2012 - Poezia tago
TUTMONDA TAGO DE LA POEZIO
Frateco - 21 de marto 2011Deklamis: Antonio Marco Botella
La Aragona Esperanto-Societo “Frateco” celebris la 21an de marto en sia sidejo de Zaragozo la Tutmondan Tagon de la Poezio. La festo konsistis reciti en Esperanto unu poemon po ĉiu partoprenanto en la kunveno, inkluzive la gelernantoj. La rezulto estis vere optimisma ĉar grandparte de la gepartoprenantoj ne nur ĝuis kaj aplaŭdis ĉiun poemon, sed opiniis ke tiu programo oni devus ripeti pli ofte eĉ se ne estas tiu specifa tago. Inter la poemoj plej aplaŭditaj estis tiuj de la famaj poetoj Gongoro, Lope de Vega, Quevedo, ambaŭ fratoj Machado, Juan Ramón Jiménez, Becquer, García Lorca k.a. sed speciale plaĉis jenajn versojn de Calderón de la Barca el la komedio “Vivo estas revo”:
Ĉiu homo revas celon
ĝis vekiĝo de l’ deliro,
kaj ĝi en la viv’ reala
rolas sian propran revon.
Revas reĝo esti reĝo
kaj en tiu trompo vivas,
regas li kun sent’ jubila
kaj en sia trompa rolo
kredas aŭdi el popolo
dankesprimon kaj aplaŭdon,
Tamen post vekiĝ’ la laŭdon
oni skribas sur la vento,
ĉar en cindroj, ho fisorto!
ĝin transformas fata morto.
Antaŭ tiu fidestino
ŝajnas celo malprudenta
voli povon, ne atenta
al la vera homa fino;
Kia hom’ en sia vivo
pro aspir’ al mon’ kaj trono
ne akceptas ĉe la fono
la mortrevon post vekiĝo!
Riĉa revas pri la riĉo
en la nokto kaj mateno,
revas malriĉul’ kun peno
pri la propra mizervivo;
Revas kiu elriĉiĝas,
revas kiu tro pretendas,
revas kiu eĉ ofendas,
Kaj konklude ni difinas:
ke la tuta mondo revas
tion, kio ĉiu estas,
kvankam por esprimi veron
tion oni ne komprenas...
Kio estas viv’? sopiro;
Kio estas viv’? fikcio,
Kvazaŭ ombro, iluzio,
Tute simpla homdeziro... ktp.
Vere ni ĝuis plaĉan vesperon kaj la organizantoj devis promesi ke ni ripetos la programon.
Juvelujo el juneco
Guardamar’ [*]
[*] Guardamaro: apudmara urbeto ĉe la sudo de provinco Alicante.el l’araba: mar-rivero;
nostalgie mi revenas
por retrovi vian helojn
kaj pasintajn sentojn revajn...
Mi revenas
al la ora suna strando,
kie ĝuis mi ĝojhorojn
kaj la plej fascinajn noktojn
el mia juneca aĝo.
Kaj mi sentas
ĉe la fundo de la koro,
ke la sinfoni’ de l’ maro,
la scintiloj el la astroj,
la kadencoj el marondoj
ne plu sonas
kun simila muzik-tono
kiel tiu juna kanto
kiam vibris la korardo
plena de pasifervoro.
Mi elvokas...
- ho, plej kurioza sento! -
ne la ebriigan ĉarmon
de amoraj blankaj brakoj
kiam sub la bril’ de l’ steloj
ŝi kaj mi kun vera ravo
spertis per amor-impeto
tiun minuto-ekstazon
envolvitan en mistero,
ĝusensacoj kaj amflamoj
inter kisoj kaj karesoj...
Mi memoras...
dialogojn en lunlumo
plenajn de najvaj revoj,
idealoj pri libero,
dum preĝadis ondofluoj:
“Regu ĉe l’ homar’ egalo
sen malriĉo kaj rasismoj,
homoj vivu l’ utopion
kiel veraj bonaj fratoj.
Restu ĉiam ĉe ni alta
am’ al Belo, Bon’, Racio,
kun spirito solidara
al la hom’ kaj poezio”
Guardamar’ :
vazo de mil’ rememoroj
pri juneco kaj liriko
recitado el Gongoro,
el Hernández kaj Dario,
babiloj pri viv’ kaj morto,
pri arto kaj utopioj,
belulinoj kaj sunoro
kun parfumoj el lilioj....
Kaj kun tio,
tiuj memorindaj noktoj,
kiam fuĝis blankaj steloj
sub lunoluma sorĉo
iranta sur luks-kaleŝo.
Tio estis kvazaŭ sonĝo:
la lirikaj prisilentoj,
l’ebriiga mar-odoro,
viirinokulaj lumetoj
kun senbrida logopovo
kaj variaj mildaj eĥoj...
poezio,
erotiko,
fantazio,
sub senlima firmamento
en la Guardamar’ nokto!
Nun, post jaroj,
ekblankiĝas rememoroj
ĉe la vid’ de samaj plaĝoj,
palas ideal’ ĉe l’ koro
konstatante la realon,
tamen vibras ĉe ni volo,
fido, iluzio, amo
al eternaj homvaloroj
de miaj junaĝaj tagoj.
Just-konkordo,
solidaro,
homoamo,
scio, arto
kaj sur fantazia trono:
Poezio, vera paco!