XVIa jarcento (tria parto)

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

LUPERCIO LEONARDO DE ARGENSOLA

(1559-1613)

verkis: Antonio Marco Botella


L.L. de Argensola estis unu el la plej elstaraj poetoj el sia epoko. Fervora amanto de la klasikismo, lia poezio havas kiel plej gravan karakterizon krom la perfekta uzado de la lingvo, la firman volon poluri kiel eble plej skrupule, la puran stilon.

Li studis en la Universitatoj de Huesko kaj Zaragozo, kaj kun lia frato Bartolomé, ankaŭ elstara poeto, ambaŭ reagis kontraŭ la kultismo reganta dum ilia epoko, kaj laŭ tiu inklino li ĝisfunde studis la klasikulojn kaj rekomendis la legadon kaj spiriton de Horacio, Marcial, Juvenal kaj Persio.

Kiam Lupercio estis ankoraŭ tre juna, li jam estis laŭdata de Cervantes en la “Kanto al Kaliopo” de la verko “La Galateo” (1585), kune kun lia frato. Nur per du versoj Cervantes admirinde portretas la intelektan figuron de Lupercio:


“Fruaĝa, pens’ matura, plaĉa trakto,

kun afablec’, modesta fantazio”


Tiaj bonaj kvalitoj humana kaj intelekta ebligis lin okupi en 1586 la postenon kiel sekretario de la duko Villahermosa, Fernando de Aragón, kaj pli poste de la imperiestrino Maria; fine li estis elektita kronisto de la Aragona Regno.

La supre menciita poemo de Cervantes dediĉita al fratoj Argensola jenas:


Al ambaŭ fratoj Argensola

Atestos vere pri l’afer’, du fratoj,

du steloj, sunoj de la poezio,

kiujn ĉielo donis, krom genio,

talenton, arton, kun videbla sato.

Fruaĝa, pens’ matura, plaĉa trakto,

kun afablec’ modesta fantazio,

brodas figuron de la hom’ pri scio:

el ambaŭ Lupercio Leonardo.

Per noblaj rivaleco kaj envio

ŝajnas aspiri la pli juna frato

superi la plej aĝan pri racio,

kies lirik’ meritas cies flaton.

Sukcese verkas, kantas kun gracio,

li mastras liron kun aŭtenta arto,

ĉe Bartolomé indas ja pro tio

kion ĉe Lupercio estas fakto.


L.L. de Argensola tradukis plurajn odojn de Horacio kaj verkis originale tri komediojn: “Filis”, “Isabela” kaj “Alejandra”. Temoj kiel la ruinoj, la vivo kaj la morto kune kun ideoj novstoikismaj ne estas malfacile trovi en liaj poemoj, inter ili elstaras tiu ĉi soneto dediĉita:

Al la morto

Terura bildo de fatala morto,

ne plu obsedu min per sonĝ’ kruela!

per frustaciprem’ al esper’ ĉiela,

konsolo nur de mia fia sorto.

Elserĉu ĉe tiran’ en luksa korto,

kun jaspaj muroj kaj plafond’ juvela;

aŭ veku avarulon en dorm’ bela

per ŝvitotreme teroriga vorto.

L’ unua, la popolon kun agaco

vidu disbati liajn pordojn ferajn,

agreson kontraŭ liaj viv’ kaj paco.

L’ alia, siajn ŝtelriĉaĵojn terajn

publike malkovritajn sub minaco...

Sed lasu en la Am’ la glorojn verajn!


Lupercio Leonardo de Argensola ne emis vidi eldonitaj siajn verkojn, kaj estis sia filo Gabriel Leonardo post lia morto, kiu savis de la malapero ĝis 94 poemojn, publikigitaj en 1634 kune kun aliaj de Bartolomé sub la titolo “Rimas de Lupercio kaj d-ro Bartolomé Leonardo de Argensola”.Vero estas, ke post longaj jaroj oni trovis aliajn poemojn en kelkaj manuskriptoj.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

LUIS DE GÓNGORA Y ARGOTE

(1561-1627)

verkis: Antonio Marco Botella


Genia poeto naskiĝinta en Kordovo en 1561, kreinto de la baroka stilo. Unu el la plej altaj pintoj de la hispana poetiko. En lia verkaro aperas, dum la unua periodo, kanzonoj kaj romancoj laŭ la plej tradicia stilo. Temas pri versoj popularaj vere admirindaj.

Poste, li, iom post iom evoluas al stilo pli rafinita, kiu fariĝas tute kultisma, saĝa kombino de muzikema leksikono, konstantaj mitologiaj aludoj, preciozismaj figuroj kaj vera eksplodo de metaforoj, metonimioj kaj sonoraj hiperbatoj. Tiel naskiĝis la “gongorismo”, poezio multe influanta plurajn generaciojn de hispanaj poetoj, eĉ nuntempaj.

Jen poemo de la unua periodo menciita, kvankam sen la preciozismo de tiu poezio kiu famigis lin, ne pro tio malpli bela:


Romanco

Servis en Oran’ al reĝo

hispanjuno kun du lancoj

kaj al bela Oranino

kun la kor’ kaj amor-flamo;

tiel grandis l’ amo lia

kiel logis ŝia ĉarmo,

kiam ambaŭ certa nokto

aŭdis bruan vokalarmon.

Temis pri tricent zenetoj (*)

Kaŭzo de l’ danĝersignalo,

kies ŝildoj lum’ malkovris

lunradioj de lontano,

jen la ŝildoj alarmigis

ĉe la tur’ soldat-gvatantojn,

de la turoj al la fajroj,

de l’ fajroj al sonorado

kaj sekve al la amanto,

kiam estis li kuŝanta

ĉe la brakoj de la damo.

(*) zenetoj: gento berbera el Nord-Afriko parolanta la dialekton zenatiya. Ili estas grupigitaj de la Orienta al la Okcidenta Magrebo, inkludita la teritorioj de l’ Aurés, la duonomadaj de la orienta Rif kaj certa parto el la orienta Maroko.

Aŭdis la amant’ la bruon

de l’ tambur’ kaj trumpetaro;

pikis al li la honoron

kiu bremsis en li amon:

Malkuraĝ’ ne iri estus

sed forlasi ŝin maldanko,

ŝi de lia kolo pendis

kiam prenis li la glavon

kun plorego kaj sopiroj

diris al li jenan frazon:

“Eliru al kamp’, sinjoro,

mia plor’ la liton banos,

sen vi mia lito estos

ankaŭ por mi batalkampo!

“Vestu vin kaj haste iru

atendas vin generalo;

vi ne urĝe min bezonas

kaj vi nepras al batalo!

“Nuda povas vi eliri,

mia plor’ ne estas baro,

ja vi havas via brusto

kiel la plej duran ŝtalon »

kaj vi tial ne bezonas

eĉ la uzon de la armoj”

Rimarkante la hispano

kiom tiu babilado

bremsas lian findecidon

diras al ŝi kun sagaco:

“Mia kara sinjorino,

(kun koler’ nun pli ol ĉarmo)

por ke mi kombinu saĝe

la honoron kun la amo:

mia korpo iru haste

kontraŭ maŭroj al batalo

kaj l’ animo mia restu

kun vi, mia dolĉa ravo!

“Donu al mi nun permeson

iri tuj la batalkampon

por ke je la nomo via

mi respondu la alarmon

kaj mi tiel, kara mia!

batalos kun plena ardo”


El la kultisma poezio de Gongoro elstaras liaj sonetoj. Al mi speciale ŝatas tiun dediĉitan al lia naskiĝurbo:


Kordovo

Ho, gloraj muroj! turoj de l’ genio

de digno, famo kaj majesto glora!

Ho, riĉaj bedoj kaj montar’ sunora

el noblaj sabloj, sen orum-ebrio!

Ho, grandrivero de Andaluzio!

Privilegias sun’, ĉiel’ favora!

Ho, flor’ el Hispanio! tre valora

pri plumoj, glavoj kiel pri gracio!

Se inter ruboj, musk’, restaĵoj tristaj

frukta ĉar Darro kaj Genil’ ĝin banas

ne nutris min pri via sorĉmemoro...

Ne indu ĉi-okuloj de vi distaj

vidon de l’ turoj, mur’, river’, sunoro

kaj montoj, ho patrio, flor’ hispana!


Citindaj verkoj de Gongoro estas “Panegiro pri duko Lerma”, “Solecoj”, la teneraj versoj “Fratinet’ Maria” k.a. krom multenombraj romancoj, sonetoj kaj trioletoj...

Koloro kaj lumo estas la esprimoj kiuj nuancas la versoj de Gongoro, kiu, kiel en aliaj aspektoj sekvas la petrarkisman heredon, tamen ĉar li uzis la metaforojn kaj metonimiojn tute senmezure kun la sola celo transformi la realon per beleco, li atingis eble ne la celitan efekton, ĉar la troa beleco impresas sed ne plu emociigas, ja mankas al ĝi tiun humanan varmon, kiu postulas la serenan ekvilibron inter la menso kaj homa koro, tial tiu poezio donas al ni la sensacon pri io sufiĉe frida...

Luis de Gongora y Argote forpasis en la jaro 1627, sed lia poezia stilo reaperos multaj jaroj poste de la mano de aliaj grandaj poetoj kiel Federico Garcia Lorca, Rafael Alberti, Miguel Hernández k.a.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

FÉLIX LOPE DE VEGA Y CARPIO

(1562-1635)

verkis: Antonio Marco Botella


Félix Lope de Vega y Carpio naskiĝis en Madrido. Ankoraŭ tre juna, li komencis travivi ŝtorman vivon, kiu riĉigis lin per spertoj kaj plenigis liajn viverojn per ĝuoj kaj malfeliĉoj.

Kiam li estis 17-jara, li enamiøis al Elena Osorio (Filis), filino de geaktoroj, sed rompinte siajn amrilatojn kun ŝi pro malfideleco de la belulino, li ekverkis durajn satirojn kontraŭ ŝi kaj ŝia familio. Pro tio oni procesis kontraŭ li unue, kaj ekziligis lin de la kortego tuj poste (1588).

Baldaŭ, fuĝinte kun Isabel de Urbina (Belisa), li edziĝis kun ŝi per prokurora dokumento kaj post ne longe aniĝis en la mararmeo. Returne de lia aventuro, la geedzoj instaliĝis en Valencio, kaj du jarojn poste li foriris al Toledo, kie li servis kiel privata sekretario de la markizo de Malpica unue, kaj poste, de la kvina duko de Alba en Alba de Tormes. Tie forpasis lia edzino (1595) kaj, jam indultita, reiris denove al Madrido.

Kelkajn jarojn poste oni denove procesis kontraŭ li pro lia neleĝa kunvivado kun Antonia de Trillo, kaj iom pli poste li enamiĝis plian fojon kaj kunvivadis kun Micaela Luján (Camila Lucinda). El ĉi lasta longa amo naskiĝis du gefiloj, Marcela kaj Lope Félix. Tiu intensa amora vivado tute ne malhelpis reedziĝon de Lope kun Juana de Guardo (1598). En 1612 forpasis lia filo Félix kaj en 1613 lia edzino Juana de Guardo.

Post tiuj forpasoj li vivis krizajn horojn, kiuj puŝis lin fariĝi pastro, sed en 1616 li denove enamiĝis al Marta de Nevares, (Marcia Leonarda), apenaŭ 26-jara, kiu plenigis la lastajn jarojn de lia sentimentala vivo.

Oni ne povas disigi la vivon de la homo disde tiu de la artisto: unu neeviteble influas la alian, per mizeroj, gloroj, suferoj kaj pasioj. Pri ĉiu el tiuj virinoj kaj iliaj dramaj aŭ ĝojaj viveroj, Lope abunde verkis, uzante la pseŭdonimojn, kiujn ni metis parenteze. Dum tiuj jaroj li iĝis nediskutebla majstro de beletro kaj teatroverkado en Hispanio kaj superis, kvante kaj kvalite, la ceterajn tiamajn verkistojn, kvankam en tiu epoko tute ne mankis bonaj aŭtoroj en nia lando. Lia populareco estis tiel granda, ke kiam oni volis laŭdi ion bonan oni kutimis proverbe diri: ĝi estas de Lope.

Tio pravigas la aserton de Cervantes, kiu nomis lin “monstro de la naturo”, ne nur pro la mirinda abundo de lia verkokreado -vere nenormala-, sed ankaŭ pro liaj genie altkvalitaj verkoj.

Lope de Vega okupiĝis pri ĉiaj ĝenroj literaturaj, de la pripaŝtistaj romanoj kiel “La Arkadio” ĝis la epikaj poemoj kiel “Jerusalemo konkerita”; de la prireligiaj teatraĵoj kiel “La falĉado” ĝis la komedioj historiaj kaj pri hispanaj legendoj kiel “La kavaliro de Olmedo”, “La plej bona urbestro, la reĝo”, k.a.; ankaŭ primoraj dramoj aŭ pri honoro kaj glavo kiel “La komandoro de Ocaña”, “Fuenteovejuna”, “Puno sen venĝo”, k. a., kaj kun la romanoj, dramoj, komedioj, religiaj teatroverkoj, samtempe ankaŭ multnombraj belaj sonetoj, paŝtistaj kaj primaŭraj romancoj, kanzonoj, mallongaj popolaj poemetoj plenaj de muziko kaj kadenco popularaj... tiom da, ke lia amiko Pérez Montalbán kalkulas ne malpli ol 1.800 komediojn, 400 prireligiajn teatraĵojn kaj multnombrajn ĉiaspecajn poemojn.

La aŭtoro mem deklaras 1.500 komediojn verkitajn. Nun oni konservas 468 komediojn kaj 42 prireligiajn teatraĵojn krom multaj poemoj. Ne unu solan fojon Lope verkis kompletan komedion en unu sola tago.

Li mem diris:


Vere, nur dum horoj dudek-kvaraj

pasis muzoj al scenej’ teatra...


Lope estis, antaŭ ĉio, lirika poeto kaj lia poezio aperas, precipe en jenaj verkoj: “Rimoj” (1602);”Sanktaj rimoj” (1614);”Spirita Romancaro” (1619); “Homaj kaj diaj rimoj de la licenciulo Tomé de Burguillos” (1634) kaj “La Parnaso-bedaro” (1637), sed ni diru tuj, ke en ĉiu verko de Lope oftas lirikaj fragmentoj. Ĉiujn metrojn li uzis kun simila lerteco: romanco, soneto, terceto, kanzono, kristnaskaj kantetoj, gloso, epistolo, eklogo, elegio, epigramo...

Logis lin speciale, la popola liriko kaj la kultismo de Gongoro, kvankam li ĉiam defendis la “klaran verson”. Pri temoj, li neniam serĉis alies fontojn, ĉar lia propra vivo estis sufiĉe riĉa por tiu celo, en kelkaj kazoj eĉ sen difinita temo li sciis verki majstran poemon kaj tiel belan kiel tiu ĉi mondkonata:


Subit-soneto

(El la verko “L’arĝentinfanino")

Soneton de mi Violanta petis,

Neniam tiel premis min dilemo!

Laŭ dir’ ĝi estas dekkvar-versa skemo...

Jen -ŝerce-ŝerce mi tri versojn metis!

Ke mi ne trovos rimojn, mi timetis,

Sed -marŝas dua Kvaro de l’ poemo!

Alveni ĝis la Trioj: jen problemo,

Post tio mi la zorgojn jam forĵetis.

L’unuan Trion marŝas mi, konjekte,

Ke mi eniris ĝin dekstrapiede.

Ĉar per ĉi vers’ mi finos ĝin korekte.

La dua jam! Mi kredas, ke komplete

Mi faris dektri versojn, laŭprojekte.

Kalkulu nun! Ĉu dekkvar? Estas prete!


La traduko estas de Kalocsay (“Lingvo, stilo, formo”), pĝ. 111), sed sama poemo ankaŭ havas aliajn versiojn de hispanaj esperantistoj tiel brilaj kiel ĉi tiu. Belajn sonetojn de Lope abundas, jen unu el ili, kiun mi kuraĝe sed tute modeste volis traduki:


Variaj efikoj el Amo

Kuraĝi, sveni, senti sin kolera,

acida, tolerema, milda, ĝena,

kontenta, morta, viva kaj ĉagrena,

fidela, fia, tima aŭ tenera.

Supozi nur en bon’ l’ ekziston vera,

aperi gaja, trista, fidoplena,

aŭdaca, ofendita, forta, svena,

ĵaluza, digna, simpla aŭ fiera...

Postulas ankaŭ tiu amosento:

venenon trinki kvazaŭ dolĉan vinon,

ĉielon ĝui en inferturmento,

por elreviĝo doni mem l’ animon,

la vivon sen perfort’ kaj violento..

jen am’: laŭ homo spertis l’ amfascinon.


Samlinie ni povas taksi la lirikajn valorojn de tiu ĉi soneto, kiun same mi mem tradukis:


Sur blanka mam’...

Sur blanka mam’ de ĉarma Leonoro

estaĵo eta pikis kaŝe-kreda

sur haŭta makulet’ per mord’ obseda,

ruben’ ĉe perloj kaj akar’ ĉe floro.

Ŝi zorge banis pro dezir’ el koro

siajn du pintojn el ebur’ blanketa

kaj per detru’ de l’ pul’ agrese preta

duoble venĝas ŝia punrigoro.

Ho, ve! —mortante la pulet’ protestis-

“Pro kulp’ sengrava jen kruela sorto!”

kaj diris mi: “Feliĉa ja vi estis!,

ne mortu, petu ŝin laŭ mia vorto,

ke mi ŝin piku, kie vi mem restis,

kaj tuj mi ŝanĝos vivon kontraŭ morto ».


K. Kalocsay, F. de Diego, J. Grau Casas, V. Inglada, A. Grabowski, A. Núñez Dubús, k.a., plej elstaraj talentaj esperantistoj de nia Movado, estis logitaj de la poezio de Lope kaj tradukis poemojn de nia granda poeto. Pli dramaj versoj ol la antaŭe cititaj de Lope, estas jena soneto, jam antaŭ longe tradukita al Esperanto, sed miaopinie kun erara ritmo. Jen mia versio:


Judit

Pendas de l’sango-lit’ ĝis plank-kahelo

la dekstra brak’ sovaĝa de l’ tirano,

Betuljon volis venki li en vano

kaj tiris al si fulmojn el ĉielo.

Volvita ruĝtapeto pro anhelo,

de l’ baldakeno al maldekstra mano,

malkovras makabrajon, mort-rikano:

teruran trunkon kiel glaci-selo.

Versita Bakko sur kiraso-ŝildo,

la tablo, glasoj, renversita ĉio;

gardistoj dormas en senhonta bildo.

Kaj deĵoranta sur remparo, vigla,

kronita de l’ popol’, Israelio,

la ĉasta glorjudino alte brilas.

Sed, por perlabori sian ĉiutagan panon, Lope devis teatroverki, kaj ĝuste sur tiu kampo li montriĝis genia renoviganto. Li elmetis siajn priteatrajn teoriojn en la verko “Nova arto pri verkado de komedioj” (1609). En la 16ª jc. kontrastas du malsamaj teatrosistemoj: tiu devenanta el la liturgia teatro de la mezepoko kaj la humanisma laŭ imito de la komedio de Plaŭto kaj Terencio.

Ankaŭ en la tuta Eŭropo oni debatis pri ambaŭ teatroformoj. En Hispanio triumfas la unue menciita sistemo, kvankam sufiĉe riĉigita per elementoj de la dua.

Sed ni revenu al la liriko, celo plej grava de tiu ĉi biografieto, por emfazi la absolutan regadon de Lope de ĉiuj versoformoj tiam funkciantaj, ni metas kiel ekzemplon la romancon. En tiu versoformo ekzistas tre bela poemo perfekte tradukita de Fernando de Diego, kies unuaj versoj diras:


Mi al miaj soloj iras,

kaj de l’ soloj miaj venas,

ĉar, por mi, kompan’ plej bona

nur la propraj pensoj estas.

Ktp.


Ankaŭ la sepsilaban versoformon, hodiaŭ tre malofte uzatan en la nuna poetiko, li majstre regis.

Jen unu el tiuj poemoj:


Povra barketo mia...

Povra barketo mia,

rompita kontraŭ rokoj,

sen mastoj kaj sen veloj,

tutsola inter ondoj.

Kien sencel’ vi iras

kaj trovos bonan vojon?

Dezir’ ne estas taŭga,

kiam frenezas voloj.

Kiel la grandaj ŝipoj,

forlasas vi marbordon

kaj l’ altan maron serĉas

kun plej kuraĝa forto.

Pli bone en bonŝanco,

same en fortuntrovo,

negrave en defendo,

incitas vi la ondojn.

Rimarku, ke al klifoj,

Puŝata ja de ŝtormo,

oni vin puŝe portas,

simile la honoron

l’ envio alfundigas,

kiam perfidas homo.

Kiam vi trairadis

de marbord’ al marbordo,

vi timis ja neniam

ondegojn nek ciklonojn.


Sekura vi navigis,

kun la certeca movo

de tiu, kiu iras

tra propraj ter’ kaj domo,

ĉe malprofund’ de maro

malŝancas sink’ aŭ drono.

Ja dubo ne ekzistas,

ke virt’ sen riĉ’ kaj mono

ne donas la feliĉon

kaj ankaŭ ne bonsorton,

oni ne taksas perlon

dum restas ĝi en konko.

Vi diras, ke barketoj,

favora vent’ ĉe poŭpo,

post malfeliĉa starto

revenis kun riĉtrovo.


Rigardu ne l’ aliajn,

ĉar certaj kantogloroj

signifis nur ruinon

de la vojaĝo-provo,

alies sirenkantoj

ne ĉiam donis sorton.

Por maraj entreprenoj

ne portas vi, kun zorgo,

blankajn mensogo-velojn

nek laŭdajn altajn topojn.


Honesta amo mia

devigu vian koron,

ne dignas dio surda

al plendoj de la homo.

Sed... vi ne min aŭskultas,

ho, dura malkonsolo!

ja vivo estas kurta:

ĝi estas tutbezono,

sed kiam oni mortas

malmankas ĉia volo!

Félix Lope de Vega y Carpio forpasis en Madrido en 1635.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

BARTOLOMÉ LEONARDO DE ARGENSOLA

(1562-1631)

verkis: Antonio Marco Botella


Elstara poeto naskiĝinta en Barbastro (Huesko) en 1562. Li studis en la Universitatoj de Zaragozo kaj Salamanko, kaj sufiĉe juna li fariĝis pastro. Baldaŭ li estis nomumita kapelpastro de la imperiestrino Maria de Aŭstrio kaj veturis al Italio, kie oficis kiel konsilanto de grafo Lemos, tiam vicreĝo de Napolo. Lia poezia talento kaj profunda ironio devenis de lia perfekta kompreno de la verkaro de klasikuloj kiel Horacio, Perso, Juvenalo kaj Marcial, krom de lia propra tendenco antaŭmeti inteligenton al fantazio, satiron al korsento.

En liaj verkoj oni konstatas lian celon al perfektiĝo, tial ili aperas en lingvo klara kaj polurita, kaj kiel signo karakteriza de liaj prozo kaj poezio, tekstojn sen la afekta kultisma stilo tiam uzata, precipe de Gongoro, kiun li neniam atakis, sed evitis lian metaforecan esprimmanieron.

Bartolomé L. de Argensola uzis tre ofte la beletran versan leteron, t.e. la epistolon, kaj majstris la tercetojn, kiel la jena poemeto:


Mi sekvos la vojeton de raruloj;

la demagog-almozoj al la plebo

generas nur pli kaj pli da postuloj.

Kaj ĉar neniu klamas aŭ ribelos

mi sentas min satira Donkiĥoto

kontraŭ la fiverkistoj kun mem ŝvelo.

Milit-deklaracio kaj bojkoto

estas la justa pun’ por kler-maskitoj

per batoj indaj kiel antidoto.


Ankaŭ li majstris la soneton kaj bona ekzemplo pri tio jenas tiu ĉi plena de filozofiemaj pensoj:


Mi al vi konfesas, Don Juan...

Unue mi, Don Juan, al vi konfesas,

ke l’ haŭto de Elvira blanka-roza

nur de ŝi havas, laŭ konjekt’ supoza,

la monvaloron kiun ŝi elspezas.

Sed mi, post tio, diri ja necesas,

ke tiel belas la mensog’ altdoza,

ke vanas konkurenc’ tre serioza

eĉ kontraŭ bel’ aŭtenta plej impresa.

Se oni scias ke Natur’ ne restas

simile kiel fakte ĝi aperas

kiom mi perdis pro mensog’ mucida?

Ĉielo blua kiun ni ja vidas

ne blua nek ĉielo vere estas,

ho, kial tiom da belec’ ne veras!


La aragona poeto verkis en prozo, inter aliaj, la daŭrigon de la prihistoria verko “Analoj de Aragono” (1630), de Zurita; “Konkero de insuloj Molukoj”, “Popularaj movadoj en Zaragozo” (1591); tri satirajn dialogojn “Menipo”, “Demokrito” kaj “Dedalo”, la unua kontraŭ la malbonaj juĝistoj kaj advokatoj, la dua kontraŭ la frenezaĵoj de la homo, kaj la tria pri la okazaĵoj de la sekretario de Filipo la 2ª, Antonio Pérez.

Cetere li ankaŭ verkis multnombrajn sonetojn, primoralajn versojn, epistolojn, religiajn poemojn kun elementoj bibliaj kaj klasikaj k.a. Elektita Kronisto de Aragono, li forpasis en Zaragozo en 1631.

Antonio Marco Botella