2002 - Siciliaj mezepokaj kronikoj

Antonio Marco Botella

Zaragozo - 2002Verko eldonita en "La Gazeto" - nº 99 - 15 marto 2002


Kiam unu el miaj bonaj italaj amikoj legis artikolon mian en la hispana revuo "Boletín" pri certa mezepoka sicilia poeto, kaj post ne longa tempo ankaŭ mian antologian verkon "Lirikaj perloj de Al-Andalus" li adresis al mi leteron ĉar li sentis grandan intereson pri la poetiko araba-sicilia, kaj invitis min pritrakti la temon ĉu per artikoloj, ĉu pli amplekse per monografio, aŭ minimume perletere kun li: "Ja en Italio malmulte oni verkas pri tiu temo kaj nenion en la esperanta lingvo".

En tiuj momentoj mi redaktis du E-revuojn kaj malfacile mi povis komplezi mian amikon, do mi prokrastis tiun taskon kaj promesis al li iam plenumi lian deziron kaj... la mian, ĉar vero estas ke al mi multe plaĉas tiu temo.

Efektive, iam mi trovis la adekvatan momenton, kolektis la ne abundan biografion pri la temo, kaj konsultis en miaj arkivoj la notojn kiujn mi gardis dum mia esplorado por la verkado de la menciita antologio. Inter tiuj notoj mi trovis multajn de mia plej bona amiko en alĝeriaj teroj dum mia ekziliĝo tuj post la fino de la intercivitana hispana milito. Mi parolas pri Sulayman ibn 'ASBAG al-QABA'il, docento en la Universitato de Alĝero, homo kiun mi neniam forgesis kvankam jam forflugis pli ol jarcentduono, kaj ne nur pro lia talento sed ankau pro lia humanismo kaj la alta estimo ekzistinta inter ni. Li helpis al mi en momentoj tre, tre malfacilaj de mia ekziliĝo.

Sulayman estis la unua homo kiu parolis al mi pri Al-Andalus, kaj li faris tion kun granda entuziasmo kaj nostalgio, kvazaŭ li mem estus al-andaluso. En la hispanaj lernejoj kaj universitatoj, de antaŭ 60 jaroj neniam oni mencias la vorton Al-Andalus, kvazaŭ tiuj ok jarcentoj, dum kiuj floris en nia lando la plcj brila civilizacio de Okcidento, neniam estus okazintaj. Ankorau nun, malfeliĉe, en multaj eŭropaj universitatoj mi konstatis ke oni ne scias kiel oni nomis tiun landon kie vivis la plej geniaj filozofoj, kuracistoj, matematikistoj, poetoj kaj ĝenerale sciencistoj de Okcidento dum kelkaj jarcentoj. Certa maŭrofobio de la hispanoj, kaj ĝenerale de la eŭropanoj, kondamnis al forgeso tiun civilizacion kiu donis aŭtentan gloron al hispanoj kaj provizis Eŭropon per scienco, avangardaj teknologioj kaj prospera agrokulturo...

Mia amiko Sulayman regis plurajn semidajn lingvojn, lernigis la arabajn lingvon kaj literaturon en la alĝera Universitato kaj sendube estus okupinta la unuan postenon kiel katedra profesoro se ĝi ne estus jam okupita de unu el la plej brilaj arabistoj de tiu tempo. Fakte estis li kiu okupis la katedron dum lia superulo prelegis en eksterlando, tre ofte en Francio.

Sulayman Ibn 'Asbag, mia amiko, ne volis resti kiel docento en la Universitato, kaj pro amo al sia popolo li sin dediĉis al la politiko. Dum la jaroj kvindekaj mi eksciis ke li estis enkarcerigita. Kelkajn jarojn poste, li malaperis de la prizono sen plia ekspliko. Mi ne scias nun ĉu li estis murdita aŭ ĉu li ankoraŭ vivas. Iam, kiam mi akiros certecon pri la sorto kiun rezervis al li la Fato, nun en terura brumo, mi, eble, verkos pri lia legenda vivo, pri liaj idearo kaj politikaj streboj, sed la konfuza kaj danĝera momento kiun vivas nun tiu lando konsilas al mi postlasi la rakontojn de tiuj viveroj por estontaj tagoj... Tamen, mi ne volis forgesi hodiaŭ lian kontribuon al tiu ĉi monografia verketo, per liaj sukaj interesaj notoj, kiujn mi plue gardis, kaj lia influo en mia formiĝo kiel studemulo pri la araba-hispana beletro kaj historio.

Memore al mia amiko Sulayman, kaj ankaŭ por komplezi al mia itala samideano, mi dediĉas al ambaŭ ĉi tiun mallongan monografion.

Al ili ambaŭ mi min sentas danka, ĉar mi ĝuis veran plezuron verkante pri temo kiu ĉiam allogis min. Dankon al vi ambaŭ!

Antonio MARCO BOTELLA

Laŭlonge de pluraj jarcentoj Sicilio estis okupata de araboj dum la mezepoko. Tiu periodo estis sendube unu el la plej brilaj kaj prosperaj por la sicilianoj laŭ diversaj vidpunktoj. Mi komentos nur aspektojn pri ties liriko, historio kaj ĝenerale kulturo, kiuj speciale altiris mian atenton. Ja, dum mia studado pri la liriko de Al-Andalus, t.e. pri la poezio en Iberio de la 8a ĝis la 16a jc, ofte mi troviĝis kun mencioj pri Sicilio aŭ protagonismoj de sicilianoj. Efektive, dum iom pli ol tri jarcentoj koincidis la okupado araba de ambaŭ teritorioj: dum tiuj jaroj Sicilio kaj Al-Andalus vivadis similajn vivoformojn, simile ĝuis la plifortigon de la respektivaj agrokulturoj, la disvastigon de la scienco kaj kulturo kaj la rekreon de brila liriko.

La periodo de Ia muzulmana regado en Sicilio ne estis tiel longedaŭra kiel tiu de Al-Andalus -tiu ĉi daŭris ĉirkaŭ kvin cent jarojn pli ol la sicilia. Ankaŭ ĝi ne estis tiel brila kaj kompleta, laŭ vidpunkto de la scienco kaj kulturo, kiel la al-andalusa, eble ĝuste pro la ne tiom longa daŭro de la araba ĉeesto sur ĝia teritorio.

La efektiva okupado de Sicilio okazis en la jaro 827, post kelkaj sporadaj ekskursoj de la arabaj trupoj komenciĝintaj jam en 652. Ili celis nur esplori la belan insulon kaj forrabi ĝiajn riĉaĵojn. Sed fine, post la konkero de Palermo, oni deklaris la insulon muzulmana emirejo. Post tiu evento pasis preskaŭ unu jc. en internaj militoj, ĝis kiam la fatimidoj(1), okupantaj ampleksajn nordafrikajn kaj siciliajn teritoriojn, starigis kalifujon, kies ĉefurbo unue estis Medio, en la nuna Tunizio, poste Kairo, en la miljara Egipto.

(1) fatimidoj: en Nordafriko tiu dinastio anstatauis tiun de la agladioj. Fondis ĝin 'Ubayd Allah, kromnomata MAHDI (la gvidata de Dio), devenanta de ’Ali kaj de Fatima, el kiuj devenas la nomoj 'ubayd-idoj' kaj 'fatimidoj'.

La malkonkordoj inter la muzulmanoj de Sicilio kaj tiuj de Ifriqiya ebligis la intervenon de la normandoj jam ekupintaj la sudon de la insulo. La konkero kaj regado de la normandoj (1061-1091), gvidataj de Roĝero de HAUTEVILLE, karakteriziĝis per la respekto al ĉiuj homaj kolektivoj de la insulo, precipe al la kutimo kaj kulturo de la muzulmanoj. Fakte, la nombro de normandoj ne estis sufiĉe alta por inviti al ŝanĝo de politiko kontraŭ la muzulmanoj kaj ilia kulturo ĝis tiam regantaj. La novaj regantoj ne nur respektis, sed plaĉe akceptis ilin kaj eĉ la reĝoj imitis siajn antaŭulojn. ROĜERO la 2-a, forpasinta en 1157, sin montris en la kortego de Palermo tote influita de la kutimoj, ceremoniaro kaj lukso de la fatimidaj kalifoj. Li publike aperis vestita per mantelo brokita per kufikaj literoj, kaj sub reĝa ombrelo, laŭ la kalifa etiketo. En sia palaco li havis haremon. Kaj, simile al la tiama konduto de araboj, li starigis kaj protektis akademion kie kristanoj, hebreoj kaj muzulmanoj kunlaboris pri sciencaj kaj beletraj temoj. Ekzistis vera intereso pri la poezio: pri tio atestas, inter aliaj konstatoj, tre interesa libro "La belega perlo", kiu enhavis elektitajn versojn el 127 poemoj(2), kio inklinas nin pensi ke, efektive, en tiu periodo abundis la poetoj.

(2) Verko de HADJI-CHALF, II p135, III p203.

Estis je la duono de la 10a jc kiam Sicilio trovis internan pacon, kaj Palermo iĝis tre bela urbo kun pli ol 300 moskeoj, publikaj banejoj kaj belaspektaj konstruaĵoj. La siciliaj kampoj, dank' al la irigacia sistemo araba, konsistanta el centoj kaj centoj da norioj kaj reto de kanaletoj, provizis per la necesa akvo riĉajn grundojn kiuj baldaŭ fruktis je oranĝoj, vinberoj, kotono, mirĥo, safrano, olivarboj, ktp.

Palacoj donis brilon al la grandaj siciliaj urboj; malfeliĉe neniu el ili nun restas, sed oni konservas fidindajn atestojn pri ilia ekzisto; ekzemple Ibn YUBAYR de Granada, al-IDRIS1 kaj Hugo FALCANDO, verkistoj de la 12a jc, kiuj vizitis kelkajn el ili, verkis tre laŭde ne nur pri la palacoj sed ankau pri la bedaroj, ankoraŭ tre bone konservitaj. Ibn Yubayr komparis Palermon al ĉarma fraulino kies palacoj ĉirkaŭas la kolon kvazaŭ alloga perlokoliero. La palaco al-Mansuryya, kun fontoj kaj florantaj ĝardenoj, en tiu momento loĝata de ROĜERO, reĝo de Sicilio, rstis majstre priskribita per jenaj versoj de Ibn BAYRUN:


AL PALACO AL-MANSURYYA

Videblas tra l' ĉiel klara

la fontojn verŝantajn akvon

el la buŝoj de l' leonoj

en kristalaj arko-saltoj.

Ŝajnas ke la akvo ŝprucas

el la font' de Kauser-lago.(3)

(3) Kauser aŭ Kauter: rivero aŭ lago en la Paradizo, laŭ la surao CVIII dc l' Korano.

Malavare la printempo

verdo-kovris la bedaron

kaj brodis per oro-heloj

same florojn kiel arbojn,

kaj la korto karesata

per la briz' de kis-elano

vendas delikate dolĉe

parfumon el freŝa ambro...(4)

(4) Biblioteko araba-sicilia, eld. Wright, p583.


Ekzistis do ĝardenoj en la palaco kaj fontoj kun leonoj ŝprucantaj akvon kiel ĉe l' Alhambro de Granada, kaj la fantazio kompletigas tiujn kortojn ĉirkaŭatajn de portikoj kaj luksaj salonoj, de kies volvoj pendis kapricemaj figuroj kvazaŭ stalaktitoj.

* * * * * * *

Paralele al la plifortiĝo de la agrokulturo kaj naskiĝo de grava industrio, ekfloris la scienco kaj la poezio, rekte influitaj de la araba civilizacio. La salonoj de la alkazaroj kaj Ia palacoj de la tiamaj sinjoroj baldaŭ estis invaditaj de kantistoj kaj poetoj: kiel en Al-Andalus ili serĉis kaj trovis protekton por siaj aktivadoj.

Elstaris dum tiu periodo multaj poetoj en Sicilio: unu el la plej grava dum la 11a jc estis Ibn TUBI. Liaj plengraciaj poemoj montras, ankoraŭ nun, lian talenton. Jen kelkaj el liaj versoj:


Nepre mia viv‘ finiĝu

se mi iam vin rekisas;

viajn fajnan ĉarmvizaĝon

kaj rigardon tre fascinajn,

vian korpon mi devoras

kaj vin trinkas ja avida...


Alia sicilia-araba poeto sufiĉe rimarkinda estis al-BELLANUB1, kiu prenis la nomon de sia naskiĝurbo. Malmultaj el liaj poemoj restas. El elegio dediĉita al sia forpasinta patrino mi eltiras jenajn versojn:


Vian perdon, mia kara!

mi ploras kun plena koro,

kie via mort‘ min vundis

kaj pli brulas min l' angoro.

Orient' de Okcidcnto

povas esti la simbolo

por kompari la distancon

separantan niajn korpojn.

Sed en mia kor' vi vivas:

restu sur ĝi en ripozo,

akvumu la tombon vian

mia plor' kaj dia roso,

por ke ŝprucu floroj belaj

ĉirkaŭ via frid-marmoro.


Sed sendube la plej elstara poeto sicilia-araba estis Ibn HAMDIS, pri kiu ni iom pli detale komentos. Abû Muhammad 'Abd al-Yabbär ibn Hamdis al-Siqilli naskiĝis en Sirakuzo en 1055. Dum sia junaĝo li estis impeta homo, tute ne adaptiĝema al iu ajn trankvila medio: kverelema, pasia kaj diboĉema. Tamen li jam lerte primajstris la poezion kaj sciis esprimi siajn sentojn en tiuj cirkonstancoj kaj aliaj kiuj riĉigis lian vivon. Jen kiel li priskribas unu el tiuj diboĉemaj impresoj:


Jam la ektagiĝo klaras

kaj la nokto duonsvena

ja invitas al plezuro

antaŭ ol ĉiel mistera

adiaŭos gajan nokton

en marŝad' nehaltigebla...

Se vi celas tiun ĝuon,

per pied' sandal-leĝera

hastu trinki tiun vinon

antaŭ ol l' aŭroro pretas

sorbi la kristalajn larmojn

kisante la florojn belajn

kiam suno ekleviĝos

sur la horizont orhela. ...(5)

(5) Teksto de Ibn JALLIKAN: Ibn Hamdis.


Pro cirkonstancoj ankoraŭ ne bone konataj, Ibn Hamdis forlasis sian patrujon kaj en 1078 vojaĝis al Sevilo, kie loĝis la plej eminentaj poetoj el Okcidento, kaj tie penadis eniri en la servon de la reĝo al-MUTAMID. La sevila reĝo ne multe atentis lin. Dum li ekpensis forlasi la kortegon, iun nokton alvenis rajde servisto de al-Mutamid kiu, nome de la reĝo, petis lin veni palacen. La sicilia poeto obeis la ordonon kaj en la palaco-salono la reĝo ordonis al li sidiĝi kaj diris:

'Malfermu la fenestron plej proksiman al vi'.

Li malfermis ĝin kaj perceptis iom malproksiman vitroformon en kiu oni laboris. En la mallumo videblis viva fajro malantaŭ la pordoj, kiuj jen malfermiĝis, jen fermiĝis. Unu el la pordoj de la vitroformo estis longan tempon fermita, kaj malfermita la alia. Dum Ibn-Hamdis rigardadis ilin, la reĝo subite lin alvokis kaj petis lin respondi al jenaj versoj:

'Kio flame brulas en la ombro densa?'

La poeto respondis:

'Malsata leono, kiu ĉasaĵon serĉas!'

Al-Mutamid daŭrigis:

'Malfermu la okulojn kaj poste ilin fermu revemaj!'

La poeto replikis:

'Kvazaŭ tiu, kiu post dolor‘ resaniĝon esperas!'

Al-Mutamid insistis:

'Okullumon de vi prenis por kaprica sorto.'

La poeto kompletigis:

'Ne eskapas el destino la plej forta nek la morto!'

Al-Mutamid estis tiel kontenta pri la respondo-kapablo de Ibn Hamdis al liaj improvizataj versodemandoj ke li ordonis transdoni al la poeto malavaran mondonacon kaj tuj akceptis lin kiel oficiala poeto en la sevila kortego.(6)

(6) Laŭ la verko de al-MAQQARI, libro II, p416.

Kiel niaj legantoj pri lirikaj arabaj temoj bone scias, tiu kvazaŭ poezia ludo, konsistanta el improvizo de versoj kiujn devas respondi verse alia poeto, estis unu el la preferataj ludoj de la reĝo-poeto al-Mutamid; ekzemplojn kiel tiu ĉi oni povas legi en mia verko "Lirikaj perloj de Al-Andalus" kaj en aliaj samtemaj.

Ibn Hamdis sin sentis tiel kontenta en la sevila palaco ke li, krom partopreni en la grandaj festoj kaj en la muzikaj kaj poeziaj recitaloj, ankaŭ akompanis la reĝon ĉe la batalkampo, kaj brave partoprenis en la batalo. Pri lia kuraĝo oni citas, ekzemple, la batalon de Talavera, kie, renversite de sur sia ĉevalo, li saltis denove sur ĝin kaj ĉiam troviĝis en la plej danĝeraj lokoj.

Kiam la dinastio Abbadia falis viktimo de berberaj afrikaj fundamentistaj fanatikuloj, Ibn Hamdis restis fidela al al-Mutamid kaj sekvis lin ĝis lia deviga ekzilejo en Agmat (Afriko), kaj verkis por la malfeliĉa kaptito elegiojn kaj konsolpoemojn. Ibn Hamdis ne forgesis sian karan insulon, kaj al ĝi dediĉis plurajn poemojn, kiel ekzemple:


Al mia amata Sicilio

Pri l' amata revinsulo

en mia memor' sentiva

gardas mi la dolĉ-spiriton

de amo al ĝi plej viva.

Kiel ĉe la ombraj boskoj

la sovaĝa lup' rabia

disvastigas malfeliĉon

tra l' bedaro sicilia...(7)

(7) Biblioteko Araba-sicilia, p553; reprod. de A.F. von SCHACK.


Ibn Hamdis elvokis ofte la teron kie li naskiĝis kaj idealigis ĝin en kore sentitaj versoj:


Tiuj fruktodonaj kampoj

antaŭ mi ja sin prezentas

kvazaŭ en mirindaj sonĝoj

image nesupereblaj...

Tie ripozadas l' ostoj

de la miaj plej aŭtentaj

avoj, patroj, pra-praavoj,

la prafamilio plena,

amoj, junamikoj, revoj,

l' iluzioj am-printempaj!(8)

(8) Biblioteko Araba-sicilia, p566-567.


En 1091 la almorabidoj(9) sieĝis Sevilon, ĉefurbon de la tiel nomita tajfo-regno, al-Mutamid estis definitive venkita de la almorabidoj. Ili balais la al-andalusan kortegon kie Ibn Hamdis vivis feliĉajn tagojn.

(9) El araba af-murabit: laŭ la hispana arabisto Asin

PALACIOS "la deĵoranto de la landlimo": individuo apartenanta al la berbera gento antaŭa al la tuarega, fondiata de du fratoj, Yahyä kaj Abû BAKR, en insuleto de rivero Senegal, kaj dum longa tempo loĝanta ĉe nordafrikaj dezertoj, La tribo ekspansiiĝis ne nur suden sed ankaŭ norden, konkeris Marokon kaj fondis la urbon Marrakuŝ, kiun ili konsideris kiel sian ĉefurbon, Kiam ili konjektis esti pli fortaj, ili invadis Al-Andalus-on en 1090 kaj post kiam ili venkis la reĝon al-Mutamid ili daŭrigis la invadon ĝis ia konkero de Al-Andalus. Ili detruis unue artajn trezorojn en Granado, kaj poste la mirindan urbon Madinat el Zahra.

La poeto akompanis la reĝon al ekzilo, kaj poste ne plu volis loĝi en Al-Andalus. Sed la invado de Sicilio fare de normandoj baris lian deziron reveni al sia patrujo. Li pasigis Ia lastajn jarojn de sia vivo en Medio (urbo sur duoninsulo en la golfo de Tunizio) kaj en Bugio, kie li akiris grandan prestiĝon kiel poeto pri arkitekturarto, stilo kiun li regis pli bone ol iu ajn alia en Okcidento. Li do estis sekvanto de tiu lirika skolo en Okcidento, antaŭe kreita, en Oriento, de al-BUTHUR1 (m. en 897). Ibn Hamdis priskribas palacon konstruitan de al-MANSUR en Bugio per laŭdaj versoj kun klaraj nuancoj novklasikaj:


Neniam, eĉ en Grekujo,

estis alkazar' pli brila,

nek loĝejo pli komforta,

nek volboj plej belprodigaj.

Ĉe la malvarmetaj kortoj

viglas diroj vervfascinaj,

kaj ĉe la gardenoj friskaj

Eden-ĝojoj ĉie vibras,

ĉio amuzon propagis,

la parol' ja sonis dia...(10)

(10) Verko de al-Maqqari, vol 1, p52.


Ibn Hamdis lerte priskribas la belecon de la fontanoj, la arton de la plafonoj, la filigranon de pordoj kaj fenestroj, la profilon de la monumentoj kaj la nuancojn de la multkoloraj juveloj kaj preciozaĵoj nereprodukteblaj el la naturo. Pri la sama palaco de al-Mansur li skribas:


...

Kvazaŭ lukstapiŝoj artaj

ĉarmas la marmoraj kortoj

kie polvo nevidebla

disvastigas mil aromojn.

Roso dise ĵetas perlojn,

la fontan' perlamotglobojn,

grund' odoras en l' aero

kiel delikata mosko.

...

Akvogutoj el arĝento

sur la jaspotaso falas

ŝajnas pluvo de smeraldoj,

perloj kaj topazoj flavaj...


Ibn Hamdis vivante en ekzilo rapide maljuniĝis, kaj fine estis tute blinda. Venkita de frua maljuneco pro tiom da malfeliĉoj, li forpasis, laŭ kelkaj en la insulo Majorko, laŭ aliaj en Bugio en 1133.

* * * * * * *

Ne nur Ibn Hamdis forlasis sian patrujon kaj elmjgris al al-andalusaj teroj, sed ankaŭ aliaj poetoj sekvis la saman vojon: unu el la plej famaj estis Abû-l-'ARAB Mus'ab al-Siqilli. Al-Mutamid, scianta pri la talento kaj la malfacila vivo de Abû-l-'Arab en Sicilio post la normanda invado, sendis al la poeto mesaĝon, inviton veni en lian kortegon kaj tie resti sub lia reĝa protektodum senlima tempo. Al Ia invito la reĝo aldonis konsiderindan monsumon por la vojaĝo. La poeto akceptis kaj dolore diris en la momento de sia adiaŭo "Ne mi forlasas la patrujon, sed la patrujo devigas al mi ĝin forlasi" kaj tion li esprimis per impresaj versoj:


Mia destino

Kial se ĝi ĉiam mokas

mian fidon kaj esperon

devas mi daŭrigi tamen

sen reagi per ribelo?

Sekvi rekte sur la vojo

de l' honoro sen ŝancelo

devus esti ja konduto

kaj gvido de mia stelo.

Sed mi, fine, kien iros?

ĉar hezitas miaj pensoj:

al mi Oriento plaĉas

sed ne malpli ŝatas belon

de l' alloga Okcidento

ĉe l' andalusi' parcelo.

En kiu aparta lando

destinos min la ĉielo?

Ĉu ne estos la regiono

kie homo kun frateco

sentu sin vera frato

de ĉiu hom' kun sincero?

Ĉu ne estos tiu mondo

ĉies hejmo, homa revo?


Kronikisto de tiu epoko rakontas, ke ĉi tiu sicilia poeto, post unu el siaj recitaloj en la palaco de al-Mutamid, iris al la privaa ĉambro de la reĝo por ricevi la koncernan donacon. La poeto ricevis en du saketoj grandan kvanton da ormoneroj de la Ceca(11) ĵus fabrikitaj.

(11) Arab. sekka, el la esprimo dia al-sikka, hispan-araba vorto signifanta 'loko kie oni fabrikas monerojn', t.e. 'monero-domo'. Post la alveno de araboj en Al-Andalus pasis ne malpli ol unu jarcento sen propraj moneroj, ĝis kiam la emiro Abd al-RAHMAN Il (792-852) ordonis fabriki ilin en Kordovo, Dum la periodo de la tajfo-regnoj, ĉiu el ili havis sian propran 'monero-domo'-n.

Nu, verŝajne li ambiciis iom pli -pli ĝuste, multe pli-, dum lia seniluziigita rigardo firme kroĉigis al pluraj ambrofiguroj kiuj ornamis la ĉambron, Aparte allogis lin unu el ili: kameleto fantazie ornamita per oro kaj perloj, kun okuloj faritaj el hiacintoj(12).

(12) mineralo ruĝflavkolora, trovebla inter la fajrrokoj de orhavaj aluvioj; multekosta ŝtono uzata en juveloj.

'Sed, sinjoro', sugestis la poeto, 'por kunperti tian ŝarĝon mi sendube bezonas kamelon!', kaj lia rigardo obsede plu rigardis la figureton. La reĝo bonvoleme ridetis kaj donacis ankaŭ al la poeto la belan grandvaloran kameleton.

Alia poeto forlasis Sicilion je la alveno de la normandoj: Ibn al-KATTA, ankaŭ konata pro pluraj gramatikaj kaj prihistoriaj verkoj, inter ili unu sufiĉe grava, "Historio de Sicilio". Li krome estas aŭtoro de antologio en kiu li kolektis poemojn de pli ol 170 siciliaj poetoj. Ni reproduktas poemeton imitantan la araban stilon kiu ornamas la kasidojn(13) per bildoj el la dezerto, laŭ precedo devenanta el la antikva liriko de la beduenoj: la amatino verŝanta larmojn de malespero pro la amato kiu malfruigas sian revenon; la propra tendaro detruita de sovaĝaj bestoj de la dezerto, aŭ de la malamiko, kiam la amanto revenas; priamaj scenoj en la tendo je reveno de l' amanto post danĝeraj horoj; multaj aliaj pri amo kaj morto kun la dezerto kiel-scenejon.

(13) Araba qasida, emo al. En araba poezio versoformo kutime dividita je priama prologo, priskribo de tradezerta vojaĝo kaj fina panegiro pri la persono omaĝita.


Ne perdu en amoj vanaj

viajn plej belegajn tagojn:

pro malsata gest' de Noma

aŭ de Zayda figrimaco,

nek pro la ruin' de l' domo

ploru antaŭ la tendaro

forlasita de l' amata

sen la Maya amo-ravo.

Ne afliktu vin soleco

serĉu solvon kun kuraĝo,

kun la sola cel-aspiro

al plej alta idealo.


Menciindas alia grava poeto kai gramatikisto: Ibn TAZI. La germana arabisto A.F. von SCHACK reproduktas el la verko "Storia" de AMARI plurajn epigramojn de Tazi, inter kiuj la jenaj:


Al avarulo

Mi eniris lian domon

nur por simpla babilado:

li ekpensis pri monprunto

kaj forpasis sen prokrasto.


Al babilemulo

Mil donacoj al vi donas

sed nenion vi ricevas.

kiel bonamik' li vanas

kiel malamiko tedas.


En la kortego de la normanda reĝo Roĝero ne mankis bonaj poetoj araba-siciliaj: inter ili menciinda estas Ibn Omar de BUTERA:


Al la Siciliaj vinoj

Cirkuliĝu l' rubenglasoj

kun bongustaj mildlikvoroj:

drinku dum la tuta tago

la vinon en grandaj dozoj...

Viaj muzikistoj venku

al kantist' Ma'bad-idolo(14)

kiel sicilia vino

venkas laŭ arom' kaj dolĉo

al la fremdaj bonaj vinoj

plej prestiĝaj en la mondo.

(14) MA'BAD: fama araba kantisto. Lia voĉo kaj arto estis tiel grandaj ke la arabaj aŭtoritatoj permesis la kantarton en Arabio, dum la islama religio ne toleris ĝin.


Abd al-RAHMAN al Trapani kantis la belecon de la kampodomo Favara, pmksima al Palermo - hodiaŭ nomata 'Mare dolce':


Palaco el palacoj,

kiel ĉi, Favara, splendas,

plena de plezuro-sentoj

inter ambaŭ akvoj helaj!

...

Am' ĉe ciaj lagoj trinkas

eliksiron bonesperan

apud la torent' kristala

la plezuro estas preta:

ne ekzistas kampodomo

kiel tiu cia estas,

en la mond' ne eblas trovi

lag' pli ĉarma kaj serena,

kie eblas sin rigardi

inter arbobranĉoj verdaj,

tie fiŝoj vigle naĝas

inter or' kaj ruĝ' rubenaj.

Noblaj palmoj de Palermo

kiuj kun la pluvo kreskas, .. .


Ni ankoraŭ citu aiian poeton de la kortego de Roĝero, Abû DAF, kiu, inter aliaj, verkis elegion okaze de la morto de filo de la reĝo:


Kial ne finiĝas ploroj

Kaj l' amaraj perlolarmoj?

Kial ankaŭ ne la ĝemoj

kiuj rompas la korpacon?

...

Renversiĝas la kolonoj

de fortika konstruaĵo,

simile la juna korpo

perdis sian forto-staron:

malfeliĉa kiu fidas

en la eterna bonŝanco!


* * * * * * *


Neniu el la brilaj palacoj konstruitaj dum la araba okupado de Sicilio nun restas. Malmultaj manuskriptoj de la sicilia-arabaj poetoj oni konservas nun. Sed la alta nivelo de scienco kaj liriko de tiu periodo en Al-Andalus kaj Sicilio altiris la atenton de la tiamaj intelektuloj, kiuj, malgraŭ la falsa opinio pri malkomunikado inter erudiciuloj de la araba mondo kaj de la kristana, komunikiĝis tra Kordovo.

La okcidentaj sciencistoj venis seninterrompe al Kordovo por aktualigi siajn sciojn, precipe pri la sep plej gravaj lernofakoj: gramatiko, retoriko, juro-religio, matematiko, poezio, geometrio kaj astronomio, dum naskiĝis novaj scioj kaj fondiĝis la unua medicino-lernejo de Okcidento. Kaj kiam la kalifeja Kordovo perdis sian brilon pro motivoj politikaj, tiu fluo da intelektuloj iris al la plej gravaj tradukcentroj de Al-Andalus: Toledo, la monaĥejo de Ripoll, la skipo de tradukantoj de ALFONSO la 10a kaj la lernejo de Raimon LLULL.

Dume, en la Sicilio regata de la normandoj, kiuj neniam rompis kun la araba civilizacio, restis kiel fokuso de la scio Palermo. En Palermo skipo da intelektuloj okupiĝis ne nur pri la disvastigo de scienco kaj liriko, sed ankaŭ pri la grava tasko traduki en la latinan arab-lingvajn verkojn pri la filozofio greka-araba, precipe la verkojn de al-andalusoj kiel AVEROESO, AVEMPACE, Ibn TUFAYL, MAJMONIDO, Ibn ARABI, Ibn HAZM... La listo plenigus plurajn paĝojn.

En Palermo, dum la regado de VILHELMO la unua, filo de Roĝero, kaj tiel bona simpatianto de Ia araba civilizacio kiel la patro, elstaris kiel tradukanto lia ministro Enrico ARISTIPPO, kiu tradukis en la grekan kaj latinan lingvojn "Meteologio"-n de ARISTOTELO kaj du "Dialogoj"-n de PLATONO. Eugenio de PALERMO tradukis en la araban "Almagesto"-n kaj "Optiko"-n, ambaŭ de PTOLEMEO.

Plej fame konata estas Al-IDRISI: krom elstari en la tradukarto en la hispan-araban kaj en aliaj intelektaj agadoj, li estis eminenta geografo. Li naskiĝis en Ceŭto en 1029, edukiĝis kaj formiĝis kiel intelektulo en Kordovo. Arestita. pro motivoj politikreligiaj, li devis ekziliĝi en Sicilio, kie li restis sub la protekto de ROĜERO la 2a. Laŭ indiko de tiu ĉi, li desegnis platoglobon sur argenta lameno, kaj sur ĝi skribis priskribon de la mondo, titolitan "Nuzhat al-mustäq fi ijtiräq al afäq", nun konata sub la nomo "Libro de Roĝero", kiu sondube estas la plej bona prezento de geografia materialo laŭlonge de la tuta mezepoko. Li ankaŭ verkis botanikan kompiladon (el kiu oni konservas fragmenton): li priskribas 360 farmaciajn produktojn alfabete ordigitajn. Al-Idrisi forpasis en 1066 en Palermo.

Oni ne devas forgesi, pri la tradukotasko kaj disvastigo de la arabaj scienco kaj kulturo, la judojn loĝantajn en Al-Andalus kaj Sicilio. Multaj estis la hebreoj kiuj perfekte regis, krom la propran lingvon, la araban kaj la latinan. Ili mem, kaj la traduko-lernejoj jam menciitaj, estis fundamentaj en la intelekta renaskiĝo de tiuj regionoj kiuj pli poste estos 'parto de Eŭropo'.

Antonio MARCO BOTELLA


Libroj konsultitaj, krom la jam menciitaj

      • ASIN PALACIOS, M.: Huellas del Islam (Spuroj el Islamo), Madrid 1941.

      • ASIN PALACIOS, M.: La escatoiogia musulmana en la Divina Comedia (La muzulmana askatologio en la Dia Komedio), eld. Hiperion, 1992.

      • BURCKHARDT Titus: La civilización hispano-árabe (Hispana-araba civilizacio). eld. Alianza, Madrid 1977.

      • CONTINENTE FERRER, ].M.: Libro de la magia y de la poesía de Ibn Jatib (Libro de la magio kaj de ia poezio de Ibn Jatib), eld. Instituto Árabe de Cultura, 1981.

      • CHAINTANYA Krishna: Historia de la Literatura árabe (Historio de la araba literaturo).

      • DOZY R.: Historia de los musulmanes en España (Historio de la mazulmanoj en Hispanio), 4 vol., eld. Leiden, 1861.

      • GARCÍA GÓMEZ, E.: Poemas arábigo-andaluces (Poemoj araba-andalusaj), eld; Espasa-Calpe, Madrid 1945.

      • HAGERTY M. José: Al-Mu'tamid-Poesia (Al-Mu'tamid-Poezio), 1979.

      • LEVY PROVENÇAL, E.: La civilisation arabe en Espagne (La araba civilizacio en Hispanio), eld. Espasa-Calpe, 1953.

      • MAESO D.G.: La herencia del judaismo (Heredo de la judaismo).

      • MENENDEZ PIDAL, Ramon: Poesía árabe y poesía europea (Poezio araba kaj eŭropa poezio), eld. Espasa-Calpe, 1973.

      • PERES Henri; Esplendor de Al-Andalus (Brilo de Al-Andalus), eld. Hyperion, Madrid 1990.

      • SAEZ Tardarona: Poetas hebreos en Al-Andalus,. Antologia (Hebreaj poetoj en Al-Andalus, Antologio).

      • SCHACK A.F. VON: Poesía y arte de los árabes en España y en Sicilia (Poezio kaj arto de araboj en Hispanio kaj Sicilio), trad. DE VALERA, eld, Hipericn, 1881.

      • VAJDA G.; La transmission du savoir en Islam (La transigo de la scio en Islamo), Londres 1983.

      • VERNET Joan: Literatura árabe (Araba beletro), Barcelona 1968.


ndlr:

Antonio Marco Botella konsentis, ke LA GAZETO donu nur parte la poemojn kiujn li tradukis en sia eseo; bedaŭrinde ne eblis antaŭvidi publikigon de lia kompleta laboro, certe unu el la plej malfacilaj taskoj kiujn li iam faris. Dankon al li.