1986 - SAT-Kongreso en Sant Cugat

SAT-Kongreso - San Cugat del Vallès

Antonio Marco Botella

aŭgusto 1986


Gekamaradoj:

Bonvenon al vi ĉiuj! Kun granda plezuro kaj ĝojo mi salutas vin! Kaj tiu esprimo ne estas protokola komplimento por akcepti vin, sed sincera sento veninta el la fundo de niaj koroj, ĉar vi venas al nia hejmo post preskaŭ duonjarcento de diktatora reĝimo, kiam minimumaj homaj liberoj regas nun ĉe ni…

Ni do salutas kun vi, al tiuj fundamentaj liberoj, kiujn ni ĝuas en ĉi tiuj tagoj kiam ni rememoras la SAT-Kongreson okazinta en Valencio, kie orbrilas oranĝoj kaj citronoj kaj abundas la plaĉan parfumon de la floroj, kaj plaĉe ni rememoras al nia samideano Luis Hernández Lahuerta, saĝa organizanto de tiu Kongreso, kiu koincidis kun la kreskiĝo de la Laborista Esperanta Movado en nia lando, kaj la espero de pliboniĝo de niaj avangardaj socipolitikaj idearoj…

Bedaŭrinde, tiuj iluzioj kaj esperoj kiuj vekis en niaj koroj rozkoloraj idealismoj rememorante niajn kamaradojn de firmaj konvinkoj de tiu Kongreso de 1934, ne multe daŭris, rompita pro la agreso de la reakcio sub formo de terura intercivitana milito, kiu kondukis nian popolon al diktaturo, kaj daŭris longan, longegan tempon de subpremado, kiun ni suferis…

Sed, kamaradoj, oni ne povas vivi de bedaŭroj kaj nostalgioj, kaj nepra realo postulas de ni alfronti la problemojn de nia nuntempo, kaj antaŭ ol forlasi la komentojn de tiuj eventoj el pasinto, permesu al mi esprimi publike kaj en tiu ĉi momento, okaze de la kvindekjara datreveno de tiu menciita agreso en 1936, nian omaĝon al tiuj progresemaj esperantistoj kiuj mortis en la batalkampo, en la ekziliĝo, aŭ enkarcerigitaj, ni menciu al la kamaradoj Azorin, Garcia Lorca, Redondo, Mangada kaj tiom da ili, ke oni povus fari longegan liston… La rememoroj de tiuj viktimoj devigas nin ne forlasi la batalon kaj precipe la idealojn de Libereco kaj Demokratio kvankam tiu batalo kondukis ilin al la morto.

Post tiuj omaĝaj vortoj al niaj forpasintaj kamaradoj, ni revenu al nia hodiaŭo kaj tuj atentigas vin pri la grava problemaro kiun ni, laboristoj, observas en la aktuala politiko: Sendube vi ĉiuj konscias, ke la 59ª SAT-kongreso kunvenas nun en Hispanio, ne por frivole celebri la envicigon de nia lando en la Eŭropa Komuna Merkato, sed certe por priatenti la socipolitikajn strukturon kiun oni donas al ĝi: la Eŭropa Merkato ne povas esti la Eŭropo de la negocistoj, sed la kolektivo kiu pretendas krei strukturon kiu plifaciligu la kostojn, bone por la komercistoj sed precipe pli bona por la malriĉuloj, t.e. la laboristaro.

En tiu Eŭropa Komuna Merkato oni ne bezonas politikulojn de alta nivelo por dikti por la administrado tion kion al ili konvenas, oni bezonas certan kontrolon kiu favoru al la komercistoj kaj iom pli al la konsumantoj, evidente la laboristaro devas havi fidindajn personojn kiuj defendu la interesojn de la plej malriĉaj.

Kio vere interesas al la eŭropanoj estas, krei organismojn kiuj kontrolu la diversajn aspektojn de la ekonomio kaj politiko de ĉiuj landoj, kies limoj kiel nacioj devas malaperi. La idealo de Eŭropismoj estas balai de antaŭ nia horizonto, kaj definitive, tiujn arkaikajn naciojn kaj starigi instituciojn kiuj funkciu sub la idearo de Demokratio kaj Libero. Oni ne povas toleri ke novaj diktatoroj aperu en nia horizonto, kaj kun ili la naciismoj. Ankaŭ oni ne povas toleri ke multaj infanoj mortu en multaj mizeraj landoj pro malsato.

SAT, devas esti laborista societo kiu funkciu kun la sola celo de garantii per la unuiĝo de tiu Eŭropo la kunvivadon kiun ni revas en pragmata vivo…

Kamaradoj! Denove bonvenon, mi deziras al vi feliĉan restadon kaj fruktodonan kongreson…

Dankon pro via atento

Antonio Marco Botella