2005 - Idealismo kaj realo en la verko "Don Quijote de la Mancha"

eseo verkita de: Antonio Marco Botella

Ĉi tiun prelegon li speciale verkis por lia partopreno en Kongreso okazinta enCalella de Mar, okaze de Internacia Esperanta Semajno, en la jaro 2005.

Gesamideanoj kaj geamikoj:

La libro kiun vi ricevis pro ĝentileco de la organizantoj de tiu ĉi "13ª Internacia Esperanto-Semajno", t.e. "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha", konsistas el du partoj: la unua aperis en la jaro 1605, t.e. ĝuste antaŭ kvar jarcentoj. La dua parto oni publikigis en 1615. Ni, do, celebras en tiu ĉi jaro en multenombraj kulturaj rondoj de tiu ĉi kaj aliaj landoj, la datrevenon de la unua eldono de la unua parto de la fama verko de Miguel de Cervantes Saavedra. Kaj ni, la esperantistoj, nin sentas feliĉaj ĉar tiu verko estis tradukita al Esperanto dank' al la talento kaj persisto de samideano Fernando de Diego. La Esperanta libro enhavas la du partojn.

Laŭ deklaris Don Miguel de Cervantes, aŭtoro de la verko, la celo de tiu libro ne estis alia ol influi en la tiama legantaro kontraŭ fikciaj kaj sensencaj libroj pri kavalerio, sed la vero kiu montriĝas laŭlonge de multaj jaroj kaj multenombraj kritikoj estas, ke tiel riĉa enhavo povas esti interpretita sub plej diversaj vidpunktoj. Mi mem, en antaŭaj prelegoj kaj artikoloj, modeste argumentis, ke la verko havas la sufiĉan riĉecon por ebligi plej diversajn interpretojn, kaj kohere kun tiu aserto eksplikis miajn vidpunktojn, sed antaŭ kiel nun, mi opinias, ke la ĉefprotagonisto de la verko simbolas, antaŭ ĉio, la prototipon de granda idealisto, ja li batalas senhalte por la justeco kaj la bono de la homoj, helpante ĉiam al malriĉuloj, ne gravas kie kaj kiam, sen atento al ia ajn profito, plj ofte eĉ sciante ke li ne atingos la celon. Pro tio oni pensas ke li estas vera frenezulo, motivo sufiĉa por konsideri al la protagonisto Don Kihoto kaj al la Kihotismo, kiel paradigmo de idealisma ne praktika homo…

Sed la talento de Cervantes superis tiun facilan konkludon, kaj tiucele li inventis duan protagoniston, kiu simbolas preskaŭ la kontraŭon de Don Kihoto, kaj tiam aperas en la scenejo de la verko la figuro de lia ŝildisto, t.e. Sanĉo Panza, prototipo de la praktika homo, kiu simbolas la realismon de la vivo. Kaj la aŭtoro de la verko metas en samaj scenoj al ambaŭ protagonistoj, kaj kiam en iu ajn rakonto aperas Don Kihoto montrante sian idealismon per sia sindona kaj malavara konduto, tuj venas la kamparana figuro de Sanĉo, kiu klare montras, ke la vivo plej ofte postulas certan realismon, sen kies konsidero kaj ekzistado estas neebla. Kurioza dueco tiu de Don Kihoto kaj Sanĉo, kiuj kun trajtoj tute malsamaj, ofte eĉ kontraŭaj, klarigas sin reciproke unu la alian, kaj montras kiel la homa vivo estas neeksplikebla se oni analizas ĝin sub unu sola vidpunkto, kvankam izole konsiderata povas ŝajne ĉiukaze pli aŭ malpli perfekta.

Tamen, se ni atente profundigas en la rolo de tiu dueco, ni baldaŭ konstatas, ke la sinteno de ambaŭ ĉefroluloj ne ĉiam respondas al la rigida simbolismo, kiun ni atribuis al ĉiu el ili, ĉar Don Kihoto, de tempo al tempo, akceptas aŭskulti la sentencojn el la popola scienco de Sanĉo, esprimanta klaran realismon per siaj multnombraj ekzemploj; kaj Sanĉo, siaflanke, tre ofte hezitas inter la propra pragmatismo kaj certa deziro por imiti la kavaliron, tiamaniere, ke li, impulsita de tiuj stimuloj perdas parton de lia pragmatismo, kaj eĉ en certaj momentoj konvinkiĝas pri samaj fantazioj ol tiuj de Don Kihoto. En tiuj kazoj, Sanĉo, ne plu estas Sanĉo, sed certa Sanĉo-Don Kihoto, kiu akceptas partopreni en la frenezaĵoj de la kavaliro kun simila entuziasmo ol li.

Eble, la verko de Cervantes, ne estas alio ol sincera intenco fari pli homecajn ambaŭ sintenoj, forprenante el ili tiujn definitivajn kvalitojn kiuj faras de Don Kihoto, t.e. el idealisto, estaĵon tiel pura kies vivo estas neebla en la mondo de la ordinaraj homoj. Kaj de Sanĉo, t.e. el realisto estaĵon regata de materiaj apetitoj, kiuj preterpasas la maksimumon tolereblan en la homa kunvivado.

La ideala solvo de la problemo eble estas, serĉi la ĝustan ekvilibron inter ambaŭ ekstremoj: bremsi la idealismon de la unua, kaj senbalastigi la pragmatismon de la alia, kaj gvidata de tiu honesta kaj alta celo, la genia aŭtoro metas siajn protagonistojn en samaj okazaĵoj, por ke kiam ili travivos ĉiun el tiuj aventuroj, la leganto konstatu la kontraston inter la idealismo kiuj purigas niajn intencojn kaj aspirojn, kaj la necesa pragmatismo neevitebla de niaj materiaj bezonoj.

Tiel, Cervantes, malvolvas sian teorion ne per entelekia rezonado, sed kiel praktika leciono pri la ĉiutaga vivo: Don Kihoto celas malaperigi maljuston, helpi mizerulojn, batali kontraŭ ĉiajn tiraniojn, idealigi la kvalitojn de la amatino; Sanĉo, pensas en la rekompensoj, aspiras riĉon kaj profiton, revas pri profitodonaj honoroj. Malavara kaj sindonema la unua. Kalkulema kaj ambicia la dua. Ambaŭ eniras en la avataroj de samaj okazintaĵoj kun siaj respektivaj celoj, sed nur ricevas batojn kaj mokojn…

Eble, ambaŭ rezultoj, havas similan kaŭzon, kaj sufiĉe justan kompenson: la vivorealo bremsas la ekscesojn de senbridaj radikalismoj. Kaj sur tiu vojo la idealisto konstatas la bezonon de aspiroj pli realaj, kaj la ambiciulo de pli prudentaj celoj. Fakte, en ĉiu malvenko de Don Kihoto, Sanĉo, profitas la okazon por evidentigi al la kavaliro kiom danĝera kaj malprofitodona estas en la ordinara vivo strebi por altaj idealoj, kaj samtempe li mem lernas per tiuj viveroj de la kavaliro, ke en la homa kunvivado devas ekzisti ion pli ol niaj ordinaraj bezonoj, aspirojn al pli altaj celoj, kaj tio sin tradukas en certa admiro kaj granda simpatio kaj estimo al Don Kihoto.

Sanĉo, praktika kaj simpla kamparano, lernis de sia akompananto ami la idealojn de Don Kihoto, tiel blinde kiel la kavaliro mem, sed la fido de Sanĉo al tiuj idealismoj pasis tra la individua interpreto de la persono Don Kihoto, "sine qua non", sed kio vere donas rangon kaj altan valoron al tiuj ideoj kaj sentoj de ambaŭ protagonistoj estas, ke simile kiel en la verko de Cervantes, samaj ideoj kaj sentoj ankaŭ ekzistas en la reala vivo de ĉiu homo, kaj en tiu kazo prezentas similajn dilemojn.

"La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" estas humura libro, verko de profunda filozofia enhavo. Humura, ĉar la kontrasto de ideoj kiuj viglas en ĉiu aventuro prezentas tiel groteskajn diferencojn inter la idealismo de Don Kihoto kaj la pragmatismo de Sanĉo, ke ne eviteble inklinas la leganton al la rido aŭ al la ploro, ĉar certa kvazaŭ frenezo de la protagonistoj preterpasas la logikon kaj la racion. La karaktero filozofia de la verko venas el la riĉeco de ideoj, kiuj sugestas la argumenton plena de idealismoj neeblaj kaj pragmatismoj senlimaj, kiuj ofte devigas vin mem respondi pri la aŭtentaj esencoj de la ideoj kiel povas esti la demando al vi mem, ĉu povas ekzisti homa kunvivado sen la flamo de iom da idealo? Kaj post profunda meditado kaj konstato de la nuntempa vivo, ampleksigi tiun demandon per alia respondo-demando, ĉu fakte nia vivo ne evoluas sur la vojo de certa Sanĉo-Panzismo uzante la modernan teknikon, ne kiel signo pri progreso sed kiel materialigo de nia apetito tute ne-idealisma?

Simpla rigardo al la pragmata konduto de multaj el niaj kolektivoj, donas al ni la impreson pri tute negativa sento kaj penso por la grandaj idealoj pri libero, justo kaj homamo, el kiuj konservas apenaŭ certan admiron al belsonaj vortoj kaj konceptoj. Kompreneble, mi opinias ke tiu simpla enhavo kaj sinteno tute ne sufiĉas. Ni bezonas renovigitajn impulsojn por skui nian socion el la marasmo kaj la rutino kiuj oksidas la dinamikan pensomanieron de nia epoko. Ni bezonas fervorajn Don Kihotojn kiuj konvinku la homojn de la nuntempaj generacioj pri la arkaismo de certaj ideoj kaj sistemoj politiko-sociaj, kiujn oni volas trudi al ni kiel modernaj, konsistantaj enfermi nin en lokaj limoj, landaj aŭ kontinentaj, sub pretekstoj de homaj diferencoj, rasoj, lingvaj aŭ aliaj multnombraj diskriminacioj, kiuj baras la vojon de la homaro vivadi en moderna kaj vere progresema sistemo, en socio kie la homo estu nur tio, homo.

La figuro de Don Kihoto, vekas en la leganto, inter aliaj, certan reagon kontraŭ la paraliziga pasiveco de certaj situacioj, kaj li montras kiel oni devas reagi en tiuj momentoj, sekve oni konstatas, ke li ne facile cedas antaŭ la fiasko kaj la malbono, kaj kiam li, batata kaj primokata unu, du kaj ĝis trifoje, li ankoraŭ havas la sufiĉan forton por ne forlasi la entreprenon, kaj unu kaj alia fojo lasas la modestan hejmon por denove batali kontraŭ ĉiuj arbitroj. Fakte, por idealisto, abdiki de la propraj konvinkoj signifas perdi la propran memestimon, kaj sen tiu spiritoforto la vivo nenion valoras. Kiam Don Kihoto estas antaŭ la ventomuelejoj, kiuj minace movas ĝiajn aspojn, li estas plene konvinkita ke temas pri gigantoj, kiuj baras lian vojon, do ne decas analizon sed kontraŭbatali la fiulojn. Tamen, por la kalkulema Sanĉo, temas pri aŭtentaj ventomuelejoj, kaj batali kontraŭ ili vera frenezaĵo. Ni ja estas antaŭ unu el tiuj dilemoj pri kiuj ni aludis, ĉu vere temis pri gigantoj laŭ vidis la viziulo Don Kihoto aŭ ventomuelejoj laŭ reale perceptis la timo kaj terura malkuraĝo de Sanĉo?

La respondo ne estas malfacila: en ĉiu idealisma entrepreno ni trovos ĉiam multnombrajn Sanĉojn, kiuj intencos konvinki nin pri la neutilo de niaj streboj, kaj tial pligrandigos la ventomuelejojn fabrikataj de la timo kaj kalkulemo. Tiel, la idealistoj, eventuala Don Kihotoj, trovos en sia vojo nur minacantajn aspojn aŭ aliajn perfortoformojn envolvitaj en insultoj, ridoj aŭ mokoj, kiuj baros la elektitan direkton kiu celas nia idealo.

Miguel de Cervantes, ekverkis sian plej gravan verkon, kiam jam sesdekjara kaj enkarcerigita en Sevilo pro fuŝa prezento de kontoj kiel ŝtata impostenspezisto, li estis sufiĉe aĝa por esprimi firmajn konkludojn pri siaj aspiroj, idealoj, fiaskoj, iluzioj aŭ frustacioj: li revis esti heroo kaj partoprenis en la marbatalo de Lepanto, sed anstataŭ atingi la gloron de la grandaj kapitanoj, li suferis la perdon de lia maldekstra mano; kvankam heroe li batalis kaj poste kaptita en Alĝero kuraĝe komplotis por forkuri el la prizono, li ne sukcesis en siaj entreprenoj: li aspiris esti fama verkisto, sed siaj unuaj teatraĵoj ne trovis la favoron de la publiko, do malgraŭ lia talento li nur ricevis en sia vivo fiaskon kaj mizeron. Eble estis kiel rezulto de tiom da fiaskintaj iluzioj en sia propra vivo, ke en sia menso ŝprucis la skemon de Don Kihoto, la plej granda romano de sia epoko…

Kaj certe, ke ni povus daŭrigi parolante horojn kaj horojn pri sama temo, sed mi tute ne volas lacigi vin, ĉar kiel fino de tiu ĉi prelego mi volas iom diri al vi pri la tradukinto al Esperanto de "La inĝenia hidalgo Don Kihoto de la Mancha", samideano Fernando de Diego, nun loĝanta en Zaragozo: kiel profesiulo pri tradukado, li verŝis multajn verkojn el la angla kaj franca al la hispana, kaj el la hispana al Esperanto. La terura etoso en la postmilita Hispanio devigis lin elmigri al Venezuelo, kie li laboris, unue, kiel tradukisto en la Agentejo pri Informado "United Press" kaj redaktoro ĉe la Oficejo pri Novaĵoj "Offipren", poste en la petrola societo "Shell", kie li laboris dum dek jaroj. Sed post tiom da jaroj ŝprucis en li la bezonon regali siajn okulojn per novaj horizontoj. Kaj tiu sento impulsis lin translokiĝi al Kanariaj Insuloj.

Kaj en tiuj belaj insuloj lia vivo prfunde ŝanĝis. Tie li trovis la saĝan konsilon de Don Juan Régulo Pérez, katedra profesoro de la Universitato de la Laguna, kaj ankaŭ direktoro de la esperantista eldonejo "Stafeto", kio inklinis lin al pli profunda praktikado de Esperanto, kaj al la perfektigo de la tradukarto de la internacia lingvo.

En 1971, Fernando de Diego, publikigis en Esperanto "La Cigana Romancaro" de Garcia Lorca, vera ĵuvelo lirika, kaj iom pli poste, ankaŭ en Esperanto "Kun sopira koro" de Gustavo Adolfo Becquer, "Doña Barbara" de Rómulo Gallegos, "La arbo de la sciado" de Pio Baroja kaj ankaŭ "Sentempa Sinfonio", t.e. la plej gravaj poemoj de la hispana liriko.

De 1970 ĝis 1986 la esperantista aktivado de nia samideano tre interesiĝis pliampleksigi lian aktivadon en la Internacia Esperanto-Movado: li kunlaboris en diversaj gravaj internaciaj esperantistaj revuoj, ofte prelegis en Esperanto en pluraj hispanaj urboj kaj en Hungario, Polio, kaj Venezuelo. Dum longa periodo da tempo, Fernando de Diego, tradukis al Esperanto preskaŭ cento da verkoj, kelkaj el la plej selektaj sudamerikaj kaj hispanaj aŭtoroj, kaj aliaj el la franca kaj angla, kiujn li vivigis en esperantaj versioj. Tiu intensa aktivado donis kiel rezulto elekti lin membro de la Akademio de Esperanto.

Sed en lia menso viglis du defiojn, kiuj persistis konstante por eventuala realigo: la redaktadon de ampleksa kaj kiel eble plej kompleta "Hispana-Esperanto Vortaro", kaj la tradukon de "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha".

La teksto de tiu ĉi verko de Cervantes en la hispana lingvo eldonita de antaŭ prekaŭ kvar jarcentoj prezetis al li grandajn malfacilojn por la tradukado, kaj li demandis sin: ĉu la Esperanta Lingvo, kiu apenaŭ estas vivanta unu jarcento havas la necesajn vortojn por speguli tion kion volis esprimi la inĝenia aŭtoro Miguel de Cervantes?

Fernando tuj rimarkis kaj klare tion skribis "ke Don Kihoto estas verkita en lingvo kies sintakso tre diferencas de la aktuala". En la teksto de tiu verko ekzistas antikvaj proverboj, kiujn oni ne plu uzas, ankaŭ kompletaj frazoj esprimitaj per arkaikaj vortoj jam antaŭ longe malaperintaj, tipaj diroj de tiu epoko kiuj signifas nun nenion por la hispana-parolantoj, speciala stilo de libro bonhumuraj komprenebla nur por la tiuepoka homo, sed ne ĉiam por la aktuala, kaj sekve, reprodukti fidela tiun fajnan ironion, kiu ŝprucas en ĉiu frazo de la komenco ĝis la fino de la verko. Li devis studi ne nur tiujn problemojn kiujn ni skizas, sed ankaŭ la historion de la beletristoj de tiu epoko, kiel perfekte oni perceptas kiam la aŭtoro klarigas la satirajn aludojn de unu verkisto kontraŭ la alia [1].

[1] Mi invitas al plej elstaraj geesperantistoj sciantaj la hispanan lingvon provi la tradukon de unu el tiuj frazoj malfacilaj pri kiu mi citis, ĝi estas en la ĉapitro XVIII de la Dua Parto de "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" kaj diras tiel: "…Entraron a Don Quijote en una sala, desarmóle Sancho, quedó en valones y en jubon de camuza, todo bisunto con la mugre de las armas, el cuello era de valona a lo estudiantil, sin almidón y sin randas, los borceguies eran datilados y encerados los zapatos".

La tasko ne estis ja facila por iu ajn tradukanto, eĉ por la plej kompetentaj. Certe ke jam ekzistis kelkaj kleraj esperantistoj kiuj intencis traduki "Don Kihoto", ni citu kiel ekzemplon al S-roj Inglada, Bourlet, Lavy, Pujula i Vallés, Hernández Lahuerta [2] kaj aliaj, sed vero estas ke ili nur tradukis kelkajn malmultajn ĉapitrojn, kaj kvankam ni ja parolas pri tre elstaraj esperantistoj, la realo estas ke la verko de Cervantes neniam estis komplete tradukita ĝis kiam tion faris Fernando de Diego.

[2] Unu el la plej kuraĝaj tradukintoj de "Don Kihoto" estis L.Hernández Lahuerta, kiu tradukis kompleta "La Malprudenta Scivolulo".

Konscia pri tiaj malhelpoj li komencis tiun tradukon iom post iom, pripensante ĉiun problemon kaj uzante sian tutan kapablon por ilin solvi. Li uzis en la tuta verko nur 21 neologismoj, ĉiu el ili sufiĉe bone glosita en la ĝusta momento, kaj estas vera ĝuo por la amantoj de beletro kaj historio legi la klarigojn ne nur de la neologismoj, sed ankaŭ pri la satiroj de unu kontraŭ la alia de tiuj grandaj verkistoj de la orepoko de la hispana beletro.

Kompreneble tiu penado kaj profunda studado nur povis doni kiel rezulton la kompletan sukceson de la traduko. La libro, kun tiel riĉa teksto kaj la tutvalora aldono de gravuraĵoj de Gustavo Doré, estis eldonita de "Fundación Esperanto" en Zaragozo, en la jaro 1977, kaj bezonis de la malavara ekonomia kontribuo de kelkaj bonaj malavaraj esperantistoj.

Evidente, biografio de persono, kiu vivis tiel intense kaj intelekte elstare, bezonas multajn pli da paĝoj por priskribi pli detale kion estis reale lia vivo kaj kion granda estis la esperantista tasko kiu disvolvis mia bona amiko Don Fernando de Diego de la Rosa.

Dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella