XXa jarcento (unua parto)

HISPANA LIRIKA ANTOLOGIO

MANUEL MACHADO RUIZ

(1874-1947)

verkis: Antonio Marco Botella


Manuel Machado naskiĝis en Sevilo kaj studis en la Lernejo pri Libera Instruado. Dum pluraj jaroj li loĝis en Parizo, kie li kontaktis kun la plej famaj poetoj de sia epoko, kaj ricevis la influon de parnasanoj kaj simbolistoj. Elstara poeto, li regas la koloron gracian kaj popularan de Andaluzio, kiun li majstre pentras per esprimoj elegantaj propraj en la modernisma skolo, sen artifikaj pitorekismoj, laŭ la tradicio de la plej antikva andaluza poezio. Tiu rafinata andaluzismo brilas en siaj verkoj “Cante hondo” kaj “Ars moriendi”.

Kunlabore kun sia frato Antonio, la delikata poeto de la intimaj "sonoraj solecoj" ambaŭ verkis ankaŭ teatron. Temas pri teatroverkoj kiuj pli elstaras per la lirikaj valoroj ol per la teatraj meritoj; el ili ni citu “La Lola se va a los puertos”, “Las Adelfas”, “Juan de Mañara”, k.a.

Li ankaŭ verkis belajn poemojn, unu el la plej interesaj estas tiu kiu priskribas la marŝadon de Don Rodrigo Diaz de Vivar, la fama “Cid Kampeador”, tra la kastilia stepo, kiam ekzilita de la reĝo forlasis Kastili-on kun siaj fideluloj, ĉar li mortigis nobelulon, ĝuste la patro de sia amatino Ximena, kiu dubis pri lia honoro. La reĝo Alfonso ordonis al siaj regatoj ne helpi Don Rodrigon...

Jen la poemo, kies versio aldonas lirikismon al tiu originala plena de dramaj nuancoj:


Kastilio

Blindiga sun’ rompiĝas

kontraŭ la duraj randoj de la armoj,

vundas per lum’ la helmojn kaj kirasojn

kaj brule flamas sur la pint’ de l’ lancoj.

Blindiga suno, soifeg’ kaj laco...

tra la terura stepo kastilia

al la ekzilo kun dudek kompanoj

-ŝvitego, polvo, fero- Cido rajdas.

Fermita estas la gastej’, tutmuta.

Silent’ respondas. Per la puŝ’ de l’ glavoj

kaj pinto de la lancoj la pordaĉon

ekcedas... Suno flamas. Vento ardas!

Al la teruraj batoj

kun raŭkaj eĥoj, pura voĉ’ respondas

arĝenta kaj kristala...

Knabino tre fragila kaj tre blanka

aperas sur la sojlo.

Ŝi estas bluokula kaj eklarmas.

Orpalaj haroj nimbas

la dolĉan timvizaĝeton infanan.

“Eniru, bona Cid’. La reĝ’ nin buĉos,

detruos nian domon,

la kampon salos, kiun patro plugas

kaj faros ĝin senfruktan...

Foriru Cid’, vin benu la Ĉielo,

per nia perdo vi nenion gajnas”!


Silentas la knabin’... kaj milde ploras.

Infan-singulto l’ skadron korpremskuas

el bravaj kavaliroj,

kaj voĉo nefleksebla: “Marŝu!”, bruas.

Blindiga suno, soifeg’ kaj laco

tra la terura stepo kastilia

al la ekzilo kun dudek kompanoj

-ŝvitego, polvo, fero- Cido rajdas.


Ne tiel okulfrape bela, sed certe delikate ĉarma, estas tiu ĉi poemeto plena de logaj rebriloj:


Diras la fontano...

Ne, ne silentis la fontano,

ne silentiĝis...

Ĝi ridis,

saltis,

babilis... Kaj neniu sciis

kion ĝi diris...

Klara, gaja, polifonia,

salomona koloneto

traboris

la silenton de okcidento,

kaj, babilema, erektiĝis

por vidi la sunon forpasantan.

Ne, ne silentis la fontano,

ne silentiĝis...

Kiel noktovejno

traborilo,

frida arĝento,

longiĝis

kaj mallongiĝis...

suprenis

kaj malsuprenis,

babilis... kaj neniu sciis

kion ĝi diris...

Kiam la aŭroro revenis.


La lumo milda kaj la koloro de la poezio de Manuel Machado kaj lia stilo kolokva kiun li iniciatis, vivos eterne en la koro de ĉiu amanto de la Poezio!

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

ANTONIO MACHADO RUIZ

(1875-1939)

verkis: Antonio Marco Botella


Naskiĝis tiu ĉi granda poeto en Sevilo en la jaro 1875, sed translokiĝis baldaŭ al Madrido kun la tuta familio, kiam li estis nur okjara, tuj post lia avo estis akceptita kiel katedra profesoro en la Centra Universitato.

Li edukiĝis en la Institucio pri Libera Instruado, prestiĝa pedagogia lernejo fondita en Hispanio (1876-1939) de kraŭsismaj profesoroj, kontraŭaj al la instrumetodoj uzitaj tiam en la oficialaj medioj. La nova ne-ŝtata lernejo celis modernigi la hispanan socion per la edukado.

Baldaŭ la juna Antonio montris sian inklinon pri beletro, specialan kapablon por literaturi kaj komencis kunlabori en fakaj revuoj. Lia poezio estas, esence simpla, kaj lia metriko spegulas preferon por la rimo asonanca. Li penetrigas siajn versojn per ĉarma melankolio kaj profunda emocio, kaj forigas el ili ĉiajn ornamajn elementojn kaj brilajn metaforojn. Oni povas diri, ke li atingas idealon pri poezio, konsistantan en ĝia prezento nuda je pitoreskaj rebriloj, montrantan per apenaŭ percepteblaj rimo kaj ritmo la belecon de la konceptoj, kiujn li volas esprimi.

Jen unu el la poemoj klare montranta la karakterizojn menciitajn:


Nokte, kiam mi dormadis,

Sonĝis mi, ¡ho iluzi'!

ke fontan’ akvo ŝprucis

en la korintern’ de mi.

Tra kiu sekret-kanalo

akv’, vi venas tien ĉi,

font’ de nova ekzistado

ne gustumita de mi?

Nokte, kiam mi dormadis,

Sonĝis mi, ho iluzi’!

ke abelaron mi havis

en la korintern’ de mi;

kaj l’ abeloj orkoloraj

tie faris kun kontent’

vakson kaj mielojn dolæajn

el malnova kortristec’.

Nokte, kiam mi dormadis,

sonĝis mi, ho iluzi’!

ke ardanta suno flamis

en la korintern’ de mi.

Ĝi brulumis ĉar ricevis

varmon el amora vibr’,

estis suno ĉar lumegis

kaj incitis al fascin’.

Nokte, kiam mi dormadis,

sonĝis mi, ho iluzi’!

ke la propra Di’ sin kaŝis

en la korintern’ de mi.


La poemoj sen retoriko de Machado montras ankaŭ intimisman poezion; li konfesas:”mi ĉiam konversacias kun la homo en mi mem akompananta”, cetere, li filozofias pri si mem kaj konstante dialogas kun sia epoko, kun ĉiuj elementoj kiuj lin ĉirkaŭas: kun la fontano, kun la aŭroro, kun la vento, kun la nokto, kun la ulmoj kaj precipe kun sia koro... kiel en tiu ĉi poemo:


Estis certa nokt’ de Majo

obskurblua kaj serena...

Sur l’ akuta cipresalto

brilis luno beloplena

lumigante la fontanon

sola en la nigro densa,

el ĝi ŝprucis kristalakvo

kun sonado tre kadenca.

Poste, kanton oni aŭdis

el kaŝita najtingalo...

Skue rompis forta vento

l’ akvokurbon de l’ fontano.

Kaj mildega melodio

vagis tra l’ ĝarden’ de l’ parko,

kiun muzikist’ eltiris

per la violon’ kaj arto.

Estis tiu son’ lamento

el juneco kaj el amo,

el la luno, el la vento,

el l’ akv’ kaj el najtingalo...

Havas la ĝarden’ fontanon,

kaj fontan’ sonorĥimeron,

voĉ’ aŭdigis dolorkanton,

naskesprimo el printempo.

Voĉ’ lamenta ekmutiĝis.

El la violon’ silenta

restis nur melankolio

en la noktonigr’ senstela.

Nur aŭdiĝis melodio

el fontano kapricema.


Cetere, li ne emis frekventi kunvenojn, nek la bruan societan vivon de la tiamaj poetoj, bohemianoj kaj artistoj: modesta, sincera kaj ĝisfunde honesta, li sentis la belecon de la longaj silentoj, la emocion de la intimaj solecoj, la profundan alrigardon de interna mondo plena de lirikaj eĥoj, kiuj pli bone respondis al lia koncepto pri poezio, kiun li difinis kiel “profundan tremetblovon de la spirito”...

Kiam A. Machado estis 34-jara, li alvenis unuafoje al Parizo, kie li laboris dum kelkaj monatoj en la eldonejo Garnier, tempo, kiun li profitis por interkonatiĝi kun elstaraj intelektuloj tiuepokaj: Pio Baroja, Gómez Carrillo, Oscar Wilde, Jean Moreas, k.a., sed post kelkaj monatoj li revenis al Hispanio por daŭrigi siajn studojn, kaj ne post longe publikigis siajn poemojn en la modernisma revuo “Electra” apenaŭ ĵusfondita.

En 1902 Antonio Machado vizitas duafoje Parizon, kie li konatiĝis kun la fama sudamerika poeto Ruben Dario. Ambaŭ poetoj tuj sentas reciprokan simpation, kaj Antonio verkas belan poemon omaøe al Ruben esprimante sian admiron “al tiu nobla poeto, kiu aŭskultis la vesperajn eĥojn kaj la aŭtunajn violonojn de Verlaine”...

Ruben respondis la omaĝon pentrante per neimiteblaj versoj fidelan portreton de Antonio. Mi ne povas eviti la tenton reprodukti por niaj legantoj la poemon, ĉar per tiaj versoj vi perceptos pli trafan bildon pri Antonio, ol se mi skribus paĝojn kaj paĝojn. Ruben desegnis tiel la portreton:


Silentema kaj mistera,

li ekiris kaj revenis,

lia rigardad’ serena,

tiel penetrema estis,

ke ĝi iĝis nevidebla...

Li parolis kun akcento

de timema hom’ fiera,

kaj la hel’ de lia penso

lumis tiel perceptebla,

ke sensacon oni sentis

vidi en la mens’ pensema

bruli sian idearon

el talenta hom’ bonega.

Certe paŝtus li leonojn

kun ŝafidoj harmonie.

Same li kondukus ŝtormojn

ĝis pacigi ilin fine.

La sekretojn el la amo

kaj plezurojn el la viv’,

kantis li per helaj versoj,

kies art’ nur mastras li!

Rajde sur Pegazo rara

venis li el infinit’.

Mi preĝas por Antonio

ja la dioj gardu lin!


Je la fino de la ĵus indikita jaro, nia poeto publikigas sian unuan verkon “Soledades” (Solecoj), pri kiu Juan Ramón Jiménez diris:

“Libro de aprilo, amara kaj blua, plena de karesantaj brizoj, de fontomuzikoj kaj aromoj el lilioj. Por ke nia spirito alproksimiĝu al Okcidento karesata de tiu ĉi liro, kiu havas la tutan antikvan melankolion kastilian de la koploj de Don Jorge Manrique kaj la belan riĉan ritmon diamantan de la romancoj de Gongoro”.

La vivo de Antonio vibras en la intima kolokvo de siaj versoj: pri ĉiu momento kiun li vivis oni trovas signifoplenan versaĵon kantanta ĝin...


En mia aĝ’ infana estas kort’ en Sevilo

kaj klara horto, kie la citron’maturiĝas.

En mia juno, dudek jaroj en Kastilio

kaj mia vivo: kazoj kiujn mi ne eksplikas.


Kaj kiam forpasis lia profesoro, la fama pedagogo Francisco Giner de los Rios, gvidanto de la Institucio pri Libera Instruado, kie li studis, Machado dediĉas al li kortuŝajn versojn:


Forpasis en l’ ektagiĝa lumo

nia kara, la Majstro amata.

kiu imagis por Hispanujo

kleriĝon kaj reflorigon grandan.

Alportu lian korpon al suno!,

amikoj, al la montaro alta,

al la montoj kun verdoj kaj bluoj

de l’ ampleksega Guadarrama,

kie en la abismoj sen fundoj

la verdaj pinaroj rave kantas...

ktp.


Eminentaj esperantistoj tradukis la poemojn de Machado, inter ili mi elstarigas la tradukojn de Fernando de Diego: “Memportreto”, “Kiam mi dum nokto kuŝis”, “Pri nia propra koro”, “Proverboj kaj koploj” k.a. El ĉiuj ili al mi speciale plaĉas jenan tradukaĵon:


Al seka ulmo

Al ulmo duonputra kaj maljuna

kiun la fulmo vundis,

l’ aprilo pluva kaj la majo suna

iomon da folioj verdaj pruntis.

La multejara ulmo sur ter-þvelo,

kiun Duero lekas! Musko flava

makule kuŝas sur la griza ŝelo

de l’ polvo-plena trunko preskaŭ kava.

Malsame ol en poploj bird-jubilaj

starantaj ĉe la vojoj, ĉe l’ rivero

en l’ ulmo mankas najtingaloj trilaj.

Ktp.


Pri la travivaĵoj de Antonio Machado en Soria, la plej intense vivitaj en la ekzistado de la poeto, li verkis multnombrajn poemojn, kiuj plenigas ĉiujn Antologiojn de la moderna hispana Poezio, sed la forpaso de la amata edzino, la juna Leonor, estis terura bato por li, tiel drame sentita, ke li eĉ intencis mortigi sin, kiel letere li konfesis al sia amiko Juan Ramón Jiménez, sed en sama letero li aldonis: “se ian forton mi havas, mi deziras profiti ĝin, estas ja necese defendi tiun Hispanion ŝprucantan kontraŭ la mortinta maro de tiu alia Hispanio inerte kaj pasiva, kiu minacas dronigi ĉion...”, sed li ne povis eviti rememori dolorajn scenojn de l’ pasinto kaj la amatan edzinon, kaj denove la versoj esprimis tiujn suferojn, kiam li skribis:


Iun somernokton varman

estis la balkon’ aperta

same kiel la dompordo,

ĉar la nokto estis reva.

Venis ĉe mi ja la Morto

sen dediĉi min rigardo

ion rompis ŝin ĉe l’ koro

per terura fata mano.

Sen apenaŭ pri mi zorgi,

pasis antaŭ mi la Morto,

kion faras vi?, mi diris.

Morto donis nek respondon.

Mia kara pace restis,

mi kun akra kordoloro,

ho, ve! kion Morto rompis

estis lig’ de niaj koroj...


Scivola pri ĉio, kio koncernas la scion, Machado studis filozofion kiel lernanto en Parizo de la famaj profesoroj Bergson kaj Bedier, kaj en Hispanio doktoriĝis pri beletro kaj filozofio. Dum multaj jaroj li instruis la francan lingvon kiel gimnazia instruisto. Li ne nur teoriis sed pragmata homo li filozofieme konkludis ke la vera vojo ne estas tiu kiun ni projektas, sed tiu kiun ni mem realigas per nia propra agado, kaj li tion diris per siaj versoj en ĉiu cirkonstanco pli aŭ malpli malfacila kiun li vivis:


Padiranto, viaj spuroj

estas ja la nura pado.

Ne ekzistas pad’, marŝanto,

iĝas ĝi dum ekmarŝado.

El ekmarŝo iĝas vojo

kaj tuj ĉe retrorigardo

padon oni jam perceptas,

kiun ni ne plu repaŝos.

Ne ekzistas pad’, marŝanto,

nur helstrioj sur la maro.


Fidela al la idealo demokrata, kiun li ensuĉis infanaĝe en la Lernejo pri Libera Instruado, li neniam ĉesis strebadi al popolaj aspiroj:li estis unu el la malmultaj respublikanoj kiuj hisis la trikoloran flagon en la urbodomo de Segovia ĉe la alveno de la Dua Respubliko en 1931. Li kunlaboris efike en la fondo de la Popola Universitato de Segovia, organismo neoficiala kreita por eduki nur laboristojn, kaj fine, dum la intercivitana milito li batalis per sia plumo defendante demokration en Madrido, en Valencio, en Barcelono, ĝis la fino.

Antonio Machado estis proklamita akademiano de la hispana lingvo, sed neniam li legis sian protokolan diskurson, kiu devus investi lin kiel membron de la Akademio. Kunlabore kun lia frato Manuel li verkis plurajn teatraĵojn, dramojn kiuj sukcesis, kian ili estis publike prezentitaj.

Li estas ankaŭ aŭtoro krom de la menciita “Solecoj”, de “Kompleta Poemaro”, “Elektitaj Paĝoj”, “Novaj Kanzonoj”, “La Milito”, “Antologio lirika” k.a.

La poeto de “la sonora soleco” kaj la “intimismaj kolokvoj” estis modesta sincera homo neŝatanto de pompoj aŭ solenaĵoj. Li forpasis en Collioure, en 1939, sola antaŭ la maro, kune kun tiu hispana popolo ekzilita, kiu batalis kontraŭ la reakcio ĝis la fino.

Kaj kiel li profetis en sia poemo “Memportreto” li renkontiĝis kun la morto kiel li deziris:


... Kaj kiam venos lasta vojaĝotago,

la ŝipo senreturna estu jam preta,

vi trovos min samkiel filojn de l’ maro:

decidoplena, preskaŭ nuda, leĝera...


Ne estas facile forgesi tian eksterordinaran grandan poeton!

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

RICARDO LEÓN

(1877-1943)

verkis: Antonio Marco Botella


Akademiano de la hispana lingvo. Elstara verkisto naskiĝinta en Barcelono, aŭtoro de poemoj, eseoj kaj noveloj. Liaj unuaj romanoj “Casta de hidalgos” (Kasto de hidalgoj, 1908), “Alcalá de los Zegries” (Alcalá de Zegrioj, 1909), “El amor de los amores” (L’amo el l’ amoj”, 1910) jam senerare esprimas la tendencon de la verkisto por temoj historiaj kaj formale tradiciaj de la hispana beletro, sen tro alta eskvizita nivelo kaj konstatebla arkaika leksiko. Li ofte uzas okulfrapajn bildojn, kiuj momente impresas, sed kiam ĝi daŭras lacigas kaj ĝenas la leganton.

Lia poezio rangas inter la unuaj de la fino de la pasintajarcento kaj komenco de la nuna. Jen bela soneto en kiu montras lian talenton:


Ŝi havis bluajn okulojn

L’ okuloj bluaj de l’ ĉiel’ envio,

La blondaj bukloj brilaj kiel oro,

Rideto dolĉa kiel anĝelploro,

Lipetoj fajraj kaj ĉe l’ kor’ glacio.

Ŝi estis ĉe mi ĝojo kaj gracio,

Afabla katinet’ kaj gajtintilo,

Dum nokto estis ŝi sorĉmuzikilo,

Najtingalkant’ printempa, lunradio.

Ombroj kaj dornoj, fine amarsentoj,

Ungegoj akcipitraj, inferflamo,

De sango ruĝa la eburaj dentoj.

Ŝiaj logbukloj, kaptoŝnur’ de amo,

Kun l’okulblu’ penetris en silentoj

Kaj mian koron vundis por ĉiamo.


Liaj versoj esprimas plejofte tiujn reagojn temperamentajn kaj primitive pasiajn de la popola homo nialanda antaŭ certaj krizocirkonstancoj, en kiuj la koro fortas pli ol racio, kaj la sentoj kreas situaciojn violentajn en kiuj streĉaj scenoj de amo kaj morto fariĝas neelteneblaj, simile kiel en jena poemo:


Ĝojoj kaj malĝojoj el Amo

Vidu hirtan mian haŭton

nur je via ekelvoko...

Supren tra la gorĝo mia

Venas,freŝan,sango-rojon

el la vundo trapasanta

mian tutan ardan korpon.

Vundas najloj miajn manojn

kaj la fingrojn akraj dornoj

gratas miajn temporalojn

nigraj pingloj kvazaŭ krono.

Vidu mian haŭton hirtan

tuj post mia ekmemoro

ke mi estas edziĝinta

sed mi amos vin ĝis morto.

Inter ambaŭ domoj niaj

staras mur’ el muta sono,

de urtikoj, opuntioj

kaj tre agresemaj dornoj,

de kalk-blanko, vent’ kaj sablo,

loniceroj el verd-frondo

kaj disitaj vitro-pecoj

sub la brilo el sunoro.

Muro tute nesaltebla

pro decid’ de nia volo

kontraŭ homoj scivolemaj

kaj murmuroj el popolo.

Kaj mi scias l’ amon vian

kaj vi mian am-fervoron,

kaj ni tutkore nin amas

sed neniu ĝin scipovos.

Ho puno, puneto nia

de nia silent-amoro!

Ho, kiom al mi doloras

ami vin kun ĝoj-malĝojo!

Kiam mi tutsola restas

pensanta pri vi dum nokto,

saltus mi la altajn murojn

separantaj niajn dormojn,

rompus mi per miaj manoj

vian feran antaŭpordon,

nur por resti kune al vi,

ho, turment’ el turmentformoj

kaj mi kisus vin senlace

ĝis forpren’ el spiro-movo,

kaj poste... mi ne bedaŭrus

eĉ trovi kun vi la morton!

Nia amo estas timo,

agoni’, dolor’ kaj ploro,

vivo, morto kaj sufero,

suno, luno kaj ventoblovo.

Estas ĉiupase morti

kaj plu vivi la angoron

de pendanta glavo-klingo

minacante de l’ plafono.

Mi el mia dom’ eliras

tutsola al verda horto

nur kun la obseda celo

palpi kun sentiva ĝojo

la naztukon tuŝo-dolĉan

kiun perdis vi dum nokto

kaj mi diris vin neniam,

ke mi trovis ĝin kun sorto!

Kaj mi ĝin manpremas plaĉa

kiel flavan nov-citronon,

palpas la inicialojn

kaj ripetas vian nomon

en silento absoluta

por ke sciu eĉ ne l’ horto

kiom mi vin ege amas,

ho vi, mia am-trezoro!

Hieraŭ ĉe “Placo Nova”

zorgu pri ne plua fojo!

mi vin vidis arde kisi

mian filon kun ambolo,

kaj kiel vi tion faris,

ho, Virgino de l’ Konsolo!

ke la unua kis’ ĝi estis

de nia frenez-amoro.

Mi tuj kuris mian hejmon

kun impet’ kaj firma volo,

mian filon levis alten

kaj sen ies hom-riproco,

kvazaŭ firabist’ dum rabo,

vian kison kun fervoro

de la papavet-vizaĝo

mordis mi kun franda voro.

Nu, ne gravas l’ okazaĵo!

eĉ se falus la terglobon!

kvankam en abism’ senfina

falos mia am-trezoro,

kaj mem se insidaj homoj

tretos aĉe niajn nomojn

aŭ prezentos l’ amon nian

samkiel am’ el monstroj...

vi, volu min ami ĉiam,

ho turment’ el turment-ĝojoj!

Ho, kiom al mi doloras

ami vin kun ĝoj-malĝojo!!

Verkisto kun profundaj konvinkoj konservativaj, post la intercivitana hispana milito, li verkis denove pri temoj laŭdantaj la historion kaj hispanajn tradiciojn kun karakterizoj tre similaj al tiuj noveloj, kiujn li verkis en siaj unuaj tempoj, ni citu inter ili “Cristo en los infiernos” (1943) (Kristo en l’ inferoj), sed en tiuj noveloj malaperas lia lirikismo kaj temperamentaj pasiaj esprimoj kaj eĉ certa kultismo, kiuj, miaopinie, estis liaj plej valoraj beletraj kvalitoj.

Li forpasis en Madrido en 1943.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

FRANCISCO VILLAESPESA

(1877-1936)

verkis: Antonio Marco Botella

Teatroverkisto kaj poeto naskiĝinta en 1877 en Laujar de Andarax (Almerio), vilaĝo sur deklivo de Sierra Nevada, ne tro malproksima de la bela Granado. Kiam apenaŭ li estis 20-jara translokiĝis al Madrido, kie post unu jaro publikigis sian unuan verkon “Intimidad” (Intimeco).

Bona amiko de Juan Ramón Jiménez en la hispana ĉefurbo, li senkondiĉe admiris Ruben Dario-n, kies estetikajn ideojn li disvastigis en Hispanio kaj Ameriko. En 1911 li komencis sian sukcesan taskon kiel teatroverkisto per “El alcazar de las perlas” (La alkazaro de la perloj), verkante prefere per versoj kaj pri historiaj temoj, aktivado kiun li alternigis kun la verkado de poezio. En 1917 li vojaĝis al Ameriko, kie li vigle aktivis kun Sud-Amerikaj verkistoj kaj poetoj.

Lia stilo modernisma ankoraŭ havis tiun romantikisman, ĉar en ĝi aperis la influo klara de la sonoraj esprimoj kaj inklino de Zorrilla por la orientalismaj kaj prihispanaj temoj. Famigis lin rapide liaj poeziaj verkoj:

“La Musa enferma” (La Muzo malsana, 1901); “El jardin de las quimeras” (La ĝardeno de la ĥimeroj, 1909); “Los remansos del crepúsculo” (La krepusko-stagnoj, 1911); “Ajimeces de ensueño” (Revoaĥimezoj, 1914); “Bajo la sombra de los cipreses” (Sub la ombro de la cipresoj, 1917); “La gruta azul” (Blua groto, 1918); “Tierra de encanto y maravilla” (Mirinda kaj ĉarma tero, 1921), kaj multaj aliaj, kiuj logis pro la brilo de la muzika esprimo de iliaj romantikemaj enhavoj, kvalito konstatebla ankaŭ en liaj poemoj. Jen unu el ili:


Leviĝas preĝo el izol-ĝardeno...

Forflugas paŝoeĥoj ĉe la padoj,

kaj l’ arbo-ombroj laŭ fantom-ondado

sur kristal-lagon falas kun ektremo.

Ĉe l’ parko-fon’ en romantika spleno

kaj ŝancelanta skalo da korbatoj,

fontan’ disĵetas polv’ el diamantoj

sub pala lunolum’ en milda sveno.

L’ animo de Chopin’ solec-inklina

esprimas triston per lirika ploro,

malsana pro tro da kares’ virina.

Dormiĝas lasta pian-not’ sen gloro.

Ĉe l’ parkofrondo mortas kant’ proksima,

ja najtingal’ tremkantas kun langvoro.


Villaespesa spegulis per sia konduto tute fremda al societaj konvencioj, la bildon de certa mita bohemia modernisna vivmaniero, kaj dum jaroj abunde verkadis ne nur originale, sed ankaŭ malvolvis gravan tradukan taskon.

Logita de la brila stilo de tiu ĉi verkisto, J. Grau Casas tradukis al Esperanto pecojn de unu el la plej karakterizaj verkoj pri orientstila temo de la verko Aben Humeya (Ibn Omajo). Jen unu el ili, situante la scenon ĉe la Alhambra palaco de Granado:


La fontoj de Granada

Alhamar:

Mia poet’, kion portas?

Abü-l-Beka:

Sinjor’, floron kaj kasidon.

La flor’ el viaj ardenoj

kie ĝi tremis feliĉa,

kun la granda fierec’

povi ravi vian vidon.

Kaj se vi donas permeson,

kiun ŝi petas humila,

Sobeya, ja la plej bela

el Granadaj sinjorinoj

antaŭ via bril-kortego

recitos mian kasidon...

Kasidon al la fontanoj

de via urb’ favorata.

Alhamar:

Mi danke la floron prenas

sed ni aŭdu la kasidon.

Sobeya:

La fontoj de Granado...

Ho, admiro!

En la nokto, kun steloparfumado,

ĉu io pli doloras ol ilia ĝem-spiro?

Ĉio ripozas kun plej rava sento

en l’arĝento fluida de la luno.

Ĉe l’odoro je nardoj sentebla tra la vento

akvo-freŝeco estas kiel unu

mano refreŝiganta tempioj por momento.

La akvo estas kvazaŭ urbo-anim’. Ĝi viglas

dum ĝia dorm’, kaj flustre

rakontas de l’silento

la legendojn vivantajn malgraŭ forges-doloro,

kaj sub la brilaj steloj de la nokto trankvila

ĝi havas ja pulsadojn de disŝirita koro.

La akvo-voĉo sanktas!

Kiu trafas l’akcenton, fundan muzikon ĝian,

iam povos kompreni ankaŭ parolon dian...

Di’ per la akvo-guzlo siajn misterojn kantas!


La fontoj de Granado...

Ho, admiro!

En la nokto, kun stelo-parfumado,

Ĉu io pli doloras ol ilia ĝem-spiro?

ktp.


Francisco Villaespesa krom traduki multnombrajn verkojn kaj abunde originale teatroverki, ankaŭ publikigis multajn interesajn rakontojn, el ili ni citu: “Los suaves milagros” (Mildaj mirakloj); “La tela de Penélope” (La Penelopa ŝtofo); “Zarza florida” (La floranta rubusujo); k.a. Bedaŭrinde li ne montriĝis tro rigora pri siaj verkoj, sendube tre abundaj, kaj tial li verkis kune kun belegaj poemoj aliajn ne tiel bonajn, pri kies kvalito oni povus postuli pli altan nivelon.

Vere profundo-senca kaj samtempe lirika estas jena poemo de Villaespesa:


Finiĝo

Perdiĝis mi en nigra kaj korprem-silento.

Envolvas la mistera nokto mian vojon,

la ombroj ne ricevas gapon aŭ hund-bojon

nek oni aŭdas et-murmuron el la gento.

La kor’ ne batas, ne perceptas, sen aŭd-sento

la lant-pasadon sur la padoj plian fojon...

Kiu ja scias ĉu finiĝ’ signifas ĝojon

kaj l’ obskureco propra forges-evidento!

Sen senti kaj sen pensi... estas mi pli morta

ol tiuj kiuj kuŝas en marmora tombo.

Kaj estas mi en ĉi arida sabl-dezerto

la revo el anim’ for de ĉi tiu mondo,

kiu, tre laca marþi sur la ter’ sen lerto

revenas al mistera mond’ nenio-forma.

Francisco Villaespesa forpasis en Madrido en la jaro 1936.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

FERNANDO VILLALÓN

grafo Miraflores de los Ángeles(1877-1936)

verkis: Antonio Marco Botella


La poeto Fernando Villalón naskiĝis en la jaro 1881, en la bela Seviljo. Kiel poeto, elstara kaj sentiva, li sciis majstre kanti la belecon kaj pitoreskecon de sia tero, kaj enprofundiĝis en la andaluzajn temojn kaj folklorajn motivojn.

Komence, li estis forte influita de la tiama gongorismo, stilo reganta dum lia unua epoko de poeto, sed iom post iom li evoluis al plej modernecaj kaj avangardaj kriterioj, kies rezulto estas poezio malpli efekta kaj brilkolora, esprimo pli intima kaj delikata, kaj stilo pli rafinita kaj propra. Li estis intime ligata al la tiel nomata “generacio 1927ª” kun kies figuroj li tre ofte kontaktis kaj sin sentis identigita.

Jen poemeto en kiu oni povas admiri tiujn menciitajn delikatajn kvalitojn:


Seviljana kaprico

La strateto estas vundo

kalke-lume kuracita...

ludas kun rozuj’ la suno

en fenestro florvestita.

Invitas al preĝ’ siesto,

l’ akv’ preĝante eterniĝas,

en silenta kort’ surprize

kriis rozo eskvizita,

kaj sur kristalpura fonto

rave bela roz’ sin klinas...


Fernando Villalón publikigis plurajn verkojn, el kiuj ni substrekas kiel plej gravajn: “La malsupra Andaluzio” kaj “Romancoj de la 19ª jarcento”.

Li forpasis en Madrido en la jaro 1930 kaj elstaris kiel granda poeto en sia eksterordinara generacio de bonegaj poetoj.

Antonio Marco Botella