Jaroj 1920-1927

KRONIKO EL LA HISTORIO DE "FRATECO"

JUBILEA 75a datreveno: 1908a - 1983a

verkis: Antonio Marco Botella

1920

Tiu ĉi jaro, kiu sin prezentis sub la signo de la espero en promesplena rikolto pro la laboro farita, signifis por "FRATECO" la plej malfacilan provon kaj plej grandan sukceson kiun kiel Societo devis entrepreni dum sia ekzistado. Efektive, ne multe oni devis atendi por mezuri la karatojn de la esperantisma spirito de tiu Zaragoza kolektivo kaj ties kapablo por solvi la problemojn plej komplikajn, ĉar kun la nova jaro, alvenis ankaŭ terura mesaĝo de Centra-Eŭropo petanta helpon por la infanoj.

Samideano José Larruga, kiu vivis tiujn momentojn, rakontas emocie al mi, kiel okazis tiu evento: "Je la komenco de tiu jaro oni ricevis en "FRATECO" kortuŝan alvokon de "Esperanto-Societo por Stirio" datumita la 15an de januaro en Graz (Aŭstrio) denuncantan la teruran situacion de aŭstraj infanoj kaŭzitan de la pasinta mondmilito, kaj petantan helpon por mildigi malsaton, suferon kaj mizeron de tiom da infanoj senkulpaj. En ordinara kunveno oni legis al ni, membroj de "FRATECO", tiun leteron vere impresan, kaj oni konsentis ke, pro ĝia graveco, oni devis kunvoki eksterordinaran kunvenon, kiu okazis la 9an de februaro, prezidate de S-ro. Eusebio Senra kaj kies konkludo estis:

        • Unue - Traduki hispanlingve la aŭstran alvokon kaj publikigi ĝin en ĉiu hispana ĵurnalo.

        • Due - Starigi en la sidejo de "FRATECO" respondecan komisionon kiu akceptu proponojn pri gastigado de tiuj aŭstraj infanoj, monhelpoj, kaj sugestoj diversaj tiucele.

        • Trie - Fari kurson de Esperanto por tiuj gastigantoj de aŭstraj infanoj, ĉar estis konsentite ke ankaŭ la alvenontaj infanoj devos lerni Esperanton tie, en Aŭstrio, kiel nura rimedo por ke gastigontoj kaj gastigotoj interkomprenu sin. Gvidanto de tiu kurso sin proponis kaj efektive estis S-ro. Emilio Gastón.

        • Kvare - Informi la ĉefajn provincajn aŭtoritatojn pri la afero".

"Plenuminte tiujn punktojn, informinte la aŭtoritatojn, kaj la popolon, "FRATECO" avangarde mobilizis ĉiujn fortojn, proprajn kaj eksterajn, kaj aprobis:

        • a) Estigi specialan kotizon por subteni intensan propagandon en Zaragozo, Hispanio kaj eksterlande.

        • b) Gastigi en la propra Centro aŭstran infaninon.

        • c) Daŭrigi tiun kurson por gastigontoj kaj se necese starigi aliajn.

        • d) Kontakti kun bonfaraj societoj kaj medioj nacie kaj internacie por plenumi pli efike kaj racie la solidaran celon".

"Laŭ propono de "Esperanto Societo por Stirio" oni centrigis la aktivadon de la preparlaboroj favore al la aŭstraj infanoj en Zaragoza, kie oni kreis Patronaron kies Direktoro estis la Fratecano S-ro. Emilio Gastón, kaj la ĉefkunlaborantoj estis: S-roj. Alavedra, Casasnovas, Serrat, Comella, Mañez, Ĉaler, Criach, Llorens, Camdelacreu, Belenguer kaj Aguadé, reprezentantaj ĉiu sian urbon kaj la Esperantan Centron, efike helpataj de samurbaj esperantistoj kaj aŭtoritatoj".

"Oni devis multe labori por trovi kiel eble plej grandan nombron da gastamaj familioj pretaj akcepti en siajn hejmojn tiujn geinfanojn 10-14 jaraĝajn, kiuj devus scii Esperanton por interkompreni sin".

"Multenombraj baroj devis esti venkitaj antaŭ la alveno de la unuaj aŭstraj infanoj, kio okazis la 10an de oktobro de tiu jaro mem, en Barcelono. Emocia estis la renkontiĝo de la akceptintaj esperantistoj kaj la alvenintaj infanoj, kune kantantaj la "Esperon" kun entuziasma fervoro, antaŭ la plej altaj Barcelonaj aŭtoritatoj, gastigontoj, kaj multenombraj personoj".

"La 17an de sama monato alvenis, tra Barcelono, alia transporto de infanoj destinitaj al Zaragozo, kiuj estis akceptitaj same emocie kaj entuziasme. En la Zaragoza stacidomo, la aŭstraj infanoj estis akceptitaj de la ĉefaj aŭtoritatoj urbaj kaj provincaj, Patronaro, reprezentantoj de "FRATECO", gastigontaj familioj, reprezentantoj de pluraj oficialaj lernejoj, kaj multenombraj infanoj, esperantistoj kaj granda amaso da zaragozanoj. Kun la aŭstraj infanoj venis ankaŭ samideano Karl Bartel, Direktoro en Aŭstrio de la organizado de tiu malavara entrepreno, kiu en la stacidomo, respondis al la bonvena parolado de la Reprezentanto de "FRATECO". Depost tiu momento, en nia Societo, loĝis aŭstra infanino Luise Lehner, kiu estis regalata kaj amata de ĉiuj fratecanoj kvazaŭ ŝi estis filino nia".

Simultane kiel tiuj streboj, kiuj tiom da oferoj postulis al nia Societo, kaj speciale al la kontribuo persona de S-ro. Emilio Gastón, vera heroo de tiu homama entrepreno, kelkaj el niaj plej elstaraj membroj kunlaboris en la organizado de la projektita Unua Kunveno de Esperantistoj de Iberial Landoj (UDKEILO), kiu okazis, kiel ni jam menciis, en Barcelono, de la 25a ĝis la 30a de junio, en salonoj de la Barcelona Ateneo, en tiuj de Helpo al la Nacia Laboro kaj en la Solenaĵo de la Universitato.

Partoprenis kiel Reprezentanto de la Aragona Federacio kaj de "FRATECO", S-ro. Manuel Maynar Barnolas, kiu prezidis la kunvenon kun S-ro. Rocamora, de Barcelono. La plej elstaraj esperantistoj de la diversaj hispanaj regionoj kaj Esperantaj Grupoj, intervenis dum tiuj tagoj disvolvante diversajn tezojn pri pli konvena agado kaj enkonduko de Esperanto por oficialigi ĝin, kaj kiel unigi nin. Specialan reliefon oni devas doni al la intervenoj de S-ro. Maynar, nia Reprezentanto, kiu estis plurfoje tre varme aplaŭdata. Fine, oni decidis serĉi kaj proponi projekton por unuiĝo de ĉiuj Federacioj en specifaj celoj, kaj okazigi la Duan Renkontiĝon en Zaragozo dum la proksima jaro.


1921

Ekde oktobro 1920a ĝis la 7a de aprilo de tiu ĉi jaro, estis alvenintaj ĉiuj ekspedicioj de aŭstraj infanoj gastigotaj de la esperantistoj en diversaj urboj hispanaj. La definitiva nombro da alvenintoj estis 326 infanoj, el kiuj nur unu mortis, ĉar estis de longe malsana, la aliaj videble dikiĝis, tute refortikiĝis, akirante mezan gajnon je 18 kilogramoj dum sia restado. Dume, infanino Luise Lehner, de Graz, restis en nia Klubo, zorgate kaj amate de la fratecanoj.

Inter tiuj zorgoj kaj streboj, alvenis la momento kiam oni devis okaziĝi la "Duan Kunvenon de Esperantistoj de Iberiaj Landoj", kiun oni konsideros pli poste kiel Duan Hispana Kongreson de Esperanto.

Sufiĉe antaŭtempe, la preparlaboroj kontentige progresis gvidate de Organiza Komitato konsistanta el elito de fratecanoj kaj samregionaj esperantistoj: Manuel Maynar, Emilio Gastón, Delpón, David Maynar, Senra, Loré, fraŭlinoj Mª Luz Modrego kaj Tomás, samideanoj Larruga, Maraury, Mangada, Belenguer, Martín kaj aliaj. Paralelan helpan laboron faris la barcelonanoj Rocamora, Gorgues, Serrat, Mayol kaj aliaj, kies kolektiva klopodo ebligis tiun historian Kongreson, kiu okazis en Zaragozo, de la 26a ĝis la 29a de majo.

Estis elektitaj por prezidi la laborkunsidojn S-roj. Maynar kaj Gastón, kaj oficis kiel Sekretario Gorgues, kunhelpante en organizaj taskoj Llano, Larruga kaj F-inoj Tomás kaj Modrego.

En la impona kadro de la Provinca Muzeo oni aranĝis belan Ekspozicion de Esperantaĵoj, kiu altiris la atenton kaj admiron de multenombraj zaragozanoj kiuj vizitis ĝin. Prezidis la inaŭguron de tiu Ekspozicio Profesoro Sancho Izquierdo, kun Rocamora, Delpón kaj Gastón, kaj estis tiu ĉi lasta kiu faris paroladeton por prezenti ĝin.

En salonoj de la Zaragoza Ateneo malfermis oficiale la Kongreson, la urbestro de Zaragozo, hispanlingve, kiu promesis moralan helpon al nia afero kaj esprimis al ĉiuj kongresanoj, bondezirojn kaj sukceson. Tuj sekve, salutis la Kongreson, reprezentantoj de ĉiuj Federacioj, Grupoj, Societoj kaj Delegitoj de multenombraj urboj: Jaca, Jerez, Mallorca, Huesca, Tarrasa, Gerona, Madrid, Manlleu, Barcelona, Bilbao, Valencia, Baracaldo, Santander, Vich, Córdoba, Sabadell kaj aliaj.

Temoj debatitaj en tiu ĉi Kongreso estis: la enkonduko de Esperanto en oficialajn lernejojn, kiu estis prezentita de S-ro. Artigas de Zaragoza; la konsidero de Esperanto kiel sola lingvo, kiun prezentis J. Serrat, de Barcelono, temo konfliktema kiu estis tre arde debatita; kaj fine, propono pri unuiĝo de ĉiuj Federacioj kaj Grupoj en landan Konfederacion.

Konkludo de tiu ĉi Kongreso, laŭ propono de samideano Julio Mangada estis:

        • Unue - Nomi definitivan komitaton por organizi la Konfederacion de Iberiaj Esperantistoj.

        • Due - Restigi dum ĉi jaro la nunajn organizaĵojn, tiaj kiaj ili estas nun, sed kunlaborantaj aktive ĝis la proksima Kongreso en Madrido, kie oni starigos la Konfederacion.

        • Trie - La Komitato konsistos el samaj personoj kiuj organizis la Zaragozan kongreson.

Ankaŭ estis interesaj en tiu ĉi Kongreso la brilaj paroladoj de elstaraj oratoroj: paroladis S-ro. Julio Mangada (kiu reprezentis ankaŭ la Ministron pri Defendo), pri la temo: "Rilatoj inter la popoloj de la antikveco ĝis nun. Solvoj diversaj. Sola sukcesanta solvo per Esperanto", kiu estis tre varme aplaŭdita.

Alia oratoro estis nia ŝatata samideano kaj fratecano Profesoro Miguel Sancho Izquierdo, de la Zaragoza Universitato, kiu paroladis pri la temo: "Esperanto kaj efektivigo de universala Juro", kiu elokvente elmontris per solidaj argumentoj ke la Juro estas unu sola kaj sama ĉiam kaj ĉie, kaj Esperanto la nura ilo kapabla por efektivigi la unuecon de la Juro. Li estis entuziasme aplaŭdita.

La temo "Teorio pri pozitivaj kaj malpozitivaj fortoj socie kaj ekonomie konsiderataj" estis scienca kaj profunda kaj altiris la atenton kaj intereson de la ĉeestantaro.

La 29an de majo, je la dekunua horo, okazis la ferma kunsido, kiun prezidis lia Rektora Moŝto de la Zaragoza Universitato S-ro. Ricardo Royo Villanova, kiu ravis al la ĉeestantoj per belega parolado laŭdanta la altajn kvalitojn de Esperanto, "precipe kion Esperanto enhavas, la forton kiu sukcesigas ĝin ĉie: la internan ideon".

Belega broĉo kiu fermis tiel admirindan Kongreson, ĉiam menciitan kiel modelon pri organizado kaj brilaj rezultoj.

Ankoraŭ tiu jaro alportus al ni ĝojojn kaj malĝojojn atentindajn: en monato julio forpasis la entuziasma kaj klera samideano David Maynar, filo de nia eksprezidanto S-ro. Manuel Maynar, tiama delegito de U.E.A. en Zaragozo, tutbrila junulo kies kompetenteco kaj aktivado en nia Centro, estis firma espero pri promesplena estonto por "FRATECO" kaj la hispana esperantismo.

En monato oktobro, okazis en Gerona la 9a Kongreso de Kataluna Esperantista Federacio, kiun partoprenis nia samideano S-ro. Emilio Gastón kiel reprezentanto de "FRATECO". Mi ne povas eviti la tenton kopii peceton de kroniko pri tiu evento, verkita de samideano F. Piñol kaj publikigita en esperanta gazeto:

"Je la 16a horo aperis en la laborkunsido nia karega aragona samideano, vera patro de la aŭstraj infanoj gastigataj en Hispanio; S-ro. Emilio Gastón, advokato el Zaragozo, kiun mi salutas tre kore per tiu ĉi raporteto. Certa mi estas, ke li neniam estis aŭdinta aplaŭdadon tian, kian okazigis la Prezidanto de K.E.F. prezentante lin al la Kongreso. Li salutis je la nomo de aragonaj samideanoj, kaj la emocio sentata de tiu grandanima aragonano preskaŭ malpermesis al li fini la saluton".

Kiel vi povas konstati, jaro riĉenhava por "FRATECO", ombroj kaj lumoj en la vivo de nia Societo, laŭ la vivo mem estas.


1922

La aŭstraj infanoj restis en Hispanio minimume unu jaron. Iom post iom ili foriris, escepte de 29 infanoj, kiuj laŭ propra deziro kaj ankaŭ de iliaj respektivaj gastigantoj, restis definitive en nia lando. Je la 21a de julio de tiu jaro, foriris la unua ekspedicio de Barcelono al Aŭstrio, ilia lando, post la plenumiĝo de nia homama celo. Emocia estis la ekvetura momento, kvazaŭ temus pri familia disiĝo.

Ne, ne estis favora por ni tiu ĉi jaro: denove milito, la maroka milito bremsis iamaniere la malvolvon de nia movado en nia lando kaj en nia urbo. La Kongreso de la hispana esperantistaro kiun oni projektis en nia urbo por okazigi ĝin en Madrido - El Pardo tiun ĉi jaron, tute fiaskis. S-ro. Benigno Luna, kiu pli poste estis Prezidanto de "FRATECO" kaj en tiu momento loĝanta en Madrido, rezignis organizi ĝin antaŭ tiom da malhelpoj kaj malfacilaj cirkonstancoj kiu baris la unuajn demarŝojn, kio devigis la landan komitaton komisii al la Orienta Federacio organizi ĝin en Valencio, sed jam printempe de jaro 1923a.


1923

Ankaŭ malbona jaro por nia Societo: apenaŭ Esperanto interesas la zaragozanojn. La politika kaj socia situacio de nia lando grave influas en tiu pesimisma sinteno.

Dum somero de tiu jaro, foriris la lastaj aŭstraj infanoj kiuj ankoraŭ restis ĉe ni kiel rezulto de tiu solidara operacio kiu tiel multe levis la prestiĝon de "FRATECO".

De la 17a ĝis la 20a de majo okazis en Valencio la IIIa Kongreso de la hispana esperantistaro honore prezidate de Lia Reĝa Moŝto Alfonso la XIIIa. Prezidanto de tiu Kongreso estis S-ro. Luis Jordana de Pozas, aragonano, kaj unu el la fondintoj de "FRATECO", en tiu momento loĝanta en Valencio, kaj ankaŭ Prezidanto de la Orienta Federacio.

Estis diligenta kaj konstrua Kongreso, kiu strebis la difino kaj amplekso de la diversaj Federacioj, kaj skizis preskaŭ kompletan Regularon administrontan la Konfederacion: sumo de unuigitaj Iberiaj Federacioj, ĉar ĝi inkluzivis ankaŭ la portugalojn.

Ni estis reprezentitaj de S-ro. Manuel Maynar, unu el la plej elstaraj kaj reprezentecaj figuroj de la hispana esperantistaro, kiu kunigis al sia granda elokvento la efikon por resumi kaj rapidigi la solvon de la plej malfacilaj problemoj.

Fine, oni decidis okazigi la proksiman Kongreson en Bilbao, somere de la proksima jaro 1924a.


1924

Ankoraŭ ne favora jaro por nia afero. La diligento kaj entuziasmo de la fratecanoj tute ne atingis veki la atenton de niaj samurbanoj pri Esperanto.

De la 19a ĝis la 22a de junio de tiu jaro okazis en Bilbao la IVa Kongreso de Iberiaj esperantistoj, kiun prezidis la hispana Reĝo en la honora kadro. Ni estis denove reprezentitaj de S-ro. Manuel Maynar.

Kongresa glumarko eldonita kadre de la

"Dua Kongreso de Iberial Geesperantistoj"


Dum la laborkunsido, la teksto kiun oni pretigis en Valencio kiel regularon de la Konfederacio, estis aprobita, kaj tuj akceptita de ĉiuj Federacioj. En la kadro de tiu Kongreso okazis ankaŭ Literatura Konkurso, kies unua premio estis por S-ro. Joseph Berger ĉekoslovako loĝanta en Córdoba; kaj dua premio por S-ro. Luciano Bedarona, de Bilbao.

Oni decidis okazigi la proksiman Kongreson en Córdoba, kio entuziasmigis al niaj andaluzaj samideanoj.


1925

Nia samideano Emilio Gastón Ugarte forpasis. Fondinto de "FRATECO", dum longaj jaroj Prezidanto de nia Societo kaj aliaj komitataj postenoj, li estis ja kompetenta esperantisto, vera pioniro de nia movado en Zaragozo, senlaca batalanto kaj entuziasma fervorulo, lia nomo estas intime ligita al la vivo de "FRATECO", kiun li reprezentis, donante al ĝi la propran brilan personecon. Li prezidis la Patronaron por akcepti en la tuta Hispanio la aŭstrajn infanojn, kaj devis superi vere malfacilajn barojn por sukcesigi tiel malfacilan entreprenon.

Nia karmemora Valencia samideano Luis Hernández, verkis pri li jenajn pensojn, kiujn mi plenplene subskribas hodiaŭ:

"Dum la heroa epoko de Esperanto en Zaragozo, S-ro. Emilio Gastón bone konsciis pri la tasko farota; feliĉe, li posedis la plej necesajn kvalitojn por la gvida rolo: ĉar li estis delikata spirito, inteligenta homo, fervora samideano kaj lerta organizanto. Lia granda kaj rimarkinda elstareco havas do klarajn trajtojn de alta simbolo, per kiu la junaj promocioj de pacaj batalantoj, en oferoj kaj klopodoj, tra dorna tereno, pionire trabatante kun gaja eltenemo la vojon, sur kiu jam pli sekure kaj firme hodiaŭ ni marŝas".

La perdo de nia samideano Emilio Gastón, estis terura bato por nia Societo, kiu sin nutras de puraj idealistoj, kaj li estis unu el tiuj. Ke li pace ripozu!

La nacia kongreso okazis en Córdoba, de la 10a ĝis la 12a de majo. Dum tiu Va Kongreso, oni petis al la Registaro kaj atingis, akcepti oficiale Esperanton kiel klaran lingvon por telegramoj.

"FRATECO" estis reprezentita en tiu tutlanda kunveno, de S-ro. Manuel Maynar kaj ankaŭ de lia filino Sara Maynar.

Oni decidis ankaŭ, okazigi la venontan Kongreson en la ĉefurbo, Madrido.


1926

Esperanto ekviglas denove en Zaragoza ĉar "FRATECO" propagandas ĝin efike kaj fervore: oni starigis novajn kursojn en nia Centro. Nia Prezidanto M. Maynar prelegis en Huesca en mitingo kiun prezidis la provincestro, ankaŭ esperantisto, pri kiu tre favore parolis la Zaragozaj kaj Huescaj ĵurnaloj.

La VIa Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Madrido, kie oni starigis nacian komitaton, ne federacian sed bazitan en tutlanda asocio. Tiu sistemo, tute ne kongrua kun la federacia strukturo de nia movado estis, laŭ nia aragona vidpunkto, grava eraro, kiu malfaciligis la evoluon kaj unuiĝon de la diversaj Federacioj kaj Grupoj. Tiel naskiĝis la Hispana Esperanta Asocio, kies unua Prezidanto estis Moŝta S-ro. Carlos Mª. Cortezo.

"FRATECO" ne akceptis tiun Asocion, kvankam faris sian eblon por ne rompi, momente, nian tutlandan unuiĝon, pro tio preparis novan projekton por solvi la aferon kontentige.


1927

Fruktodona jaro por Esperanto en nia urbo, do ankaŭ por "FRATECO", kiu iom post iom plifortiĝis.

Okaze de la Zaragozaj festoj omaĝe al Virgulino Pilar, "FRATECO" organizis gigantan Renkontiĝon de esperantistoj de ĉiuj la hispanaj regionoj, dum la 20a, 21a kaj 22a de majo, kio efektive okazis en nia urbo en la indikitaj tagoj. Oni atingis interesan fervojrabaton, kaj multenombraj gesamideanoj venis al nia urbo. Oni okazigis laborkunsidon, kie estis konsentite partopreni amase en la proksima Kongreso de Seviljo, kiu devos okazi en la jaro 1928a, kaj oni emfazis pri la neceso de nia unuiĝo. "FRATECO" invitis la alvenintajn samideanojn al la diversaj programeroj de tiuj festoj, kaj ĉiuj kune celebris la kunrestadon per pompa bankedo en "Círculo Mercantil" (Komerca kaj Industria Centro) unu el la plej gravaj de nia urbo kaj en centra loko, kio signifis propagandan fakton favoran por nia afero.

Antonio Marco Botella

Zaragozo, Majo, 1983.