2005 - Pri Don Kiĥoto kaj ĝia tradukinto

PRI LA VERKO DON KIHOTO

(Komentoj pri la verko "Don Kihoto" kaj ĝia tradukinto)

Antonio Marco Botella

Publikigita en “La Gazeto”.Prelego en Calella - IES, jaro 2005.Prelego en Zaragozo - 2013 - HEK.


Gesamideanoj kaj amikoj:

La plej inteligenta hispana filozofo el la XX-a jarcento, Ortega y Gasset, en unu el siaj multaj verkoj trafe asertis, ke “unu el la plej altaj gloroj kiujn atingis la hispana beletro en nia pasinto estis krei originalajn arketipojn, kiuj universaliĝis, pasante de la fikcio al la realo kiel paradigmo pri teoria modelo materialigita de la vivo mem”. Tiel okazis, ni metu kiel ekzemplojn, pri Don Kiĥoto kaj la Kiĥotismo, Sanĉo-Panzo kaj la Sanĉo-panzismo, Don Juan kaj la donjuanismo, la Celestino kaj la celestinismo k.a.

Mi esperas ke miaj legantoj (aŭ aŭskultantoj)) komprenu, ke mi ne verkis ĉi tiun prelegon por emfazi ŝovinisme glorojn pli aŭ malpli laŭdindajn el la hispana pasinto ĉu historia aŭ beletra. Tiuj kiuj konas min, perfekte scias, ke post pli ol sepdek jaroj kiel esperantisto, mi povas senkonteste konfesi, ke mi neniam sentis la tenton emfazi ŝovinismajn topikojn, eĉ se temas pri aŭtentaj kulturaj valoroj.

Kaj kohere kun tiu ideo mi tuj aldonu, ke de antaŭ longe mi taksas al la bonaj esperantistoj, kiel parto el tiu familio kun universalaj celoj, kiun oni povas ankaŭ difini per alia vorto kun idealisma enhavo: akcepti kaj praktike uzi do esperanton estas, miaopinie, unu el la unuaj paŝoj en la bona direkto por doni universalan sencon al nia humanisma kulturo: la interkompreno de homoj kaj popoloj estas unu el la fundamentoj pri socio tolerema, libera kaj homama, kaj tiuj elementoj ne povas veni tra nacia lingvo kunportanta sian propran kulturon kaj tial sen esencoj universalaj.

Jen kial en la horizonto de la homaro plifirmiĝas la ideo, ke ne eblas la vera kunvivado en la homaro se, minimume, oni ne respektas la homajn rajtojn de la individuoj. Kaj kohere kun tiu ideo mi tuj aldonu, ke de antaŭ longe mi taksas al la esperantistoj, kiel parto de tiu familio kun universalaj celoj, kiun oni povas ankaŭ difini per alia vorto kun idealisma enhavo: akcepti kaj praktike uzi do Esperanton estas, miaopinie, unu el la unuaj paŝoj en la bona direkto por doni universalan sencon al nia humanisma kulturo: la interkompreno de homoj kaj popoloj estas unu el la fundamentoj de socio tolerema, libera kaj homama, kaj tiuj elementoj ne povas veni tra nacia lingvo kunportanta sian propran kulturon kaj tial sen esencoj universalaj. Jen kial en la horizonto de la homaro plifirmiĝas la ideo, ke ne eblas la vera kunvivado en la homaro se, minimume, oni ne respektas la homajn rajtojn de la individuoj. Kaj en la koro de la esperantismo viglas la idealo de tiu homamo.

Tiu rezonado kondukas nin al la konvinko, ke la idealoj por esti vere progresemaj kaj aŭtentaj, devas kuŝi sur la bazo de la universaliĝo.

Kaj en tiu ĉi punkto konverĝas miaj unuaj konkludoj kun la sekvantaj paragrafoj de mia prelego: oni povas kvalifiki kiel gloroj de la hispana beletro la kreon de originalaj arketipoj kiuj de la fikcio pasis al la realo, kaj ne ĉar estis hispanaj, sed ĉar tiuj konceptoj tuj universaliĝis. Paralele mi emfazas la valoron de la esperantismo, ne ĉar estis kreita de polo, judo aŭ ne gravas de kiu ajn, sed precipe ĉar en ĝia kerno viglas la ideo pri universaleco.

Kiu ne konas nun la figuron de Don Kiĥoto? En la kampo de la universala kulturo ni povas certigi ke neniu. La fikcia protagonisto de la romano de Cervantes simbolas unu el la plej altaj esprimoj de la homa idealismo: la solidaro inter la homoj sen diskriminacio de rasoj kaj landlimoj.

Kelkaj difinis Donkiĥoton kiel la simbolo de nepraktika idealisto, sed miaopinie pli ĝusta difino estas “homo kiu tute malavare batalas por la justeco ne gravas kie kaj kiam”, ĉar efektive la sindona kavaliro batalis ĉiam por la justeco aŭ helpe de malriĉuloj, sen atento al ia ajn profito, plejofte eĉ sciante ke li ne atingos la celon.

Pro tio oni pensas ke li estas vera frenezulo. Hieraŭ kiel hodiaŭ tio funkcias en tiuj parametroj. Sed la difino de Donkiĥoto kaj la kiĥotismo baldaŭ trovis aŭtentan baron por pli da interpretoj se oni asocias al la figuro de la kavaliro tiun alian de Sanĉo, ja la vivo de Don Kiĥoto disvolviĝas kune al tiu de sia ŝildisto, kaj la interrilato de ambaŭ protagonistoj okazas tiamaniere, ke malfacile oni povas kompreni Don Kiĥoton sen atento al la reala mondo kiu signifas Sanĉo. Unu profilas per sia konduto la idealismon, kaj la alia montras en sama vivero la interpreton kiun oni devas ĝin doni sub vidpunkto de la realo en la ĉiutaga vivo. Pro tio, kiam aperas en la romano Don Kiĥoto, tuj venas la kamparana figuro de Sanĉo kiel kontrapunkto necesa klariganta la signifon de la koncerna ago en la realo.

Kurioza dueco tiu de Donkiĥoto kaj Sanĉo!, kiuj kun trajtoj tute malsamaj, ofte eĉ kontraŭaj, klarigas sin reciproke unu la alian, kaj montras kiel la homa vivo estas ofte neeksplikebla se oni analizas ĝin sub unu sola vidpunkto, kvankam izole konsiderata povas ŝajni ĉiukaze pli aŭ malpli perfekta

Tiuj konsideroj inklinas min komenti iom pli amplekse miajn eksplikojn pri tiu alia arketipo kiu simbolas Sanĉo: la realismo, t.e. la praktika senco de la vivo. Kiel oni povas rimarki per ĉi-komentoj, ambaŭ protagonistoj de la verko de Cervantes jam aperas antaŭ vi kun la firmaj trajtoj kiuj esprimas du sustantivoj: idealismo en Donkiĥoto, realismo en Sanĉo.

Tamen, se ni atente profundigas en la verkon, ni baldaŭ konstatas, ke la sinteno de ambaŭ protagonistoj ne ĉiam respondas al la rigida simbolismo kiun ni atribuis al ĉiu el ili, ĉar Donkiĥoto, de tempo al tempo akceptas aŭskulti la sentencojn el la popola scienco de Sanĉo, esprimanta klaran realismon per siaj multenombraj ekzemploj; kaj Sanĉo, siaflanke, tre ofte hezitas inter la propra pragmatismo kaj certa deziro por atingi materiajn profitojn, tiamaniere, ke li, impulsita de tiuj stimuloj perdas parton de lia pragmatismo, kaj eĉ en certaj momentoj konvinkiĝas pri samaj fantazioj ol tiuj de la kavaliro.

En tiuj kazoj Sanĉo ne plu estas Sanĉo, sed certa Sanĉo-Donkiĥoto kiu akceptas partopreni en la frenezaĵoj de Donkiĥoto kun simila entuziasmo al tiu de nia kavaliro.

Eble, la verko de Cervantes, ne estas alio ol sincera intenco fari pli homecajn ambaŭ sintenoj, forprenante el ili tiujn definitivajn kvalitojn kiuj faras de Donkiĥoto, t.e. de idealisto, estaĵon tiel pura kies vivo estas ne ebla en la mondo de la ordinaraj homoj. Kaj de Sanĉo, t.e. de realisto, estaĵon regata de materiaj apetitoj kiuj preterpasas la maksimumon tolereblan en la homa kunvivado.

La ideala solvo de la problemo eble estas, serĉi la ĝustan kvilibron inter ambaŭ ekstremoj: bremsi la idealismon de la unua, kaj senbalastigi la pragmatismon de la alia, kaj gvidata de tiu honesta kaj alta celo, la genia aŭtoro metas siajn protagonistojn en samaj okazaĵoj, por ke kiam ili travivos ĉiun el tiuj aventuroj, la leganto konstatu la kontraston inter la idealismo kiuj purigas niajn intencojn kaj aspirojn, kaj la necesa pragmatismo neevitebla de niaj materiaj bezonoj.

Tiel, Cervantes, malvolvas sian teorion ne per entelekia rezonado, sed kiel praktika leciono pri la ĉiutaga vivo: Donkiĥoto celas malaperigi maljuston, helpi mizerulojn, batali kontraŭ ĉiajn tiraniojn, idealigi la kvalitojn de la amatino. Sanĉo, pensas en rekompensoj, aspiras riĉon kaj profiton, revas pri profitodonaj honoroj. Malavara kaj sindonema la unua; kalkulema kaj ambicia la dua. Ambaŭ eniras en la avataroj de samaj okazintaĵoj kun siaj respektivaj celoj, sed nur ricevas batojn kaj mokojn.

Eble, ambaŭ rezultoj, havas similan kaŭzon kaj sufiĉe justan kompenson: la vivorealo bremsas la ekscesojn de senbridaj radikalismoj. Kaj sur tiu vojo, la idealisto konstatas la bezonon de aspiroj pli realaj, kaj la ambiciulo de pli prudentaj celoj. Fakte, en ĉiu malvenko de Donkiĥoto, Sanĉo profitas la okazon por evidentigi al la kavaliro kiom danĝera kaj malprofitodona estas en la ordinara vivo strebi por altaj idealoj, kaj samtempe li lernas per tiuj viveroj de la kavaliro, ke en la homa kunvivado devas ekzisti ion pli ol niaj ordinaraj bezonoj, kaj tio sin tradukas en certa admiro kaj granda simpatio kaj estimo al Donkiĥoto.

Sanĉo, praktika kaj simpla homo, lernis de sia akompananto ami la idealojn de Donkiĥoto, tiel blinde kiel la kavaliro mem, sed la fido de Sanĉo al tiuj idealismoj pasis tra la individua interpreto de la persono de Donkiĥoto, sine qua non, sed kio vere donas rangon kaj altan valoron al tiuj ideoj kaj sentoj de ambaŭ protagonistoj estas, ke simile kiel en la verko de Cervantes, samaj ideoj kaj sentoj ankaŭ ekzistas en la reala vivo de ĉiu homo, kaj en tiu kazo prezentas similajn dilemojn.

Cervantes, ekverkis sian plej gravan verkon, kiam jam sesdekjara kaj enkarcerigita en Sevilo pro fuŝa prezento de kontoj kiel ŝtata impost-enspezisto, li estis sufiĉe aĝa por esprimi firmajn konkludojn pri siaj aspiroj, idealoj, fiaskoj, iluzioj aŭ frustacioj; li revis esti heroo kaj partoprenis en la marbatalo de Lepanto, sed anstataŭ atingi la gloron de la grandaj kapitanoj, li suferis la kriplon de sia maldekstra mano; kvankam heroe li batalis kaj poste kaptita en Alĝero kuraĝe komplotis por forkuri el la prizono, li ne sukcesis en siaj entreprenoj. Li aspiris esti fama verkisto, sed siaj unuaj teatraĵoj ne trovis la favoron de la publiko, do, malgraŭ sia talento li nur ricevis en sia vivo fiaskon kaj mizeron.

Eble estis kiel rezulto de tiom da fiaskintaj iluzioj en sia propra vivo, ke en lia menso ŝprucis la skemon de Donkiĥoto, la plej granda romano de tuta epoko.

Don Kiĥoto estas humura libro, verko de profunda filozofia enhavo. Humura, ĉar la kontrasto de ideoj kiuj viglas en ĉiu aventuro prezentas tiel groteskajn diferencojn inter la idealismo de Donkiĥoto kaj la pragmatismo de Sanĉo, ke neeviteble inklinas la leganton al la rido aŭ al la ploro, ĉar certa kvazaŭ frenezo de la protagonistoj preterpasas la logikon kaj la racion.

La karaktero filozofía de la verko venas el la riĉeco de ideoj kiu sugestas la argumento plena de idealismoj neeblaj kaj pragmatismoj senlimaj, kiuj ofte devigas vin mem respondi pri la aŭtentaj esencoj de la ideoj, kiel povas esti, ĉu povas ekzisti homa kunvivado sen la flamo de iom da idealo? Tiu ĉi demando povas ampleksiĝi per pli kompleta pripenso ekvivalenta al la reala konstato indikante, ĉu fakte nia vivo ne evoluas sur la vojo de certa Sanĉo-panzismo uzante la modernan teknikon, ne kiel signo pri progresemo sed kiel materialigo de nia apetito tute ne-idealisma?

Simpla rigardo al la pragmata konduto de multaj nunaj kolektivoj, donas al ni la imprespn konservi de la grandaj idealoj pri libero, justo kaj homamo, apenaŭ minimuman porcion, eble nur certan admiron al belsonaj vortoj kaj konceptoj. Kompreneble, ke tiu simpla enhavo tute ne sufiĉas. Ni bezonas renovigitajn impulsojn por skui nian socion de la marasmo kaj la ruino kiuj oksidas la dinamikan pensomanieron de nia epoko.

Ni bezonas fervorajn Donkihotojn kiuj konvinku la homojn de la nuntempaj generacioj pri la arkaismo de certaj ideoj kaj sistemoj politiko-sociaj kiujn oni volas trudi al ni kiel modernaj, konsistantaj enfermi nin en lokaj limoj, landaj aŭ kontinentaj, sub pretekstoj de homaj diferencoj, rasoj, lingvaj aŭ aliaj multnombraj diskriminacioj kiuj baras la vojon de la homaro vivadi en moderna kaj vere progresema sistemo, en socio kie la homo estu nur tio, homo. Kaj tiurilate iam diris la talenta filozofo Unamuno: “se en tiu vojo ni trovas la mensogon, ni denuncu ĝin; se ni trovas maljuston, ni ĉiuj batalu kontraŭ ĝi; se ni trovas la tiranion sub ne gravas kia ajn aspekto, ke neniu dubu pri ilia devo por kontraŭstari ĝin”....

La figuro de Donkiĥoto, vekas en la leganto, inter aliaj, certan reagon kontraŭ la paraliziga pasiveco de certaj situacioj, kaj li montras kiel oni devas reagi en tiuj momentoj, sekve oni konstatas, ke li ne facile cedas antaŭ la fiasko kaj la malbono, kaj kiam li, batata kaj primokata unu, du kaj ĝis trifoje, li ankoraŭ havas la sufiĉan forton por ne forlasi la entreprenon, kaj unu kaj alia fojo lasas la modestan hejmon por denove batali kontraŭ ĉiaj arbitroj. Fakte, por idealisto, abdiki de la propraj konvinkoj signifas perdi la propran memestimon, kaj sen tiu spiritoforto la vivo nenion valoras.

Kiam Donkiĥoto estas antaŭ la ventomuelejoj, kiuj minace movas ĝiajn aspojn, li, estas plene konvinkita ke temas pri gigantoj, kiuj baras lian vojon, do ne decas analizo sed kontraŭbatali la fiulojn. Tamen, por la kalkulema Sanĉo temas pri aŭtentaj ventomuelejoj, kaj batali kontraŭ ili vera frenezaĵo. Ni ja estas antaŭ unu el tiuj dilemoj pri kiuj ni aludis, ĉu vere temis pri gigantoj laŭ vidis la viziulo Donkiĥoto aŭ vento-muelejoj laŭ reale perceptis la timo kaj terura malkuraĝo de Sanĉo?

La respondo ne estas malfacila: en ĉiu idealisma entrepreno ni trovos ĉiam multnombrajn Sanĉojn, kiuj intencos konvinki nin pri la neutilo de niaj streboj kaj tial pligrandigos la ventomuelejojn fabrikataj de la timo kaj kalkulemo. Tiel, la idealisto, eventuala Donkiĥoto, trovos en sia vojo nur minacantajn aspojn aŭ aliaj perfortoformojn envolvitaj en insultoj, ridoj aŭ mokoj, kiuj baros la elektitan direkton kiu celas nia idealo.

Kaj certe, ke ni povus daŭrigi parolante horojn kaj horojn pri sama temo: la idealismo de nia hidalgo kaj la realismo de nia ŝildisto, t.e. la vivo de tiuj kiuj batalas por idealo kaj tiuj kiuj egoisme celas nur sian propran profiton, sed mi tute ne volas lacigi vin, ĉar kiel fino de tiu ĉi prelego mi volas ion diri al vi pri la tradukinto al Esperanto de "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha", samideano Fernando de Diego, dum multaj jaroj loĝanta en Zaragozo, kie li esperantistiĝis en la jaro 1933, ĝuste en tiu periodo kiam Esperanto plenplene floris en la aragona ĉefurbo, ĉar krom tri gravaj Esperantaj Societoj oni starigis Esperanto-Fakon en diversaj politikaj partioj.

Kiel profesiulo pri tradukado li verŝis multajn verkojn el la angla kaj franca al la hispana, kaj el la hispana al Esperanto. La terura etoso en la postmilita Hispanio devigis lin elmigri al Venezuelo, kie li laboris, unue, kiel tradukisto en la Agentejo pri Informado "United Pres" kaj redaktoro ĉe la Oficejo pri Novaĵoj "Offipren", poste en la petrola societo "Shell", kie li laboris dum dek jaroj, sed post tiom da jaroj ŝprucis en li la bezonon regali siajn okulojn per novaj horizontoj, kaj tiu sento impulsis lin translokiĝi al Kanariaj Insuloj.

Kaj en tiuj belaj insuloj lia vivo profunde ŝanĝis. Tie li trovis la saĝan konsilon de Don Juan Regulo Pérez, katedra profesoro en la Universitato de La Laguna, kaj ankaŭ direktoro de la esperantista eldonejo "Stafeto", kio inklinis lin al pli profunda praktikado de Esperanto, kaj la perfektigo de la tradukarto de la internacia lingvo.

En la jaro 1971, Fernando de Diego publikigis en Esperanto "La cigana Romancaro" de Garcia Lorca, vera juvelo lirika; kaj iom pli poste, ankaŭ en Esperanto "Kun sopira koro" de Gustavo Adolfo Becquer, Doña Barbara" de Romulo Gallegos, "La arbo de sciado" de Pio Baroja, kaj ankaŭ "Sentempa Sinfonio", t.e. la plej gravaj poemoj de la hispana liriko, kaj eble aliaj..

De 1970 ĝis 1986 la esperantista aktivado de nia samideano tre interesiĝis pliampleksigi lian aktivadon en la Internacia Esperanto-Movado: li kunlaboris en diversaj gravaj internaciaj esperantistaj revuoj, ofte prelegis en Esperanto en pluraj hispanaj urboj kaj en Hungario, Polio kaj Venezuelo. Dum longa periodo da tempo, Fernando de Diego tradukis al Esperanto preskaŭ cento da verkoj, kelkaj el la plej selektaj sudamerikaj kaj hispanaj aŭtoroj, kaj aliaj el la franca kaj angla, kiujn li vivigis al esperantaj versioj. Tiu intensa aktivado donis kiel rezulton elekti lin membro de la Akademio de Esperanto.

Sed en lia menso viglis du defiojn, kiuj persistis konstante por eventuala realigo: la redaktadon de ampleksa kaj kiel eble plej kompleta "Hispana-Esperanto Vortaro" kaj la tradukon de "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha". La teksto de tiu ĉi verko de Cervantes en la hispana lingvo eldonita de antaŭ preskaŭ kvar jarcentoj, prezentis al li grandajn malfacilojn por la tradukado, kaj li demandis sin: ĉu la Esperanta Lingvo, kiu apenaŭ estas vivanta unu jarcento havas la necesajn vortojn por speguli tion kion volis esprimi la inĝenia aŭtoro Miguel de Cervantes?

Fernando tuj rimarkis kaj klare tion skribis, "ke Don Kihoto estas verkita en lingvo kies sintakso tre diferencas de la aktuala". En la teksto de tiu verko ekzistas antikvaj proverboj, kiujn oni ne plu uzas, ankaŭ kompletaj frazoj esprimitaj per arkaikaj vortoj jam antaŭ longe malaperintaj, tipaj diroj de tiu epoko kiuj signifas nun nenion por la hispanaj-parolantoj, speciala stilo de libro bonhumuraj komprenebla nur por la tiuepoka homo, sed ne ĉiam por la aktuala, kaj sekve, reprodukti fiele tiun fajnan ironion, kiu ŝprucas en ĉiu frazo, de la komenco ĝis la fino de la verko. Li do devis studi, ne nur tiujn problemojn kiujn ni skizas, sed ankaŭ la historion de la beletristoj de tiu epoko, kiel perfekte oni perceptas kiam la aŭtoro klarigas la satirajn aludojn de unu verkisto kontraŭ la alia…

La tasko ne estis ja facila por iu ajn tradukanto, eĉ por la plej kompetentaj. Certe ke jam ekzistis kelkaj kleraj esperantistoj kiuj intencis traduki "Don Kihoton", ni citu kiel ekzemplon al niaj samideanoj Inglada, Bourlet, Lavy, Pujula i Vallés, Hernández Lahuerta kaj aliaj, sed vero estas ke ili nur tradukis kelkajn malmultajn ĉapitrojn, kaj kvankam ni ja parolas pri tre elstaraj esperantistoj, la realo estas ke la verko de Cervantes neniam estis komplete tradukita ĝis kiam tion faris Fernando de Diego.

Konscia pri tiuj malhelpoj li komencis tiun tradukadon iom post iom, pripensante ĉiun problemon kaj uzante sian tutan kapablon por ilin solvi: li uzis en la tuta verko nur 21a neologismoj, ĉiu el ili sufiĉe bone glosita en la ĝusta momento, kaj estas vera ĝuo por la amantoj de beletro kaj historio legi la klarigojn ne nur de la neologismoj, sed ankaŭ pri la satiroj de unu kontraŭ la alia de tiuj grandaj verkistoj de la or-epoko de la hispana beletro…

Kompreneble, tiu penado kaj profunda studado nur povis doni kiel rezulton la kompletan sukceson de la traduko. La libro, kun tiel riĉa teksto kaj la tutvalora aldono de gravuraĵoj de Gustavo Doré, estis eldonita de "Fundación Esperanto" en Zaragozo, en la jaro 1977, kaj bezonis de la malavara ekonomia kontribuo de kelkaj bonaj malavaraj esperantistoj.

Evidente, biografio de persono, kiun ni hodiaŭ omaĝas, kiu vivis tiel intense kaj intelekte elstare, bezonas multajn pli da paĝoj por priskribi pli detale kion estis reale lia vivo, kaj kion granda estis la esperantista tasko kiun disvolvia mia bona amiko Fernando de Diego de la Rosa.

Kaj kiel fino de mia prelego mi citas paragrafon el tiu libro kiun vi ricevis, en la tiama hispana lingvo, kaj la trafa traduko en esperanto kiuj faris Fernando, diras:

"Entraron a Don Quijote en una sala, desarmóle Sancho, quedo en valones y en jubon de camuza, todo bisunto con la mugre de las armas, el cuello era de valona a lo estudiantil, sin almidón y sin randas, los borzeguies eran datilados y encerados los zapatos"

Kaj en Esperanto diras:

"Oni kondukis la kavaliron en ĉambron, kie Sanĉo demetis lian armaĵon kaj lasis lin en ties valona kalsono kaj ĉamo-leda sajo tute grasecaj pro ilia frotado kun pecoj de la armaĵo. Poste Don Kihoto surmetis al si Van Dajkan kolumon ne amelitan kaj senpuntan, laŭ la maniero de la studentoj, paron da flavaj subŝuoj kaj alian paron da ŝuoj ciritaj, garnis sin per sia bona glavo pendanta de balteo el foka ledo kaj fine surŝultrigis al si senkapuĉan mantelon el bona drapo".

Dankon pro via atento

Antonio Marco Botella


ANTAŬKOMENTO

(Tiu ĉi tradukaĵo ne devas esti publikigita sen permeso de la aŭtorino,do mi sendas ĝin al miaj geamikoj nur por legi, sed la antaŭade mi verkita povas esti publikigita kun mia permeso kondiĉe keoni sendu al mi la koncernan gazeton.)

Antonio Marco Botella


La originalo de la ĉi-suba tradukaĵo apartenas al la docento de la Universitato de Ĝenevo, Henriette Partzsch, sed la esperantista tradukinto, Antonio Marco Botella, amanto de beletro kaj historio, konsideris oportuna enmeti certajn pecojn de prikiĥotaj scioj kaj artaĵoj, kiujn mi havis/as en miaj privataj kajeroj pri “Don Quijote” beletre kaj historie interesaj.

Kaj mi tion faris, ĉar mi volas havi en unu sola verko tion kion anoncas la titolo “Historio pri Don Quijote en la mondo”, ja mi volas ke la plej interesaj scioj (sub historia vidpunkto) aperu en sama loko por faciligi la konsulton al scivolemaj eventualaj privataj amikoj miaj konsultintoj de miaj notoj, kvankam momente nur estas por mia sola uzado, ja mi ne projektas nek rajtas puglikigi ĉi verkon.

Tamen mi opinias brila (nur sub historia vidpunkto) la verkon ekskluzivan de Henriette kaj tutkore dankas ŝian interesan taskon.

Miaj artikoloj kaj prelegoj (kiel tiu kiu aperas antaŭe al tiu ĉi komento) havas nenian rilaton kun la ĉi-suba temo

La tradukinto.


Historio pri “Don Quijote” en la mondo

Originala verko de Henriette Partzsch


La plej antikva eldono de la Unua Parto de “La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha” kiun oni konas estas tiu publikigita en Madrido de la presisto Juan de la Cuesta en 1605. En tiu sama jaro aperis du eldonoj kiel tiu en Valencio kaj du kaŝitaj kopioj en Lisbono.

La Dua Parto de la novelo aperis unuafoje en 1615 fare de la sama presisto. La celo de la aŭtoro estis verki satiron pri la kavaliraj libroj.

La ilustritaj eldonoj de “Don Quijote” estas multenombraj kaj la plej antikva de la Unua Parto aperis en la dua angla eldono (Londono 1617).

Dum la XVIII-a jarcento aperis la plej bonaj eldonoj de “Don Quijote”, kaj la plej belaj ilustraĵoj estis tiuj gvidataj de la Hispana Reĝa Akademio (Madrido 1780) kies aŭtoroj estis la desegnistoj Arnal, Barranco, Carnicero, Castillo k.a. kaj gravuristoj tiel bonaj kiel Montaner, Fabregat, Selma kaj Ballester.

Dum la XIX-a jarcento elstaris Gustavo Doré, kies ilustraĵoj estis tiel admirindaj, ke oni uzis en la luksaj eldonoj de Eŭropo kaj Ameriko.

Ankaŭ elstaraj estis la ilustraĵoj de Apelles Mestre (Barcelono 1879) kaj la du volumoj eldonitaj de Gorchs (Barcelono 1859) kun multaj desegnoj de Ribera, Montañés, Madrazo, Lorenzale k.a.

Faris ankaŭ tre belajn ilustraĵojn pri la verko “Don Quijote” Rey Vila, R. De Miranda (Madrido), Nanteuil Decamps (Chantilly), Leslie kaj Pille; ankaŭ estis tre gravaj la desegnoj pri la temo de Marchand, Picasso, Grau Sala, Carazón, Dignimont, Cocteau, Dali kaj Buffet. De Daumier katalogis pli ol 30 da citindaj verkoj pri “Don Quijote” inter desegnoj, pentraĵoj, kaj akvareloj kiujn oni konservas en la muzeoj de Berlino kaj Zurich.

Fine ni aldonu ke ekzistas abundaj pentraĵoj, gravuraĵoj, tapiŝoj kaj plej diversaj famaj artaĵoj pri la temo en la tuta mondo, inter ili muzikaj verkoj, koreografioj, medaloj k.t.p.

En la jaro 2002, cent verkistoj elektis per enketo organizita de la komitato por la Nobelpremio la cent plej bonajn verkojn de la Universala Literaturo: “La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha” okupis la unuan lokon en la listo.

Tiu unua posteno konfirmas la sinsekvan ĉeestadon de “Don Quijote” en tiom da literaturaj tekstoj: do oni legas tiun verkon pli ol multaj aliaj el la plej elstaraj de la momento de ĝia ekpublikigo ĝis hodiaŭ. Oni legas ĝin fakte seninterrompe ekde kulturoj kaj perspektivoj plej diversaj inter si. La ricevo-procesoj kaj la koncernaj interpretoj, konstituas parton de la fantazio de la novelo; plie, riĉigas ĝin kaj konfirmas sian reinventon por aliaj legantoj per pluraj ideoj kaj prizorgoj portante ĝin al certa futuro kiu, devige, restis nekonata.

Tamen, tiuj ĝis nun kvar jarcentoj pri tradukado de la verko ebligas nin percepti certajn solvojn por la priskribo kaj kompreno pri io kio oni povas titoli kiel historio de certa fascino.

“Don Quijote” fariĝis tuja sukceso por la hispana publiko. Sia populareco ankaŭ rapide disvastiĝis al aliaj landoj, kio montriĝas en la Dua Parto de la verko per la sekvanta komento de la bakalaŭro Sansón Carrasco: “Mi deduktas, ke ne estos nacio kie oni ne tradukos la verkon” (II ĉap. I)

En 1615 tiu frazo ŝajnis komika troigo, ĉar en tiu momento nur ni, la hispanoj, kalkulis kun la traduko al la angla (Thomas Shelton, 1612) kaj al la franca (César Oudin (1614) de la Unua Parto. En 1622 aperos la unua versio en la itala fare de la leksikografo kaj profesoro de la hispana lingvo Lorenzo Franciosini; en 1648 aperis versio tre reduktita de la Unua Parto en la germana de Pahsch Basteln von der Sohle, kaj fine en 1657 “Don Quijote” en la holanda lingvo. Ĉiuj ili tradukitaj rekte el la hispana, t.e. tute kontraŭe kiel ofte okazis poste.

La verko “Don Quijote” aperis en momento tre oportuna por la eŭropa akcepto: Hispanio ne nur regis tiam la politikan pejzaĝon, sed ankaŭ sia kulturo kaj beletro vekis ĉie grandan intereson.

Alia elemento kiu ebligis al la publiko konekti kun tiu verko estis la prikavalira temo: la prikavaliraj libroj ne estis tiam ekskluziva fenomeno hispana, ĉar avide oni legis ilin en la tuta Eŭropo: proponis modelojn pri memprezento antaŭ la reĝoj kaj kortego-medioj, tiam obsedaj aspiroj de multaj personoj por digne eniri en tiuj scenejoj, do ne strange ke la unua franca traduko de “Don Quijote” ŝprucis en medioj de la franca kortego.

Ŝajne, la nobelaro tute ne vidis la kritikajn kaj satirajn aspektojn de la verko kiel elemento negativa. La inĝenia hidalgo, sola aŭ akompanata de Sanĉo kaj aliaj roluloj amuzis do al la scivoluloj, kiuj partoprenis en la korteg-universitataj kaj aliaj diversaj festoj en ambaŭ flankoj de l’ Atlantiko.

La kunteksto de la unua el tiuj tradukoj de “Don Quijote”, la angla versio de Shelton, radikale diferenciĝas de tiu mondo aspiranta nur al la povo kaj al la mono. Thomas Shelton, katolika irlandano, verkis “The History of the Valorous and Wittie Knight-Errant Don Quixote of the Mancha” ekde sia ekziliĝo en Bruselo. Lia traduko malproksimiĝas de la unudimensia legado de la novelo kiel farso, fakte preferita en tiu momento kaj eble plej bone reprezentata per la fragmenta germana versio, kiu trans-formas la Cervantes-aj priskriboj groteskaj karikaturoj kaj ludas per la signifoj kaj sonoj de la propraj nomoj.

La malfrua apero de la unua versio en la nederlanda lingvo, oni devas atribui al la influo de la najbara Francio, sen forgesi la malfacilan rilaton inter la hispanoj kaj tiu protestanta lando. Per tio oni jam anoncas fundamentan ŝanĝon en la kultura Eŭropa pejzaĝo: la transformiĝo de Francio en la reganta modelo de Eŭropo. La prestiĝo de la franca lingvo en la tuta kontinento atingas preskaŭ la transformiĝon de “Don Quijote” en la franca teksto, kio ebligas la fenomenon pri tradukoj el tradukoj kaj la apero de francaj eldonoj de “Don Quijote” ekster el Francio.

Ekzemple, la germanaj versioj en 1682/83 (Bazileo/ Francfort) kaj 1734 (Leipzig) kiuj estas tradukoj kaj relaboroj de “Don Quijote” de Filleau de Saint-Martin (Paris 1678) kiu verkas laŭ opinio de la tiutempa publiko celanta plibonigi la originalan tekston. Tiu prezento ne nur devigis lin serĉi francajn ekvivalentojn por la hispanaj proverboj, sed ankaŭ inklinis lin mallongigi ĉion kion li konsideris digresiojn, aŭ ampleksigi la tekston por atingi retorikan ekspansion, aŭ poluri ĉion kion laŭ li povus peki kontraŭ certa pudoro aŭ laŭ li vera honesteco.

Sed kio estis pli okulfrapa estis, ke li ŝanĝis la lastajn du ĉapitrojn de la Dua Parto tiamaniere ke la protagonisto, Don Quijote, ne forpasas, kio ebligas la publikigon de Tria Parto (1695), kiun atribuas al Saint-Martin. La versio de Saint-Martin kun evidenta mikso de admiro, kritiko kaj komercema senco, pruvas pri la sinteno de la tiutempaj kleruloj pri “Don Quijote”. La tiamaj intelektuloj omaĝis la satiran spiriton de la verko, sed ankaŭ elstarigis la neperfektaĵojn de la teksto. Kontraŭe al la unua prijuĝo de la verko de Cervantes kiel humura, burleska novelo, ni trovas dum la Ilustrad-epoko fortan misinklinon al la moraliga potencigo por la satiro.

Ne strange do, ke la verko ne nur taŭgu kiel modelo por ridindigi ĉiajn obsedojn, sed ankaŭ kiel efika rimedo kontraŭ la malutilaj efektoj de la fikciaj verkoj. Tiu didaktika impulso trovos plilongigon je la komenco de la XIX-a jarcento sub la formo de adaptoj de la verko por la gejunuloj.

Laŭlonge de la XVIII-a jarcento ekzistis pli da opinioj kiuj detektas en la Kavaliro de la Trista Figuro noblajn tenerajn aspektojn. La satira rigardo iras de la kiĥota rolulo al la mondo kaj eĉ al la leganto mem. La senkondiĉa admiro al Cervantes eĉ stimulos al la protestanta pastro John Bovvle eldoni la unuan hispanan eldonojn kun notoj de la novelo (Salesbury 1781)

La nova teksto de “Don Quijote” ne plu limiĝas al la teritorioj de la britaj insuloj, sed projektas sin al la eŭropa kontinento kaj trovas specialan malferman akcepton en Germanio. Dum la romantika periodo tiu progresanta ŝanĝo-sinteno pri “Don Quijote” atingas sian kulminan punkton.

Por la romantikuloj, la satiraj efektoj evoluas pozitive kaj tio kio restas estas la idealisma kavaliro kiu kolizias kontraŭ maljusta kaj vulgara mondo. Mikso de prozo kaj poezio, idealismo kaj ironio, agado, mempripensado kaj digresiado, la verko transformiĝas en startpunkto de la romantika novelo: la tuta teksto samtempe fragmentema kaj senfina.

Tio ĉio aperas en la versio de Ludvvig Tieck (1799-1800). La germana poeto respektas la tutan verkon, sed sia prefero estas rekrei la ritmon kaj sonon de la stilo de Cervantes. Ekde tiu momento la verko “Don Quijote” estas esence peco el la romantika penso, kies karakterizoj regos dum preskaŭ du jarcentoj, same pri la verko-interpreto kiel pri ĝia heroo.

Ekde la dua duono de la XVIII-a jarcento la nombro de lingvoj kiujn oni tradukas “Don Quijote” komencas kreskadi pli kaj pli rapide inkludante idiomojn de malgrandaj minoritatoj, eĉ kelkaj kun beletraj tradicioj ne sufiĉe disvolvitaj, kaj kulturoj kies elitoj jam konis la tekston, ĉar kutimis legi en aliaj eŭropaj lingvoj.

Multaj el la nordaj, centro kaj orientaj landoj de Eŭropo, ne havis en tiu momento rektajn interŝanĝojn kun Hispanio, do ne strange ke ni retrovu denove la fenomenon de la tradukoj el tradujoj, kun franca versio, kiuj okupos la unuajn lokojn de la listo: la adapto de Jean –Pierre Claris Florian (1755-1794) de 1799. Florian ne forlasas la kutimon de la verkistoj de la XVIII-a jarcento adaptante kaj ŝanĝante la originalan tekston laŭ lia volo, ĉiam serĉante certan elegantecon.

Kiam la legantoj laŭlonge de la XIX-a jarcento aludas al la aŭtoro Cervantes kaj al la verko “Don Quijote”, multaj el ili pensas en Florian en originala versio aŭ tradukita. Ni citu la danan kazon, kiu prezentas tre zorgeman kompletan version farita el la hispana originalo kiel unua traduko (Ch. D. Biehl, Kopenhago 1776-1777) fakte escepto dum tiu etapo de la akcepto de la verko.

Pli tipa estas la disvolviĝo de tiu temo okazinta en Svedio. Tie aperas, unue, anonima traduko de fragmento de la novelo.

En 1802 aperas la unua versio bazita el la teksto de Florian kaj nur en 1818-1819 oni publikigas kompletan tradukon eltirita el la eldono de la Reĝa Hispana Akademio publikigita en 1780. En tiu ĉi okazo la tradukinto estas poeto novelverkisto kaj renoma tradukisto J.M. Stiernstolpe kaj per tio oni konstatas plian konstanton en la disvastigo de “Don Quijote”: la verko de Cervantes estas unu el la legaĵoj preferitaj de la verkistoj, ja ni trovas kune al la originalaj verkoj inspiritaj en la hispana verko ankaŭ tradukojn faritajn de romanoverkistoj kaj poetoj.

Ofte, la versioj en Eŭropaj lingvoj politike neevoluintaj, koincidis kun la naciisma opinio de certaj popoloj aŭ en la batalo por la sendependeco aŭ en unu el ĝiaj fazoj. En la kazo de la ĉeka popolo oni perceptas klare la celon de “Don Quijote” kaj aliaj tradukoj de la Cervantes-verkoj, kiuj pretendas konstrui nacian beletron. Aperas tiuj tradukoj je la komenco de la ĉeka moderna literaturo, konscie pretendante la plifortigon de la slava lingvo.

Same kiel en Norvegio, Finlando kaj Balkanoj; ankaŭ en la parto de la Bohemio de la aŭstria imperio la teksto de “Don Quijote” jam estis legebla en pluraj lingvoj uzataj en kulturaj medioj, kiel la germana, franca kaj itala. Tial la unuaj ĉekaj versioj dum dekjaro el 1860 ŝajnis respondi al certa kompleksa motivo: temis pri atingo kulturigi tavolojn ne sufiĉe kleraj de tiu socio kaj altiri la publikon por la tekstoj en la propra lingvo, kaj tiel depostuli la sufiĉan prestiĝon por okupi elstaran lokon en la politika mondo tiam en proceso de transformiĝo kaj riĉigante samtempe la propran lingvon per la tradukaktivado.

Kurioze estas observadi la romantikan interpreton de “Don Quijote”, kiu ebligas al la plej diversaj legantoj identigi sin kun la protagonistoj de la novelo, eĉ puŝi tiun identigon al certa nivelo kiu transcendas la individuecon. La meditadoj de la Generacio-98 kiu devenas el “Don Quijote” ne konstituas izolitan kazon. Ankaŭ la judaj legantoj de la Orienta Eŭropo identigis sian kolektivan destinon kun tiu de “Don Quijote”.

Al la rusa legantaro de la XIX-a jarcento la kavalir-hidalgo alportis solvojn por pripensadi pri la situacio de ilia lando, kaj la armenianoj sin konsideris “Kiĥotoj inter la popoloj”.

La akcepto de “Don Quijote” ekster Eŭropo komenciĝis en la jaro 1606 kun la vendo de konsiderinda parto de la unua eldono en Limo. La sendo de libroj al Ameriko daŭros dum jarcentoj. Nur ekde 1833 (Meksikio) “Don Quijote” oni presas ankaŭ en Hispano-Ameriko, tri jaroj pli malfrue en Usono. La unua sudamerika eldono aperis en 1880 el la presejo de la “Hispana Kolonio” de Montevideo. Mi ne scias pri eblaj tradukoj de “Don Quijote” al indiĝenaj lingvoj.

Rilate al la alveno de la novelo de Cervantes al Azio la hispana alporto estas sensignifa, malgraŭ la longa kolonia historio de Filipinoj. En tiu regiono estas nur la britoj kiuj kunportis la aventurojn de la hidalga kavaliro, ne vane temas pri unu el la noveloj kiujn ili preferis.

En la Hindio de la XIX-a jarcento oni starigis ĵurnaloj en la lingvo “urdu” kiuj ankaŭ taŭgis por la literatura disvastigo de la okcidenta beletro-tradukoj.

Inter la tradukitaj tekstoj ni trovas inter la anglaj verkoj ankaŭ “Don Quijote”, rekreita de la verkisto Ratan Náth Sarshár kaj publikigita en 1894 sub la titolo “La soldato de Dio”. Laŭ opinio de kelkaj kritikistoj la originala verko de Sarshár montras tre klaran influon de la verko “Don Quijote”. La intereso de tiu ĉi hinda aŭtoro por la Kavaliro de la Trista Figuro ne estas izolita kazo, kiel atestas versioj en aliaj multnombraj lingvoj de tiu subkontinento, ekzemple en la lingvo “gujarati” (Bombaj, h. 1880, 41 ĉapitroj el la Unua Parto); en la lingvo “indostani” (Lucknow 1883, eble adaptiĝo) kaj en la lingvo “bengali” (Kalkuto 1987). Ekde tiu momento oni daŭrigos la versiojn adaptitajn al aliaj lingvoj kiel “hindi”, “marathi”, “telugu”, “tamil”, “oriya”, “malayalam” kaj “kannada”. “Don Quijote” transformiĝas tiel kvazaŭ familia nomo por la klera publiko, kvankam nur minoritato tre reduktita legas la verkon de Cervantes en ĝia kompleta versio estu en la angla aŭ en la tradukoj al la lingvo “hindi” realigita de Chavinath Pandey, prefere en la angla publikigita en 1964 aŭ en la lingvo “gujarati” eldonita en 1964 el hindi.

Japanio, Koreo kaj Ĉinio ekkonis “Don Quijote” post la politika malfermo de tiuj landoj al la okcidenta mondo. Kiel reago al tiu nova politika situacio, Japanio, komencis en 1868 proceson de ampleksaj reformoj; estas la momento kiam aperas la nomo de Cervantes unuafoje en tiu lando el Ekstrem-Oriento.

En 1885 oni publikigis tion kion oni konsideris parton el “Don Quijote”, de la “franca” aŭtoro Cervantes, sed reale estis la ekzemplodona novelo “El casamiento engañoso” (La trompoedziĝo). Sed jam en 1887 oni eldonis fragmentan version de la Unua Parto de “Don Quijote” sed eltirita el la angla lingvo.

En 1915 oni prezentis publike la unuan kompletan tradukon en la marko de projekto kiu stimulis la tradukon de la plej gravaj verkoj el la Universala Literaturo. Hodiaŭ, la japana legantaro povas elekti inter la diversaj tradukoj de “Don Quijote” faritaj ekde la originalo. Ankaŭ disponas-el-versioj- plej diversaj de la pluraj verkoj de Cervantes

En Ĉinio, la unua versio de ”Don Quijote” oni publikigis en 1922 kiel “Biografio pri spadistaĉa magia kavaliro”, nerekta traduko de la Unua Parto. La fino de la civilmilitoj koincidas kun la apogeo de multaj tradukoj de verkoj de Cervantes, sovaĝe interrompita kiam okazis la tiel nomita Kultura Revolucio. Nur post la forpaso de Mao (1976) kaj reorientiĝo de la ĉina politiko favorante la propran literaturon rekomencis sian vojon reeldonante verkojn de Cervantes kaj aliaj prestiĝaj eksterlandaj aŭtoroj.

En 1978 la verkistino Yang Jiang prezentis la unuan kompletan tradukon de “Don Quijote” el la hispana al la ĉina lingvo.

La grava dokumentado pri la bonega akcepto de la inĝenia hidalgo en Ameriko kaj Azio kontrastas kun la povra impreso ricevita en Oceanio kaj Afriko.

En Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kiel anglaparolantoj, sendube bone impresis la anglaj tradukoj, sed mi ne povas certigi tian konjekton. Simila estas la Afrika kazo: ekzistas arabaj tradukoj de “Don Quijote”, sed precipe la iamaj koloniitaj landoj disponis de eŭropaj eldonoj en la lingvoj de siaj respektivaj koloniintoj. Ni ja ne havas informojn pri versioj en afrikaj lingvoj.

Menciinda estas la traduko de “La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha” al la internacia lingvo Esperanto. Tradukis ĝin la hispano Fernando de Diego de la Rosa, profesiulo pri tradukado kaj estas citinda ĉar la traduko estas fidela transkribo de la spirito kaj stilo el la originala teksto. Don Fernando de Diego dum longa tempo meditadis kaj klare perceptis ke “Don Quijote” estas verkita en lingvo kies sintakso tre diferencas de la aktuala”.

En la originala lingvo de tiu verko ekzistas antikvaj proverboj kiujn oni ne plu uzas; ankaŭ kompletaj frazoj esprimitaj per arkaikaj vortoj jam antaŭ longe malaperintaj, tipaj diroj de antaŭ 400 jaroj kiuj signifas nun nenion, speciala stilo de libro bonhumura komprenebla por la tiuepoka homo sed ne ĉiam por la aktuala, kaj sekve reprodukti la etoson de la ĉiutaga vivo de antaŭ kvar jarcentoj ne nur bezonis talenton sed ankaŭ profundan studadon; kiel speguli fidele tiun fajnan ironion kiu ŝprucas en ĉiu frazo de la komenco ĝis la fino de la verko?

Konscia pri tiaj malhelpoj li komencis tiun tradukon pripensante ĉiun problemon kaj uzante sian tutan kapablon por ilin solvi: li uzis en la tuta verko nur 21 neologismoj, ĉiu el ili sufiĉe bone glosita en la ĝusta momento kaj estas vera ĝuo por la amantoj de beletro kaj historio legi la klarigojn je la fino de ĉiu ĉapitro. La libro, kun tiel riĉa teksto kaj la tutvalora aldono de gravuraĵoj de Gustavo Doré estis eldonita de “Fundación Esperanto” en Zaragozo, en la jaro 1977, kaj sendita al la kvin kontinentoj rezultis vera beletra sukceso.

Ne estas eble skizi panoramon pri la tradukoj de la verko “Don Quijote” sen atente studi la gravajn alportojn kiujn oni ŝuldas al la entuziasmo de kelkaj homoj por la novelo, unue al la tradukintoj, ankaŭ citinda la gekolektantojn kiuj pasie interesiĝis/as pri tiu ĉi temo: temas pri la bibliofiloj el la XIX-a kaj XX-a jarcentoj, ekzemple Leopoldo Rius kaj Juan Suñé, patro kaj filo, kies bibliografiaj esploradoj formas la bazon de panoramo por akiri sciojn pri tiu ĉi temo.

Kurioza kaj menciinda la kazon de la cervantisto Carl T. Keller, kiu, krom kolekti eldonojn serĉis dum la jaroj tridekaj el la XX-a jarcento versiojn kiel tiu pri la lingvoj “kaŝemira”, “tibetana”, “sanskrita” kaj la “islandana”.

Laŭlonge de 400 jaroj de sia ekzistado la Kavaliro de la Trista Figuro kaj sia ŝildisto fariĝis elstaraj figuroj de multaj beletroj el la tuta mondo.

Verŝajne, oni povas pensi ke ni ekeniras en alia ciklo pri tradukoj de novaj eldonoj de “Don Quijote” de nia epoko, ekzemple en Francio “Eldonoj La Pliade”, kolektis novan tradukon preparita de Claude Allaigre, Jean Canavaggio kaj Micher Moner en 2002; nur kvin jarojn antaŭe aperis la sukcesa versio de Aline Schulman. La germana versio de Susanne Lang estis premiita en la jaro 2003 per la traduko-premio de Zug, kaj en la anglosaksa mondo la nova “Don Quijote” de Edith Grossman kun Antaŭparolo de Harald Bloom sensacis inter la kritikistoj kaj legantaro.

Dum la jaro 2005 oni preparis okulfrapan eldonon de la Unua Parto en la tailanda lingvo. Malgraŭ ĉio, tute pravis Filleau de Saint Martin: estas tute neimagebla ke “Don Quijote” forpasu!

La influo de la verko “Don Quijote” estis tiel granda ke eĉ en la skulturo trovis artistojn kiuj volis speguli la mondon de la inĝenia kavaliro, ekzemple la buston de la protagonisto de la novelo, de Mateo Inurria, aŭ la altareliefo en la hospitalo “El Carmen” de Madrido, kiu rememorigas la lokon kie oni presis la unuan eldonon de “Don Quijote” farita de Collant Valera kaj la monumentan skulturan grupon de Don Quijote kaj Sanĉo situata en la placo España de Madrido farita de la ĵus menciita skulturisto kaj Muguruza (1927). Efektive, la famo en la tuta mondo de “La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha” estas ja senegala!

La tradukinto kun propraj aldonoj:

Antonio Marco Botella