2010 - Fantazioj de junulo
Antonio Marco Botella
ligilo al "Fantasie d'un jeune homme"
ligilo al "Fantazio en Murcia nokto"
Fantazioj de junulo
Iun nokton,
ĉio steloj kaj susuroj.
Iun nokton,
nokt' de sorĉoj kaj murmuroj.
Sub ogiva arta arko
lum' grimacas kaj scintilas.
Vibras horloĝnot' kun ĉarmo
en l' izola nokt' Murcia,
dum mil nevideblaj damoj
sekretumas emociaj
pri neatingeblaj amoj
kaj pasioj plej fascinaj.
Blua gazo
de la luno elpendiĝas
kaj kun ardo
turajn mamocicojn kisas…
Kiom tristas kaj doloras
ne ekvidi la princinon,
kiun revas ni fervoraj
sumon de mil am-aspiroj!:
estu ŝi virin' belforma
palme svelta ĉe l' talio
pli amema ol amora,
vigla menso kaj spirito.
Elreviĝo,
jam la nokt' ne plu susuras.
Palas nigro
kaj la iluzi' forkuras.
La belega ark' ogiva
ne plu ŝercas per moklumoj.
Pluv' de steloj elŝteliras,
dum l' arab-okula luno
fuĝas inter silkoj grizaj
kaj alvenas maten-ruĝo
kun kaleŝ' el oro brila
anoncante reĝan sunon.
Iun nokton
en la tago malaperas.
Iun nokton
ĉe l' aŭroro ne plu revas.