2012 - Fantazioj el mia nepino
FANTAZIOJ EL MIA NEPINO
Zaragozo, 2012Antonio Marco Botella
Hieraŭ kiam ŝi dormadis,
ho, nepino el l' animo mia!
mi ŝin vidis sonĝe rideti,
kaj je la sekvanta tago, milde,
mi plezure al ŝi demandis:
kion hieraŭ nokte vi sonĝis?
Ho yayo, mia yayo kara!!
estis tiel belaj miaj sonĝoj!
estis tiel amuzaj kaj plaĉaj!
ke kvankam tre fantaziaj
al mi plaĉus ĝui ilin ofte:
-miaj sonĝoj estis kiel tiuj noveloj
kiujn mi legis infanaĝe iam,
kun la protagonismo viva
de feinoj, ninfoj kaj diinoj
kiuj tie, en la blua ĉielo
kun mi, iluzie, ludadis
aliajn rarajn amuzajn ludojn:
-Ĝoje,
ni saltis de kelkaj brilaj steloj
al aliaj palpebrantaj kometoj,
kaj en aliaj agrablaj momentoj
ili lernigis min pri amuzaj ludoj
kiuj multe al mi vere plaĉis
en la Tero tute ne konitaj;
ankaŭ la komplezema luno
konsilis al mi kiel ĉion fari
por amuzi al miaj stel-amikinoj
por ke feinoj, ninfoj kaj diinoj
amu min kun delir-pasio ĉiam!…
Poste,
mia nepino diris al mi konfidence:
-diru min "yayo", kial mi ne havas
belan ĉambron en tiu blua ĉielo
kie miaj Ter-amikinoj kaj mi
povus inviti al ninfoj kaj feinoj
kiel ili plezure invitas min?
Certe,
al mi multe, multe iluzius
rajdi sur fluganta meteorito
tra la ĉarmaj ĉielaj vojoj
plena de fantaziaj allogoj,
kiujn mi ĝis nun tute ne konas,
kaj certe mi profitus l'okazon
por dialogi kun diino Venus'
pri la belec' de l' senfina Kosmo…
Kaj iom pli,
mi dezirus ke l'infanoj de ĉi Tero,
loĝus ĉiuj en ĉielaj lukspalacoj
por ke ili ne malsaton suferus,
kaj vivus en harmonio kaj paco
kiel oni diras ke tiel vivas
en tiu senfina ĉarma Kosmo,
kie Belo, Bono kaj Vero
floras kiel aŭtentaj virtoj…
Bele,
l' aŭroro vekigas la junan tagon,
kiu venas sur arĝenta kaleŝo…
Ora sun' tra la horizonto aperas
akurate kun la tago kaj nokto.
Rapide forflugas la brilaj steloj
kaj la fantazio de mia nepino
ankaŭ forflugas kun ŝiaj sonĝoj.
Lante,
alia reala malsama mondo ekaperas,
junaj amuzaj knaboj sub mia fenestro
interparolas kaj hore bele kantas…
estas la realo de la vivo ordinara,
estas la viv' sen sonĝoj kiu ankaŭ ĉarmas!!