1989 - Poetoj Malaganoj
POETOJ MALAGANOJ
Antonio Marco Botella
Zaragozo - 1989Malago, havas longan tradicion pri fascino kaj sorĉo. Tero de poetoj kaj artistoj, kun bela strando kaj klaraj lumoj, paradizo de la suno rigardanta la Mediteraneon, ĝi gardas ankoraŭ viva la gracion kaj memoron de la neforgesebla Al-Andalus per multnombraj restaĵoj, inter kiuj elstaraj la alkazabo.
En la Malago de tiu memorinda epoko naskiĝis la granda filozofo kaj poeto Avi- cebron (1020-1057), alinome Ibn Gabirol, tie loĝis aŭ naskiĝis poetoj tiel famaj kiel Al-Rusafi, Ibn al-Sayj al Malaqi, Ibn al-Haÿÿ, Abd al-Wahhäb, Ibn al-Malaqi, Ibn al-Sarräy kaj multaj aliaj.
Ni okupiĝos hodiaŭ, unue, pri du poetoj malaganoj pri kiuj malmulte oni scias: unu el ili estas Abü Yafar ibn al-Lama`i, naskiĝinta en Malago je la 11-a jarcento, tre juna ankoraŭ li jam elstaris kiel talenta homo, tial li estis kunvokita al la kortego de la berbera sultano de Malago Ali ibn Hammüd, kie li oficis kiel sekretario de la sultano mem. Li elstaris kiel poeto, kaj lia nomo aperas kiel tia en "La libro de la Standardoj" kaj en Al-Dajira". Jen poemopeco trovebla en unu el tiuj verkoj:
Meze de la nigra nokto
nubo flugis tutgracia:
balanciĝis ĝi timema
same kiel ŝanceliĝas
hom' iranta plej sencele
aŭ kun la pied' vundita.
Kaj zefir' disigis perlojn
el lukskolier' fascina
de la nubo promenanta
en la milda nokt`intima,
kaj, volante ilin serĉi,
ĝi lumigis lampojn brilajn,
kaj la nokto per la fulmoj
montris sin pli emocia…
La alia poeto pri kiu ni deziras paroli estas Abü-l-Qasim ibn al-Saqqat, menciita de la eminenta arabisto Emilio Garcia Gómez, sed pri kiu oni scias nur, ke li naskiĝis en Malago en la 12ª jc. Jen la sola poemo, kiun ni konas de li verkita:
Festo en ĝardeno
Sub la ombr' de tiu tago
giris niaj amdeziroj
kiel astronomaj sferoj
sopirantaj pri feliĉo.
Tiujn horojn ni pasigis
en ĝarden' kun ĝoj-vibroj
kie nigra nub' vaganta
per la sabr' de fulmo-brilo
en la ektagiĝo servis
trinkon al la invititoj.
Ruĝa vino al ni donis
por dorm-kusenoj mirtoj
flor-bukedojn tre komfortajn
inter bosko-verd' kaj triloj.
Ni aspektis kiel reĝoj
meze de plej pompa rito.
Amo-man' nin lerte tredis
por amoro kaj iluzio:
amo estis la fadeno
estis ni la perlo-bidoj.
Nin atakis, kvazaŭ lancoj,
la fraŭlinoj mamo-cicoj,
ni nur uzis por defendo
niajn haŭton kaj sentivon.
Antaŭ ni vizaĝoj ĉarmaj
malkovriĝis en la nigro,
ŝajnis lunoj plektonoktaj
dolĉ-ridetoj de knabinoj.
Kaj, krom tiuj du poetoj preskaŭ nekonataj, permesu al mi mencii alian sufiĉe prestiĝan, Abd al-Rahman ibn Muqäna, poeto loĝinta en la kortego de Idris la 2ª ibn Yahya ibn Ali ibn Hammud (m. 1055). Li dediĉis al tiu kalifo plurajn poemojn, inter aliaj ĉi tiun:
Jam la unua ektagiĝo helis
por mi lume brila klara.
Donu al mi bonan vinon
antaŭ ol la muezin' preĝ-klama
firme krios kun vera soleno:
"nur Alaho estas granda!".
Post miksiĝo de vin' kaj akvo
vaste sur la frunt' gutadas
inter liaj tristaj gravaj faltoj
kvazaŭ fajnaj perloj saltas
kaj unue ili plaĉe ŝvebas
jen bobelo aerpendanta,
poste turnas kiel ringoj
antaŭ kamelnazo kalma.
Plaĉas drinki dum festenoj
kun junuloj vere malavaraj,
kiuj montras sin ĝentilaj,
mirtojn ŝerce interŝanĝas;
plie ili plaĉe trinkas vinon,
kiun knabo bel-vizaĝa
verŝas haste laŭ rapido
de gazelo vigle kaj arda…
Rigardadi belan knabon
ĉiam estas vere agrabla,
kiam sur l' eburan frunton
la gagataj haroj falas,
aŭ kiam ekfloras rozo
sur jasmena vango pala.
Lia branĉ-talio kurbas
kvazaŭ sabl-montet' elstara,
kaj el nokte nigraj haroj
ŝprucas la vizaĝo blanka.
Rozoj el la bela ektagiĝo
vekis per roseroj ĉarmaj
la narcisojn bonodorajn
per gutado kvazaŭ larma,
dum Plejadoj estingiĝis
en la horizonto rava,
same kiel la jasmenoj
en la blanko-hel' forsvagas…
La tenebr-flugilo nokta
fuĝas el l' aŭror' venanta,
kiel nigra korv' forflugas
kaj malkovras l' ovojn blankajn,
tiam kiam la sun' aperas
restas ĉiuj blindumataj,
ja la suno estas Idris,
filo de la granda Yayä,
fil' de Ali, fil' de Hammüd
Princo de Kredantoj fama!
Kaj nur ĉar naskiĝis en Malago, kvankam preskaŭ sia tuta vivo loĝis en Zaragozo, ni mencios al la poeto kaj filozofo Selomo ibn Gabirol (Avicebron 1020-1057) kun dura karaktero kaj religiema stilo, ja li sin montras kun certa simileco al la religiaj hispanaj poetoj vivantaj kelkaj postaj jarcentoj, mi montros unu el siaj poemoj, kaj vi mem kara leganto, faru la komparon kiun mi mencias. Jen tiuj versoj:
Mi vin serĉis je l' aŭroroj kaj je ĉiu sunsubiro,
kaj etendis al vi mian manon kun la humiliĝo
de la almozul' petanta mondonacon per suspiroj,
sed pri vi mi amsojfas kaj pretendas la atingon
trovi vin ĉe la altaĵo de plej glora mondopinto.
Gloraltaĵoj ne sufiĉas por enhavi vian virton,
kreskas en mi tamen amon al vi preter mia vivo.
Ĉu mi ĉe la kor' ne gardos vian nomon kaj prestiĝon
ĝis la horo, kiam venkos via amo super ĉio?
Jen pro tio, ke mi laŭdos vian nomon ĝis vivlimo,
dum en mi elspiro restos el l' amata viva Dio!
La longaj periodoj de la paragrafoj uzitaj de la poeto ĉi-poeme, devigis min, en la traduko ŝanĝi la versoformon oksilaban per tiu alia dekses-silaba, pli antikva, propra al la kastilia poetiko, laŭ la tradicio de la romansa versoformo.
Kaj tiel mi finas mian laŭdon al la Malago de tiu pasinto….Sub la ombro de la alkazabo multnombraj poetoj prikantis dum jarcentoj la selektan vinon, la dolĉajn figojn mondfamajn de tiu ĉi tero… La belecon senkomparan de la verdaj ĝardenoj, la oran sunon kaj parfumitajn noktojn de la Malago, revanta tie apud la arĝenta maro…