Alĝerio,
lando kie mi vivis ekzilita
proksima al Atlas-dezerto
kie frid' la parolon glaciigas
kaj la varm' eĉ l' anim' bruligas,
kies nuraj heloj bele montriĝas
kiam je la sunsubira horo
la sun' sur la sablar' desegnas
fantaziajn figurojn en or' envolvitaj
kiuj similas kvazaŭ junul-revo
plena de ĉarmoj paradizaj…
Alĝerio,
lando kie mi vivis ekzilita,
kie ni, respublikanoj venkitaj
ne estis ĝentile bonakceptitaj
de la koloniistaj reakciuloj
regantaj dum tiuj tagoj tristaj,
ja ni batalis por demokratio
kaj la sopirataj homaj rajtoj,
kaj tio meritis iom pli ol laŭdojn
kaj ne fiajn kaj eĉ krimajn agojn...
Alĝerio,
tie ne ĉio estis malam' kaj morto
kiel okazis en la tieaj punkoncentrejoj,
fine mi estis kiel esperantisto bonsorta
kiam estis Koncentrej-kampo destinita
por Intelektuloj" en la urbo Cherchell,
kie romiaj antikvaĵoj ankoraŭ restas,
kaj kun ili delicaj ĉarmaj strandoj
kiuj iel kompensis nin tre plaĉe
tiujn perversajn kaj aĉajn kondutojn
de koloniistoj kaj reakciaj aŭtoritatoj.
Alĝerio,
iama terre de akceptema gent' ĝentila,
kaj speciale la bela urbo Blida,
kiun mi amas samkiel estus mia,
ja en tiu urb' estis plaĉe akceptitaj
l' alandalusojn de mia Hispania,
tiuj kiuj faris de l' Art' kaj la Poezio
idealon amatan kun granda iluzio,
kies esenco estis Belo, Bon' kaj Vero…
Alĝerio,
ĉiam vi restos en mia memor' kaj mia koro,
tie mi konis al tiu talenta profesor' kaj amiko
nomata Sulayman, kiun mi tiel alte estimis,
ja li ĉiutage al mi inteligente saĝe instruis
ĉion kion mi nun scias pri Arto kaj Liriko!
Alĝerio,
tie mi instruadis tri kursojn de Esperanto,
kaj lernis kion valoras Liber' kaj Demokration,
kaj kiam forlasis la terurajn koncentrejojn
vivis la plej agrablajn tagojn de mia juneco,
Tute ne eblas al mi forgesi Alĝerion, tute ne!
kie mi tiom ĝuis libera, kaj suferis en koncentrejoj!