2012 - López Serna

Forpasis s-ano Manuel López Serna

Antonio Marco Botella

Zaragozo, 2012


Veterana elstara esperantisto, fervora batalanto por la Esperanta afero eĉ en la plej malfavoraj politikaj cirkonstancoj de nia lando, ja li estis SAT-peranto en tiuj danĝeraj tagoj kiam Esperanto ne estis plaĉe akceptita en oficialaj medioj de Hispanio. Oni ne povas forgesi, ke kiam la Esperanta Societo de Callosa de Segura estis oficiale fermita, kelkaj esperantistoj de nia urbo kunvenis en sia propra domo.

Li esperantistiĝis en la jaro 1936, instruis nia lingvo dum multaj jaroj kaj multe strebis por restarigi la Esperantistan Grupon de Callosa de Segura tuj post la fino de la intercivitana hispana milito.

Kiam pro profesiaj motivoj li translokiĝis al Alicante, li ne forlasis la Movadon, tute kontraŭe li fervore aktivis en tiu urbo, kaj en la jaro 1971 estis unu el la plej gravaj ĉeforganizantoj de la 31a HEF-Kongreso okazinta en tiu urbo.

Samideano López Serna, estis estrarano de la Esperanta Societo de Callosa de Segura, kaj poste ankaŭ de la Esperanta Grupo de Alicante, kaj en ambaŭ neniam oni povos forgesi lian laboremon kaj efektivan aktivadon.

Manuel López Serna, nia kara samideano, via forpaso doloras profunde al ni:


Manuel López Serna, nia kara...

Manolo,

Karese venas nun al nia memoro

je la komenco de la hispanmilito

kiam ni estis esperanto-lernantoj

kaj ĉiutage iris al nia Societo

kaj post la lernado promenadis

tra la belega loka ĝardeno….

Kaj kuraĝe paroladis Esperanton

same pri belulinoj ol pri filozofio

kaj la parfumo de la belaj floroj

instigis nin praktiki la lingvon

kaj revi pri paca tutmonda homaro

kiu sendube estis nia idealo....

Vi restos por ĉiam en nia memoro

kiel elstara esperantisto kaj amiko

kaj por eterne vi restos en niaj koroj!


Antonio Marco Botella