1995-2000 - Recenzoj pri "Lirikaj Perloj"

RECENZOJ AL MIA VERKO

"LIRIKAJ PERLOJ DE AL-ANDALUS"

VERSIO EN ESPERANTO

1995 - 2000


La origino de la internaciaj rezencoj al mia libro "Lirikaj Perloj de Al-Andalus" havas sian originon en la decido de la Direktoro de la Institucio "Fernando el Católico" de la Provinca Zaragoza Deputitejo, Dro Guillermo Fatás, ke, ĉar li ricevis gravajn opiniojn pri la verko, decidis sendi ekzemplerojn de tiu libro al pluraj katedraj profesoroj de multaj landoj, precipe de Eŭropo. La verko jam estis eldonita dufoje, kaj ni pretendas eldoni ĝin en la hispana lingvo.

Nia danko al Dro Fatas estas senlima, profunda, tre dankinda!!

Antonio Marco Botella

En la Internacia Esperanta revuo "La Gazeto" nº 89, 15 de junio 2000, eldonita en Francio sur paĝo 18 aperas jena opinio:

"Lirikaj Perloj de Al-Andalus" de A. Marco Botella:

La verko de Antonio estas impona, universitat-nivela. Ĝi povas iĝi kursaro por studentoj pri tiu speciala beletro. Ne abundas en nia literaturo verkoj kapablaj rivali kun la plej bonaj nacilingvoj.

L.G.67 Nikolao

En la revuo "Gazeto Andaluzia" aperas jenan recenzon pri la verko "Lirikaj Perloj de Al-Andalus", 328 paĝ. de Antonio Marco Botella, eldonita de la Institucio "Fernando el Católico" de Zaragozo:

Nia agema samideano A. Marco Botella (konita en la hispana Esperantio i.a. kiel redaktoro de "Boletín" de HEF, kaj de "Kajeroj el la Sudo", kaj aŭtoro de "Analoj de la Hispana Esperanto-Movado" (Vol. I kaj Vol. 2) k.a. donacis al la esperantistoj libron gravan kaj interesan.

Precipe rimarkinda mi trovis tion, ke la libro temas nek pri Esperanto nek pri Esperantismo, sed pri parto de la historio kaj literaturo de la Iberia Duoninsulo tre nekonata de preskaŭ ĉiuj hispanoj kaj portugaloj: la periodo de Al-Andalus, t.e. de la araboj en la Duoninsulo. Ĉiuj konas ion pri la rekonkero fare de la kristanoj, sed pri la araboj, kelkaj opinias, ke Al-Andalus estas araba nomo de Andaluzio, kion fakte temas pri nomo de la araba imperio en la Duoninsulo ĝis la Pirineoj.

Nu, kun la celo diskonigi la poezion verkita en Al-Andalus, A. Marco prezentas al ni trarigardon al la socio, historio kaj literaturo de aŭtoroj kiuj verkis en tri lingvoj (la araba, la hebrea kaj la romanca) kombinitaj kun tradukoj de la aŭtoro plej signifaj de ĉiu periodo, kaj kun diversaj anekdotoj. Admirinda socio, kie eĉ kalifoj orgojle verkis poemojn!

Ankaŭ laŭaspekte la libro estas tre kontentiga: ĝi havas belan kovrilon, bonegan paperkvaliton, tre malmultajn pres- kaj kompost-erarojn. Ĉio kontraŭ prezo modera (surprize, ke libro tia hispanlingve verŝajne kostus pli da mono ol en Esperanto, ĉar niaj verdulaj libroj kutimas esti tromultekostaj). Do libro orgojle montrebla al neesperantisto.

Libro kiel "Lirikaj Perloj"… havas gravan evoluigan rolon en Esperantujo, ĝi enhavas apendicon kun la novaj vortoj enkondukitaj de la aŭtoro por priskribi realon pri kiu esperantistoj malofte parolas. Neniun de ĉi tiuj neologismoj oni povas taksi balasta: gravas, ke niaj vortaroj enhavu vortojn por almorávide, almohade, casida, cadí, taifa, omeya (almorabido, almoado, kasida, kadio, tajfo, omajo respektive), vortoj nepre scieblaj se oni parolas pri tiu epoko. Ĉiuj ĉi vortoj meritas eniri en la plej gravajn vortarojn (nova eldonota PIV, Vortaro Hispana-Esperanta de F. de Diego, ktp) kiuj foje tro facile entenas vortojn rilatajn al aliaj eŭropaj landoj, sed malfacile tiujn de aliaj regionoj.

Mallonge, grava, interesa kaj bonpreza libro, aĉetinda de ĉiu interesiĝanto en la literaturo kaj historio de la Duoninsulo.

Sizifo

Junio 1996

En la revuo "l' Esperanto" aperas sur la paĝo 19ª jenan recenzon de la verko "Lirikaj Perloj de Al-Andalus", 328 paĝ, de Antonio Marco Botella, eldonita en Zaragozo (Hispanio):

A. Marco Botella panoramas funde la arablingvan, pripoezian produktadon dum la preskaŭ sepcentjara araba dominado en la ibera duoninsulo, en tiu regno, kiun la araboj nomis Al-Andalus, kaj kie kalifoj, emiroj, korteganoj kaj hetajroj korespondis inter si per poezio, kiam la italaj lingvo kaj poezio ankoraŭ ne ekzistis. La aŭtoro liveras centojn da tradukoj el tiu ĉefe lirika poetado kaj estas interese ekscii ke tiu korteza poezio signife influis la okcitanlingvan poetadon de la trobadoroj kaj, pere de ili, ankaŭ la "dolce stil nuovo" de Dante kaj de ĉîuj niaj postaj poetoj.

Botella ne specimenas nur la poezion (de 179 poetoj), li ankaŭ detale priskribas la historiajn eventojn de tiu longa regno (711-1492), kie regis la plej tolereman kaj idilia kunvivado inter la konkerintaj islamanoj kaj la indiĝenaj kristanoj kaj hebreoj, en ŝtato kiu atingis tiutempe la plej altajn ŝtupojn de civilizo, scienco kaj arto (kies arkitekturaj juveloj estas ankoraŭ nun admireblaj).

Substrekindas ke tiu senperforta kunvivado okazis kiam en la cetera kristana Eŭropo oni amasbuĉadis, krucmilitis, konvertis perforte kaj surŝtipigis je la nomo de la Evangelio. Komentisto atentigis ke Botella priskribas la arton kaj politikajn eventojn de la tiam plej rafinita civilizacio, bedaŭrinde ne sufiĉê konata, eĉ intence neglektata.

La verko liveras la impreson, ke oni legas rakontojn el "La mil kaj unu noktoj", kvankam temas ja rigore pri historio. La libron mi rekomendas al kiu ajn.

AdG

junio 1997

En la internacia Esperanto revuo "La Gazeto" nº 89, eldonita en Francio, kaj en "Boletín" eldonita en Madrido aperas:

"Lirikaj Perloj de Al-Andalus", 328 paĝ. de Antonio Marco Botella: la plej granda merito de la verko kuŝas en la originala prezento de la temaro. Pri ĝi, mi abunde legis verkojn en la hispana, franca, germana, angla kaj araba lingvoj, sed normale temas pri monografioj, kaj kiam la verko ampleksas antologian kategorion… mi ne trovis la saĝan kombinon de elementoj historiaj, biografiaj, politiko-sociaj kaj precipe la rakontado de anekdotoj kiujn s-ro Marco prudente miksis kaj uzis… kiuj faras la prezentadon eksterordinare alloga.

Tiu sistemo ebligas tuj percepti, ne nur viverojn de reala ekzisto ĉiutaga, sed ankaŭ en kia etoso kaj cirkonstancoj vivis la biografiitoj, kaj tial kiel la medio influis iliajn poemojn.

Emanas el la libro etoso legenda kaj romantika pli proksima al fabela orientstila romano ol al rigora priskribado de lirika antologio.

NLE

en ambaŭ gazetoj

Recenzo de Aldo de Giorgi pri la verko "Lirikaj Perloj de Al-Andalus" 328 paĝ de Antonio Marco Botella sendita al la revuo "Fonto":

Ĵus finleginte la ĉi tie recenzatan libron mi pensas ke mi havas antaŭ mi trezoron. Jes, trezoro, kiu enhavas multnombrajn juvelojn, kiujn estas senfinaj ĝuo kaj plezuro, ekstreme intelekta instruo iom post iom malkovri.

Verdire -kiel la titolo klare indikas- precipa celo de la aŭtoro estas diskonigi (por multaj certe ekriveli) kaj aprecigi ĝuste la fajnajn florojn de la poezio disaperinta dum la preskaŭ okjarcenta islamaraba regado en la ibera duoninsulo, precize ekde la 711-a ĝis la 1492-a jaroj de nia kristana erao. Sed Antonio Marco Botella liveras multe pli ol nura krestomatio de la enkoncerna liriko, li provizas la esperantlingvan literaturon per la plej profunda analizo, el la vidpunktoj historia, sociologia, filozofia kaj literaturkritikista, de historia realaĵo, de civilizacio, kiu estis sisteme -kaj longtempe- la plej brila, klera, evoluinta kaj tolerema en la tuta tiama mondo.

Ankaŭ se, fatale kaj bedaŭrinde, la historion verkas la venkintoj, tiel ke, poste, la eŭropa, kristana historiografio klopodis tute forviŝi, totale forgesigi ke, dum la postromiaj, eŭropaj regnoj dronis en jarcentoj de retroevoluo, de obskurantismo, de mizero, de senalfabeteco, de maltolero kaj fanatiko, de reciprokaj buĉadoj je nomo de Kristo, la arabdevenaj konkerintoj estis kreintaj en la iama Hispanio la plej evoluintan, riĉan, tolereman kaj kleran ŝtaton, kiun oni povas imagi.

Kaj Antonio Marco Botella malfermas por ni tiun skatolon de Pandora, el kiu ŝprucas piroteknike centoj kaj centoj de lirikaj perloj el tiu glora epoko, el tiu mirinda lando, kiun li origine nomas Al-Andalus. (Mi konfesas ke tiun nomon mi ne konis, pri tiu historia realaĵo mi ĉiam pensis nur pri la kalifio de Kordovo, ankaŭ pro tio ke la nomo Andaluzio, kvankam pluraspekte mistere fascina, sonas al mi iom pejorative, ĉar efektive devena el la toponimo Vandaluzio, t.e. la tero de la barbaraj vandaloj).

De tiu senfinaj admiro kaj dankemo al Antonio Marco Botella, mia ignoranta malklero fasciniĝis malkovrante iom post iom la cititan trezoron, ebriiĝante en la legado de la centoj da fajnaj versaĵoj, kiujn la aŭtoro oferas al komence iom eskeptika sed paĝo post paĝo soife sorbanta la entuziasmiĝanta scivolulo.

Estas malfacile resumi recenze la 328-paĝan, densan kaj detalriĉan verkon de Botella. Sufiĉus reliefigi ke li priskribas la vivon kaj verkojn de 179 poetoj, liverante el ĉiu ne malabundajn tradukojn.

Kaj por poeziamantoj estas preskaŭ nekredinde ekscii ke tia kaj tioma poezio kreiĝis kiam niaj "grandaj kulturlingvoj" ankoraŭ ne ekzistis, kiam estis fore debutontaj la romanca poezio kaj ĉiuj ceteraj eŭropaj. Kaj eĉ pli mirige estas malkovri ke la tuta okcidenteŭropa poezio, precipe la provenca-trobadora kaj la itala "dolce stil nuovo" havis siajn radikojn, sian inspirofonton ĝuste en la arablingva poezio de Al-Andalus.

Ni ekscias ke eĉ "La Dia Komedio" de Dante havis rimarkindan precedenton en alandalusa verko de la 12-a jarcento. Kiel aludite estis por mi ŝokmire ekscii, el la puntiliaj priskriboj de Botella, ke en tiu fabela regno ĉiuj regantoj kaj korteganoj (kalifoj, emiroj, veziroj, kadioj, ŝejkoj, imanoj k.s.) rilatis inter si, eĉ kun amatinoj, nur pere de artisme ellaboritaj versoj. Tiom grava, ŝatata kaj nerezignebla estis tiam poezio!

Ege interese estas ankaŭ lerni la diversajn metrojn kaj la evoluon de tiu poezio dum la jarcentoj, ekde la klasika kasido, al la sekvaj moaŝaho, ĥarĉo kaj zeĝelo, laŭ la tendencoj kaj modoj.

Nepre neeble, ĉar neprononceblaj kaj netajpeblaj, citi la nomojn de la tiamaj poetoj, eĉ ne la plej gravajn. Jen nur unu ekzemplo: Ibn Jatib Lisan Al-Din Abu 'Abd Allah Muhammad Ibn Sa' id Ibn 'Ali Ibn Al-Jatib Al-Salmani.

Kiel hobiulo de historio estis por mi ĝua instruo legi la kronikojn de la plurjarcenta araba regado en Iberio, pri kiuj Botella tre precize kaj klare rakontas. Ekde kiam la araba lavango alsturmis la duoninsulon, en 711-a, venkinte la Vizigotojn. Ĝis la sendependiĝo el la kalifejo de Damasko en 773-a kaj la posta starigo de aŭtonoma kalifio en 929-a. Botella zorge priskribas la sinsekvojn de la diversaj kalifaj dinastioj kaj sek vajn, sombrajn tempojn (ekde 1009-a) de la dismembriĝo en diversaj ŝtatetoj, la t.n. "tajfo-regnoj" (Kordovo, Sevilo, Granado, Toledo, Valencio, Malago, Saragoso, Murcio, Almerio, Badajoso k.a.), daŭre malamikaj kaj batalantaj inter si. (Tamen ankaŭ tiam ĉiu reĝpalaco gastis regale poetojn).

Sekvis la invado kaj subigo fare de berberaj muzulmanoj el Maroko, kio alportis malfeliĉajn tempojn, ĉar la ĥamidaj berberoj, kvankam islamigitaj, estis ankoraŭ duonbarbaroj, kompare kun la rafinitaj araboj. Ĝis la fino de la "rekonkero", fare de la kristanaj aragonanoj kaj kastilianoj (Toledo falis en 1085, Saragoso en 1118, Kordovo en 1236, Valencio en 1238, Sevilo en 1248 kaj fine Granado en 1492).

Krom la zorge detaligo de la admirinda pripoezia esprimado kaj de la glora historio de Al-Andalus, ankaŭ miriga estas la priskribo de la idilia situacio en la muzulmana Iberio, kie la regantaj araboj plej pace kaj tolereme kunvivis kun la aŭtoktonaj kristanoj kaj kun la klera kaj multnombra juda komunumo. Estas almenaŭ larĝe diskonate ke tie neniu diskriminacio estis aplikata pri kio koncernas rason, religion, kaj socian klason, kio permesis kaj ebligis la plej brilajn atingojn, pere de simbioza disdivido de la taskoj en la regno, kie ankaŭ kristanoj kaj judoj havis gvidajn postenojn en la regado.

Kaj tio, kiam en la kristana Eŭropo oni jam ŝtipbruligis, krucmilitis kaj amasbuĉadis malsampensantoj, malfidelulojn aŭ herezulojn. Tiam en Al-Andalus 90 procentoj de la loĝantaro sciis legi kaj skribi. (Kiomaj en la kristana Eŭropo? Ĉu unu pro cento?). Tiam la kalifa biblioteko de Kordovo enhavis 400.000 volumojn, tiam ne nur poetoj, sed ankaŭ matematikistoj, astronomoj, historiistoj, kuracistoj, filozofoj, geografoj, gramatikistoj, antologiistoj k.s. "estis pli abundaj ol la steloj en la firmamento". Pri arkitekturo ne necesas paroli, sufiĉas viziti la lokojn, admiri kaj ŝokiĝi.

Botella citas la kazojn de iuj matematikaj formuloj, kiuj oni konsideris elpensitaj post jarcentoj de aliaj sciencistoj, kaj kiujn oni ĵus malkovris en la alandalusaj bibliotekoj, verkitaj ĉirkaŭ jarmilo.

Jen mi notis nur hazardajn ekstraktojn el la libro de Botella pri la apoteozo de Al-Andalus, tamen tio devus sufiĉi por kompreni ke la verko estas ege instrua, ke ĝi ne nur riĉigas la menson kaj delektas la intelekton, ĝi devus ankaŭ igi nin iom mediti: Ne, eble ni, la eŭropanoj, la okcidentanoj, ne estas la umbiliko de la mondo!

Do, laŭ mi nepre veras la finlibra aserto, ke kelkaj eroj de ĉi tiu verko, unua pri tiu temo en Esperanto (kaj, laŭ mi, ankaŭ en pluraj naciaj lingvoj), liveras al la leganto la impreson, ke oni legas rakontojn el "La mil kaj unu noktoj", kvankam temas ja rigore pri historio.

La libron mi varme rekomendas al kiu ajn legemulo. Aldona rimarko estas ke la libro aperas en luksa vesto, kun kolora, plasta kovrilo, bela papero kaj litertipoj kaj multaj ilustraĵoj. Kaj, krome kaj precipe, ke ĝi estas verkita en perfekta Esperanto (min eĉ tiklas la suspekto ke, en la tradukoj, Botella plibonigis la originalojn). Kaj se tion diras nekuracebla kritikemulo kaj polemikisto kiel mi, tion oni povas kredi.

Lasta noto: estas almenaŭ kurioza koincido ke tiu libro venas de eldonejo titolita al la reĝo, kiu metis la finan punkton al Al-Andalus.

Aldo de ' Giorgi

Lingvo-akademianoComo 1-4-1996

(La kopion de tiu ĉi recenzo mi ricevis tra alia esperantisto, ĉar li ne konis min persone kaj ankaŭ ne mian adreson. Pli malfrue li bonvolis sendi al mi leteron por danki mian afablecon, ja mi dediĉis al li en esperantista gazeto artikolon pri la siciliaj poetoj de tiu epoko, tute ne konita (laŭ li) en Italio.

Recenzo en "Heroldo de Esperanto" de la verko "Lirikaj Perloj de Al-Andalus" de Antonio Marco Botella, sur la paĝo 3-a, eldonita de "Fundación Esperanto" sub la titolo

Rekonkero de historio

Kiam la kristana Eŭropo ankoraŭ barbaris, en la profunda nokto en kiun ĝin mergis la disfalo de la Roma Imperio, en la Ibera duoninsulo preskaŭ nekredeble floris mirinda civilizacio devenanta el la arabaj landoj. Tie, en almenaŭ tri lingvoj, imprese, tolereme, svarmis sciencistoj, poetoj kaj filozofoj.

Kaj el nordpirineaj teroj multaj homoj iris por studi kun la arabaj majstroj en Kordovo kaj aliaj urboj. Tiuj samaj majstroj dume "savis" la roman-grekan civilizacion, tra multnombraj kaj efikaj tradukoj, el kiuj ili estis pli poste rekuperitaj de la eŭropaj lingvoj. Tiu ĉi araba civilizacio daŭris ĉirkaŭ okcent jarojn. Tamen, kiam la kristanaj barbaroj rekonkeris tiujn regionojn kaj sin altrudis netolereme, oni ĉion faris por kaŝi ke tia epoko ekzistis, eĉ falsante la historion.

En Portugalio la detruado estis tiel kompleta, ke apenaŭ ekzistas hodiaŭ spuroj de tiuj ok jarcentoj da araba historio. Hispanio estis pli bonŝanca, eble por la pli granda riĉeco de siaj arabaj arkitekturaj monumentoj, tamen…

La libro parolas pri 179 poetoj de Al-Andalus en stilo alloga kaj interesveka, kun tradukoj de multnombraj poemoj akompane al la teksto. Post la hispana civila milito. Antonio Marco Botella ekziliĝis en Alĝerio kaj pro tio li konas profunde la araban lingvon kaj menson kaj oni povas klare diveni la amon kiun li dediĉas al la islama civilizacio kaj al la poezio.

"Lirikaj Perloj de Al-Andalus" estas vera perlo, kiun malhavi ne povas ĉiu amanto de poezio. Kaj Esperanto posedas nun verkon, kiun tre multaj landoj ŝatus havi, kiu malfermas al multaj el ni tute ne suspektitan mondon.

Manuel de Seabra

20 marto 1997

Enla revuo "La verda kolombo" aperas jenan recenzon:

"Via libro, "Lirikaj Perloj", multe plaĉis al mi, eble ankaŭ ĉar mi estas (en tiu ĉî momento la sola esperantisto) kiu opinias ke en la estonteco Esperanto devos ludi tiun rolon en la interkomunikado inter la islama

Renato Corsetti

21/11/1997

Ekzistas ankaŭ leteroj kiujn mi gardas kun pozitivaji opinioj, sed enhavantaj ankaŭ tre interesaj sugestoj por profundigi en la teksto kiel tiu ĉi de la elstara esperantisto Ragnarson:

"Mi ricevis vian brilan libron, "Lirikaj Perloj de Al-Andalus", kiun mi konsideras unika en diversaj sencoj. Ĝi estas originale verkita en Esperanto pri grava literatur-historia temo. Ĝi evidente baziĝas sur erudiciaj konoj. Ĝi atestas pri longedaŭra kaj sindediĉa laboro, kaj klare montras laŭdindajn artajn kapablojn. Kaj antaŭ ĉio: ĝi profunde informas pri gravega temo, kiu ĝis nun estis multe neglektata, kaj efektive ignorata en literatur-historiaj libroj. Estas belege ke nun ekzistas en Esperanto detala kaj fidinda libro pri la poezio de Al-Andalus; mi dubas ke komparebla libro, ne nur informa, sed ankaŭ kun artaj tradukoj, celanta kaj ĝeneralajn legantojn kaj fakulojn ekzistas en iu ajn nacia lingvo.

Akceptu miajn gratulojn kaj varmajn dankojn".

Baldur Ragnarson

12/9/i998

Tra la redaktorino de la prestiĝa revuo "La Gazeto", Madeleine de Zilah, mi ricevis laŭdojn kaj gratulojn al mia libro de la prezidanto de la Universitato de Hartford, Humphrey Tonkin, de la dekano de la Fakultato de Upsala, Khrister Kiselman, de la katedra profesoro de la Fakultato de Granada Gabriel Verd Conradi k.a.

Leteroj negativaj, neniu. Sed, iom rara mi konsideris leterojn de profesoroj de Centra Eŭropo kiuj sincere esprimis: "mi neniam aŭdis tiun nomon Al-Andalus". Kaj mi diras: stranga esprimo ĉar ni parolas pri profesoroj, kaj pri ok jarcentoj de historio! … kaj pri periodo ne nur de grandaj poetoj sed ankaŭ de la plej elstaraj sciencistoj kaj intelektuloj de tiu epoko.

Antonio Marco Botella