2009 - Lanzarote
Elhispaniĝis: Antonio Marco Botella
Dediĉita al Cesar Manrique, paŝtisto de ventoj kaj vulkanoj.
Lanzarote
Mi revenas por renkonti mian lazuron,
mian lazuron kaj la venton,
mian splendon,
la ne-detrueblan lumon,
kiun mi ĉiam revis por mia vivo,
Tie estas miaj rumoroj,
miaj forlasitaj muzikoj ,
miaj unuaj paroloj naskiĝintaj el espero,
mia koro naskiĝinta antaŭ ol siaj historioj,
serena maro, pura maro sen abismoj.
Mi volus, eble, morti, mortiĝi,
ĉar tio estas plua vivo, de la vent’ subtenita
plifortigi sian vagantan lazuron kun la spiro
de mia kanzono ankoraŭ ne-deklamita.
Mi estis ja la kantisto
de tiom da travideblo
kaj povus denove esti protagonisto
kvankam ege elsangante,
tre profunde vundita,
plena de tiom da mortintoj
ke ili volus revivi akompanante la voĉon mian.
Sed morti mi ne volas
kvankam mi tion diru,
morti mi ja ne volas
ĉar la maro ne mortas
kvankam ĝi iam mortu.
Mia voĉo, mia kanto akompanos vin
tie supre, preter la aĝa mondo.
Mi venis ĉe vi por vidi vin kaj vin paroli,
sablaro kaj marbordo senfinaj, kiujn mi ne konas,
dunoj kaj nigraj lavadoj,
batitaj palmaroj, tutsolaj homoj,
ĉirkaŭbrakitaj de vulkanoj kaj maro.
Subtera tremo, mi avancos ĝis la ĉiel’ .
Mi sentas ke loĝos ĉe mi la fajr’ kiun ĉe vi loĝas.
Antonio Marco Botella
A Cesar Manrique, pastor de vientos y volcanes.
Lanzarote
Vuelvo a encontrar mi azul,
mi azul y el viento,
mi resplandor,
la luz indestructible
que yo siempre soñé para mi vida.
Aquí están mis rumores,
mis músicas dejadas,
mis palabras primeras nacidas de esperanza,
mi corazón naciendo antes de sus historias,
tranquilo mar, mar pura sin abismos.
Yo quisiera tal vez morir, morirme,
que es vivir más, en andas de este viento
fortificar en azul errante con el hálito
de mi canción no dicha todavía.
Yo fui, yo fui el cantor
de tanta transparencia
y puedo serlo aún,
aunque sangrando profundamente,
vivamente herido,
lleno de tantos muertos
que quisieran revivir en mi voz, acompañándome.
Mas no quiero morir, morir
aunque lo diga,
porque no muere el mar,
aunque se muera.
Mi voz, mi canto, debe acompañaros mas allá,
más allá de las edades.
He venido a vosotros para hablaros y veros,
arenales y costas sin fin que no conozco,
dunas de lavas negras,
palmares combativos, hombres solos,
abrazados de mar y de volcanes.
Subterráneo temblor, irrumpiré hacia el cielo.
Siento que va a habitarme el fuego que os habita.
Rafael Alberti
Taro de Tahiche