Jaroj 1963-1970

KRONIKO EL LA HISTORIO DE "FRATECO"

JUBILEA 75a datreveno: 1908a - 1983a

verkis: Antonio Marco Botella

1963

La 17an de februaro okazis en nia sidejo la ordinara Ĝenerala Kunveno de "FRATECO", kiu akceptis ne renovigi en tiu jaro la estraron.

Eble, la plej grava okazaĵo en nia loka Esperanta mondo tiu jare estis la translokiĝo al nia urbo de la Hispana Esperanto-Federacio, ĉar tio sendube signifis ke la tutlanda Esperanta movado ekfuncios impulsata de la Zaragoza "motoro", sed tion oni povis samtempe traduki kiel pezan ŝarĝon aŭ gravan respondecon kiu venis sur la Zaragozajn ŝultrojn, precipe por la Sekretariino, Inés Gastón, ĉar ne nur temis pri la administra aparato kaj la diversaj servoj de la Federacio, sed ankaŭ ĉar la redaktado kaj presado de "Boletín" estos ambaŭ farataj en nia urbo, ĉar kompreneble, "FRATECO" daŭrigis ankoraŭ sian vivon: novajn kursojn oni gvidis daŭre de la jaro en nia sidejo, kaj ekstere de ĝi ankaŭ la fratecanoj subtenis aliajn, kiel tiun de la oficiala Socia Lernejo, kiun gvidis F-ino. Inés Gastón, kaj tiun alian en la Kataluna Domo, kiun gvidis D-ro. Fernando de la Puente. En tiu ĉi lasta Centro, la citita Profesoro disertaciis pri la temo: "Per Esperanto al amo", kiu sukcese eĥis en niaj urbaj kulturaj medioj.

La 15an de novembro forpasis en Zaragozo S-ro. Rafael Gastón Burillo, kapabla esperantisto, elstara fratecano, filo de nia karmemora fondinto de "FRATECO", S-ro. Emilio Gastón Ugarte.

Nia samideano Rafael Gastón, estis elstara advokato, humanisto, studemulo pri lingvistiko kaj aragona kulturo. Brila oratoro, li aktivis samtempe kiel advokato, kiel profesoro pri klasikaj lingvoj en la Zaragoza Universitato kaj en la esplora kampo pri Aragonio, kies pozitivaj atingoj pri aragona literaturo, etnografio, kaj sociologio ebligis lin verki tre kompletajn studojn en tiuj fakoj. Aŭtoroj de pluraj verkoj pri la aragona lingvo, moroj, spiritaj karakteroj de aragonanoj kaj multenombraj studoj pri Publika Juro kaj pri irigaciaj problemoj de Aragonio; liajn verkojn oni devas konsideri kiel atentindajn akirojn en la meritoplena tasko por redifini la veran aragonan personecon. Kiel esperantisto, li gvidis kursojn en "FRATECO" kaj en Skolta Centro kaj apartenis al nia estraro.

Li forpasis tre juna, kiam oni multe atendis de lia talento kaj studemo. Honore al nia forpasinta samideano oni organizis publikan konferencon, kun interveno de nia Prezidanto, S-ro. Sancho Izquierdo, kiu reliefigis la esperantisman agadon kaj elstaran personecon de nia samideano Gastón Burillo. Ke li pace ripozu!

La HEF Kongreso okazis en Barcelono, kaj ĝi estis sendube la plej sukcesa en diversaj aspektoj, el ĉiuj ĝis tiam organizitaj de nia Federacio. Partoprenis pli ol 600 gekongresanoj, kaj estis la unua kiun honore prezidis la tiama Ŝtatestro.

La solena malfermo okazis en la gotika salono de la Urbodomo "Consejo de Ciento", kaj kun la HEF-Prezidanto prezidis ankaŭ la Ĉefepiskopo de Tarragona, kardinalo Arriba y Castro; ĉefepiskopo de Barcelono, Moŝta S-ro. Gregorio Modrego; S-ro. Solé Sardaña kiel Prezidanto de Hispana Esperanto-Instituto, kaj aliaj altrangaj provincaj kaj lokaj aŭtoritatuloj.

Elstaraj en la Programo kaj realigo de tiu Kongreso estis: Esperanta Ekspozicio, du interesaj prelegoj, la unua de Profesoro Sancho Izquierdo dirita en la sidejo de Advokatoj, pri la temo "Eŭropa Unio kaj komuna lingvo"; la alia dirita de D-ro. Herrero, en Esperanto, en salonoj de la Palaco de la Nacioj, pri la temo: "Unu mondlingvo por la tuta mondo". Interesa ankaŭ la Junulara Kongreso, kaj la ekskursoj, unu al Montserrat, kaj la alia al la urbo Vich, tiu ĉi permesis al la ekskursantoj rigardadi kaj admiri la plej belajn pejzaĝojn de Katalunio. Oni profitis la okazon por viziti apud Vich la tombon de S-ro. Comella, grava pioniro de la Kataluna Esperanta movado, kaj kunlaboranto kun nia Prezidanto Gastón en la Patronaro favore la aŭstriajn infanojn.

Certigi ke tiu Kongreso estis la plej sukcesa el ĉiuj ĝis tiam organizitaj de nia Federacio, eble ne estus erara aserto, sed estas nenia dubo ke ĝi signifis novdimensian konkeron, kiu iamaniere vidigis ke nia Hispana Esperanta movado progresis, sed tuj sekve estis necese observadi ĉu tiu progresa ritmo etendiĝis al la tuta Hispana geografio, ĉar povus okazi ke sub la optimisma influo de Barcelono, ni ne ekzakte interpretu la realon en ĝia ĝusta mezuro: nia celo ne estu ja certa parcelo, sed la tuto de nia teritorio.

En la rememoro de tiu optimisma etoso de la Barcelona Kongreso, mi ne povas eviti memorigi certajn versojn kiujn nia fidela kaj tre estimata samideano el Portugalio, Adolfo Nunes, verkis tiuokaze al tiu:

"BARCELONO, LA BELA":

Plezur' ekzalto, ĝoj' kaj emocio

penetras min, Grafurb', ho! dia ben'.

Tra "Ramblas", montoj, valoj kaj haven'

mil' gajaj strofoj ŝvebas!. Melodio...


1964

La ordinara Kunveno de "FRATECO" estis la 26an de januaro, prezidata de S-ro. Sancho Izquierdo en nia oficiala sidejo.

La problemoj de nia Societo estis preskaŭ ĉiam la samaj: tiuj ekonomiaj, kaj ankaŭ tiuj esence necesaj por tiuj ĉi kulturaj aktivadoj: atingi ke personoj kapablaj laboru sindoneme por subteni en atentinda nivelo la aktivadon de la Centro. Kiam tiuj homoj ekzistas, la afero simpliĝas, kiam ili malaperas, iom post iom malaperas ankaŭ la ĉefa rolado de la Societo.

"FRATECO" vivis en tiu momento sub la premo de tiu duobla aktivado kiu postulis de si fortojn por sin okupi pri la propraj lokaj devoj kaj pri tiuj de la Federacio, fenomeno kiu jam okazis ĉe ni en pasinta tempo. Nun, la afero funkcias dank' al la elstara kaj senlaca laboro de D-ro Sancho Izquierdo, Inés Gastón, López Escartín, Solete, Benito, Ortiz kaj aliaj, sed ni substreku la strebadon de fraŭlino Inés Gastón, kiu ne nur sin okupis pri la administraj taskoj de la Federacio, sed ankaŭ pri tiuj de redaktado kaj presado de "Boletín".

La Hispana Kongreso de Esperanto, la 25a, Jubilea Kongreso, okazis tiun jaron en Valencio, ĉar oni koincidigis ĝin kun Internacia Kongreso de Katolikoj en sama urbo kaj preskaŭ samaj tagoj. Valencio tute meritis tiun Jubilean Kongreson; ne vane en ĝi oni restarigis oficiale Esperanton kiam oni fondis HEF, meritoplena tasko ankaŭ tiu de la Valenciaj samideanoj kiuj mirinde kaj brile gvidis nian tutlandan movadon dum 15 jaroj.

"FRATECO" estis sufiĉe bone reprezentata en tiu Kongreso, ĉar kiel ni jam menciis, granda parto de la Federacia estraro estis fratecanoj. La Solena Malfermo de la Kongreso okazis en la Paraninfo de la Universitato, kie la Valencia Provincestro esprimis siajn plej bonajn dezirojn por nia afero. Du bonaj prelegoj: tiu de S-ro. Alfredo Villa, en hispana lingvo, kaj en Esperanto tiu de S-ro. Darío Rodríguez. La floklora Festo en la "Domo de Aragonio", okulfrapa kaj emocia. Bela ekskurso al la Albufera kaj Saler. Interesa la Literatura Festo, kies reĝino estis Mari-Carmen Herrero, filino de nia Honora Prezidanto D-ro Herrero. La premiitaj samideanoj estis:

Originala Poezio:

        • S-ro. Gabriel Mora y Arana.

Traduka Poezio:

        • S-ro. Manuel Elezcano Maiztegui.

Originala Prozo:

        • S-ro. Salvador Gumá Clavell (Historia temo)

        • S-ro. Juan Devis Calpe (Libera temo)

Honoraj Mencioj:

        • S-ro. Francisco Vila.

        • S-ro. V. de la Cruz.

        • S-ro. Saldanha Carreira.

La Oficiala Fermo de la Kongreso okazis en la Urbodomo, kie la Valenciaj Aŭtoritatuloj akceptis nin tute afable.

Post tiu Kongreso, estis vere interesa kaj agrabla la vizito kaj prelego de pola samideano Roman Dobrzynski en nia sidejo, kies simpatio kaj kompetenteco tre bone impresis en "FRATECO".


1965

Nenio nova dum la Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" okazinta la 14an de februaro: samaj personoj okupos, kiel en la pasinta jaro, la diversajn postenojn de la estraro kiuj prezidos Moŝta S-ro. M. Sancho Izquierdo.

Ne sukcesis diversaj iniciatoj por revigligi la aktivadon de nia Societo, kiu videble, ne bone funkciis.

La HEF Kongreso okazis en Palencia, en monato julio, kun ne granda partopreno, fakte sen gravaj ŝanĝoj por nia Federacio, kiu registris dum la lasta jaro gravajn perdojn: forpasis Pastro Casanovas, kiu estis preskaŭ institucio en la Hispanaj kongresoj; forpasis ankaŭ nia akademiano Delfi Dalmau, kiun ni aŭdis prelegi en tiom da kongresoj. Ambaŭ estis du gloraj pioniroj kiuj multe el si oferis por nia celo. Ke ili pace ripozu!

Nia Prezidanto, D-ro. Sancho Izquierdo, tuj post la Palencia Kongreso, forflugis al Tokio por partopreni en la tiea Universala Kongreso.

Eĉ en la kutimaj omaĝaj festoj okaze de la Zamenhofa tago, la cifero da partoprenantoj estis tre malalta, kio pensigis nin energie reagi.


1966

Nia ordinara ĉiujara kunveno, la 13an de aprilo. La societa vivo de "FRATECO" kiu funkciis en tiu duontono jam kutima dum lastaj tempoj, ricevis fortan skuon kiam nia Prezidanto anoncis la preskaŭ certan okazigon en Zaragozo de la HEF Kongreso, dum somero de proksima jaro, kaj ankaŭ la eblecon okazigi en Madrido la Universalan Kongreson en la jaro 1968a.

Nia tutlanda Kongreso okazis tiun jaron en Bilbao, kie kunvenis pli ol 400 gesamideanoj. La Solena Malfermo okazis en salonoj de la Supera Lernejo de Industriaj Inĝenieroj. estis du interesaj prelegoj, tiu de S-ro. Jaime Aragay Pujols pri "Etika sinteno antaŭ la universala lingva problemo", kaj tiu de Fernando Fernández Menéndez pri "Esperanto kaj la regionaj kaj lokaj lingvoj". La ekskurso tra vaskolando, vera plezuro por la okuloj; tiel belaj estis la pejzaĝoj kiuj oni regardadis. La Fermo de la Kongreso okazis en salonoj de la Fakultato de Ekonomiaj Sciencoj, prezidata de Moŝta S-ro. M. Sancho Izquierdo kaj la Dojeno de tiu Fakultato, kun delegitoj de la diversaj provincoj kaj lokaj autoritatuloj.

Kaj konsentite, la proksima Kongreso denove en Zaragozo, nia urbo.


1967

La Ĝenerala Kunveno de "FRATECO", la 19an de februaro, en nia propra sidejo. Estis elektita nova estraro, kies konsisto estis jena:

        • Prezidanto: S-ro. Miguel Sancho Izquierdo.

        • Vicprezidanto: S-ro. José Andrés Aldana.

        • Sekretario: S-ro. José Martínez Martínez.

        • Aliaj estraranoj estis: L. Ferrer, J.L. López, L. Blasco, M. Romero, Pilar Sancho, Herminia Gil, J. Herrera, Josefina López kaj E. Pérez.

Fraŭlino Inés Gastón, kiel Sekretariino de la federacio kaj de la L.K.K. informis al la ĉeestantaro pri la evoluo de la organizaj taskoj de la Hispana Zaragoza Kongreso, kaj ankaŭ pri la unuaj laboroj kaj projektoj por la Universala Kongreso en Madrido. La Prezidanto sugestis konkretajn proponojn por revigligi la aktivadon en nia Centro, eble samajn ol antaŭe, sed kvankam ĉiuj ĉeestantoj promesis kunlabori, malmultaj efektive plenumis ties promesoj.

En tiu etoso ne tro optimisma por nia Centro alvenis la momento por okazigi la 28an Hispanan Kongreson en Zaragozo: la Solena Malfermo okazis en la Provinca Deputiteja palaco, kiun prezidis la unuaj provincaj kaj lokaj aŭtoritatuloj kun nia Prezidanto, S-ro. Sancho Izquierdo.

Interesaj, la Esperanta Ekspozicio, la Oratora Konkurso kaj la vizito al la urbaj Muzeoj; majstra la prelego de nia samideano, Profesoro Juan Régulo Pérez; vere rava la korcerto de "Ĥoro Zaragozo", kaj neforgesebla la Folklora Festo post la bankedo en tipa aragona restoracio "El Cachirulo". La Kongreso estis ja sukcesa, malgraŭ la granda varmo kiu suferigis nin dum tiuj tagoj.

Tuj post nia Kongreso, nia Prezidanto foriris al tiujara Universala Kongreso en Roterdamo, hkie, kiel Prezidanto de L.K.K. ricevis de manoj de D-ro. Ivo Lapenna, la kongresan flagon, kiu ĉiujare iras de unu lando al alia, kiel vojaĝanta simbolo de la paca mesaĝo de la esperantistoj al ĉiuj homoj, kiu en tiu ĉi kazo devis anonci, ke Madrido estos dum unu jaro la ĉefurbo de la esperantistaro.


1968

La Ĝenerala Kunveno de "FRATECO" okazis tiu jaro la 11an de februaro, en nia sidejo, kiun prezidis Prof. Sancho Izquierdo. La problemoj kaj temaro tute ŝanĝiĝis, jen kial post la rutinaj protokolaĵoj, La Prezidanto starigis tiujn pri kiuj oni devis preni rapidajn kaj senprokrastajn decidojn: la ekonomian situacion, proponon por disvastigo kaj instruado de nia lingvo, kaj alian pri praktikado de Esperanto en nia sidejo. Pri la unua, samideano Morales proponis peti ĉies helpon tuj post tiu kunveno, kio estis aprobita kaj plenumita kun kontentiga rezulto. Pri la dua, samideano Aldana sugestis organizi kurson por komencantoj, kaj sin proponis kiel instruisto por gvidi ĝin, kio ankaŭ meritis unuaniman aprobon kaj estis ne tro malfrue ankaŭ plenumita. Fine, samideano Marqueta esprimis sian opinion pri akcepto de malnova projekto de nia Prezidanto praktiki Esperanton en nia sidejo en periodaj kunvenoj, kaj ili mem sin proponis kiel unu el la prelegantoj. Skizinte programon oni proponis la duan de marto por komenci ĝin. Kaj efektive, en tiu indikita dato, Profesoro Sancho Izquierdo disertaciis pri la temo "Homaj Rajtoj" kiun sekvis longa kaj interesa debato pri la temo, tute en Esperanto. Bedaŭrinde la sekvontaj prelegoj malfrue okazis, aŭ tute ne okazis, kaj la programo por praktiki la lingvon ne efektiviĝis.

Dume, progresis rapide la organizado de la Universala Kongreso kiu devis okazi tiun jaron mem en Madrido, kaj kies ĉefaj organizintoj estis gefratecanoj. Temis pri la plej granda elmontro pri Esperanto kaj de la esperantistoj en Hispanio post tiu Universala Kongreso okazinta en Barcelono en la jaro 1909a.

Kaj monato aŭgusto venis, kaj kun tiu monato ankaŭ la okazigo de la 53a Universala Kongreso de Esperanto, kiu, de la 3a ĝis la 10a kunvenigis en Madrido pli ol 1.800 partoprenantojn el 40 landoj, kiuj parolis, debatis kaj konkludis pri gravaj internaciaj problemoj rilatantaj la kulturon kaj la homon, kaj kies unua rezolucio estis:

"Rekomandi al la Landaj Asocioj kaj al la Landaj Sekcioj de Fakaj Internaciaj Organizaĵoj apartenantaj al la Universala Esperanto-Asocio, instigi siajn Registrarojn akcepti, konforme al la respektivaj konstituciaj proceduroj, ĉiujn konvenciojn rilatantajn al la Homaj Rajtoj, por kiuj ili voĉdonis, precipe la Pakton pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, la Pakton pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj kaj la Fakultativan Protokolon al tiu Pakto".

Oni ne povas detale rakonti ĉi tie kio estis tiu Kongreso: la Hispana Registaro metis ja la dispono de la organizintoj, senpage, la Sindikatan palacon kaj la Aŭditorion de la Ministrejo de Informado kaj Turismo, kaj dediĉis specialan koncerton de la Sinfonia Orkestro de la Radio kaj Televido Hispana omaĝe al la partoprenantoj de la Universala Kongreso de Esperanto.

Briligis la Kongreson: la "Ĥoro Zaragozo, tre interesaj prelegoj de eminentaj samideanoj, inter ili Profesoro Juan Régulo Pérez, teatraĵoj, Belartaj Konkursoj, el kiu ni devas citi tiun duan premion por nia talenta samideano Gabriel Mora y Arana, kaj multenombrajn aliajn elmontrojn pri Arto, Scienco kaj Kulturo, kies sola mencio farus senfina ĉi tiun kroniketon.

La "Ĥoro Zaragozo" direktata de Majstro Borobia, prezentis tutan programon kvarvoĉan en Esperanto. La tekstojn tradukis kaj adaptis al la malsamaj voĉoj S-ro. Salvador Gumá, kiu jam sur la scenejo prezentis skize ĉiun unuopan verkon, Pro lastmomenta ŝanĝo de la koncertloko, multaj kongresanoj ne ĝuis la koncerton, kio estis tre bedaŭrinde.

Unu tagon antaŭ la fino de tiu memorinda Kongreso, "FRATECO" organizis en Madrido, en la kadro de la Universala Kongreso kaj okaze de la 60a datreveno de la fondo de nia Societo, feston kaj omaĝon al nia Prezidanto, Moŝta S-ro. Miguel Sancho Izquierdo, kun speciala mencio al la fratinoj Gastón, sekretariinoj en frata kunlaborado de H.E.F. kaj de la K.K. de la Universala Kongreso. Je la fino de la bankedo honore al tiuj, nia samideano Jaime Benito, samtempe donacis al la omaĝitoj Artajn Diplomojn, dediĉis al ili frazojn kiuj aludis la meritojn kiujn ili de longe gajnis en tiom da laboroj favore al nia Esperanta afero, esprimoj kiuj estis aprobitaj de longa aplaŭdado de la ĉeestantaro.

La nomoj de Miguel Sancho Izquierdo kaj Inés Gastón estis jam por ĉiam enskribitaj kun oraj reliefoj en la Historio de la Hispana Esperantismo!

Kaj tiu sekve al tiu historia 53a Universala Kongreso de Esperanto, la Postkongreso en Zaragozo: brila, ne tiel giganta kiel tiu de Madrido, kaj pro tio pli familiara kaj intima. Oni vizitis la Ŝtonan Monaĥejon kaj la romantikan itineron de Becquer: Veruela, Tarazona, Tudela, urbetoj kaj vilaĝoj de la regiono Moncayo akceptis ĝentile kaj afable la kongresanojn en siaj urbodomoj aŭ simple en la stratoj. En Zaragozo, oni vizitis katedralojn, muzeojn, historiajn monumentojn, kaj fine, sur la Pirenea montaro, la belegan valo "Oza" kaj la tipan urbeton "Hecho", kie la kongresanoj ricevis novajn pruvojn de simpatio kaj bonkora akcepto.

Kaj kiel altvalora agrafo de tiel bela juvelo kia estis tiu Postkongreso, okazis festo kaj floklora festivalo de "Jota" (prononcu ĥota) en tipa restoracio "El Cachirulo", kiu entuziasmigis niajn gesamideanojn kaj profunde ilin impresis.

Sendube neforgeseblaj tagoj!!!

Sed kun la Postkongreso ankoraŭ ne finiĝis tiujare la rolo de "FRATECO", ĉar la 10an de decembro, la ĵurnaloj kaj radiostacioj de Zaragozo anoncis prelegon de D-ro. Sancho Izquierdo, kiu estis intervjuita ne nur pri la temo de lia prelego, sed ankaŭ kaj precipe pri Esperanto. Tuj sekve, la 14an de decembro, en salonoj de la "Reĝa Ekonomia Asocio de Landamikoj" nia Prezidanto prelegis pri "La deklaracio de Homaj Rajtoj kaj la Lingva Diskriminacio" kiu ricevis tre favorajn komentariojn en niaj ĵurnaloj.

Post tiu okazaĵo, oni organizis la anoncitan omaĝon al fratinoj Emilia kaj Inés Gastón. En centra restoracio ambaŭ fratinoj ricevis la esprimon de nia dankemo pro tiel malavara kaj sindonema agado. La Vicprezidanto de "FRATECO", S-ro. Aldana, klarigis la motivojn de tiu omaĝo, kaj D-ro. Sancho Izquierdo dediĉis ĝin ne nur al ili, sed al la tuta familio Gastón, kaj tre speciale li aludis al la karmemora fondinto de "FRATECO", S-ro. Emilio Gastón Ugarte. Ĉiuj estis varme aplaŭditaj.

Mi devas ankaŭ substreki, inter la gravaj historiaj faktoj okazintaj tiu ĉi jaro, la fondon de la "Fundación Esperanto", senprofita organismo vivanta el donacoj, kies celo estas la disvastigo de Esperanto kaj sia kulturo. Unuaj gvidantoj de tiu organismo estis samideanoj Sancho Izquierdo, Víctor Ortiz kaj fraŭlino Inés Gastón, ĉiuj fratecanoj.


1969

La 9an de februaro okazis la Ĝenerala Kunveno de "FRATECO", en nia oficiala sidejo.

La ekonomia situacio kiel prema problemo de nia Societo. La aktivado, ni diru, pli ol trankvila. Fernando de Diego sin proponis por gvidi kurson en nia sidejo, kaj estis akceptita. Malmultaj samideanoj venas nun viziti nian Centron kaj urĝis venigi ilin.

La 29an Hispana Kongreso de Esperanto okazis en La Laguna (Tenerife), de la 5a ĝis la 10a de julio, kaj atentinda grupo de gefratecanoj forflugis al tiu bela insulo kun la stabo de nia Federacio por partopreni ĝin.

Prelegis hispanlingve nia Prezidanto, Profesoro Sancho Izquierdo; kaj en Esperanto Profesoro Regulo Pérez kaj S-ro. Giordano Moya. Kaj tiom da prelegoj dum tiom da malmulte da tempo donis al tiu Kongreso certan intelektan karakteron, kiu iamaniere mildiĝis per la ekskurso al la monto Teide, kaj al la populara pilgrimado honore al Sankta Benedikto, kiu sub simboloj de kruco kaj plugilo okazis dum kongresaj tagoj, kiun la kongresanoj admiris kiel pure tradician kutimon de la lokaj kamparanoj, vere interesa kaj kurioza historio!

La ĉarma scenejo de la Kanariaj Insuloj kun sia spektakla eksplodo de lumo kaj koloro, estis konstanta kontrapunkto kiu donis al tiu Kongreso brilon kaj belecon.


1970

La ĉiujara kunveno de nia Societo, la unuan de februaro, en nia sidejo. La estraro estis renovigita, kaj ĝia konsisto estis jena:

        • Prezidanto: D-ro. Miguel Sancho Izquierdo.

        • Vicprezidanto: S-ro. José Andrés Aldana.

        • Sekretario: S-ro. José Martínez Martínez.

        • Aliaj komitatanoj estis: Conchita Medina, E. Pérez, J.L. López, V. Ortiz, J. de Herrera, L. Blasco kaj M. Romero.

"FRATECO" kun la Hispana Turisma Sekcio, organizis Internacian Renkontiĝon Hispanan-Francan, kiu okazis la 27an de junio en la Nordaragona urbo Jaca. La akcepto de la geesperantistoj okazis en la Internacia Universitato de tiu urbo, kaj tuj sekve, aŭtobuse, oni promenis ĝis "Peña Oroel" kie, dum komuna tagmanĝo, oni konversaciis pri ĉiuj temoj de nia Movado.

La lastan tagon okazis tuttaga ekskurso al la arbaro "Oza" kaj survoje oni haltis en la tipa urbeto Hecho kaj apud la monaĥejo de Siresa, bela konstruaĵo de la IXa jarcento. La Renkontiĝo Hispano-Franca estis ja sukcesa, kaj estis konsentite ripeti ĝin ĉu en franca ĉu en hispana teritorio...

Plenumitaj du kvarjarajn periodojn, nia Prezidanto Sancho Izquierdo petis anstataŭanton por nia Federacio; la propono estis fine akceptita kaj la Federacio translokiĝis al Madrido. La konsisto de la nova estraro estis:

        • Prezidanto: S-ro. Ángel Figuerola Auque.

        • Vicprezidanto: S-ro. Gerardo Flórez Martín.

        • Sekretario: S-ro. Manuel Figuerola Palomo.

        • Aliaj estraranoj estis: José Mª González Aboín, Raimundo Ibáñez, Luis de Otaola, Juan Devis, Giordano Moya, Ángel Díez kaj Víctor Ortiz.

La 30a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Mieres (Asturio) kien Zaragoza aŭtobuso de fratecanoj veturis por partopreni ĝin, de la 18a ĝis la 23a de monato julio. Prelegis hispanlingve S-ro. Félix Díez, kaj Esperante S-ro. Ángel Figuerola, nova Prezidanto de la Federacio.

Gastemon, simpation kaj bonvolan akcepton donis malavare la urbo de Mieres al nia Kongreso.

En monato aŭgusto, nia Prezidanto Sancho Izquierdo prelegis en la urbodomo de Jaca, kaj je la fino de tiu monato, li mem komencis kurson de Esperanto en la Instituto "Domingo Miral" de tiu urbo.

La 19an de decembro, en nia sidejo, prelego, projekcio de diapozitivoj, kaj fine, bankedo honore al nia Majstro, kiel ĉiujare.

Antonio Marco Botella

Zaragozo, Majo, 1983.