sed ĉar sentas specialan inklinon por la poezio, kiel al la plejmultaj geesperantistoj, mi analizos tiun aspekton pri la mistika poezio kiu envolvas la historia lirikismo de la menciita epoko, tiam jes, mi estas preta studi ĝin kaj eĉ sentas certan inklinon por klarigi la temon laŭ miaj konkludoj. Estas la celo de tiu ĉi prelego.
La hispana beletra mistikismo devenis el diversaj originoj, speciale el la araba kaj flandro-germana: la araba mistikismo alvenis al ni tra la verkoj de R. Llull, en la periodo kiam li teoriis kaj praktikis la trovadoran poezion, kaj la flandro-germana tra la verkoj de Eckart, Tauler, Suso, Ruysbroeck kaj Tomas Kempis, dum la regado de la hispana reĝo Karlo la 1-a, kies politiko neniam perdis la perspektivojn de Eŭropo.
Eble influis ankaŭ en tiu hispana mistikismo la senekisman spiriton de la hispanoj, al kiu sin sentas ĉiam nklina. Damaso Alonso opinias, ke ekzistas ankaŭ en ĝi rimarkinda grava influo de la antikva ama poezio hispana, tiu kiun mi jam parolis en alia prelego kiam deziris klarigi la originon de la hispana liriko…
Menciindas, inter aliaj hispanaj mistikaj verkistoj, Frat' Francisko de Osuna (1497-1540), aŭtoro de la verko "Spirita aboco-libro", kiu rimarkinde influis en postaj generacioj de mistikaj poetoj, inter ili la monahino Tereza de Avila (1515-1582), tre bona poetino, kaj Johano de Yepes Alvarez (1500-1569), pli konata en beletro per la nomo Juan de la Cruz, kies ĉefverko "Spirita Epistolaro por ĉiuj statoj", ne atingis la famon popularan de lia oratora elokvento kiun li sendube meritis.
Elstaris ankaŭ Pedro Malon de Chaide (1530-1589), aŭtoro de "La konvertiĝo de Magdalena"; Frat' Diego de Estella (1524-1578) aŭtoro de "Cent meditoj pri dia amo"; Frat' Juan de los Angeles (1536-1609) aŭtoro de "Spirita lukto de Dio kontraŭ l'animo"; kaj "Dialogoj pri spiritaj konkeroj kaj la regno de Dio", kiu pretendas klarigi la mistikajn doktrinojn de la aŭtoro profunde influitaj de la konceptoj pri beleco kaj amo de Platono, kaj teorias pri rimedoj por atingi la unuiĝon en Dio.
Ankaŭ fama, same pro lia oratoreco kiel pro liaj beletraj verkoj, Frat' Luis de Granada (1504-1588) verkinto en la portugala kaj kastiliaj lingvoj, kies verko "Enkonduko al fido-simbolo" mirinde disvastigis beletre la franciskanajn teoriojn pri amo al ĉiuj vivantaj estaĵoj kaj adoro al ĉiuj kreaĵoj el la naturo, kiujn li priskribis mirinde detale kaj tre ame…
La mencio de tiuj verkistoj kaj ties verkoj, ne havas alian celon ol mencii la aŭtorojn plej elstaraj de la mistikismo, kiuj kondukis al la mistika poezio de du poetoj, kiuj donis specialan reliefon kaj eksterordinaran karakteron al ĝi, sendube niaj aŭskultantoj (aŭ legantoj) jam komprenis ke ni aludas al tiuj unuaj poetoj (ino) kiujn ni menciis kiel plej elstaraj en la mistika poezio, la monahino Teresa de Avila kaj Johano Yepes beletre konata kiel San Juan de la Cruz.
Neniam ĝis la apero de tiuj du grandaj poetoj (ino) oni uzis la lingvon por tiel alta celo, kiu signifas traduki la internan penson kaj la plej profundajn spiritajn sentojn en esprimoj de ordinara homo. La mistikaj sentoj envolvitaj en poezio havas alegoriajn signifojn malfacile esprimeblajn, kaj la poetoj devis uzi la simbolojn kiel esprimoformo kaj la poezion kiel rafinita lingvo por diskonigi la plej subtilajn pensojn de ilia spirito…
…Sed anstataŭ teorii, ni lasu paroli tiujn du gigantojn de la hispana mistika beletro envolvita de poezio. Unue, ni tralegos poemon de tiu monahino, Tereza de Avila, kiu vidis ĉion kio ĉirkaŭis ŝin per okuloj de poetino: la versoj, kies periodoj kaj reguloj rompis la flugon de la fantazio ne atingis la altan kvaliton de ŝia prozo rekt-stila. Dialogema, densa en siaj profundaj konceptoj, kaj tamen de granda simpleco, sed la beleco de konceptoj kaj lirikismo estas la samaj en versoj kiel en prozo. Vi mem prijuĝu la profunde mistikajn versojn de la poemo:
Aspiro pri eterna vivo
GlosoNe memvivante, mi vivas,
kaj tian vivon mi vokas,
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
El tiu dia unuiĝo
de l' am' kiun mi ja vivas
restas Di' de mi kaptita
kaj libera mia mio,
sed vidi kaptita Dion
tiom al mi furoras,
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
Ho Di', kiom viv' longiĝas!
kiom daŭras ĉi ekzilo,
ĉi prizon' kaj pun-ekzisto
de l' animo katenita!
Nur atendi la eliron
tiel ŝire min doloras,
ke mortas mi ĉar ne mortas.
Kiom vivo min amaras
sen la ĝuo de l' Sinjoro!
ĉar se am' ĝojigas koron
Ho Di' kiom viv' longiĝas!
Kiom daŭras ĉi ekzilo,
ĉi prizon' kaj punekzisto
de l' animo katenita!
Nur atendi la eliron
tiel akre min doloras
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
Vivas mi kun la konfido,
ke mi fine nepre mortos,
ĉar mortante vivon trovos
la esperon kaj la fidon;
morto por atingi vivon,
mi atendas plenfervora,
ke mi mortas, ĉar ne mortas.
Jen konstatu vi l' amforton;
viv' ne estu al mi ĝena,
ĉar nur al vi laste restas
por vin gajni perdo-ploron,
venu haste mort' leĝera,
venu jam la dolĉa morto
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
Tiu supra vivo ĉiela
estas ja l' aŭtenta vivo,
ĉar ĝis la ekzisto-fino
oni ne ĝin ĝuas plena;
mort' ne estu trov-evita
vivas mi mortanta glora,
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
Viv', -kion mi doni povas
al Dio en mi vivanta,
se ne estas al vi, vana,
por alia viv' pli bona
ĉar ĝui Lin pli ekstaza?
Mi tra l' morto Lin trafi volas
kaj mortas mi, ĉar ne mortas.
For de vi restanta sola,
-kian vivon al mi restas
sed suferi morton certan
el ĉiuj la plej angoran?
Mi kompaton pri mi sentas
ĉar mia malbon' hororas
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
Kiel oni povas rimarki, ĉiuj versoj estas enkadritaj en preskaŭ unu sola temo: ŝia delira amo al Dio. Tio fakte signifas certan malriĉon pri temoj, kiun ŝi superas kiam ŝi uzas prozon, la prozo de Tereza de Avila estas flua, eleganta, vere ĉarma, ĉar ŝi verkas tiuokaze sub la deviga postulo didakta interesigi la ceterajn pri tio kion ŝi konsideras kiel propran mision.
La versoj de Tereza estas kvazaŭ preĝo, "dialogo kun Dio", ŝi diris. La prozo estas dialogo kun la homoj, kaj en tiuj okazoj ŝi simple parolas, serene aldonas "miaopinie". Ŝi evitis la teknikajn vortojn kaj malmulte uzis la teologan terminologion, kio eksteriĝas per tiu simpleco, kiun mi jam menciis. Tio ebligas la personojn kun ne tro alta kultura nivelo kompreni ŝin perfekte, ĉar ŝia stilo rekta kaj kolokva parolas al la homa koro. Cetere ŝi uzas tre ofte diminutivojn, karesajn kaj etigajn terminojn, kio donas al ŝiaj esprimoj spontanan kaj amikeman freŝecon…
La verkaro de Tereza de Avila disvastiĝis tra la tuta mondo, ĉar ŝiaj verkoj estas tradukitaj al multnombraj lingvoj: pli ol cent hispanaj eldonoj, kvindeko en la franca kaj itala, dudeko en la germana kaj portugala, kaj laŭ malpli alta nivelo en la angla, pola, rusa nederlanda, kroata kaj multaj aliaj lingvoj…
La influo de ŝiaj verkoj sur aliaj verkistoj estis granda, precipe inter mistikuloj, kaj inter ĉi tiuj, ni tuj citu ŝian samtempulon Juan de la Cruz.
Tereza Cepeda Ahumada, religie Sankta Tereza de Jesuo, forpasis en Alba de Tormes (Salamanka) en la jaro 1582.
Kaj sen ia ajn prokrasto ni komentas sekve la cititan primistikan poeton Johano de Yepes Alvarez, beletre kaj religie konita kiel San Juan de la Cruz, naskiĝinta en Fontiveros (Avila), kiu konatiĝis kun Tereza de Avila kiam li estis 25 jaraĝa, kaj ambaŭ akordis pri multaj aferoj koncernantaj la renovigon de la religia vivo kaj pri ilia decido reformi siajn respektivajn religiajn ordenojn, kaj tial ili ambaŭ suferis persekutojn…
Sentema kaj kun alta koncepto pri la dia amo, Johano de la Kruco ĝuis esprimante sian internan senton per la verkado, kiun li pensis kiel la solan rimedon por dialogi kun Kristo. Rezulte de tiaj dialogoj sub formo de amemaj konfidencoj naskiĝis la mistika poezio de tiu ĉi monaho-poeto, kies majstra stilo kombinis la religian simbolismon origine biblian kun la tradicio de humanisma kulturo deveninta el la klasikuloj, kiun li posedis pro sia kleriĝo.
Tiuj elementoj, miksitaj kun certa petrarkismo, kaj la muzika kadenco de liaj versoj, evidente, allogas al la legantoj…
La mistikaj pensoj de Johano de la Kruco, surbaze de Tomismaj doktrinoj, estas tiel bele esprimitaj, ke tiu poezio pri dia amo, konsistanta el belegaj simboloj kaj admirindaj alegorioj, legiĝas kvazaŭ temus pri profana amo. Laŭ opinio de Damaso Alonso, talenta erudiciulo pri hispana liriko, oni klare perceptas en tiuj versoj nuancojn el la stilo de Sebastiano de Kordovo. Jen unu el tiuj poemoj:
Koploj el l' animo penanta Dion vidi...
Vivas mi, mem sen vivi
kaj anhelo tiel fortas
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
I
En mi mem mi ne plu vivas,
vivi sen Li mi ne povas;
sen Li mi ja ne min trovas,
kion vivo vere signifas?
En mi mortoj mil aktivas
el la viv' al mi konfortas
nur la mort', ĉar mi ne mortas.
II
Vivo kiun mi nun vivas
estas certe negativa vivo,
sekve daŭra morto-iro
ĝis Li, kies viv' edifas,
montras kion Di' signifas,
ke mi la viv' ne elportas
kaj mortas mi, ĉar ne mortas.
III
Ekster de Vi mi ne eltenas;
kia vivo al mi atendas
se pri ĝi mi tiom plendas
kaj nur morton mi bonvenas?
Pri mi mem mi abomenas,
sed mi pro persist' bonsortas
kaj mortas mi, ĉar ne mortas.
IV
Kiam fiŝo vole elakviĝas
al ĝi konsol' tute ne mankas,
finon kiun ĝi ja avidas...
Kia morto egalvalidas
vivon kiu tre malfortas
ju pli mi vivas, pli mortas.
V
Kiam mi konmsolon celas
kaj sakramente Vin vidas,
tiam mi fervore pli avidas
ĝui Vin, kaj mi Vin anhelas!;
ĉar doloro min elbordas
kaj mortas mi, ĉar ne mortas.
VI
Kaj se mi plezuron sentas,
ho Sinjor'! kun la espero
vidi Vin, kaj la sufero
perdi Vin al mi desperas;
tio timon en mi vekas,
kaj l'espero tiom fortas
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
VII
Mia Dio! el morto trista
min eligu kaj donu vivon,
forbaru la perspektivon
pri sort' tiel optimisma,
sekve vidu min persista,
al mi tiom ĝi perfortas
ke mortas mi, ĉar ne mortas.
VIII
Mian morton mi priploros
kaj la vivon mi bedaŭras,
dum pro pekoj ne plu daŭras
vivo kiu certe ne min gloros.
Ho Di'! kiam mort' min voros?,
diros mi: jam mi tre fortas!
vivas mi, ĉar mi ne mortas.
Neniu hispana poeto atingis tiel zenitan pinton en la hispana mistika poetiko. La poezio de Johano de la Kruco, riĉa je muzika ritmo kaj altaj mistikaj pensoj, multe influis postajn generaciojn de hispanaj poetoj, kiel tiuj de la tiel nomara "generacio de la 27a". Jen alia el liaj poemoj, tiu ĉi verkita sub la metrika versoformo nomata "liro" (strofo kvinversa aŭ sesverka ĉi-kaze: kvar sepsilaboj kaj du dekunusilaboj, en konsonanca rimo (abBabB):
Amflamo viva
Ho, ama flam' invita,
vi kiel mild-ulceras
kun milda ŝir' ĝis fund' de l' animo!
Sed nun, ne plu evita,
enrompu se vi veras
l' am-tolon dolĉ-renkontan en intimo!
Ho, kancer-pun' miela!
Ho, dorlotita vundo!
Ho, mano milda!, tuŝo silk-velura
kun gust' de viv' ĉiela
kaj larĝa grac-abundo!
Promorte, morto iĝas vivo pura.
Ho, fajro-lampa lumo
per kies klaraj heloj
la profundaj kavernoj de la senso,
iam en blindo-brumo,
kun strangaj brilaj beloj
apud l' amato varmas kun intenso!
Ho, kia milda spuro
en mia sin' postresras,
kie sekrete nure vi solsolas!
Kaj via spir-susuro
en bon' kaj glor' majestas
dum Vi, ho delikata! min amoras.
Neniu verko de Sankta Johano de la Kruco estis publikigita dum lia vivo, kaj fakte forpasis 27 jaroj ĝis la unua publika apero de tri el liaj poemoj. Preskaŭ ĉiuj verkitaj en la prizono de la monahejo de Toledo.
Malfacile eksplikeblas la profunda mistera lirikismo de la versoj de tiu ĉi granda poeto. Post kvar jarcentoj, ili konservas viva la sorĉon kaj ĉarmon de la eterna beleco.
Dankon pro via atento!