2013 - Priskribo de La Seo del Salvador

Vizito al la Seo de San Salvador

Antonio Marco Botella

Zaragozo - 2013 HEK


Tiu ĉi katedralo estis konstruita sur sama loko kie estis la plej granda moskeo de Sarakusto dum la okupado de Iberio, ĝi estis konsekrita de la episkopo Sro Pedro Librana en la jaro 1119, unu jaro post la konkero de Zaragozo fare de Alfonso la 1ª.

Baldaŭ oni pensis konstrui novan templon, kiu estis komencata ĉe la fino de la sama jarcento XIIa, laŭ la unua Eŭropa stilo, la romanika. De tiu preĝejo oni konservas la malsupra parto de la absido, kun elegantaj fenestroj bele dekoraciitaj ekstere, kaj interne riĉa skulptarta dekoracio, eltrovita malantaŭ la ĉefretablo de la templo.

Je la komenco de la XIVa jarcento kaj post la falo de parto de la romanika preĝejo, oni konstruis alian laŭ la nova modostilo, tio estas la gotika. Ĝia strukturo konsistis el tri navoj, pli mallongaj ol nuntempe, kaj kapeloj inter abutmentoj.

Kiam oni levis la kupolbazon, estis papo en Avignon, Pedro de Luna, kiu malavare kontribuis al la konstruado de la katedralo, (kie li antaŭe estis kanoniko). La kupolo konstruita de mudeharaj masonistoj havis tiaro-formon, por evidentigi ĝian patronigon.

Kelkaj jaroj poste, la aŭdaca strukturo estis konsiderata en ruino-stato, kaj la ĉefepiskopo Alonso de Aragón, ĉe la sojlo de la XVIa jarcento, decidis rekonstrui ĝin. La nova kupolo finita en la jaro 1520 kaj realigita de kristanaj kaj mudeharaj artistoj, estas orangule bazita, kaj fariĝas oktogona pere de kvar trumpoj; ĝi estas kovrita per stelornamita volbo de krucitaj arkoj, kun riĉa dekoracio de rozo-formaj tajlaĵoj, sur orumita ligno.

Ĉe la malsupra parto ekzistas niĉoj inter pilastroj de renesanca karaktero. La tutaro estas sintezo de stiloj gotika, platereska kaj mudehara, kiu pompas, precipe, ekstere. Estis ampleksigo de la templo je la fino de la XVa jarcento, aldonante koncernajn navojn ĉiuflanke, kaj poste plilongigis ilin longitude, krom unuigi la internan parton. La kvin navoj estas kovritaj de transepta volbo, kaj ili per sia simpleco aŭ komplikado spegulas la diversajn fazojn de sia konstruado.

La ĥorejo, situata meze de la preĝejo laŭ la hispana kutimo, enhavas gotikan seĝaron de la XVa jarcento, fabrikita de la prestiĝaj fratoj Gomar. En la XVIa jarcento oni ĝin ĉirkaŭis per muro kovrita de tajlita dekoracio, sur malmoligita gipso de platereska karaktero.

Nuntempe, pro plifirmigaj laboroj, kiuj nur permesas viziti la kapekstremon de la preĝejo ĝis la ĥorejo, oni translokigis al unu el la altaroj, apudflanke de la Ĉefa, tiun de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.

Speciale grava estas la grandioza kaj monumenta gotika retablo, komencata en la jaro 1445 de P.J. de Vallfogona, aŭtoro de arta murkolekto kun reliefoj de la vivo de Sankta Valero, alternante kun niĉoj de vegetala dekoracio, destinitaj por surmeti arĝentajn bustojn. Sur ĝi oni levigis la retablo-korpon, kiu estas aranĝita triptikoforme kun tri scenoj: la Transfiguro, la Epifanio kaj la Ascensio de la Sinjoro, verko de la germana skulptisto Hans de Suabia. Oni kovras ilin per sveltaj dekoraciplenaj baldakenoj kun figuretoj, kaj enkadriĝas per protektilo riĉe dekoraciita de vegetalaj motivoj kaj anĝelaj figuroj.

Inter la kapeloj kiuj distribuiĝas laŭlonge de la preĝeja perimetro, la plej antikva estas tiu de Sankta Mikaelo, konata kiel la paroĥeto, kies konstruo estis ordonita de la ĉefepiskopo Lope Fernandez de Luna en 1360. En la kromaj kapeloj kiuj oferas reprezentecan elmontron de la Aragona Arto, ekde la XVIa al XVIIIa jarcento elstaras du grandiozaj ensembloj, tiu platereska de Sankta Bernardo fondita de Hernando de Aragono. Ankaŭ estas interesa la kapelo de la Blanka Virgulino, maldekstre de la ĉefkapelo, kun pentrita retablo, verko de la Borgonja skulptisto Johano Dusi.

Estas enkalkulita ankaŭ al tiu katedralo, du muzeojn, unu la kanonika kapitula, kun eksterordinara ensemblo de orajarto inter aliaj objektoj. La alia, muzeo de tapiŝoj, kun unu el la plej bonaj hispanaj kolektoj de gotikaj tapiŝoj.

Antonio Marco Botella