2002 - Lluis Mª Hernández

En la deka datreveno de lia forpaso

Memore al s-ano Lluis Mª Hernández Izal

Antonio Marco Botella

Zaragozo 2012


Kun profunda doloro mi sciis en la jaro 2002 pri la forpaso de nia samideano Lluis Hernández Izal, unu el la esperantistoj plej elstaraj de la Kataluna Esperanta Movado.

Homo tre kompetenta pri esperantistaj-historiaj temoj, mi kutimis renkontiĝi kun li almenaŭ unu fojon ĉiujare (preskaŭ ĉiam okaze de la Internacia Esperanto-Semajno), ĝuste por konversacii tiel longe kiel eble pri la menciitaj historiaj temoj, kiuj vere pasiigis nin ambaŭ. Laste, ni, unu kaj alia fojo, koincidis pri la bezono, ke iu kataluno verku la historion de Esperanto en Katalunio, kaj ni ambaŭ konsentis ke tiu historio estis vera juvelo, kiu meritis nepre aperi sub formo de libro, ne nur por legado, sed precipe kiel dokumento konsultebla en niaj arkivoj, kaj en la unua loko en lia Muzeo. Fine, li proponis al mi (ĉar mi jam havis sperton pri similaj taskoj), ke estu mi la verkanto, sed mi daŭre pensis, ke pro diversaj nekontesteblaj motivoj devus esti kataluno la verkisto, kaj firme rezignis tion fari…

Tamen post forflugo de kelkaj monatoj, mi repensis la aferon, kaj konvinkitaj, li kaj mi, ke ne aperos alia kandidato, mi decidis verki ĝin, ĉu eble por kontentigi lin, por komplezigi nin ambaŭ, aŭ por agnosko de tiu neceso?

Tiu koincido de opinioj de ni ambaŭ, al kiu aldoniĝis aliaj de elstaraj katalunaj esperantistoj kiam ni konsultis kelkajn el la plej saĝaj, jam anticipis, ke se estas ne-kataluno la verkisto, ricevos ne meritoplenajn dankojn, sed certe kritikoj de fanatikaj katalunistoj, kvankam la historio estus modelo pri perfekteco. Kaj tiel estis!

Tiu estis unu el la motivoj de nia konkordo kaj bona amikeco inter Lluis kaj mi, sed nun, okaze de lia forpaso ni devis/as paroli nur pri li, pri sia persono:

Lluis Mª Hernández Izal, apotekisto de Sant Paŭ d' Ordal, naskiĝis en la jaro 1917 kaj esperantistiĝis en 1956. Baldaŭ li komencis aktivadi kiel bona esperantisto, kaj laŭ lia inklino ankaŭ kolekti librojn, revuojn, malnovajn dokumentojn kaj ĉio kio signifis beletron, historion aŭ kuriozaĵojn en Esperanto, kaj iom post iom ĉar la kolektoj fariĝis sufiĉe grandaj, venis al lia penso la ideon, kial ne fondi Muzeon?

Kaj efektive, en 1968, okaze de la "Deka Barcelona Provinca Esperantista Renkontiĝo", li, akorde kun sia inklino, fondis la "Hispanan Esperanto-Muzeon", en sia propra hejmo, t.e. en Sant Paŭ d' Ordal (Barcelono), sed iom post iom, la materialo kolektita estis tiel abunda, ke lia hejmo ne plu sufiĉis por enhavi ĉion, kaj tiam li decidis konstrui specialan domon nur por la Muzeo, kaj en 1974 oni inaŭguris ĝin profitante la okazigon de la 26ª IFEF-Kongreso okazinta en Tarragono, kompreneble tio estis eble dank' al la efektiva helpo de sia edzino, Teresa Massana.

La Muzeo tuj altiris la atenton de landaj kaj eksterlandaj geesperantistoj, kiuj en alta nombro ekvizitis la Muzeon, kelkaj impulsitaj de ilia kuriozaĵo, aliaj pro scivolemo aŭ bezonoj, fakte ĉîuj vizitantoj povis admiri la imponan laboron kiu signifis la organizadon kaj mil kaj unu aranĝojn kiu tiu Muzeo postulis ĉiutage al unu sola persono, t.e. al mia amiko Lluis Hernández Izal.

Sed li, kiel esperantisto, ankaŭ intense aktivis: unue kiel kataluna esperantisto, due kiel kunlaboranto en la Katolika Esperanto-Movado, kaj fine ankaŭ en la Hispana Esperanto-Federacio, ĉar kiam la Asembleo okazinta en Cartagena en la jaro 1985 decidis la translokiĝon de la ĉefsidejo de la Federacio al Barcelono, li estis elektita Vicprezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.

Samideano Hernández Izal kunfondis la ĉiujaran celebradon de la Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo" kiu efektiviĝas sukcese en katalunaj urboj de antaŭ pluraj jaroj, kies altaj meritoj estis tiel atentindaj ke la Universala Esperanto-Asocio elektis lin "Honora Membro de UEA".

Nun, jam en la jaro 2012, okaze de deka jardatreveno de lia forpaso, mi sentis la neceson, krom mencii ion pri lia esperantista biografio, ankaŭ dediĉi al li jenan poemeton:

Memore al s-a no Hernández Izal

Estis por mi dura dolorbato

kiam mi sciis pri la forpaso

de samideano Lluis Maria

esperantisto de firma idealo...

Nia amikec' vere konsisitis

en nia alta estim' al Esperanto

en la identeco por sama idealo

sur la bazo al pac' kaj homamo.

De longe li montris sian idearon:

li amis beletron, arton, historion,

pasie li serĉadis akiri librojn

pri Esperanto kaj siajn sciojn,

kaj sur tia senlima brila vojo

li atingis la Muzeo-kreon

kiu meritis pli ol laŭdojn!

Sed ne nur li kreis Muzeon,

li grave aktivis la Movadon

kreante harmoni-konkordon

inter diverspensantaj opiniantoj,

kaj sur tiu idealisma cel' kaj vojo

li fondis Internaci-Esperanto-Semajnon.

Unu kaj alia fojo li al mi insistis,

ke mi verku l' Esperanto-historion

de l' Kataluna Esperanto Movado,

kaj fine mi plaĉe lin komplezis

ĉar en la fund' de la insista peto

nur estis lia am'...

al Kataluni' kaj al Esperanto!

Restas por ĉiam en nia memoro

via figuro kiel esperantisto,

kiun por eterne restas en nia koro!


Antonio Marco Botella