+1983 - Luis Jordana de Pozas

LUIS JORDANA DE POZAS

1890 - 1983

verkis: Antonio Marco Botella

Naskiĝinta en la jaro 1890, katedra profesoro en la Universitatoj de Zaragozo, Valencio kaj Madrido. Membro fondinto de "Frateco" en la jaro 1908 kaj ĝia dua Sekretario en 1909. Li partoprenis en la Kvina Universala Esperanta Kongreso de Barcelono, kaj persone konversaciis kun la Dro L.L.Zamenhof. La nuraj zaragozaj esperantistaj vizitantoj de tiu Universala Esperanto-Kongreso de Barcelono estis Dro. Miguel Sancho Izquierdo kaj Luis Jordana de Pozas.

En 1914 Jordana de Pozas estis Profesoro en la Fakultato pri Juro de Zaragozo, kaj en 1915 publikigis "Studo pri la Laborista Movado en Zaragozo", li apartenis al la Grupo pri Kristana Demokratio de Zaragozo.

Li estis prezidanto de la Esperanta Grupo de Valencio kaj de la Levantena Esperantista Federacio, kaj prezidis ankaŭ la Trian Hispanan Esperanto-Kongreson en Valencio en la jaro 1923.

Luis Jordana de Pozas estis brila preleganto same en la hispana kiel en la Esperantaj lingvoj. Li estis membro de la Akademio pri Juro kaj Sciencoj Moralaj kaj Politikaj de Bologna, kaj membro ankaŭ de la Reĝa Instituto pri Publika Administrado de Londono. Fine mi nur sciis pri li, ke li estis membro dekano de la Aragona Kolegio, sub aŭspicoj de la Institucio "Fernando el Católico".

Antonio Marco Botella