1995 - Ziryäb, fama muzikisto kaj erudiciulo

Ziryäb, fama muzikisto kaj erudiciulo de Al-Andalus

Antonio Marco Botella

Zaragozo 1995


Gesamideanoj:

Maloftas la prelegoj aŭ artikoloj en Esperanto pri muziko, kaj ne nur pri muziko sed ankaŭ ne pri biografioj de famaj muzikistoj. Hodiaŭ ni eniros ene de tiuj esceptoj kaj prelegos pri muzikisto de antaŭ multaj jarcentoj, preskaŭ tute ne-konata en nia lando, kaj tamen estis ĉi tie, en Hispanio, kie li sin superis en tiuj scioj kaj akiris famon senliman kiel muzikisto kaj kanzon-komponisto. Ni parolas pri talenta homo nomata Abu-l-Hassan Ali Ibn Näfi kaj konata per la nomo Ziryäb. La epoko kiam li vivis ĉe ni estis, tiuj jaroj kiam regis en Al-Andalus, en Kordovo, la emiro al-Hakam la 1ª kaj iom pli poste sia filo Abd al-Rahmän la 2ª.

Ni komencu do, priskribante kiu estis tiu genia muzikisto:

Kiel ni jam diris li estis konata per la nomo Ziryäb kaj kromnomita "La Nigra Birdo" pro la bruneco de lia haŭto, klareco de lia voĉo kaj la mildeco de lia karaktero. Li naskiĝis en Bagdado en la jaro 789 devenis el persa familio kaj lernis muzikon kaj kanton en la muzik-lernejo de la Bagdado-kortego sub la gvido de la majstro Isäq-al-Mawsili…

Laŭ rakontas la historiisto al-Maqqari (1) en sia verko "Analeqtes", Ziryäh, talenta knabo rapide lernis de sia majstro Ishäq, tiel kaŝe kiel eble, ne nur la teknikon sed ankaŭ lian ampleksan kanto-repertuaron, kaj dank' al lia bela voĉo kaj lerteco, baldaŭ superis tiun de sia majstro en ĉiuj aspektoj.

(1) Al-Maqqari (Abü-l-Abbas Ahmad al-Maqqari) Alĝeria historiisto naskiĝinta en Tremecen (m. Kairo 1631), aŭtoro de grava verko pri la islama Hispanio titolita "Plezuriga aromo" (Nafh al tib) el kiu ekzistas versio en la angla verkita de la hispano P. Gayangos. Tiu verko estas grandvalora, ĉar ĝi konservas parte aŭ tute, kompiladon de mezepokaj aŭtoroj arabaj-hispanaj, kies manuskriptoj perdiĝis.

Iun tagon, en la palaco de Bagdado de la tiama kalifo Härün-al-Raŝid (766-809) oni menciis en konversacio pri la lerteco de la lernanto Ziryäb, tiel laŭde, ke la propra kalifo sentis certan scivolemon pri la juna muzikisto. Efektive, je la unua okazo ke la majstro al-Mawsili vizitis la palacon, la kalifo demandis al la kanto-majstro, ĉu li havas inter liaj lernantoj unu pli elstaran ol la ceteraj?

- Jes, mi havas unu sufiĉe lerta, li ruze respondis, ja mi aŭskultis al li kelkajn melodiojn tre emociigajn, kiujn mi lernigis lin per nova sistemo mia, kiun mi konsideris adekvata al lia talento kaj artaj kapabloj -.

Aŭskultante tion, la kalifo, esprimis sian deziron koni tiujn melodiojn kaj samtempe al la lernanto.

Kelkajn tagojn poste, la majstro, prezentis al la kalifo sian lernanton Ziryäb. La kalifo alparolis la lernanton priesplorante per liaj respondoj kiaj estis la veraj kapabloj de la junulo. Ziryäb respondis per ĝentilaj elegantaj esprimoj:

- Moŝto, mi scias kanti tion kio kantas ĉiuj bonaj kantistoj, sed granda parto el mia privata repertuaro konsistas el kanzonoj destinataj nur al via kalifa moŝto. Se vi tion deziras mi kantos antaŭ vi ion ĝis nun tute ne aŭskultata de iu ajn homo -.

La tiamaj kronikoj rakontas, ke, kiam Ziryäb jam estis preta komenci sian recitalon antaŭ Härün-al-Raŝid oni donis al li la liuton de sia majstro, sed li ne akceptis ĝin, kaj firme diris al la kalifo:

- Sinjoro, mi havas mian propran liuton elpensitan kaj konstruitan de mi mem. Se via moŝto deziras, ke mi kantu laŭ la karakterizojn de mia majstro, mi akompanos mian kanton per lia liuto, sed se vi volas aŭskulti min laŭ mia propra stilo, mi tion faros per la mia -.

Tiam la kalifo de Bagdado prenis la liuton de Ziryäb kaj diris al li: -kaj tamen ambaŭ tre similas-

- Pardonu min, via moŝto, sed konstatu ke mia liuto pezas la trionon el tiu de mia majstro, kaj krome, ĝi havas aliajn avantaĝoj, kiujn mi povas ekspliki al vi en alia pli oportuna momento, ekzemple, la kordoj de la mia estas silkaj, ne faritaj en varma akvo, la trian kaj kvaran mi faris per tripo de leono, ĉar ili havas resonojn, purecon kaj fajnakutecon pli belsonaj ol tiuj de aliaj bestoj per kiuj oni faras la ceterajn kaj mi kreis la kvinan kordon kiu kompletigas la plibonigojn de mia liuto.

Kaj tuj, kun la bonvolo de la kalifo, akompanante sin de sia delikata instrumento, Ziryäb kantis kanzonon tute originalan dediĉitan al la kalifo mem, kaj li faris tion tiel mirinde bone kaj emociige, ke la kalifo restis tre agrable impresita.

Tiam la kalifo sin turnis al la majstro Ishäq, riproĉis lin ne informi al li siatempe pri la grandaj kvalitoj de Ziryäb kaj montris sian volon ne nur reaŭdi la lernanton, sed ankaŭ kontribui per la necesaj financaj alportoj al la kompleta formiĝo de tiu granda artisto.

Ĵaluza al-Mawsili de la sukceso de sia lernanto, post ne longe, citis al Ziryäb por sekrete konversacii, en kiu la majstro eksplikis al la lernanto pri tiu kriza situacio inter ambaŭ, substrekante ke li ne estis preta toleri rivalecojn en la kortego, do nepre li devis tuj decidi ĉu akcepti konsiderindan monokvanton kaj foriri eksterlanden, aŭ resti ĉi tie sub lia konstanta mortminaco…

Ziryäb, kiu perfekte konis la duran temperamenton de sia majstro, tuj sciis ke tiu minaco ne estis simpla fanfaronaĵo, sed reala danĝero por lia vivo, pro tio li decidis akcepti la monon kaj foriri kun sia familio eksterlanden, eble al la lontana Al-Andalus, lando regata de omajido, kies prestiĝo sub vidpunkto lirika kaj kultura tiel laŭde oni parolis en Bagdado.

Efektive, li kun sia familio vojaĝis al Nord-Afriko, de kie li adresis mesaĝon al la Kordova emiro al-Hakam la 1ª informante lin, ke li estis kantisto, do, kun lia permeso li dezirus sin prezenti en la Kordova kortego.

Al-Hakam akceptis la proponon, kaj Ziryäb kun la siaj, enŝipiĝis survoje al Al-Andalus, sed apenaŭ alvenintaj ĉe Alĝeziro li estis informita pri la forpaso de la emiro. Okupis tiun altan postenon lian filon Abd al-Rahmän la 2ª, kiu apenaŭ eksciis pri la alveno sur al-andalusa teritorio de la kantisto, ne nur konfirmis la inviton de sia patro, sed ordonis, ke komisiono de la propra kortego prezidata de la juda kantisto Mansür-al-Yahudi iru al Alĝeziro por komplimenti kaj sekve akompani al la invitito ĝis Kordovo.

Ziryäb venis akompanata de sia edzino, filinoj Ulayya kaj Hamdünä, la sklavinoj Gaslän kaj Humaydä kaj sia lernantino kaj konkubino Mut´ah. Kiam la muzikisto alvenis dum nokte en la al-andalusa ĉefurbo kun sia sekvantaro, laŭ ordono de la emiro ili okupis unu el la plej bonaj domoj de Kordovo, kaj post tritaga ripozo, Abd al-Rahmän invitis al li sin prezenti en palaco kaj kanti en la kortego.

Tiel multe la kanto kaj la persono plaĉis al la emiro, ke ambaŭ rapide intimiĝis kiel tre bonaj amikoj. La emiro montriĝis tre malavara kun la kantisto: asignis lin pli ol 40.000 dinarojn po jare, krom donaco de pluraj kampo-domoj, kaj kiam la emiro konsideris ke li estis sufiĉe bone pagata, invitis la kantiston ofte viziti la emiran palacon kiel unu el siaj preferataj invititoj.

Cetere, Ziryäb baldaŭ montriĝis kiel vera erudiciulo, ja li krom muzikisto kaj kantisto, li perfekte regis geografion, astronomion, fizikon, meteologion, beletron ktp. Oni diris ke li sciis parkere pli ol milo da kanzonoj, grandparte el ili kreitaj de li mem, kaj li tion faris tiel majstre ke oni disvastigis la diron ke "la genioj inspiris al la kantisto Ziryäb dumnokte en la kreo de tiuj mirindaj kantaĵoj".

Kutime, estis vera ĝuo aŭskulti al la inteligenta Ziryäb paroli pri landoj, moroj, saĝaj homoj de diversaj civilizacioj kaj pri mil aliaj diversaj anekdotoj aŭ opinioj pri scienco, poezio kaj arto… Kiel instrumentisto li estis nesuperebla ja li multe plibonigis la liuton aldonante al ĝi novajn elementojn kiuj perfektigis la sonojn.

La plej grava kontribuo de Ziryäb al la muzika arto estis lia kreo de Muzika Konservatorio en Kordovo, unua de tiuj lernejoj, kaj lia talento en la muzikinstruadon kreante novan studplanon, kiun li dividis en tri gradoj: unua, la studon de la ritmo, la metro kaj la tekstojn de la kanzonoj kun akompano de la muzikinstrumentoj; dua, la regadon de la melodio; kaj tria, interpreton de la muzikaĵo.

Li forbalais de la al-andalusaj salonoj la recitadon de antikvaj poemoj kun monotonaj resonoj kaj konataj kadencoj de beduenoj, ĝis tiam kantataj aŭ deklamataj de la sklavaj kantistinoj, kaj tiel li renovigis la koncepton pri poezio.

En tiu Konservatorio kiun li kreis formiĝis multenombraj studentoj, kiuj post ne longe famiĝis, kiel sia filino Hamdüna kaj sia konkubino Mut'ah, kies prestiĝo pri kanto, danco kaj muzikkomponoj (post la forpaso de la majstro) estis tiel granda ke la famo daŭris jaroj kaj jaroj.

Rilate poezion, li instruis la poetojn de la kordova kortego pri la antikva kaj moderna poetikoj, pri stiloj, versoformoj kaj sekretoj por la bona rimado. Pri muziko, laŭ rakontas unu el la tiamaj historiistoj, Ibn Hayyän, en sia verko "Almoctabis", li elpensis kaj uzis plektron el aglo-plumo, grava avantaĝo rilate la antaŭan el ligno, ĉar mildigis la kontakton kun la kordoj kaj eltiris pli fajnaj sonoj, kaj kiel ni jam diris, li riĉigis la liuton per la kvina kordo, tiurilate komentis la tiuepokaj fakuloj, ke la antikva liuto havis kvar kordojn kies rolo estis: la unua (akutkordo) estis flava kaj simbolis galon; la dua estis ruĝa kaj simbolis sangon; la tria blanka simbolis flegmon; kaj la kvara, nigra, borduna kordo, kiu simbolis melankolion. Mankis al tiu liuto la animo, kaj tial, Ziryäb aldonis centran ruĝan kordon, kaj tiel la instrumento akiris pli delikatan esprimon kaj sin montris pli kapablan por aliaj studoj aŭ uzoj.

Li ankaŭ estis la kreinto de nova muzik-sistemo, kiun li prezentis sub la simbola formo de arbo: la Arbon de la temperamentoj (Chajarat attubü), t.e. la arbo de la modoj. Por indiki la modon aŭ melodian stilon, speco de oktavo de Abü-l-Färäy (2), Oriento adoptis la vorton "maqän" (loko), kiu indikas la tonogradon. De tiu momento, de la mano de Ziryäb, Al-Andalus uzos vorton kun pli vasta signifo, "tabä" (naturo), kiu resumas la rilatojn de la homo kun aliaj vivantoj kaj estaĵoj. La diferenco inter ambaŭ skoloj jenas: la unua, ĉio tekniko, la alia artomistikismo, sed estis, precipe, en la regado de la muzikformoj, ke la talento de Ziryäb montriĝis meritoplena: la pretiĝo de la "nüba" (araba fonemo) (3) tiel kiel ĝi nun ekzistas, kaj tio jam estas rimarkebla en ĉi tiuj paragrafoj de Al-Maqqari kiuj diras: "La kutimo starigita en Al-Andalus komenci muzikan recitalon per kantorecitado kaj ia ajn ritmo kun eventualaj ŝanĝoj, t.e. (kontraste kun la tiamaj reguloj kaj kutimoj) ligi movon larĝan de komenco kaj fini ĝin per alia pli rapida, laŭ starigis la majstro Ziryäb".

(2) Al-Faräy Abü-l-Faray Ali al-Isbahäni (897-967): Historiisto, poeto kaj muzikologo, aŭtoro de la fama verko "Kitäb al-Agäni" (Libro de la kanzonoj al-andalusaj), laŭ cito de la verko "Analeqtes" de Maqqari, vol. II. P. 125.(3) Araba fonemo. Laŭ araboj, kompono por instrumento aŭ voĉo dediĉita al iu difinita momento de la tago. Tiu muzikformo el persa deveno eniris en la muzulmanan Hispanion dum la deka jarcento.

La talento de tiu eminentulo estis tiel eksterordinara, ke la popolo kutime murmuris, tion kion ni jam menciis: "ke li estis inspirita dum sonĝo de la spiritoj kaj genioj dum la nokto antaŭa al ĉiu recitalo, ne nur por elpensi originalajn kanzonojn, sed ankaŭ la muzikon, sed, kompreneble, tio estis onidiroj, la vero nur Alaho scias.

Tiu ĉi majstro, aŭtoro de pli ol dek mil kanzonoj dum sia tuta vivo, kvanto neniam atingita de iu ajn alia muzik-verkisto, ne nur fondis Konservatorion pri Kant-arto kaj Muziko", kiun li mem gvidis, sed tre ofte elmontris sian artan talenton en palac-salono de la Kordova emiro.

Laŭlonge de lia loĝado en Kordovo, Ziryäb fariĝis vera idolo de tiu urbo: neniu kiel li sciis prepari poezian feston (tre oftaj en tiu epoko) pli bone ol li, elekti la adekvatajn poetojn en ĉiu kazo, kaj pretigi la necesajn elementojn kontribuontajn por krei konvenan etoson kaj ekzalti la motivon de la festo. Li zorgis pri ĉio de la tablotukoj, kies lina konsisto li, laŭmode, anstataŭigis per aliaj ledaj, ĝis la glasoj kaj teleroj, antaŭe oraj aŭ arĝentaj, kiuj per lia iniciato oni ŝanĝis por tiuj kristalaj.

Laŭ sugestoj de Ziryäb, la kordovaj korteganoj lernis vesti sin laŭmode per vestokoloroj adekvataj al ĉiu sezono, kombi sin laŭ pli originalaj formoj, manĝi fajnstile aŭ konversacii pri intelektaj kaj seriozaj interesaj homaj temoj. Resume, li kreis tute novan socion en la ĉefurbo, organizante la intelektan mondon de Kordovo, en tiu momento unu el la plej gravaj de la mondo.

Multnombraj sciencistoj, poetoj kaj simplaj homoj kun sci-soifo venis kvazaŭ pilgrime el la tuta Eŭropo al Kordovo viziti la intelektajn centrojn, veraj fokusoj pri scio de Okcidento.

Ibn Jaldün, diras al siaj legantoj, ke la heredo pri muziko-scio, ke Ziryäb lasis en Al-Andalus post sia morto pasis de generacio al generacio dum multaj jardekoj dank' al siaj familio kaj lernantoj: unue tra siaj gefiloj, precipe liaj filinoj Ulayya kaj Handünä, kaj filoj Obaidala kaj Abd-al-Rahmän (li havis ok filinojn kaj du filojn).

La inklino de la popolo por la muziko preterpasis la epokon de la tajfoj, precipe enradikiĝis en Sevilo, kie oni fabrikis la plej bonajn musik-instrumentojn de Okcidento.

Ziryäb lernigis siajn sklavinojn Gaslan kaj Humayda kaj sian lernantinon Mut' ah siajn grandajn sciojn pri muziko kaj kanzonoj, kaj dum jaroj oni elvokis lian figuron kiel mago de la muziko kaj pli alta pinto pri kanto-arto. Liaj kanzonoj estis zorge kolektitaj kaj konservitaj de Aslam ibn Abd-al-Aziz, homo perfekte scianta ĉiujn kanzonojn de Ziryäb, kaj ankaŭ kapabla ludi la muzikon de la eminenta artisto. La skolo kaj muzikteorioj de Ziryäb fariĝis tradiciaj en Al-Andalus.

La eksterordinara artisto kaj talenta Ziryäb forpasis en la jaro 857, kaj tio signifis gravan stagnadon en la evoluo de la poezio kaj kanto.

Antonio Marco Botella