III - La disvastigo fare de Chestanoj

LA DISVASTIGO DE ESPERANTO FARE DE CHESTANOJ

Antonio Marco Botella


La plej grava tasko de la esperantistoj de Cheste post la fondo de la propra Centro konsistis, dum kelkaj jaroj, pri la pligrandigo de la anaro de la Esperanta Societo, por kio ili disponis de la senlaca laborkapablo de Francisco Máñez, kiu ne nur instruis la lingvon al chestanoj post la fino de sia ĉiutaga laboro kiel agrokultura laboristo, sed etendis sian celon instruante la lingvon, ankaŭ en la vilaĝoj proksimaj al Cheste, ekzemple Chiva kaj aliaj.

En 1914, kiam oni projektis okazigi la Universalan Esperanto-Kongreson en Parizo, la Esperanta Movado en Eŭropo ĝuis de tiel forta sano, ke ekzistis la konvinko en granda parto el la esperantistoj, ke tiu estos la triumfa jaro de Esperanto, kvankam je la jarkomenco ĉiuj konsciis pri la grava militdanĝero, kiun travivis tiam la homaro, neniu povis reale supozi, ke tiu katastrofo estis tiel proksima, ke eksplodos en tiu jaro mem. Ĉiam oni fidis, speciale la esperantistoj, pri la evitebleco de tia malfeliĉo, do tute normale oni devis konsideri, ke la esperantistoj, kaj ne nur la hispanaj, konservis certan optimismon kaj entuziasmon en nia estonto kaj idealo, kaj multaj eĉ intencis partopreni en tiu Deka Universala Kongreso okazonta en Parizo de la 2ª ĝis la 10ª de aŭgusto.

En la esperantista rondo de Cheste, jam multnombra, oni partoprenis de tiu iluzia revo, kaj eĉ multaj el ili, laboristoj ne monhavaj, cerbumis kiel akiri tiun necesan monon.

En tiu jaro fondiĝis en Valencio "Levantena Esperantista Federacio" sub iniciato de la Valencianoj Aguilar Blanch, Piñó, Marzal, Caplliure, Echevarria, Vizcaino ktp., al kiu tuj aliĝis la E-Grupoj de Kasteljono, Valencio, Alikanto, Murcio kaj Albaceto, kaj ni ne devas forgesi ankaŭ la E-Grupon "Lumradio" de Cheste. La ĝenerala sidejo estis en la strato Juan de Aŭstria, 19, de Valencio.

La eksplodo de la mondmilito, la 2an de aŭgusto de 1914, kiam jam multaj Parizaj stratoj svarmis de esperantistoj venintaj en la francan ĉefurbon por kongresi, estis terura bato, speciale por la esperantistoj kaj ĉiuj pacemaj homoj de la mondo. Antaŭ ĉio, ĝi ja signifis kruelan atencon kontraŭ la plej fundamenta rajto de la homo: la vivo.

La militmobilizo de la francoj kaj la ne certa sciigoj pri la milito kreis teruran konfuzon kaj la centoj kaj centoj da esperantistoj jam alvenintaj en la franca ĉefurbo kaj vagantaj tra la Parizaj stratoj, ne sciis kien iri, kaj fine invadis la stacidomojn. La hispanoj kaj multnombraj esperantistoj el la landoj en konflikto, nur celis atingi trajnon kiu alportu ilin al la sudo, t.e. al Hispanio, kelkaj por rehejmiĝi, aliaj por forkuri de tiu freneza situacio. Fine, dank' al la interveno de la franca esperantisto generalo Sebert, la hispanoj kaj kelkaj fremduloj atingis forlasi Parizon la 11an de aŭgusto per speciala trajno, sed pro postulo de la milito, ĝi haltis en multnombraj stacidomoj, do la Valencianoj ne atingis ilian urbon ĝis kvar tagoj poste. Inter tiuj hispanoj kiuj pretendis partopreni la Dekan Universalan Kongreson kaj jam estis en Parizo estis: Caplliure, Marzal, Mustielas, Fornals, Echevarria, Aguilar Blanch, Peris, Novejarque, Serra de Liria, Máñez de Cheste kaj fraulino Cucó…

La tagoj forpasis, kaj la nigran sonĝon, la teruran konfuzon de la unuaj momentoj de la militeksplodo, anstataŭis plej kruelan realon kun sia eskorto de ruino, mizero kaj morto. Terura ondo de malamo sub formo de tradicia naciismo, de neracia ŝovinismo, venis por pravigi la homan genocidon per mil pretekstoj de unu aŭ alia flanko, kaj estis multaj esperantistoj kiuj forlasis niajn pacemajn vicojn… sed restis ankoraŭ multaj, kiuj restis fidelaj al niaj principoj kaj pacema idealo.

Antonio Marco Botella