+2008 - Víctor Ortiz Gratal

VÍCTOR ORTIZ GRATAL

1926 - 2008

verkis: Antonio Marco Botella

Naskiĝinta en Zaragozo en la jaro 1926, domkonstruisto, li esperantistiĝis en 1950 kaj apartenas al tiu generacio de gejunuloj kiuj revivigis Esperanton en la aragona ĉefurbo post la intercivitana hispana milito.

Dum pluraj jaroj li estis komitatano de "Frateco" kaj de HEF, dank' al lia malavara kontribuo oni financis la eldonon de la libro "Don Quijote de la Mancha" de Cervantes en traduko de Fernando de Diego.

Li partoprenis en ĉiuj aktivadoj de la loka Societo, kaj estis ĉeforganizanto de la Hispana Esperanta Kongreso okazinta en Zaragozo en la jaro 1983, kiu estis samtempe la 75ª datreveno de la fondo de "Frateco".

Malavare li kontribuis ekonomie al la aĉeto en Madrido de la domo kie oni situis la sidejon de Hispana Esperanta Federacio.

Li estis Prezidanto dum pluraj jaroj de "Frateco" de Zaragozo, kaj estrarano de "Fundación Esperanto".

Li estis sendube unu el la plej gravaj ekonomiaj helpantoj de nia Societo, kaj bedaŭrinde forpasis la jaro 2008.

Antonio Marco Botella