+2005 - Fernando de Diego y de la Rosa

FERNANDO DE DIEGO Y DE LA ROSA

1919 - 2005

verkis: Antonio Marco Botella

“En unu el tiuj longaj postagmezoj de miaj vizitoj al Fernando en la Rezidejo de Zaragoza, li rakontis al mi jenajn viverojn kiujn mi poste donis formon de la sekvanta artikolo. Kelkaj tagoj antaŭ lia forpaso mi legis al li mian version en esperanto pri tiu konversacio, kiun li bonkore kaj amikeme laŭdis kaj dankis. Modeste mi dankis lin”

La tradukinto de Don Quijote al Esperanto

Hodiaŭ ni prezentas al vi biografieton de la tradukinto de Don Quijote al Esperanto, Don Fernando de Diego de la Rosa. Li ankaŭ estas la tradukinto de dudekon da verkoj al la franca kaj al la angla kaj preskaŭ duoncenton al esperanto, inter ili “La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha”. En amika konversacio, kelkaj tagoj antaŭ lia forpaso, li parolis al mi pri siaj plej gravaj viveroj.

Ni komencu parolante pri la patro de nia samideano Fernando, Benigno de Diego, kies nomada temperamento impulsis lin ne resti trankvila en ne gravas kia ajn urbo kiam apenaŭ estis pasinta kelkaj jaroj. Oficisto de la Ministerio pri Financoj li havis ĉiam la eblecon translokiĝi de unu al alia hispana ĉefurbo apenaŭ li enuiĝis en iu ajn el ili. Pro tiu elmigra manio li komencis sian laboron en Almería, poste translokiĝis al Jaén (kie li edziĝis kun Juana de la Rosa), kaj poste sinsekve al Guadalajara, Cuenca, Granada, Soria kaj finfine al Zaragozo, kie ili alvenis en 1932. Laŭlonge de tiu pilgrimado estis naskiĝintaj siaj filoj Francisco, Benigno, Antonio, Fernando, Oscar kaj Octavio.

Nia kolego, Don Fernando de Diego, naskiĝis en Guadalajara la 2-an de novembro de 1919. Tiu kvazaŭ nomadismo de la patro impregniĝis en la spirito de la filoj, kiuj, kiam ili sufiĉe aĝis, sentis la nepran neceson elmigri, kaj tiel ignori la inklinon por iu ajn lando aŭ regiono, tio estas, ili sin sentis kiel civitanoj de la mondo.

Akorde kun tiu spirito, nia samideano Fernando forte sentis allogon por la idearo kaj lingvo esperanto, kiun li lernis en 1933, en tiuj jaroj tre prestiĝa kaj multnombre akceptita en Zaragozo. Li apartenis al la progresema esperantista rondo “Kultura Klubo” kaj kiam eksplodis la intercivitana hispana milito en 1936 multaj membroj el tiu asocio estis mortpafitaj.

Fernando de Diego partoprenis en la intercivitana hispana milito mobilizita de la naci-faŝisma registaro kaj intervenis en la terura batalo de l' Ebro, sed antaŭ ol militservi, en 1938, li jam publikigis per la revuo “Vertice” sian unuan noveleton en la hispana lingvo sub formo de aparta kajero titolita “Paco en la milito”, kiun li esperantigis 60 jaroj poste.

Finiĝinta la intercivitana hispana milito en 1939, oni malpermesis esperanton en Hispanio kaj li profitis sian tempon dum longa malsano lernante la francan kaj anglan lingvojn, tiel amplekse ke li sin sentis kapabla funkcii profesie kiel tradukisto.

La terura mizero politika, kultura kaj ĉiaspeca en Hispanio dum la longa terora postmilito, kaj eble ankaŭ la nomada spirito de la familio de Diego favoris la disiĝon de ĉiu membro el ĝi: Fernando loĝanta ankoraŭ en Zaragoza edziĝis en 1946 kaj gajnis sian panon laborante kiel tradukisto por du eldonejoj de Madrido kaj Barcelono. Plie al tiu ordinara laboro, li tradukis dudekon da noveloj en la franca kaj en la angla al la hispana lingvo.

Post ne longe, liaj fratoj Oscar kaj Antonio, vivo-riske transiris la hispana-francan landlimon kaj elmigris al Venezuelo, kaj kiam ili jam havis solidan situacion proponis al Fernando kaj edzino vojaĝi al Caracas. La paro akceptis la proponon kaj kun la leĝaj dokumentoj aranĝitaj en tiu sudamerika lando, kiu en tiu momento ĝuis grandan prosperon pro la petrol-produktado, ili enŝipiĝis ĝis tiu lando.

En Venezuelo Fernando de Diego komencis labori kiel tradukisto en la Agentejo pri Informado “United Press” kaj kiel redaktoro ĉe la Oficejo por Novaĵoj “Offipren”. En 1952 li eniris kiel profesiulo pri tradukado en la Petrola societo “Shell”, kie li laboris dum dek jaroj en la informo-servoj kaj ankaŭ kiel ĉefredaktoro de la monata revuo “Tópicos Shell”. Tiu intensa laboro tre bone pagata donis al li grandan ekonomian prosperon, sed eble pro tiu nomada spirito de lia familio ŝprucis denove en li la bezonon regali siajn okulojn per novaj horizontoj. Kaj tiu sento impulsis lin translokiĝi al Kanaríaj Insuloj .

En tiuj belaj insuloj lia vivo profunde ŝanĝis. Tie li trovis la saĝan konsilon de Don Juan Régulo Pérez, katedra profesoro de la Universitato de La Laguna, kaj ankaŭ direktoro de la Esperantista Eldonejo “Stafeto”, kio inklinis lin al pli profunda praktikado de esperanto kaj al la perfektigo de la tradukarto de la internacia lingvo.

En 1964, nia samideano kaj edzino kun ilia filo (jam naŭ jara) oni atentis averton de la gepatroj de Fernando pri maljuneco, soleco kaj malsanoj, do konsilinde estis ke ili vizitu ilin en Zaragozo, kaj post konstati ilian nekontentigan sanstaton, li interkonsentis kun la aliaj fratoj malproksimaj de la aragona ĉefurbo, ke li restu iom da tempo zorgante la gepatrojn, do jen al li denove en Zaragozo oni ne sciis dum kiom da tempo. La edzino kaj la filo revenis al Kanariaj Insuloj ja la filo devis daŭrigi sian edukadon en la lernejo.

En 1971 Fernando de Diego publikigis en esperanto “La Cigana Romancaro” de García Lorca, vera ĵuvelo lirika, kaj iom pli poste, ankaŭ en esperanto, ”Kun sopira koro”, t. e. “Rimas” de Gustavo Adolfo Becquer, “Doña Barbara” de Rómulo Gallegos kaj post ne longe “La arbo de la sciado” de Pio Baroja kaj iom pli poste “Sentempa Sinfonio”, t . e. la plej gravaj poemoj de la hispana liriko.

De 1970 ĝis 1986 la esperantista aktivado de nia samideano tre profundiĝis: li kunlaboris en diversaj gravaj internaciaj esperantistaj revuoj, ofte prelegis en esperanto en pluraj hispanaj urboj kaj en Hungario, Polonio kaj Venezuelo. Dum longa periodo da tempo Fernando de Diego tradukis al esperanto preskaŭ cento da verkoj, kelkaj el la plej selektaj sudamerikaj kaj hispanaj aŭtoroj, kaj aliaj el la franca kaj angla, kiujn li vivigis en esperantaj versioj. Tiu intensa aktivado donis kiel rezulton elekti lin membro de la Akademio de Esperanto.

Dum tiuj indikitaj jaroj, diferencoj inter nia samideano kaj edzino donis kiel rezulton la divorco de la paro.

En 1975 nia samideano Fernando estis invitita prelegi en la Universitato de Gyula (Hungario), kaj returne al Hispanio li scivolis viziti Varsovion. Li restis dum unu semajno en la pola ĉefurbo, kaj de tie li kun aliaj esperantistoj veturis al la urboj Katovvice kaj Wroclaw. En tiu ĉi lasta pola urbo li konis kaj enamiĝis de pola virino, kun kiu li edziĝis. Ambaŭ venis al Zaragozo kie ili decidis estonte loĝi.

En la Aragona ĉefurbo nia samideano daŭrigis sian esperantistan aktivadon: gvidis esperanto-kursojn, estis ĉefredaktoro de “Boletín” de HEF, daŭrigis sian kunlaboradon en internaciaj esperantistaj revuoj, tradukis novelojn de prestiĝaj aŭtoroj sed... en lia menso viglis du defiojn kiuj persistis konstante por eventuala realigo: la redaktadon de ampleksa kaj kiel eble plej kompleta Hispana-Esperanto Vortaro kaj la tradukon de “La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha”.

Jam de antaŭ kelkaj jaroj Fernando de Diego studadis la teknikajn malfacilojn kiujn li trovis por la traduko de tiu verko: la teksto de “Don Quijote” en la hispana lingvo eldonita de antaŭ preskaŭ kvar jarcentoj prezentis tre malfacilajn solvojn por la tradukado kaj li demandis sin : ĉu esperanto, lingvo kiu apenaŭ estas vivinta unu jarcento, havos la necesajn vortojn por speguli tion kion volis esprimi la inĝenia Miguel de Cervantes en sia libro?

Fernando tuj rimarkis kaj klare tion skribis “ke Don Quijote estas verkita en lingvo kies sintakso tre diferencas de la aktuala”. En la teksto de tiu verko ekzistas antikvaj proverboj kiujn oni ne plu uzas, ankaŭ kompletaj frazoj esprimitaj per arkaikaj vortoj jam antaŭ longe malaperintaj, tipaj diroj de tiu epoko kiuj signifas nun nenion por la hispano-parolantoj, speciala stilo de libro bonhumora komprenebla por la tiuepoka homo sed ne ĉiam por la aktuala, kaj sekve reprodukti la etoson de la ĉiutaga vivo de antaŭ kvar jarcentoj ne nur bezonis talenton sed ankaŭ profundan studadon... Kiel speguli fidele tiun fajnan ironion, kiu ŝprucas en ĉiu frazo de la komenco ĝis la fino de la verko ?

Li devis studi ne nur tiujn problemojn kiujn ni skizas, sed ankaŭ la historion de la beletristoj de tiu epoko, kiel perfekte oni perceptas kiam li klarigas la satirajn aludojn de unu verkisto kontraŭ la alia...

La tasko ne estis ja facila por iu ajn tradukanto, eĉ por la plej kompetentaj. Certe ke jam ekzistis kelkaj kleraj esperantistoj kiuj intencis traduki Don Quijote, ni citu kiel ekzemplon al s-roj Inglada, Bourlet, Law, Pujula i Vallés, Hernández Lahuerta kaj aliaj, sed vero estas ke ili nur tradukis kelkajn malmultajn ĉapitrojn, kaj kvankam ni ja parolas pri tre elstaraj esperantistoj la realo estas ke la verko de Cervantes neniam estis komplete tradukita ĝis kiam tion faris Fernando de Diego.

Konscia pri tiaj malhelpoj li komencis tiun tradukon iom post iom, pripensante ĉiun problemon kaj uzante sian tutan kapablon por ilin solvi. Li uzis en la tuta verko nur 21 neologismoj, ĉiu el ili sufiĉe bone glosita en la ĝusta momento kaj estas vera ĝuo por la amantoj de beletro kaj historio legi la klarigojn je la fino de ĉiu ĉapitro.

Ekzemplo pri tiu malfacilo estas, tiu frazo de la XVIIIa ĉapitro kiam en la lingvo de Cervantes oni skribas:

"Entraron a Don Quijote en una sala, desarmole Sancho, quedó en valones y en jubón de camuza, todo bisunto con la mugre de las armas, el cuello era de valona a lo estudiantil, sin almidón y sin randas, los borceguies eran datilados y encerados los zapatos"…

Fernando de Diego tradukis al esperanto tiun frazon tiel facile kiel oni povas konstati:

"Oni kondukis la kavaliron en ĉambron, kie Sanĉo demetis lian armaĵon kaj lasis lin en ties valona kalsono kaj ĉamo-leda sajo tute grasecaj pro ilia frotado kun la pecoj de la armaĵo. Poste Don Quijote surmetis al si Van-Dajkan kolumon ne amelitan kaj senpuntan, laŭ la maniero de la studentoj, paron da flavaj subŝuoj kaj alian paron da ŝuoj ciritaj"…

Kompreneble tiu penado kaj profunda studado nur povis doni kiel rezulton la kompletan sukceson de la traduko.

La libro, kun tiel riĉa teksto kaj la tutvalora aldono de gravuraĵoj de Gustavo Doré estis eldonita de “Fundación Esperanto” en Zaragozo, en la jaro 1977, kaj bezonis de la malavara ekonomia kontribuo de kelkaj bonaj malavaraj esperantistoj.

En 1986 Don Fernando kaj edzino reiris denove al Venezuelo kie ankoraŭ loĝis liaj fratoj. Tie li komencis alfronti tiun alian defion pri kiu ni jam parolis, t.e redakti grandan kaj plej bonan Hispana-Esperantan Vortaron. Ĝi estis publikigita ankaŭ en Zaragozo en la jaro 2003. Sed la forpaso de tri el liaj fratoj en mallonga periodo da tempo plenigis lian spiriton de pesimismo kaj tial la geedzoj decidis reveni al Eŭropo kaj loĝi en Polonio, lando de la edzino.

Kiam ŝi forpasis, li decidis reveni al Zaragozo, kie li laste loĝis kaj mi ofte vizitis lin; en unu el tiuj vizitoj li rakontis al mi, amikeme, parto de tiu ĉi biografieto, kaj kiam en la sekvanta vizito mi legis ĝin al li, mi aŭdis tro da laŭdoj, kiujn mi, modeste, akceptis, sed li fine forpasis je la fino de junio de tiu jaro.

Evidente, biografio de persono kiu vivis tiel intense kaj intelekte elstare, bezonas multajn pli da paĝojn por priskribi pli detale kion estis reale lia vivo.

Mi tutkore dankis/as al nia samideano Fernando pro tiuj personaj informoj kiuj ebligis al mi verki ĉi tiun biografieton.

Ke li pace ripozu por eterne!

Antonio Marco Botella

Zaragozo julio 2005

P.S. Tiu ĉi artikolo havas profundan sentimentalan senton por mi, la verkinto, ĉar kelkaj tagoj antaŭ lia forpaso, mi legis ĝin al nia samideano kaj amiko Fernando, kaj li diris al mi: "vi verkis tiun artikolon pli bone ol mi ĝin faris en mia aŭtobiografio, do mi tre dankas vin!".

Mi modeste akceptis lian laŭdon, ja mi konsideris tiun esprimon kiel amikan komplimenton, sed ĝuste pro tio, mi petas al iu ajn samideano kiu repubikos mian artikolon respektu tute la tekston sen ŝanĝi eĉ ne unu vorton.