+1971 - José Orós Gimeno

JOSÉ ORÓS GIMENO

1893 - 1971

verkis: Antonio Marco Botella

Naskiĝinta en Zaragozo la jaro 1893, advokato, alta oficisto de la Poŝto, li esperantistiĝis en 1922 kaj konstante viglis por Esperanto. Li gvidis multajn E-kursojn, kelkaj speciale por poŝtistoj aŭ per korespondado.

Li estis prezidanto de la Aragona Esperantista Federacio (1930), kaj ankaŭ prezidis la unuan komitaton de Hispana Esperantista Federacio kiam la sidejo estis Zaragozo (1931).

Kunlaboranto de nia organo "Nia Vivo" kaj de "Progreso Esperantista", li vivis la periodon plej konfliktemajn eventojn de la hispana esperantistaro, kaj en ili li estis en la unua vico de la batalo: kiam la prezidanto de "Frateco", Ramón de Salas, forlasis la postenon por iri al la batalfronto (1937), s-ano Oros okupis la prezidantecon gvidante la Societon kun prudento kaj saĝo, ne nur dum la milito-periodo, sed precipe dum la postmilito, kiam nur oficiale ekzistis en Hispanio "Frateco" de Zaragozo, kaj ĉar la politiko-regantoj malamis Esperanton, li devis ricevi kiel prezidanto la agresojn de la reĝimo. En certa okazo estis junaj falangistoj kiuj eniris sovaĝe en la sidejo de la Centro kaj bruligis librojn kaj dokumentojn, kaj li kaj aliaj komitatanoj nur povis pasive rigardi kiel la sovaĝuloj bruligis ĉion kion ili volis…

En aliaj okazoj estis la guberniestro de Zaragozo kiu malpermesis eĉ ĉio kio estis permesebla, kun la malbona intenco ne toleri la disvolviĝo de la Kongreso ktp.

Samkideano José Oros estis Honora Prezidanto de la 15ª Hispana E-Kongreso, kaj ankaŭ de la Societo "Frateco".

Li forpasis en la jaro 1971.

Antonio Marco Botella