XI - La forpaso de la pioniro de Esperanto en Cheste

LA FORPASO DE LA PIONIRO DE ESPERANTO EN CHESTE

Antonio Marco Botella


Je la fino de 1968, post la Universala Esperanta Kongreso okazinta en Madrido, aperis la esperantista gazeto "Valencia Luno". Kiel elemento kuraĝiga por la aktivado en la Valencia Regiono oni decidis je la komenco de 1969 organizi esperantistajn Renkontiĝojn, kaj okazigi la unuan en Cheste. Al ĝia sukceso kontribuis rimarkinda partopreno de katalunaj esperantistoj gvidataj de Lluis Mª Hernández Izal, Direktoro de Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Paŭ de l' Ordal.

La unuan de junio de 1969 renkontiĝis en Cheste preskaŭ cento da geesperantistoj: post la kolektiva matenmanĝo ĉiuj kuniris ĝis la Urbodomo, kie la urbestro, Anselmo Balaguer kaj aliaj urbokonsilantoj tre afable akceptis ilin. Dro Herrero, je la nomo de la esperantistoj, omaĝis la figuron de Francisco Mañez kaj aliaj esperantistoj el Cheste, pro ilia strebado por Esperanto, kaj dankis al la ĉeestantaj katalunoj pro ilia partopreno en tiu omaĝo. Poste oni legis la nomojn de la Esperanto-kursanoj plej elstaraj: la unuajn premiojn gajnis fraŭlinoj Beatriz Ponce kaj Mª Cruz Mañero. Aliaj ses lernantoj estis ankaŭ premiitaj…

Dro Herrero deklamis la poemon "Kanto al Cheste Esperantista", verkita de samideano Ferrer Riera, kiu estis aklame aplaudita. Fine, la Urbestro, dankis ĉiujn pro ilia vizito al la urbo kaj promesis helpi la Esperantistan Movadon.

De la Urbodono, ĉiuj esperantistoj akompanataj de la Urbestro kaj ceteraj aŭtoritatuloj kuniris ĝis la strato Zamenhof, kaj sur la koncerna tabulo oni metis laŭrkronon.

Poste okazis komuna vespermanĝo, kaj esperantistoj de Cheste, Burjasot, Cullera kaj Gandio, kun tiuj venintaj el Katalunio, frate kunvivis feliĉajn horojn en tute agrabla etoso, kiu iamaniere faris tiujn horojn tute neforgeseblaj.

Apenaŭ post tri monatoj de tiu agrabla Renkontiĝo, forpasis Francisco Máñez Sánchez, la pioniro kiu enkondukis Esperanton en Cheste, tiu granda homo, kiu, post sia ĉiutaga laciga laboro en la kampo dediĉis sian tempon kaj strebojn instrui Esperanton kaj disvastigi la idealon esperantista. Estis li kiu fondis en Cheste la Esperanto-Societon "Lumradio" kaj ankaŭ estis li, kiu, post lia laboro ne nur instruis Esperanton en Cheste sed ankaŭ en la najbara urbeto Chiva.

Dum siaj lastaj vivojaroj, samideano Máñez translokiĝis al Zaragozo, kie li edziĝis kun fraŭlino de tiu aragona urbo, kaj…senlace li daŭrigis instruante Esperanton en "Frateco", kaj kiel li kutimis de ĉiam, ankaŭ partoprenis en la aktivado kaj efektiva propagando esperantista.

Ke li pace kaj eterne ripozu!!

* * * * * * * * * *

Antonio Marco Botella gajnis la Unuan Premion de la Literatura E-Konkurso "Francisco Mañez" per la verko "Kronikoj pri Cheste Esperantista", okazinta en Valencio en julio 1997, en la kadro de la 56 Hispana E-Kongreso (7ª Internacia Esperanto Kongreso 1997) organizita de la Kultura Ateneo "La Alianza".

Antonio Marco Botella