Gesamideanoj kaj amikoj:
Ortega y Gasset, unu el la hispanaj intelektuloj plej gravaj el la pasinta jarcento, trafe asertis, "ke por difini epokon ne sufiĉas scii tion kion oni faris dum tiu periodo, sed ankaŭ tion kion oni ne faris, kvankam ĉiuj cirkonstancoj koincidis favore por realigi kion estis farebla kaj oni devis fari"...
Ni ja difinos Eŭropon en tiu duobla senco kiu signifas rigardon al pasinta epoko kaj projekcion al la futuro, substrekante trafajn paŝojn kaj dramajn erarojn. Kompreneble, ke ni faros tion sen profundaj eksplikoj aŭ detalaj histori-mencioj, vi ja sendube perceptas, ke Eŭropo ne naskiĝis antaŭhieraŭ...
Ni do parolos hodiaŭ, unue pri la Eŭropo el pasinto kaj tuj sekve tiun kiun ni povas observi hodiaŭ kaj kion ni deziras por ĝia futuro laŭ grandaj linioj, pri la problemoj de la aktuala Eŭropo kaj niaj propraj konjektoj pri ĝi estonte, pri tio ni invitas al vi opinii je la fino de mia prelego, respondante ĉu al miaj demandoj ĉu al tiuj kiujn eventuale vi mem povas improvizi…
Certe paroladi pri Eŭropo estas ja io kompleksa kaj malfacila, ĉar kiam oni prononcas tiun vorton en kultura medio, preskaŭ neniam estas nur por indiki la tuton de tiuj ĉiuj landoj kies konsisto oni nomas tiel laŭ kolektiva formo, sed certe nia intenco estas pli ampleksa, ni diru pli bone, ke ni pretendas esprimi tion kion Eŭropo signifas por ni kun ties densa enhavo historia, kultura, politika, filozofa kaj aliaj pliaj konceptoj necesaj por konformi la ideon pli kompleta pri ĝi.
Jen kial mi konsideras oportuna, ke antaŭ ol eniri en la kernon de nia eŭropa temo, ni klarigu kiel eble plej koncize la signifon kiun ni donas al tiu vorto, t.e. al Eŭropo, kaj plenigi ĝin de la preciza senco kiun ni deziras ke ĝi reliefu, ĉar certe en tiu difino ni trovos novan dimension pri tiel ampleksa koncepto kia Eŭropo estas, kaj kune kun tiu difino ni komentos kian realon montris en certaj periodoj el sia historio, kompreneble laŭ perspektivoj grupigitaj en jarcentoj, ja ĉiuj vi perfekte komprenas, ke pli detale estas absolute ne eble, ĉar Eŭropo estas Eŭropo de antaŭ multaj jarcentoj.
Ni komencu do nian argumenton difinante kio estas por ni Eŭropo: miaopinie, ĝi estas tre kompleksa kombino el diversaj kulturoj, kies plej gravaj elementoj devenas el Grekujo, Romio, la kristanismo kaj ampleksa idearo pri sociaj kaj progresemaj popolaj pensoj. Ankaŭ la kulturo el Islamo intervenis en certa grado en tiu kombino, ja oni ne devas forgesi, ke la islama kulturo grave influis dum ok jarcentoj en Hispanio, kaj de tiu fandiĝo hispana-juda-araba naskiĝis potenca kulturo kiu disradiis la plej selektan elpensadon de la tiama civilizita socio, tiamaniere ke Kordovo renaskigis dum tiuj jarcentoj la helenismon kaj la sciencon dum la menciita periodo de la Mezepoko, ĝuste kiam grandparte el la eŭropanoj nur pensis pri religiaj celoj kaj bataloj, kaj la plej brilaj intelektuloj, tiel gravaj kiel estis Averroes, Avempace, Abentofail. Avicebron, Majmonido, Ibn Arabi, al-Mutamin, Ibn Sabin, Ibn Hazm kaj multaj aliaj eminentaj astronomoj, kuracistoj, matematikistoj, geografoj, gramatikistoj kaj poetoj, tiuj ĉi lastaj "pli multnombraj en Al-Andalus ol steloj brilas en la firmamento", laŭ oni diris en tiuj jaroj. (Senkulpigu min se mi akcentis tiun influon hispana-juda-araba en Eŭropo, sed mi emfazas tiun epokon ĉar pro motivoj ne pravaj, de antaŭ longe, la eŭropanoj pretendas ignori tiun riĉan kulturan periodon, kiun certe kaprice oni ne inventis, do ni devas konsideri tiun kontribuon kiel realan, ĉar argumentoj abundas kaj estas konstateblaj).
El tiu difino pri Eŭropo ni eltiras kiel unua kaj rapida konkludo, ke Eŭropo, kompleksa miksaĵo de popoloj kaj kulturoj, jam estis Eŭropo antaŭ ol la naskiĝo de siaj nacioj, ke la plej puraj esencoj kiuj karakterizas ĝin jam estis en la fundo de la eŭropa koro, sendepende de ties nacioj kiuj ĝin konstituas, kaj finfine ni substreku kiel pekuliara ideo de la eŭropismo: la fidelecon al siaj kulturaj originoj, la kuraĝon senlaca en la serĉado de novaj intelektaj horizontoj, kiuj generas certan facilon en la kreeco, kaj la fidon en la propra destino kiel kreanto de novaj vivoformoj bazitaj en la sin supero.
La nuda ideo kiun ni konceptas pri Eŭropo kaj la eŭropismo finas ĝuste ĉi- tie, ĉe la limoj de la Mezepoko, kiam naskiĝas la nacioj kiel novaj formoj de tiu eŭropismo singulara kaj unika, kiun iamaniere anstataŭas… Eŭropo tiam dividiĝas en parceloj, en ĉiu parcelo oni parolas propran lingvon, kaj en la profundigo de ties originoj oni intencas diferencigi ĉiun el ili de la aliaj parceloj inventante aŭtonomajn singularismojn, temas pri la naciismoj, kiuj iamaniere kreas novan "status" sub la formo de malsamaj kulturoj, sed devenantaj ĉiuj ili el la sama trunko, t.e. sen perdi la parfumon de la origina eŭropismo...
Dum jarcentoj tiuj parceloj nomitaj nacioj, plenumis en Eŭropo gigantan taskon: arto kaj scienco kreis skolojn, disvastikgis progresigajn ideojn, kaj la popoloj skuis la regadon de la mastroj, akiris kulturon kaj konkeris sociajn kaj politikajn liberojn, ĉar Eŭropo trovis ĉiam novajn metodojn por superi ĉiaspecajn barojn aperintaj ĉe la propraj horizontoj, eble pro la tutvalora heredo kiun ni ricevis el la helena kulturo, kaj tio estas la granda facilo de Eŭropo por krei novajn ideojn, sistemojn kaj metodojn absolute propraj.
La komentarioj pri la historia epoko de la formiĝo kaj akiro de singulara profilo de ĉiu nacio, povus plenigi centojn da volumoj, eble milojn, sed tio jam apartenas al la detala ĉiulanda historio, kaj mi tute ne volas invadi nun tiujn parcelojn, ja mia celo estas historiigi la evoluon de la postaj paŝoj de la nacioj, kiam jam difinitaj, ne plu pensas en certa politiko progresema kaj homama, sed egoisme kiel akiri pli grandan potencon, kiel ampleksigi la proprajn landlimojn kaj kiel trudi sian propran politikon al la nacioj pli malfortaj per la perforto de la armiloj...
Tiu radikaliĝo aperanta precipe je la komenco de la dudeka jarcento kondukis rekte al grava krizo, kaj la rezulto estis la apero de diktatoroj kiuj celis konkeri la tutan Eŭropon kaj trudi sian despotismon, kaj sur tiu vojo eksplodis du grandajn mondmilitojn, kiuj generis ruinon, perdojn de homvaloroj kaj mizerojn en ĉiuj aspektoj. Sub individua vidpunkto oni povis konstati, ke la homo perdis la iluziojn por la grandaj idealoj.
Tiuj mondmilitoj, precipe la lasta kun la uzado eĉ de atombomboj, nur taŭgis en unu sola pozitiva punkto, kaj tiu estis kiel reago kaj repensado krei la strukturojn de nova Eŭropo, la absoluta neceso ne plu konsenti la reaperon de novaj militoj, kaj kiel precipa celo unuigi ĉiujn siajn naciojn en unu sola Komunumo, sen landlimoj nek aliaj baroj…
Kaj estis tiel kiel naskiĝis, apenaŭ du jaroj post la militofino la Eŭropa Konsilantaro. La unua celo estis ekonomia kaj politika, sed nur oni atingis la ekonomian sub la nomo de Benelux, al kiu baldaŭ aldoniĝis aliaj nacioj. Tiuj estis la unuaj paŝoj por la malapero en pluraj aspektoj de landlimoj de la cititaj eŭropaj landoj.
Iom post iom tiu Unio pligrandiĝis. Kreiĝis en la jaro 1957 la Ekonomika Eŭropa Unio subskribanta la Traktaton de Romo. Kaj al tiuj unuaj ekonomiaj ligiloj aldoniĝis novaj organismoj kiuj ne plu havis nur ekonomian karakteron, kiel estas la Eŭropa Socia Fonduso, Eŭratom, la Dogana Unio (kiu ebligas la liberan cirkuladon de varoj kaj diversaj produktoj), la Eŭropa Parlamento kaj specifaj Komisionoj por Agrokulturo, Fiŝokaptado, fiksado de komunaj prezoj por certaj produktoj, kaj pli grave finfine: la akcepto de komuna monero por ĉiuj membroj, escepte Anglio.
La progresado de la Unio estis tre atentinda, kvankam por atingi ĝin oni devis superi altajn barojn, sed, kompreneble, ne ĉio progresis sufiĉe kontentige. Ofte, la interesoj de la propraj landoj baris tiun progresadon. Laste, kelkaj landoj ne akceptis la Eŭropan Konstitucion, eble tiu teksto ne kontentigis ĉiujn, kaj en demokratio oni devas respekti la plej diversajn opiniojn, sed kiam temas pri sufiĉe grava propono signifianta paŝon antaŭen de la Komunumo, kial ne antaŭmeti la kolektivan intereson al tiuj de siaj nacioj? Aŭ, kial ne serĉi la interkonsenton inter la akceptintoj kaj la ne-konsentantoj anstataŭ forlasi la problemojn en certa forgeso? En tiu ĉi kazo, la Eŭropa Konstitucio estis post kelkaj jaroj aprobita, sed la kosto, sendube, estis tre alta ĉar konsistis pri forigo de la plej gravaj projektoj kiuj antaŭe jam estis malakceptitaj de kelkaj membroj.
Vero estas, ke grandparte de la proponoj ne akceptitaj en tiu nova Konstitucio jam funkciis en diversaj aliaj organismoj, kaj en kelkaj kazoj en diversaj landoj de la membroj, sed miaopinie, kio vere urĝis estis nova politiko ekonomia-socia, ankaŭ nova politiko pri enmigrado, kaj precipe renovigon de la financaj sistemoj kiuj garantios la stabiligon de la ĉiutaga vivo de la europaj civitanoj kaj rajtojn de la laboristaro. La neakcepto de tiu ĉi lasta propono en momentoj kiam ni estis tute proksimaj al invado de profunda ekonomia kaj financa krizo, signifis, gravegan komunan eraron, -kia estis la vera situacio de la europaj financoj? Tute simple, la ekscesoj de la privata ŝuldo, tiu de bankoj kaj oficialaj instancoj dum pluraj jaroj, ekscesoj eĉ naciskale, kiuj elspezis multe pli ol ili povis pagi, rompis la ekonomian kolektivan ekvilibron kaj metis al la tuta Eŭropo en terura krizo…
Kun la krizo venis ondo de naciismaj aspiroj de kelkaj membroj, kiuj kun la preteksto kunlabori en la solvo de la krizo pretendis/as eltiri propran profiton rompante la unuecon kiujn ni estis atingintaj, ja Eŭropo bezonas uzi unu solan voĉon por la propra disvolviĝo kaj ankaŭ por apliki al sia tutmonda politiko. Evidente, en neniu kazo ni devas toleri, ke la pli riĉaj membroj de la Eŭropa Unuiĝo profitu tiujn krizajn horojn por trudi al la malriĉaj membroj tion kion nur al ili konvenas. Tio estu jam ne plu tolerebla.
Ankaŭ Eŭropo havas la moralan devon solidare helpi al tiuj popoloj kiuj tute ne havas la sufiĉajn kulturajn, sciencajn kaj kreecajn elementojn, por la esplorado kiuj ebligu ilin eliri el la mizero kaj la malsato, sen forgesi la popolan kulturigon. El la esplorcentroj oni jam skizas ideojn, projektojn kaj realaĵojn kiuj povas solvi la plej gravajn problemojn de tiuj landoj. Unu el tiuj rimedoj povus konsisti en la aplikado de la bioĥemio en la agrokulturoj por ke la malsato malaperu en la mondo. Ni citu simplan ekzemplon okazanta nun ĉe la sudo de Hispanio, temas pri kelkaj regionoj el Andaluzio kiuj antaŭ ne longe vivis en plena mizero, kaj nun, antaŭ ne longe aplikante modernajn teknikojn en la agrokulturo pasis al la unua vico de la plej progresemaj...
Kion okazis por ke la grundo kiu produktis unu solan rikolton jare, hodiaŭ produktas tri kaj eĉ kvar rikoltojn ĉiujare? Kia scienca miraklo okazis por ke sub tiuj plastaj kovriloj per komputiloj kaj pluraj novaj teknikoj la agroproduktado estu tiel fruktodona? Eble ni estas jam ĉe la pordoj de la apero de novaj fontoj de energioj pli puraj kaj neniam elĉerpeblaj kiuj transformos nian vivsituacion. Eŭropo ne povas malakcepti unu el siaj plej etikaj devoj, kaj devas alporti siajn teknikojn al tiuj landoj kiuj vivas en la plej obskuraj mizeroj…
Kaj tiurilate, al tiuj europaj politikuloj kiuj tute ne ignoras tiujn sciojn pri progresado, sed konscie skuas malproksime de si homamajn devojn, aŭ al tiuj aliaj kiuj nur interesiĝas akiri povran prestiĝon politikan en sia grimpado al plej altaj postenoj, mi aŭguras nigran futuron ĉar la Historio kondamnos ilin. En la nuna ekonomia krizo kiu vivas Eŭropo, oni ne povas toleri ke iu ajn lando, eĉ la plej potencaj, indiku al nia Komunumo iom diktatore ĝis kie oni povas progresi aŭ negi sian kontribuon al la solvo de gravaj problemoj en eŭropaj regionoj, kiam tiu kontribuo estas ja sendube devon plenumendan, kaj ni ĉiuj scias ke ekzistas pli ol unu el tiuj landoj kiuj elektas siajn preferojn el la eŭropaj programoj kaj projektoj kaj bremsas tion kion konvenas al la Komunumo. Tio estas ne tolerebla kaj ni ne devas silenti en tiuj kazoj.
Kaj tra tiu vojo, inter tio kion nun ni vivas en nia hodiaŭo en Eŭropo, tio kion oni devas projekti kaj realigi jam senprokraste, ni venis al la politiko kiun ni devas pli atenti: En tiu ĉi momento Eŭropo stagnas kaj ne nur pro la ekonomia krizo aŭ la ne akcepto de la plej progresemaj artikoloj de la aprobita Konstitucio, unu el la baroj kiuj bremsas la progresadon de la Unio estas la renaskiĝo de inflŭhavaj radikalaj naciismoj en certaj landoj de la Unio. Efektive, la naciismoj kiuj en siaj komencoj taŭgis kiel motoro por liberigi la popolojn, krei skolojn kaj starigi aŭtoktonajn kulturojn, estas nun kiuj bremsas la normalan evoluon de la eŭropa socio. Ĉiu momento havas sian bezonon, kaj ĉiu bezono sian historian horon por la propra disvolviĝo: La nacioj kaj naciismoj jam plenumis ties taskojn kaj definitive finis sian rolon, daŭrigi en la malnova politika linio estas kontraŭaktuala kaj regresema, tamen tiuj malnovaj ismoj ne sin sentas venkitaj kaj persistas disvastigi la konfuzon kaj miskomprenon, kaj embuskitaj en la multnaciaj institucioj plej modernaj agas kvazaŭ jarcentoj ne estus pasintaj. La naciismoj ne povas aktualiĝi ĉar ili apartenas al pasinto.
Kaj mi ne povas finigi la temon pri la naciismaj pretendoj sen mencii tiun lastan pirueton de la mininaciismoj en certaj eŭropaj regionoj kaj en nia propra lando, anakronismaj, regresemaj kaj absurdaj por nia epoko, kiuj miksas la naturan rajton de la popoloj por sin administri kun la renaskiĝo de tiu straso de pasintaj ideoj de la Mezepoko, kiujn oni volas antaŭmeti kontraŭ la modernaj konceptoj pri unuiĝo de homoj kaj popoloj en komunaj celoj kaj entreprenoj, sen landlimoj, sen stultaj homaj diferencigoj inventitaj de egoismaj mensoj reflorintaj el pasinto. Tio signifas, unue, dividiĝo kaj perversa semado de malamo. Tial, oni sentas certan honton, kiam oni aŭdas al tiuj naciistoj kun pretendoj progresemaj fieri pri pretenditaj diferencoj kaj superaj homaj kvalitoj al siaj najbaroj aŭ kompare al aliaj popoloj, kiuj eĉ proklamas la aspiron starigi novajn regionajn limojn kaj reakiron de pretenditaj najbaraj teritorioj, ĝuste kiam tiuj strukturoj devas nepre malaperi, eĉ de nia penso.
Ni firme proklamu la neceson ke ĉiu homo estu konsiderata kiel libera estaĵo en libera kolektivo kaj respektata naturo, ke la pretendo de nacioj kaj certaj politikaj grupoj konduki nin, diferencigi nin, apartenas al pasinta epoko, kaj la vivo de la homaro ne povas dependi de ties kapricoj kaj pasioj. La idealo pri Eŭropo kaj la eŭropismo devas balai de antaŭ nia horizonto, definitive, tiujn arkaikajn ideojn.
Tiurilate, al mia memoro venas paragrafon iam prononcita de la Sekretario de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, Robert Muller, kiam en sia prelego en la Internacia Esperanto-Kongreso en Lucerno, emfazis la neceson pri revemaj personoj por la homaro, ĉar, kiel li diris, "la mondo nepre necesas modelojn kiuj impresu al la imago kaj al la mondvizio de la homoj. Ni bezonas kune al konscia laboro kaj realisma sinteno de niaj vivocirkonstancoj, revojn. Preskaŭ ĉiuj grandaj mutacioj en la historio rezultis, el revoj kaj pensoj viziaj. Eble, la mondo ne plu sufiĉe revas, ja kune al la realismo de ĉiu horo ni devas serĉi akompanon de ŝanĝorevoj"...
Kaj tra tiu vojo pri eventoj, pensoj, cirkonstancoj favoraj aŭ malfavoraj kiujn mi komentis pri nia Eŭropo, ni alvenas antaŭ la perspektivo de nia futuro, la destino de Eŭropo, kaj denove ni troviĝas antaŭ la ebla solvo de niaj problemoj substrekante unu el niaj paragrafoj de la komenco de nia prelego pri la karakterizoj de Eŭropo, kiu jam anticipas la finon de mia disertacio, kaj tio estas: nia fido en nia sin supero, kaj malgraŭ ĉio dirite en unu kaj kontraŭa senco, mi min sentas optimisma, mi fidas en la destino de Eŭropo, bazita en tiu idearo kiun ni heredis el la helena kulturo, kiel kreanto de novaj vivoformoj, kiu signifas pozitivan evoluon de la eŭropaj popoloj.
Certe, Eŭropo, retrovos sian vojon kiam ĝi projektu kaj agu por la unuiĝo de ĉiuj niaj popoloj, kaj forgesu por ĉiam, la stigmaton pri rasoj, diferencigoj kaj ne-utilaj rivalecoj inter homoj, ĝuste tio kion pensas kaj agas la naciistoj. Estis tiu la idealo de la geesperantistoj de la pasinta jarcento. Nia devizo estis tiam paco kaj interkompreno de homoj kaj popoloj kaj ni ne devas forgesi ke la esperantismo floris en Eŭropo dank' al tiu progresiga idearo, kiun ni aspiras estu ĉiam la idealo esperantista!
Kaj ni devas ankoraŭ aldoni rilate al la futuro de Eŭropo ion tre grava, kaj tio estas, ke ni ne akceptas/os certan eŭropan egocentrismon, kiu nur pensu kaj agu egoisme por si mem, do ke nia politika agado estu kvazaŭ imperiisma, t.e. ke en neniu kazo nia teknologio, kulturo kaj scio estu aplikata por la subpremado de aliaj popoloj, ja nia konstanta celo devas esti, ke Eŭropo estu kvazaŭ platformo el kie oni projektu al la tuta mondo valorojn kiel la homaj kaj sociaj rajtoj, politika egaleco, ekzemplo pri ĝenerala justeco kaj garantio pri pacopolitiko kaj solidaro… kaj montri en la realon tio kion proklamis Robert Muller en la Universala Esperanto-Kongreso en Lucerno: kaj tio estas, ke kune al konscia homama laboro kaj realisma sinteno de niaj institucioj ni ne forlasu la utopian idearon pri la kunvivado de ĉiuj homoj kaj popoloj en konstanta paco kaj harmonio…
Kaj kiel fino de nia disertacio ni konstatu la malfeliĉan momenton kiun ni nun vivas, fakte fiaskis la aktualaj politikuloj, ĉar kiam ili devis superi sin en la progresado de Eŭropo, ili ruinigis ĝin: nun Eŭropo perdis sian eŭropeisman profilon, kiu faris al ni revi en la Ideala Eŭropo, tiu de la gravaj esencoj de la Eŭropa modelo.
Kaj jam, senprokraste, ni komencu ĉi tie dialogon inter ni, unue respondante al jena demando: Kiu estas la plej gravaj problemoj hodiaŭ de Eŭropa Unio?
-Miaopinie la ekonomia unueco, komuna politiko, unu sola registaro, Parlamento pli pragmata kaj efektiva, kaj aliaj elementoj pli idealismaj kaj eŭropeismaj…
Kaj post tiu dialogo kiun ni povas plilongigi laŭ nia volo, estu iu ajn el vi kiu faru la demandon aŭ demandojn pri la problemoj de Eŭropo kiun devas respondi la aŭditorion...
Mi certigas al vi ke dialogoj pri Eŭropo ĉiam estas utila!
Dankon pro via atento!