VII - Oficialaj honoroj al modesta laboristo

OFICIALAJ HONOROJ AL MODESTA LABORISTO

Antonio Marco Botella


En novembro, de la 5ª ĝis la 9ª de la jaro 1928, okazis en Sevilo la 7ª Hispana Esperanto-Kongreso de Esperanto, tre grava por la Chestanoj, ĉar krom la abundaj problemoj nepre solvendaj naciskale, en ĝi oni devis honorigi la Chestano-n Francisco Máñez per la "Medalo de la Laboro", ĝuste pro lia agado kiel esperantisto.

Je la dekunua kaj duono de la unua kongrestago, okazis la Malferma Kunveno en la ĉefsalono de la mirinda "Palaco de la Provincoj", ĉefa konstruaĵo de la Hispan-Amerika Ekspozicio, kiun inaŭguris la esperantistoj, ĝuste tiu tago.

Prezidis tiun kunvenon la generalestro de la Regiono Moŝta Sro. Carlos de Borbon, reprezentante la Hispanan Reĝon Alfonso la 13ª, kaj kun li, ankaŭ, la unuaj aŭtoritatoj de la Andaluzia ĉefurbo.

Malfermis la Kongreson la Urbestro de Sevilo Sro Diaz Molero, kiu alparolis la kongresanaron dezirante al ili feliĉan restadon kaj plenan sukceson por la Kongreso. Ankaŭ la reprezentanto de la Provinca Deputitaro esprimis similajn dezirojn al la kongresanoj, kaj laŭdis la paceman doktrinon kaj kulturigan strebadon de la esperantistoj.

Post tiuj aŭtoritatuloj, la Princa Moŝto generalo Carlos de Borbón, alpaŝis sur la estradon, kaj legis pecon de la Reĝa Dekreto, per kiu la hispana registaro honoris nian samideanon Francisco Máñez Sánchez, el Cheste, per la" Medalo de la Laboro".

Samideano Máñez, kampolaboristo, kiu ne nur laboris la grundon ekde la sunleviĝo ĝis la sunsubiro, sed ankaŭ lernigis Esperanton dumnokte, supreniris kun granda emocio ĝis la estrado, kie la generalo metis sur lian bruston la honoran medalon. Tiun honoron oni devis konsideri ne nur kiel omaĝon al la persono de Francisco Máñez, sed ankaŭ kaj precipe al lia porEsperanta laborado…

Entuziasma eksplodo de aplaŭdoj tondris en la salono post tiu brila ceremonio kaj oficiala Malfermo de la Sepa Hispana Kongreso de Esperanto.

En la prezidejo, kun la hispana estraro kaj la OKK, sidis Sro Cart, Prezidanto de la Akademio de Esperanto, kiu, salutis la kongresanaron kaj esprimis sian feliĉon ĉar li sin trovis en la lando de Don Kihoto. Inter la salutintoj al la Kongreso oni devas substreki tiun de naŭjara knabineto je la nomo de Cheste, kaj ankaŭ tiun de Francisco Máñez, je la nomo de la urbetoj Chiva kaj Cheste, ja li instruis Esperanton en ambaŭ urbetoj.

En la kadro de la Kongreso oni okazigis Literaturan Konkurson, do oni devas certigi kiel vero, ke ambaŭ estis plene sukcesaj.

Kaj por fini ĉi tiun kronikon pri tiu brila Kongreso, mi rakontas kuriozan anekdoton okazintan tiuj tagoj tre proksime al Cheste, kie loĝis nia samideano Máñez:

Okazis, ke jam de longe, oni murmuris en Cheste, ke je du kilometroj proksimume de tiu urbeto, oni vidis sur la monto apud natura kaverno, homon tute solan kaj preskaŭ nudan, kiu vivis kaj sin nutris nur per herboj kaj vegetaĵoj, kaj ankoraŭ pli kurioza ĉar tiu homo parolis per stranga lingvo. La scivolemo de samideano Mañez, kaj la ebleco ke per Esperanto oni povus traduki tiun nekonatan lingvon, instigis nian samideanon iri tien por eventuale paroli kun la "sovaĝulo".

Máñez iris kun aŭstra amiko al tiu loko, kaj post ne malpli ol unu horo, ili trovis mirigite groton, kies pordo estis arte ornamita per floroj kaj aliaj ornamoj. Ilia surprizo ankoraŭ pliiĝis kiam ili vidis aperi tra la herbokonstruita kurteno agrablaspekta junulo, proksimume 25 jaraĝa, nur vestita per mallonga pantalono. Li, per afablaj gestoj invitis ilin alproksimiĝi al li… Samideano Máñez, laŭte salutis lin en Esperanto kaj… ho, feliĉa surprizo! Li ricevis la respondon en klara Zamenhofa lingvo. Ili multe konversaciis, sed tute ne atingis scii lian nomon kaj landon, nur ke li estis fremdulo.

Máñez, komunikis al li, ke en apuda urbeto, Pedralva, loĝas Dro Llorens, ankaŭ sciante paroli Esperanton, kaj li konsentis sin vesti kaj viziti nian kuracistan samideanon, kun kiu li ankaŭ multe konversaciis…

Niaj samideanoj respektis la misteron kaj cirkonstancojn de tiu homo kaj lian misteran sintenon, kaj ne plu demandis lin.

Ni neniam konis la solvon de tiu enigmo!

Krom tiu kurioza anekdoto, la novaĵo en Cheste estis, ke Francisco Máñez gvidis tri Esperanto-kursojn samtempe, ĉiu el ili por speciala kolektivo, ĉu aĝa, kultura aŭ amikeca grupeto, kun la celo, ke Esperanto, povu esti sendiskriminacie uzata kaj akceptata en ĉiu tavolo de la socio.

Kiam multaj jaroj poste, samideano Máñez venis loĝi en Zaragozo, mi, persone, gratulis lin pro tiu meritoplena honoro, kiu ankaŭ honorigis Esperanton.

Antonio Marco Botella