+1993 - Inés Gastón Burillo

INÉS GASTÓN BURILLO

1906 - 1993

verkis: Antonio Marco Botella

Naskiĝinta en Zaragozo la jaro 1906, estuziasma batalantino por Esperanto. La esperantisma etoso de ŝia hejmo, kie tradicie la patro, Emilio Gastón, preskaŭ konstante akceptis la vizitojn de elstaraj geesperantistoj en sia propra hejmo, kaptis ŝin jam en la infaneco, sed estis post la 15ª Hispana Esperanto Kongreso okazinta en Zaragozo en la jaro 1954, kiam ŝi publike ekaktivis.

En 1962ª, kiam Dro Sancho Izquierdo okupis la prezidantecon de HEF, ŝi ricevis la peton de la Prezidanto kunlabori kun li kiel Sekretariino de "Frateco" kaj de "Hispana Esperanto Federacio".

Dum ok jaroj, ŝi ne nur oficis en tiu posteno, sed ankaŭ redaktis "Boletín", organizis la Libro-Servon, fondis la Bibliotekon de la Federacio, pretigis Turisman Servon, resume, ŝi faris grandan laboron.

En 1968, Dro Sancho Izquierdo kaj ŝi duope, entreprenis la gravan taskon organizi la 53ª Universalan Kongreson okazintan en Madrido, kaj Postkongreson en Zaragozo. La Kongreso de Madrido estis pli ol malfacila, ĉar en tiuj jaroj funkciis en Hispanio la diktaturo de Franco, kiu, kvankam dum multaj jaroj malpermesis Esperanton en Hispanio, eble por gajni vizitojn de turistoj ne nur permesis la Kongreson sed eĉ toleris ke la Prezidanto de UEA prelegis pri Homaj Rajtoj kaj eĉ li akceptis la viziton en sia palaco de la OKK!!

En 1970 ŝi forlasis la Sekretariejon de HEF kaj la redaktejon de "Boletín" por redakti bultenon de la Neŭtrala Esperanta Movado, "Horizonto", kompreneble kun la efika kaj saĝa helpo de la kompetenta kataluna samideano Salvador Gumá Clavell.

Kvankam Inés Gastón forlasis preskaŭ ĉiujn esperantistajn postenojn en la Movado, ŝi neniam lasis strebi por nia afero, ŝi aktivadis en la Eldona Fako kaj en la "Fundación Esperanto".

Antonio Marco Botella