1995 - Pri "Lirikaj perloj de Al-Andalus"

REZENCO DE NICOLÁS LÓPEZ ESCARTÍN

Ĉefredaktoro de "Boletin"

PRI LA LIBRO "LIRIKAJ PERLOJ DE AL-ANDALUS"

verkita de Antonio Marco Botella

Zaragozo 1995

Al mia amiko Antonio Marco Botella


Premiera Antologio en Esperanto pri hispana-araba-hebrea Liriko.

MARCO BOTELLA, Antonio. "Lirikaj Perloj de Al-Andalus, 327 paĝ. 15 x 21 cms. Eld. Institución "Fernando el Católico" (Zaragoza) Hispanio. Ilustrita per 10 fotoj de hispana-araba-hebrea artohistoriaj monumentoj kaj dek delikataj belaj desegnaĵoj de arto hispana-araba.

La plurkolora kovrilo prezentas simbolojn de la tri pli gravaj homaj kolektivoj tiam loĝantaj en Al-Andalus (Iberio), hispanoj, araboj kaj judoj. La libro enhavas dudek ĉapitrojn: de la ekregado de la emiro Abd al-Rahman la 1a en la jaro 756 (unua elstara poeto de Al-Andalus) ĝis la regnofino de Granado en 1492. Ĉiu el tiuj ĉapitroj pritraktas specifan temon, kiuj neniel interrompas la rigoran kronologian ordon de la rakontado, aŭ la eksponomalvolvon de la lirika antologio, tute kontraŭe, la priskribo de biografioj kaj ties poemoj, flue aperas en la sceno de la vivo sur la fono de sia respektiva tempo, paralele kun la komentoj pri ĉiu evento politika aŭ socia okazanta en tiu konstante ŝanĝiĝanta socio, en kiu la penso de filozofoj kaj la rolo de sciencistoj kaj poetoj tiom influis en la ĉiutaga vivo.

Emanas el la libro certa etoso legenda kaj romantika, pli proksima al fabela orientstila romano ol al rigora priskribado de lirika antologio: Ĉarmas, la rakontoj pri tiuj renkontiĝoj en la palac-korto de la bela poetino Wallada, kie oni konversaciis pri amo kaj poezio, kaj ne malofte, la princino recitis siajn poemojn dum steloj scintilis sur la Kordova firmamento... aŭ recitaloj de poermoj kaj muziko de Ziryad "la nigra birdo", kiuj revoluciis la lirikajn kanto kaj poezio, sur ŝipetoj navigantaj sur akvoj de riveroj Ebro aŭ Gvaldalkiviro, verŝajne en tiu epoko tre oftaj... En alia aspekto impresas la duraj scenoj de al-Mutamid, granda poeto kaj reĝo, kantanta per versoj neforgeseblaj la rigoron de la ĉenoj, kiam en la prizono de Agmat li elvokas siajn gefilojn kaj la amatan Sevilon. Epikaj scenoj, filozofio kaj mistiko en viveroj de Ibn Arabi, Ibn Hazm aŭ Avempace, pasiaj idilioj, amo kaj poezio en ĉiu angulo de la libro, kvazaŭ temus pri romano kaj ne de reala vivo, kiun oni nun eltiras el antikvaj manuskriptoj, el kiuj multaj restas ankoraŭ ne tradukitaj...

Plaĉas legi en unu el tiuj ĉapitroj, kiel naskiĝas kaj floras la popola poezio en Al-Andalus, kiel profunda estis en tiu popolo amo al sciencoj kaj precipe al poezio, kiu firmigas la ĝeneralan konvinkon kaj tiaman diron: "simpla kamparano perfekte scipovas verki poemon". Cetere, enorme surprizas la leganton, la rolo de la tiuepoka virino en socio muzulmana: la aŭtoro de la verko prezentas longan ĉapitron menciantan multajn poetinojn kun iliaj respektivaj poemoj, kiel pruvo nekontestebla, ke ili ekzistis, kaj tiu nekredebla realiĝo estas konstatebla ne nur en tiu ĉi libro, sed ankaŭ en manuskriptoj ekzistantaj jam tradukitaj; tio do ne fruktis kiel romaneska fantazio en la menso de la verkinto. Allogas la paĝoj spegulantaj viverojn en la tajforegnoj de Sevilo, Almerio, Valencio, Sarakusto, Badajozo, Granado...

La ĉapitro pri la hebrea profana poezio, naskiĝinta en Al-Andalus kaj prezentita de la verkinto per kvar eksterordinaraj poetoj, apenaŭ skizas la aŭtentan dimension kaj poeziajn valorojn de tiu giganta kvaropo, Ibn Nagrella, Ibn Gabirol, Moŝe ibn Ezra kaj Yêhuda ha-Levi. Tiu ĉapitro, simile al tiu apartenanta al la zenita periodo de la kalifejo de Kordovo kun ties grandaj poetoj: Ibn Suhayd, Ibn Zaydun kaj Ibn Hazm, kaj aliaj el la libro, postulas nepran verkadon ĉiukaze de monografioj en Esperanto, kun pli ampleksaj eksplikoj pri viveroj, kompletaj poemoj, analizo kaj kritiko de ĉiu verko, ktp.

Kiu estas la plej granda merito de la nova libro? Miaopinie la plej granda merito de la verko kuŝas en la originala ekspono de la temaro. Pri ĝi, mi abunde legis verkojn en la hispana, franca, germana, angla kaj araba lingvoj, sed normale temas pri monografioj, kaj kiam la verko ampleksas antologian kategorion, en tiuj kazoj mi ne trovis la saĝan kombinon de elementoj historiaj, biografiaj, politiko-sociaj kaj precipe la rakontado de anekdotoj, kiujn s-ro Marco prudente kaj saĝe miksis kaj uzis en la ekspono kiuj faras ĝin eksterordinare alloga. Tiu sistemo ebligas tuj percepti, ne nur viverojn de reala ekzisto ĉiutaga, sed ankaŭ en kiaj etoso kaj cirkonstancoj vivis la biografiitoj kaj tial kiel la medio influis en iliaj poemoj.

Ankaŭ diskuteblaj interpretoj kaj prilingvaj eraroj ekzistas en la verko: debatinda la decido versigi la araban lingvan poezion kaj enkorsetigi ĝin per la fremda vesto de la hispana oksilaba antikva versoformo, la romanco, kaj en poemoj kun longaj versoperiodoj, per la pli primitiva deksessilaba romanco. Pro tio ŝajnas speciale dankinda la opiniŝanĝo de la verkinto, kiam poemo aperas per la versoformo rompita piedo, post ekspliko de la tradukinto, kies decidon mi komprenas kaj respektas.

Diskutinda ankaŭ la esperantigo de certaj arabaj terminoj, plejofte en funkcio de la fonetiko, sed ĉiukaze atendante opiniojn kaj konfirmojn definitivajn de plej kompetentaj erudikciuloj pri la temo, speciale de arabaj esperantistaj profesoroj.

Niaj legantoj perfekte komprenas, ke la verko postulis esploradon, pripensadon kaj decidojn neniam facilajn, ja oni ne povas forgesi, ke ni pritraktas historiajn eventojn, lirikajn regulojn, vivokonceptojn de la mezepoko, kiuj eldevigas ĉiukaze grandan imagokapablon por interpreto kaj kompreno...

Resume, honeste pensante, mi rekomendas atentan legadon de la libro. Malgraŭ ĝiaj mankoj kaj eventualaj eraroj, (neeviteblaj en tiel malfacila tasko) mia konkludo estas pozitiva: ĉar la verko meritas, miaopinie, iom pli ol aprobon, kaj ĝi riĉigas la Esperantan Literaturon. Nun la enigmo estas, ĉu la eventuala sukceso de la verko sufiĉos por malfermi la pordojn al estonta serio de novaj verkoj en Esperanto pri tiu studinda alloga epoko, kun neimagebla repertuaro de temoj filozofiaj, mistikaj, lirikaj, amaj, ktp. de la tiuepokaj intelektaj gigantoj Avempaco, Averroeso, Majmonido, Ibn Arabi, Ibn Hazm, Gabirol kaj longega listo de tiaj figuroj de grandaj pensantoj, nun preskaŭ tute forgesitaj... La potenciala disvastiginda intelekta materialo estas neimageble impona!

Estas malfacile kompreni, ke oni dum pluraj jarcentoj ne verkis la historion aŭ komentis la plej belan poezion, la plej elektindan filozofion, la plej gravan kulturon de Okcidento de tuta epoko... Kun optimismo ni esperas la plej bonan!!

Nicolas López Escartin

Ĉefredaktoro de "Boletin"

Zaragozo 1995