2013 - La poezi-difino

LA POEZI-DIFINO

Antonio Marco Botella

Simila al tiu ĉi prelego, pri sama temo, mi prelegis ene de la programode la 59 SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles en la jaro 1986.


Gesamideanoj kaj amikoj:

Ne estas mia celo fari de mia prelego instruan lecionon pri kiel difini Poezion, tute ne, mia modesteco vere ne permesus min preterpasi la limon, kiu signifas, la menciojn de opinio de elstaraj intelektuloj kaj poetoj, kaj kiel maksimuma pretendo mia, esprimi tion kion mi pensas pri tiu ĉi temo, kaj tiu estas la simpla opinio de persono kiu admiras kaj profunde amas Poezion de ĉiam…

Kaj en tiu punkto mi finas la priskribon de la celo de mia prelego kaj komencas mian paroladon esprimante la klasikan pripoezian difinon, kiu diras, ke Poezio estas emociiga interpreto de certaj sentoj esprimataj per bela lingvo, sed… ĉu tio sufiĉas por klarigi tiun emociigan belan esprimon? Evidente ne.

Oni ne povas difini ĝin laŭ oni faris antikve kiam oni diris, "ke poezio estas beletra esprimo per versoj", ja Aristotelo en sia libro "Poetiko" konsideris erara tiu opinio, estis aliaj opiniantoj, kiel Edgar Poe, kiu opiniis, "ke poezio alproksimiĝas al muzika esprimo". Kaj Verlaine, pli firme komfirmis, "ke poezio estas muziko", ne malmultaj opiniis "ke poezio estas arta esprimo envolvita de magia parolo"...

En la mallarĝaj limoj de tiuj difinoj, oni ne povas enmeti la profundan sencon de tiel alta koncepto kiel estas la Poezio, pro tio oni povas min permesi uzi aldonajn eksplikojn, eĉ se necese helpi min de niaj viveroj, sentoj kaj emociigaj momentoj, kiuj ofte batas nian koron kreante tute novan senton, kiu ne plu estas la simpla realaĵo kiun ni elektis por nia difino.

Kaj estas tiel kiel realiĝas tiu fenomeno, kiu konsistas, ke io reala kun simpla karaktero kaj profunda sentemo, eniru en nia koro kaj transformiĝu en muzika sono envolvante de fantazio la parolon de riĉaj sentoj kaj lirika ritmo, kiuj ne plu estas tiu simpla realaĵo de nia vivero, ĉar tiam la parolo ne aperas nuda, sed brilas de belsonoj, koloro, ritmo, muziko, kaj certa emocio, tio estas ja Poezio…

Kaj jam en tiu punkto de nia difino ni povas diri ion kion mi legis kiam mi estis tre, tre juna, kiu diris: "Poezio estas, verso de Garcia Lorca, melodio de Beethoven, legendo de Becquer, okulfrapaj frazoj de Rabindranath Tagore… estas lingvo universala kaj unika kun parfumo de beleco kaj rava muziko plenaj de emocio…

Sed la transformiĝo de io reala en poezio ne estas fenomeno aperinta en la sino de iu ajn persono, tute ne, oni bezonas spiriton kaj sentemon specialajn, similaj al tiuj de la grandaj poetoj, kiuj ĉio kion ili tuŝas transformiĝas en bela poezio. Nia pretendo difini ĝin restas, tiel malfacila kiel je la komenco, kaj tio estas historia malfacilo, kaj jen ekzemploj de kleruloj antaŭ tiu demando:

Kiam Gerardo de Diego demandis al nia eksterordinara poeto Garcia Lorca, majstro en la uzado de metaforoj, kio estas poezio, tiu ĉi surprizita respondis: -kion mi povas diri al vi kiel respondo? Ĉu difini kio estas tiuj nuboj, aŭ tiu ĉielo, aŭ tiu rumoro de la proksima arbaro? Mia respondo povas esti: -rigardi, rigardi ilin, observi ilin, kaj nenion plu. Komprenu ke por poeto estu malfacila tiujn difinojn; lasu tion por profesoroj kaj fakuloj pri tiuj temoj, ja estu certa ke mi, kaj ankaŭ vi mem, aŭ aliaj poetoj, tute ne kapablas difini kio estas poezio. Kaj li daŭrigis parolante kaj parolante sen respondi al la demando, sed la difino neniam venis…

Kaj Garcia Lorca daŭrigis kvazaŭ parolante por si mem: -mi komprenas ĉiujn poemojn, mi povus paroladi pri ili horoj kaj horoj, mi povus ankaŭ paroli pri muziko, ĉu ĝi plaĉas aŭ malplaĉas al mi, aŭ pri fantazioj inventitaj en mia cerbo kiel povus esti, "la pasinta nokto oni bruligis la belan Partenon kaj mi dolore observis tiun katastrofon", sed difini kio estas poezio, tio ne estas demando por ke poeto respondu tiel rapide kiel eble vi pretendas...

Kiel vi povas konstati, la poeto sin sentis tute ne kapabla difini respondante la demandon, li, simple, nur parolas kaj el la parolo floras la poezion kiel akvo fluas el la fonto, kiu tuj brilas kaj kantas, ja li kreis senpene poezion kaj ŝprucis perfekte el lia cerbo, tiel facile kiel Minervo naskiĝis saĝa el la menso de Jupitero…

Ankaŭ je la fino de la pasinta jarcento, la poeto Becquer, rivevis saman demandon de belulino dum ŝi prezentis al li albumon. La poeto, senhezite, rigardante ŝin rave, skribis sur la senmakula paĝo de tiu albumo:


Kio estas ja poezio

vi al mi demandas

fiksante en mia pupilo

via bela blupupil'

Kio estas ja poezio?

Kaj vi tion al mi demandas?

Poezio, certe, estas vi!


Ĉu estas pli bela esprimo por respondi tiun demandon? Certe en tiu momento, ne. Sed la fenomeno ripetiĝas laŭ vi povas konstati, poeto ne difinas, ne scias difini laŭ reguloj de fakuloj ĉar ne konas la ordinaran lingvon, sed ilia parolo anstataŭ difini saltas en la aero en miloj da pecoj, kaj ĉiu peco, ĉiu vorto estas kvazaŭ floro kiu parfumas sian ĉirkaŭon esprimante laŭ la originala maniero de la poetoj la ideo pri poezio.

Sed atentu gesamideanoj, ni parolis pri Poezio ĉe la sojlo mem de la poetika mondo, kaj ni ne sukcesis aŭdi trafan respondon eĉ de la poetoj mem, nun ni konsultu la opinion de talentaj kritikistoj opinii pri poezio, kaj ni citu kiel unuan ekzemplon al la poeto, filozofo kaj verkisto, Miguel de Unamuno, kiu tuj ke oni parolis pri poezio insistis indikante al la poetoj "ke oni devas verki ĝin kun pli da denseco" kaj aldonis: "ke oni devas pensi tion kion oni sentas kaj oni sentu tion kion oni pensas", t.e. ke oni startu el la poezia realo, kaj Unamuno, sincera kun sia teorio verkis poezion laŭ li pensis, konstatu vi mem pecon de la menciita verkisto:

Temas pri psikologia reago en problemo tiel kompleksa kiel tiu pri amo kaj morto, kaj la ekzemplo estas verkita en neriproĉeblaj versoj, kiuj rakontas la sentojn de unu el la vivantaj amantoj kiam la alia forpasis unue, kaj li skribas:


Oni mortas tiu kiu vidas vizaĝon dian,

ni ambaŭ kune vidis ĝin,

vi jam forpasis, ¡amo mia!,

mi ankoraŭ en dezerto vivas

revante ĉiam postsekvi vin…


Kiel vi povas rimarki, la poezio de tiuj versoj ne brilas en retorikaj figuroj de la formoj ekzaltante la doloron de la amanto antaŭ la forpasinta amatino. Malaperas la fantazio anstataŭitaj de realismaj sentoj, sed la poezio vibras en la espero de la sopìranta amanto, certe, kelkaj poetoj ne konsideras tion pura poezio, ĉar li antaŭmetas kiel premiso la elstaran signifon de la ideoj, la profundigon de la sentoj, la belecon en la konceptoj…

Aliaj poetoj ne opinias kiel Garcia Lorca aŭ Miguel de Unamuno, ĉar ili uzas alian stilon, kaj kreas poezion kiu ne emfazas la konceptojn, la versoj akiras kolokvan sencon, malaperigas la simbolojn, ekzemple fratoj Machado, do se ni analizas la poemojn de Antonio Machado, ni tuj konstatas, ke li atingas la idealon pri poezio konsistanta en ĝia prezento nuda je pitoreskaj rebriloj, montranta per apenaŭ percepteblaj rimo kaj ritmo la belecon de la konceptoj, kiujn li volas esprimi. Jen unu el la poemoj klare montranta la karakterizojn menciitajn:


Estis certa nokt' de majo

obskur-blua kaj serena,

sur l' akuta cipres-alto

brilis luno beloplena

lumigante la fontanon

sola en la nigro densa,

el ĝi ŝprucis kristalakvo

kun sonado tre kadenca…

Poste, kanton oni aŭdis

el kaŝita najtingalo…

Skue rompis forta vento

l' akvokurbon de l' fontano.

Kaj mildega melodio vagis

tra l' ĝarden' de l' parko,

kiun muzikist' eltiris

per la violon' kaj arto.

Estis tiu son' lamento

el juneco kaj el amo,

el la luno, el la vento,

el l' akvo kaj el najtingalo…

La ĝarden' havas fontanon,

kaj la fontan' sonorĥimeron,

voĉ' aŭdigis dolorkanton

naskiĝ-esprimo el printempo.

Lamenta voĉ' ekmutiĝis.

El la violon' silenta

restis nur melankolio

en la nigra nokt' senstela.

Nur aŭdiĝis melodio

el fontano kapricema.


Cetere, li, Antonio, ne emis frekventi kunvenojn, nek la bruan societan vivon de la tiamaj poetoj, bohemianoj kaj artistoj: modesta, sincera kaj ĝis funde honesta, li sentis la belecon de la longaj silentoj, la emocion de la intimaj solecoj, la profundan alrigardon de interna mondo plena de lirikaj eĥoj, kiuj pli bone respondis al lia koncepto pri poezio, kiun li difinis kiel "profundan tremetblovon de la spirito"…

Fidela al la idearo demokrata, kiun li ensuĉis infanaĝe en la Institucio pri Libera Instruado, li neniam ĉesis strebadi al popolaj aspiroj, li kunlaboris efike en la fondo de la Popola Universitato de Segovia, organismo ne-oficiala kreita por eduki nur laboristojn. Li estis proklamita akademiano de la hispana lingvo, sed neniam li legis sian protokolan diskurson. Kiam la respublikanoj estis venkitaj en la intercivitana hispana milito li ekziliĝis ĉe la sudo de Francio, kaj nur post kelkaj tagoj de tiu evento, en la jaro 1939, li forpasis. Ne estas facile forgesi tian grandan poeton!

Ne tiel okulfrape bela, sed certe delikate ĉarma, estas la poemoj de lia frato Manuel Machado, jen poemeto plena de logaj rebriloj:


Diras la fontano…

Ne, ne silentis la fontano,

ne silentiĝis…

Ĝi ridis,

saltis,

babilis… kaj neniu sciis

kion ĝi diris…

Klara, gaja, polifonia,

salomona koloneto

traboris

la silenton de okcidento,

kaj, babilema, erektiĝis

por vidi la sunon forpasantan.

Ne, ne silentis la fontano,

ne silentiĝis…

Kiel noktovejno

traborilo,

frida arĝento,

longiĝis

kaj mallongiĝis…

suprenis

kaj malsuprenis,

babilis… kaj neniu sciis

kion ĝi diris…

Kiam la aŭroro revenis…


La milda koloro de la poezio de Manuel, kaj la stilo kolokva kiun li iniciatis, vere allogas kaj eniras en la koron de ĉiu amanto de la poezio legante tiujn strofojn...

Kiel vi povas rimarki, estas diversaj stiloj de poezio, sed kio ne povas manki estas la beleco, la muziko, la magio de la parolo, kaj tute ne gravas la temon pritraktata, eĉ kiam la protagonismo iras de la mano de la Morto kaj la aŭtoro estas anonima, kiel en la sekvanta poemo el la Romancaro verkita preskaŭ en la aŭroro de la hispana lingvo, titolita:


Romanco de l' amanto kaj la Morto

Sonĝe, certa nokt' mi sonĝis

¡revo de l' animo mia!

sonĝis mi pri miaj amoj

brakumite retenitaj…

Mi ekvidis damon blankan,

kun la blank' el neĝ' glacia…

-Ho, el kie vi kaŝe venas?

-kiel estis vi aginta

por eniri mian domon

se fenestroj restas ĉiam,

ĵaluzioj, samkiel pordoj,

hermetike tutfermitaj?

-Ja Amoro mi ne estas,

sed la Mort' de Di' sendita!

-Ho vi tre kruela Morto,

lasu min unu tag' viva!

-Eblas nun nur unu horon

kaj tuj via viv' finiĝas!

Haste li piedvestiĝis,

jen li tute jam vestita,

straten kure li aliris

kien loĝis l' amo lia.

-Vian pordon tuj malfermu,

mia am', obeŭ tuj vigla!

-Por mi estus vere plaĉa

fari tion tre, tre rapida,

sed patrin' ne ekdormas,

paĉjo ne estas elirinta…

-Se vi nun ne tuj malfermas

faros tion vi neniam!

jam la Mort' haste min serĉas

kun vi mia viv' fariĝus brila!

-Iru sub la fenestro mia,

kie mi kutimis kudri iam,

kaj por atingi la balkonon

mi surmetos ŝnuron silkan;

se la ŝnuro ne sufiĉus

por atingi la ĉambron mian

mi, per miaj haroj plektos

fortan ŝnuron kuntorditaj.

Jen la Morto sin prezentas.

La maldika silk' rompiĝas.

-Venu kun mi! La Destino

por l' Amanto venas fia!


Kaj ni ne plu devas daŭrigi parolante pri difinoj kaj stiloj forgesante tiu alia poezio de la XVa jarcento, kiu elstaras pro la fajna precizeco de la lingvo en la formo, la zorgo por la detala celo persona, kiu konstante aperas ĉe la fundo de ĉiu strofo, ni ja parolas pri Jorge Manrique (1440), kies elegio, diris Lope de Vega "ke oni devus skribi ĝin per orliteroj", kaj speciale ni aludas al la poemo:


Koploj pro la morto de sia patro

Vekiĝu, anim' dorminta,

kaj vivigu la cerbon vian

atentante

kiel pasas la vivo nia

kiel la mort' ruze venas

tiel silente;

kiel rapide plezur' foriras

kaj oni ĝin memoras

dolorsente;

kiel laŭ l' opinio nia

ia ajn tempo pli valoras

ol nuntempe.

Se ni nuntempon observas,

tiu moment' tuj malaperas

jen finiĝo,

se ni prijuĝas ion talente

ni opinios ĝin ne veninta

la pasinton.

Neniu sin trompu pensante

ke daŭros tion kion esperas

pli ol ĝi daŭris,

ĉar ĉe ni ĉio nepre efemeras

en la ekzisto de la vivo nia

sen plias.

Niaj vivoj estas fluoj

finiĝantaj en la maro

tiel morto,

tien iras eĉ nobelaro

en destino senrevene

fata sorto,

tien iras eĉ famriveroj

mezaj kaj pli modestaj

al feĉtombo,

tie ĉiuj estas ja egalaj

kiuj laboras permanaj

aŭ kun krono.

ktp.


Tiu poemo, kaj aliaj de la Kanzonaro kaj Romancaro el la Hispana Liriko tre impresis, inter aliaj, al la poeto Damaso Alonso, kiu kun granda admiro diris: tiuj poemoj estas la plej delikataj floroj de nia Liriko, ili ja havas la plej sorĉajn allogojn de nia Poezio!!

Kaj kiel admiro al tiu stilo kaj allogo al la Romancaro, mi volis imiti tiun stilon kaj provas, tre modeste, verki poemeton modernigante la aspiron, kiu celas tiuj strofoj, do senkulpigu min kaj mian fantazion, mi ĝin titolas:


Pri la senfina Kosmo

Hieraŭ nokte mi sonĝis, sonĝe,

ke mi ne plu estis vive vivanta,

ke mi estis ĉi mondon forlasanta

iranta al tiu Kosmo, kiun mi sonĝis.

Kaj mia ĝojo certe ja motivas

ĉar mi eniris en mond' pli saĝa,

en tiu nomata Kosm' senlima

pri kiu la hom' nenion scias.

Kaj tie mi konstatis….

Ke ĉiuj estaĵoj tie ja sin amas,

ke Bono kaj Belo estas vivrealo

en la ĉiutaga homa kunvivado

kaj tio en la Ter' nomata idealo

estas en Kosmo ekzisto ordinara,

kiu eĉ ne meritas laŭdojn vanajn…

Tie, ne estas komenco kaj fino,

naskiĝo kaj morto ne ekzistas,

la spaco estas tute, tute senfina,

kaj konstantaj Veron kaj Feliĉon…

Kiam mi vekiĝis kaj meditis,

tute ne trovis trafajn konkludojn:

-kiu en la Ter' malamon inventis

Incitanta la lukton inter fratoj?

-Kial la hom' toleras malsaton

al tiom da malfeliĉaj infanoj?

-Kial vivofino oni nomas morton

kaj ne nova vivo en Kosmo?

Ne estas facile deĉifri tiujn enigmojn

sed ni povas fari konkludojn raciajn:

se evidentas ke malam' estas hom-eraro

ni forĵetu de la Ter' tiun malsaĝon!

Se feliĉon ni perceptas en Kosmo

ni strebu en la Ter' por tia idealo

difinita per Bono, Vero kaj Belo

kiuj plenplenas niaj aspir-imagoj!!

Ekzistas en nia mond' gravaj teorioj

Inventitaj de multnombraj religioj,

kiuj kvankam ekzaltas ĉiam Bonon

praktikas malamon kaj fikrimon,

do ni penu direkti nian inklinon

al tiu Kosmo senfina el mia sonĝo,

kiu vivante sen komenco kaj fino

nur celas vivi en plena feliĉo!!

Kaj por ne plu lacigi vin, mi ne insistos pri la temo kiun mi min proponis, kies celo estis difini kio estas Poezio, ja tio kion mi nur faris, ne estis esprimi la koncepton nekontesteblan de tiu vorto, sed nur citi opiniojn pri ĝi de poetoj kaj intelektuloj de alta talenta nivelo, kaj tiel alveni al la konkludo, ke la difino estas pli ol malfacile. Kaj tamen, surprize, ion simila okazis al la granda poeto Juan Ramón Jiménez, invokante la helpon de la Inteligento per la sekvanta poemeto:


Inteligento, donu al mi

la ĝustan difinon pri ĉio!

Ke mia parolo estu vere

la mema parol-difino

kreita de mia propra animo…

Inteligento, donu al mi

la ĝustan difinon vian,

sian, mian kaj pri ĉio!!!


Kaj kun simila tono mi ankaŭ petas al la Inteligento tiun helpon, por ke kiam mi denove pritraktos similan temon, mi povu tion fari sen problemoj kaj sen la bezono min helpi de tiom da opinioj…

Kaj ĉar mi citis laste al tiu granda poeto, Juan Ramón Jiménez, kiun mi tiom admiras, permesu al mi fini mian prelegon komentante sian poezion: delikata, luma kaj simpla samtempe. Li perceptas kaj scias esprimi la plej subtilajn nuancojn el koloro kaj la sono, la aromon de la kampoj kaj la varian lumon de ĉiu momento, kaj saĝe kaj lirike li scias esprimi la internajn sentojn de la homo kaj la pejzaĝo, tiamaniere bele, ke legante tiujn strofojn oni sentas nedifineblan sensacon kvazaŭ temus pri beleco tute netuŝebla, tiel ideale kaj ĉarme li esprimas siajn sentojn. Li, kun kelkaj el la poetoj kiujn ni jam menciis, influis decide en la reflorigo kaj modernigo de la hispana poezio, kaj estis la bazo de la tiel nomita "generacio 1927", kiu kreis puran poezion de la inspiro de Pedro Salinas, Jorge Guillen, Damaso Alonso, Vicente Aleixandre k.a.

Sed ni ne finu nian mallongan citon de Juan Ramón Jiménez sen legi vin almenaŭ pecon de unu el liaj belaj poemoj, "La definitiva vojaĝo", en tiu ĉi kazo li, kiel la eksterordinaraj poetoj, temas pri la morto kiam diras:


Kion al muzik' okazas

kiam ne plu sonas?

Kion al la milda brizo

kiam ne plu blovas?

Kion al la lum' se nigro

helon tuj envolvas?

Diru morto, ĉu ne estas

resti tute senmova

en eterna nigra premo,

en silento angora?


Aŭ tiuj belegaj lirikaj pensoj, kiujn li priskribas, pri inteligenta homo kelkaj tagoj antaŭ ol enŝipiĝi en la definitiva vojaĝo kiam diras:


Kaj mi foriros… kaj restos la birdoj kantantaj.

Kaj restos mia horto kun sia verda arbo kaj sia puto blanka.

Ĉiuj vesperoj la ĉielo estos bluaj kaj plaĉaj,

kaj sonoros kiel sonoras ĉi vespere

la sonoriloj de la sonorilturo…

Mortos la homoj min amantaj, kaj la vilaĝo iĝos nova ĉiujare.

Kaj en tiu flora kaj kalkita angulo de mia horto,

mia spirito vagos nostalgie…

Kaj mi foriros,

kaj mi solos,

sen hejmo, sen arbo verda, sen puto blanka,

sen ĉielo blua kaj kvieta…

malproksima de la vilaĝa tumulto,

surda kaj rara de la fermita dimanĉo…

Kaj restos la birdoj kantantaj!!


Kaj estas tiel bele, per tiuj versoj de Juan Ramón Jiménez, ke mi finas mian prelegon, kontenta, ĉar ni, geesperantistoj, sentas la poezion kiel idealo poetika, kaj

tial ni parolas pri poezio en niaj Kongresoj…

Gesamideanoj, dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella