Malfacila vorto-difino.
Alta aspiro de la vivo
kiam la sentivaj homkaratoj
alte sentas sian allogon
en la profundo de la koro
kiel ne rezignebla bezono.
Amo estas, sento de homo,
ĉu de viro, ĉu de virino,
plena de forta sentiveco...
Ankaŭ estas, tiu teneraspiro
brulanta en la homa koro
kiu anhelas ĝian posedon.
Amo estas, la tener-rigardo
de patrin' al eknaskiĝinta filo.
Ankaŭ estas, la unua kiso
de adoleskanto al l' amatino…
Amo estas, pasia dolĉa sento
kiu puŝas la sekson de unu l' alian.
Fine, Amo estas romantika sento
kun speciala pura mistikismo
kiu komencas per "jes, mi vin amas"
kaj sekvas "mi amas vin nun kaj ĉiam"
kun l'akompano de certa seksĝuo
kaj l' aspiro al daŭro senfina…
Amo estas ankaŭ kaj sendube:
tiu lasta kiso kiun ni donas
al la person' kiun ni multe amis
dum la tuta viv' kaj nun forpasas,
ja doloro kaj amo estas miksaĵo
envolvita en mistera eterneco!!!