2013 - Europo kaj Al-Andalus historie

Eŭropo kaj Al-Andalus historie

Antonio Marco Botella

2013 - SAT-Kongreso en Madrido


Gesamideanoj kaj geamikoj.

Ortega y Gasset, unu el la intelektuloj plej gravaj de la pasinta jarcento, trafe asertis, "ke por difini epokon ne sufiĉas scii tion kion oni faris dum tiu periodo, sed ankaŭ tion kion oni ne faris, kvankam ĉiuj cirkonstancoj koincidis favore por realigi kion estis farebla kaj oni devis fari"…

La unua ideo kiu venas al mi apenaŭ mi ekpensas paroli pri Eŭropo estas, mia propra penso pri ĝi hieraŭ kaj hodiaŭ. Hieraŭ, en antaŭaj jardekoj, ni, la hispanoj, la simpla popolo, kiam ekpensis pri Eŭropo, perceptis ĝin kiel io malproksima kaj ne ĉiam difinita per klaraj profiloj, kie eble iun tagon ni devus elmigri.

Kompreneble, ke mi aludas nun al la penso de generacioj antaŭaj al la intercivitana hispana milito al kiu mi apartenas, pli-malpli la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento. Hodiaŭ, ni, ne nur perceptas Eŭropon pli proksima, sed fakte ni nin sentas kiel aŭtentaj Eŭropanoj, ne nur ĉar nia penso koincidas en multaj aspektoj, sed ankaŭ ĉar ni povis konstati historie, ke en certaj periodoj de nia ekzistado, ni kontribuis al tiu formiĝo, kiel ni klarigos laŭlonge de nia prelego. Neniam kaj en neniu kazo oni devas perdi tiun perspektivon, ĉar gravas ĉiam, ke ĉiu popolo, estu konsciaj pri sia propra historio, precipe kiam temas pri eventoj realaj kiuj ekzistas historie.

Atinginte do, ĉi tiun startpunkton, eble konvenas iomete profundigi en la konceptojn pri kiuj temas tiu ĉi prelego, nome Eŭropo, en sia pasinto, mezepoko kaj nun...

Ni do komencu difinante la temon Eŭropo kaj tuj ni konstatu, kiel paroli pri ĝi implicas gravan malfacilon, ĉar kiam ni prononcas tiun vorton malofte estas por esprimi la tuton el tiuj landoj kiel kolektivo. Nia intenco preterpasas la limon de la termino, ĉar kion ni reale pretendas diri, tio ĝuste estas, kion Eŭropo signifas por ni, kun ties densa enhavo historia, kultura, politika, filozofia kaj aliaj diversaj konceptoj necesaj por profili la ideon pli kompletan pri ĝi.

Jen kial, mi opinias interesa por nia celo, ke antaŭ ol eniri en la kernon de nia prelego ni difinu kiel eble plej koncize, la aŭtentan signifon kiun ni intencas esprimi per tiu vorto, kaj plenigi ĝin de la precisa senco:

Eŭropo estas, kompleksa kombino de diversaj kulturoj, kies plej gravaj elementoj devenas rekte el Grekujo, Romio kaj ampleksa idearo el progresemaj kaj sociaj popolaj konkeroj…

Ankaŭ la civilizacio de Al-Andalus, florinta en Hispanio dum la mezepoko, atentinde influis en tiu kvazaŭ simbiozo de kulturoj, ĉar kiam Eŭropo estis preskaŭ forgesinta siajn originojn kaj nur pensis kaj agis pri religiaj "krucbataloj", laŭlonge de ok jarcentoj Al-Andalus redifinis la grekan kulturon, kreis etoson adekvatan por studado de sciencoj, filozofio kaj poezio, kaj la teorioj de Avempace, Averroes, Ibn Tufail, Ibn Gabirol, Majmonido, Ibn Arabi, Ibn Hazm k.a. eminentaj alandalusoj, eniris nebremseble en profundaj studoj kaj en la vivoformo de Eŭropo por plifirmigi la ideon kiuj donis konsiston kaj proprajn karakterizojn al ĝi.

Evidente, ke mi ne parolas pri tiu Al-Andalus kiun oni mencias nun certaj fanatikaj religiemaj politikuloj, ankaŭ ne tiun Al-Andalus de almoadoj kaj almoravidoj kiuj sovaĝe detruis apenaŭ alvenintaj ĉe ni, eĉ la fama belega urbo Madinat al Zahra, sed tiu Al-Andalus de la Mezepoko konsistanta de tri minoritatoj: iberoj, araboj kaj hebreoj, kun siaj intelektuloj, kiujn mi ĵus menciis nur kelkajn el ili.

El tiu difino, ni eltiras kiel unuan kaj rapidan konkludon, ke Eŭropo, kompleksa miksaĵo de popoloj kaj kulturoj, jam estis Eŭropo antaŭ ol la naskiĝo de siaj nacioj. Ke la plej puraj esencoj kiuj karakterizas ĝin, jam ekzistis en la fundo de la Eŭropa koro sen rekta rilato al la nacioj ankoraŭ ne naskiĝintaj. Kaj finfine, ni substreku kiel fundamenta ideo de la Eŭropismo: la fidelecon al la propraj kulturaj originoj, kaj la inklinon al la esplorado de novaj intelektaj horizontoj, kiuj generas certan facilon por la kreeco, kaj la fidon en la propra destino kiel kreanto de novaj vivoformoj, kiuj precipe baziĝas en la propra sin supero.

Kaj kiel daŭrigo de la antaŭaj paragrafoj permesu al mi, modesta studemulo pri la temo, insisti per klaraj argumentoj pri la baza kontribuo al la konsisto de Eŭropo, pri kiu mi ĵus aludis per tiu civilizacio florinta dum la mezepoko en Iberio, evento tre ofte forgesita eĉ de plej kleraj Eŭropanoj, t.e. kiam hispanoj, araboj kaj judoj kunvivis en harmonio kiel unu sola popolo dum la mezepoko en iberiaj teritorioj. La demando estas, kion alportis al Eŭropo tiu alandalusa civilizacio florinta en Iberio?

Ni daŭrigu nian disertacion substrekante ion kion multaj el vi jam scias, t.e. ke la kulturo kaj vivoformoj de okcidentanoj laŭlonge de la lastaj jarcentoj klare diferenciĝas de la Aziaj, Afrikaj k.a., la kulto al la racio, al la scienco, al la tekniko kiuj favorigis nian progreson, la organizado socia, politika kaj ekonomika per kiuj oni edukis nin, donis al la eŭropanoj ne nur specifan vivostilon, sed ankaŭ certan kvazaŭ rajton por elmontri ĝin al la mondo kiel modelon pri vivoformo. Konsentite do, ke la radikoj de la plej gravaj elementoj de tiuj konceptoj havas siajn originojn el la greka kaj romia civilizacioj kaj la kulturaj kaj sociaj popolaj konkeroj, sed ¿per kio kontribuis la civilizacio hispana-­araba-hebrea?

Se ni atente legas la tiuepokajn historiajn kronikojn, ni tuj konstatos, ke Eŭropo resciis dum la mezepoko pri la grekaj scienco kaj filozofio, ne kiel ili estis origine disvastigitaj, sed laŭ estis interpretita de alandalusoj, kiuj siaflanke ricevis certan influon tiusence el Bagdado kaj Damasko tra la Mediteranea interkomunikado: La aristotelaj teorioj en tiuj kampoj ŝajnis perfektaj kaj netuŝeblaj, nur validaj por debatoj kaj kontemplado, sed la greka scienco sub la pragmata profundigo de alandalusoj transformiĝis en io alia pli ampleksa kaj aplikebla en la vivoformo.

Kaj en tiu linio ni observas, ke la Medicino en la tiama Al-Andalus transiris al la kampo de la Ĥirurgio, kaj en senhalta progresado komencis la esploradon pri kuraciloj, kaj simile okazis pri Ĥemio, kiun oni profundigis ĝis preterpasi la limojn de tiu scienco mem, kaj per magiaj formuloj oni atingis la okultan pseŭdociencon nomatan alĥemio. Aperis kaj oni ekuzis la modernajn ciferojn: matematiko postulas kaj provis novajn instrumentojn por kalkulado kaj observado.

Simile okazas pri Astronomio, kiu krom scienco saltas al la kampo de la Astrologio, kaj sur tiu vojo vera karuselo da scioj, teknologioj kaj utilaj instrumentoj invadis la ĉiutagan vivon de la homo. La instalado de norioj kaj irigaciaj kanaloj sekigis marco-grundojn, kiuj transformiĝis en riĉaj bedaroj; la papero ekfabrikitaj en Oriento venas de Bagdado al Xativo, kie oni starigis la unuan paperfabrikon de Hispanio kaj de Eŭropo je la komenco de 11ª jarcento, kaj tiuj progresemaj elementoj naskiĝis aŭ eniris en Al-Andalus dum tiuj ok jarcentoj de la araba-hispana civilizacio pri kiuj nenion oni diris al ni en niaj Lernejoj kaj Universitatoj dum jarcentoj. La protagonistoj de tiuj scioj estis tiuj talentaj homoj kiujn mi ĵus menciis antaŭ kelkaj minutoj, preskaŭ ĉiuj ili naskiĝintaj en Iberio…

Kaj ĉar mi ne menciis la poezion kiel unu el la grandaj plezuroj de la tiama alandalusa popolo, permesu al mi mencii tre koncize temon kiun mi detale eksplikis en alia prelego, kiu temis pri la origino de la Hispana Liriko, temo kiu nun, eble, perfekte konas kelkaj el miaj nunaj aŭskultantoj.

La historio komencas indikante, ke la studentoj de mia generacio nur sciis pri la komenciĝo de la Hispana Liriko, ke ĝi naskiĝis kun la poemo de "Mio Cid", t.e. je la 12ª jarcento. Estis meritoplena tasko de pluraj fakaj sciencistoj, kiuj esplorante tra la spuroj de antikvaj ĉarmaj poemetoj venis al la konkludo, ke la Hispana Liriko naskiĝis, ne kun la poemo de "Mio Cid", sed dum la regado de la emiro Abd-Alläh, t.e. tri jarcentoj antaŭ, kaj estas vera plezuro legi ilin kvankam aperas vortoj el la tri lingvoj: araba, hebrea kaj romanca en sia vulgariĝa periodo, poemetoj kiuj preskaŭ ĉiam parolas pri amo, tiel belaj, ke la eminenta erudiciulo Ramón Menéndez-Pidal difinis per jena bela frazo: "la plej delikatajn florojn de la Hispana Liriko apenaŭ naskiĝinta"…

Mi ne volas lacigi vin per indiko de multaj aliaj teorioj kaj pragmataj scioj de Al-Andalus, devenantaj multaj el ili el diversaj kulturoj aŭ kreitaj de ili mem, kiuj iom post iom transsaltos la Pireneojn dum jarcentoj, nur mi devas citi, ke paralele al tiuj viveroj kaj sub ties influo formiĝis en Iberio vera plejado da filozofoj, matematikistoj, poetoj, astronomoj, gramatikistoj, geografoj k.t.p., kies alta nivelo superis al tiuj plej elstaraj de Okcidento, kaj sekve devigis al ĉiu Eŭropa klerulo deziranta progresi pri scienco kaj aliaj scioj, pilgrimi al Kordovo dum la kalifa-regado unue, kaj tuj poste dum la periodo de la tajfo-regnoj al Zaragozo, Valencio, Sevilo kaj aliaj gravaj alandalusaj urboj. Ni diru kiel konkludo, ke la ordinara homo de la tiama Al-Andalus faris enorman paŝon antaŭen sur la vojo de la progreso.

Dum tio okazis en Al-Andalus, ¿kio okazis en Eŭropo? La "krucmilitoj" kreis militetoson kiuj ruinigis Okcidenton ekonomie kaj kulture, ja la situacio nur lasis pensi pri perfortoj kaj militoj. La Eŭropaj popoloj vivis en sociaj strukturoj primitivaj kaj mizera nutrado, kio fakte kreis veran krizon de homaj valoroj, precipe sociaj kaj intelektaj, kaj tio bremsis la homan evoluon…

Estis ĝuste en tiuj tagoj kiam la valorega trezoro de la scio, vivoformoj kaj alandalusaj kulturoj, eniris en Eŭropo tra la sciencistoj sojfantaj pri scio, sed tio ne estis kio alvenis al ni post jarcentoj, ja certa maŭrofobio ne nur de hispanoj sed ankaŭ de Eŭropanoj, sed (¿) kiel bari tion kio estis konstatebla kiam la teorioj de Avempace kaj Averroeso eniris nebremseble en aŭloj de la Pariza kaj aliaj prestiĝaj Universitatoj?

La konkreta ideo kiun ni konceptas pri la tiama Eŭropo kaj la influo de Al-Andalus finiĝas ĝuste ĉi tie, ĉe la finaj limoj de la mezepoko, kiam naskiĝas en Eŭropo la nacioj sub formo de novaj strukturoj kiuj anstataŭas tiujn aliajn feŭdismaj de la antikva Eŭropo: En tiu historia vivoperiodo, Eŭropo dividiĝas en parceloj. En ĉiu parcelo oni parolas propran lingvon, kaj ĉiu el ili volas emfazi en plej alta grado la propran singularismon kaj la gravajn diferencojn kiuj separas unu de la ceteraj: temas pri la naskiĝo de la nacioj en la sino de Eŭropo kun la koncerna cirkonstanco, kaj tiu strukturo efektive akcentas la diferencoj de ĉiu vivoformo rilate la aliajn, kaj donas novajn nuancojn al la respektivaj kulturoj, tamen ĉiuj ili estis naskiĝintaj el sama trunko kaj konservas certan vivostilon komunan al ĉiuj ili.

Dum jarcentoj, la nacioj, plenumis en Eŭropo gigantan taskon: enfermitaj en si mem, la popoloj malvolvis en tiu strukturo politikojn diversajn, kiuj sukcesis laŭ la talento de ties regantoj kaj kreemo de ties popoloj. Arto kaj scienco kreis skolojn, naskiĝis progresemaj sociaj idearoj, kiuj post rompi la feŭdismajn sistemojn starigis novajn vivoformojn pli kongruajn kun la liberoj politikaj kaj sociaj, konforme al la homa digno kaj al la rajto de la individuoj.

Tiuj popoloj, en siaj respektivaj sendependencoj, ekkonsciis pri siaj rajtoj kaj devoj, luktis en la propraj socioj akiri pli riĉan kulturon kaj strebis por socipolitikaj konkeroj. Resume, Eŭropo plenumis per la strukturo nomata nacio longan etapon ĝis kiam la forpaso de la tempo kaj normala evoluo de la socio lasis definitive kadukaj tiajn vivoformojn.

Kompreneble, ke ne ĉiuj homaj kolektivoj sukcesis atingi tiun strukturon kiel nacioj pli-malpli sendependaj, kaj la frustacio de multaj el tiuj minoritatoj estas vera dramo, kiuj ankoraŭ hodiaŭ amaras iliajn ekzistadon… kaj kelkfoje ankaŭ tiun de la ceteraj civitanoj. Sed juste aŭ maljuste, tiuj kazoj ripetiĝas laŭlonge de la historio de la homaro…

La komentarioj pri la historia epoko de la formiĝo kaj akiro de singulara profilo de ĉiu nacio povus plenigi centojn da volumoj, eble milojn, sed tio jam apartenas al la detala ĉiulanda historio, kaj mi tute ne volas invadi nun tiujn parcelojn, ja mia celo estas historiigi la evoluon de la postaj paŝoj de la nacioj kiam jam difinitaj ne plu pensas en certa politiko progresema kaj homama, sed egoisme kiel akiri pli grandan potencon, kiel amplksigi la proprajn landlimojn, kaj kiel trudi sian propran politikon al la nacioj pli malfortaj per la potenco de la armiloj.

La radikaliĝo aperanta precipe je la komenco de la dudeka jarcento kondukis rekte al grava krizo, kaj la rezulto estis la apero de diktatoroj kiuj celis konkeri la tutan Eŭropon kaj trudi sian despotismon, kaj sur tiu vojo eksplodis du grandajn mondmilitojn, kiuj generis ruinon, perdojn de homvalorojn kaj mizerojn en ĉiuj aspektoj. Sub individua vidpunkto oni povis konstati ke la homo perdis la iluzion por la grandaj idealoj.

Tiuj mondmilitoj, precipe la lasta kun la uzado de atombomboj, nur taŭgis en unu sola aspekto, kaj tiu estis kiel reago kaj repensado krei la strukturojn de nova Eŭropo, la absoluta neceso ne plu konsenti la reaperon de novaj militoj, kaj kiel precipa celo unuigi ĉiujn siajn naciojn en unu sola Komunumo, sen landlimoj nek aliaj baroj.

Kaj estis tiel kiel naskiĝis apenaŭ du jaroj post la militofino la Eŭropa Konsilantaro, kies unua celo estis ekonomia kaj politika, sed nur oni atingis la ekonomian sub la nomo de Benelux, al kiu baldaŭ aldoniĝis aliaj nacioj. Tiuj estis la unuaj paŝoj por la malapero en pluraj aspektoj de landlimoj de la cititaj eŭropaj landoj.

Iom post iom, tiu Unio pligrandiĝis: kreiĝis en la jaro 1957 la Ekonomika Eŭropa Unio subskribanta la Traktaton de Romo, kaj al tiuj unuaj ekonomiaj ligiloj aldoniĝis novaj organismoj kiuj ne plu estis ekonomiaj, kiel estas la Eŭropa Socia Fonduso, Eŭratom, la Dogana Unio (kiu ebligas la liberan cirkuladon de varoj kaj produktoj diversaj), la Eŭropa Parlamento kaj specifaj Komisionoj por agrokulturo, fiŝokaptado, fiksadoj de komunaj prezoj kaj pli grave, finfine la akcepton de komuna monero por preskaŭ ĉiuj membroj.

La progresado de la Unio estis tre atentinda, kvankam por atingi ĝin oni devis superi altajn barojn, sed, kompreneble, ne ĉio progresis sufiĉe kontentige. Ofte, la interesoj de la propraj landoj baris tiun progresadon.

Laste, kelkaj landoj ne akceptis la Eŭropan Konstitucion, eble tiu teksto ne kontentigas ĉiujn, kaj en demokratio oni devas ĉiam respekti la diversajn opiniojn, sed kiam temas pri sufiĉa grava propono signifianta paŝon antaŭen de la Komunumo, (¿) kial ne antaŭmeti la kolektivan intereson al tiuj de siaj nacioj? Aŭ, kial ne serĉi la interkonsenton inter la akceptintoj kaj la ne konsentantoj anstataŭ forlasi la problemojn en la forgeso kiel okazas nun? Kial ne strebi en tiu rekta senco?

Rapida konkludo evidentigas ke ni eniris en grava krizo, ja Eŭropo sendube bezonas nepre kompletan Konstitucion por garantii la liberojn de ĉiuj membroj kaj reguligi la bazajn leĝojn por administri juste al ĉiuj eŭropanoj. Vero estas ke, grandparte de la proponoj de la nova Konstitucio jam funkcias en diversaj aliaj organismoj, traktatoj kaj leĝoj, do kion Eŭropo tuj bezonis ne nur estis prezidanto kaj ministroj, sed efektiva Eŭropa Parlamento kohere kun tiuj de la naciaj membroj kiel ratifiantoj de justaj leĝoj, sekve ni konsideras vere urĝa novan politikon ekonomika-socian, la renovigon de la financaj sistemoj kiuj garantios la rajtojn de la laboristaro, kaj efektiva solidaro kun la malriĉaj landoj:

Oni ne povas toleri ke homoj, infanoj kaj malsanuloj forpasu pro malsato aŭ manko de medikamentoj, efektive, Eŭropo bezonas uzi unu solan voĉon por la tutmonda politiko, kaj krei specialan Komisionon por efektivigi solidaron favore al la popoloj vivantaj en la plej profunda mizero, oni devas peni por malaperigi diktatorojn de tiuj malriĉaj landoj kulpantaj de korupcioj, kaj niaflanke, en neniu kazo ni devas ekspluatadi en nia propra profito la riĉaĵojn de tiuj mizeraj popoloj ĉar ili ne havas la sufiĉajn elementojn sciencajn kaj pragmatajn sciojn por akiri ilin.

Mi tute ne volas eniri en la malabarismoj de certaj politikuloj, kiuj skuas malproksime de si homamajn devojn. Aŭ tiuj aliaj kiuj nur interesiĝas akiri povran prestiĝon politikan en sia grimpado al pli altaj postenoj, kaj tra tiu vojo oni ne povas konsenti ke iu ajn lando, eĉ la plej potencaj, indiku al la Komunumo iom diktatore kian politikon oni devas akcepti aŭ ĝis kie oni povas progresi. Unu el la baroj kiuj bremsas la progresadon de la Unio estas la renaskiĝo de influhavaj radikalaj naciismoj en certaj landoj de la Unio.

Efektive, la naciismoj, kiuj dum la mezepoko, en siaj komencoj, taŭgis kiel motoro por liberigi la popolojn, krei skolojn kaj starigi aŭtoktonajn kulturojn, estas nun kiuj bremsas la normalan evoluon de la eŭropa socio.

Ĉiu momento havas sian bezonon, kaj ĉiu bezono sian historian horon por la propra disvolviĝo. La nacio kaj la naciismoj jam plenumis ties taskojn kaj definitive finis ilian rolon. Daŭrigi en la malnova politika linio estas kontraŭaktuala kaj regresema, tamen tiuj malnovaj ismoj ne sin sentas venkitaj kaj persistas disvastigi la konfuzon kaj miskomprenon, kaj embuskitaj en la multnaciaj institucioj plej modernaj agas kvazaŭ jarcentoj ne estus pasintaj. La naciismoj ne povas aktualiĝi ĉar ili apartenas al pasinto…

Kaj mi ne povas finigi la temon pri la naciismaj pretendoj sen mencii tiun lastan pirueton de la mininaciismoj de certaj eŭropaj regionoj, anakronismaj, regresemaj kaj absurdaj, kiuj erare miksas la naturan rajton de la popoloj por sin administri kun la renaskiĝo de tiu straso de pasintaj ideoj de la Mezepoko, kiujn oni volas antaŭmeti kontraŭ la modernaj konceptoj pri unuiĝo de homoj kaj popoloj en komunaj celoj kaj entreprenoj, sen landlimoj, sen stultaj homaj diferencigoj inventitaj de egoismaj mensoj reflorantaj el pasinto. Tio signifas, unue dividiĝo kaj perversa semado de malamo. Ni firme proklamu la neceson, ke ĉiu homo estu konsiderata kiel libera estaĵo en libera kolektivo.

Laste, la egoismo de kapitalistoj, alta nombro de burĝoj, koruptaj politikuloj, ekonomistoj kaj bankistoj, metis nian Eŭropon en terura krizo, kiu komencis kiel certa financa fiasko, graviĝis per la spekulado de la konstruado kaj finas en kompleta malkvilibro de la ekonomioj de multenombraj entreprenoj, kies rezulto estas certa paralizo de la aktivado kaj maldungo de laboristoj, ne kelkaj centoj, sed milionoj, kiuj droniĝas en la mizero kaj malsato de la popolo, kiujn la registaroj ne scias bremsi nur per impostoj kiuj devas pagi ni mem, tiamaniere, ke rapide afektas al la regula funkciado de la edukado, hospitaloj kaj ĝeneralaj servoj de la civitanoj, kiuj estas la veraj viktimoj de la situacio. Evidente ke ni devas persisti en nia netoleremo de tiu maljusta politika agado…

La respondo de la laboristaro estis senhezita: miloj kaj miloj da homoj okupis la ĉefstratojn de la plej gravaj urboj de Hispanio, kaj same en aliaj Eŭropaj landoj en unuanima protesto: Eŭropo perdis jam sian profilon, ĉar kun la preteksto de eblaj solvoj, certaj eŭropaj politikuloj de alta nivelo el pli riĉaj landoj de nia kontinento, pretendas funkcii kvazaŭ diktatoroj, kaj niaj popoloj neniel povas toleri tiajn kondutojn, kaj tial, miloj kaj miloj da laboristoj invadis la stratojn de la plej gravaj urboj de Eŭropo en unuanima protesto, estas la tiel nomitaj "indignatoj" kiuj senlace protestas kaj protestas ne nur kontraŭ la eraraj leĝoj, sed ankaŭ kiel atentigo al la pozitiva aspekto de la lukto, t.e. ke ni devas rekonstitui la demokratan Eŭropon, kiun ni ĉiam aspiris…

Ni devas tute ne forgesi, ke ni, la progresemaj demokratoj celas, ne nur tiun Eŭropon kiun ni havis antaŭe al la krizo, ne, ni volas novan Eŭropon kun pli forta unuiĝo ol ni havis, t.e. pli solidara kaj demokrata kaj neniel vivanta sub la ombro de preskaŭ diktatoroj.

Ni deziras progresantan Eŭropon kun evidenta malapero de naciemaj signoj. Kaj ankaŭ…ni volas novan Eŭropon kun absoluta kontrolo de la financoj kaj de la senlimaj salajroj de la sinjoregoj. Kaj aŭtenta Parlamento por la solvo de la gravaj problemoj de nia Kontinento, kaj eble pli helpema kun tiuj malriĉaj landoj kiuj nepre bezonas nian teknikan helpon kaj neniel por ke ni profitu de ilia riĉeco…

Ke tiuj aspiroj de la eŭropaj demokratoj estas malfacile atingeblaj, jes, ni tion scias, sed tio tute ne signifas ke ni devas rezigni al tiuj celoj, ni devas batali kun simila fervoro ol tiuj "indignatoj" kiuj nun firme protestas sur la stratoj kontraŭ nedemokrataj leĝoj.

La idealo pri Eŭropo kaj la eŭropismo, devas balai de antaŭ nia horizonto, definitive, tiujn arkaikajn pretendoj de certaj landoj nun apartenantaj al la Eŭropa Unio, kiuj preferas siajn tradiciajn kaj imperiismajn idearojn kaj kutimojn, kaj tute ne amas paŝojn antaŭen kaj progresemajn aspirojn de moderna Eŭropo, bremsante ĉiujn proponojn kiuj kondukas al nia propra supero, t.e. al nia vera futuro, ja ili estas inter ni pro ekonomiaj profitoj…

Kaj nun ni eniras en nia propra debato, kiu komencas prezentante al vi demandon kiun vi devas respondi kaj ĝi estas: Kion vi konsideras la plej grava problemo de Eŭropo en tiu ĉi momento?

Kaj post la respondoj, estu vi mem kiuj prezentu aliajn interesajn demandojn pri Eŭropo, kies respondoj estos la daŭrigo de la debato.

Kaj en tiu punkto finas mia prelego.

Dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella