1987 - Jarcenta datreveno de Esperanto

Unua Jarcenta datreveno de la kreo de la Internacia Lingvo Esperanto

Prelego kiun mi faris en Pau la 12an de septembro de 1987 en la franca urbo Paŭ, okaze de la oficiala inaŭguro de monumento al Dro Zamenhof, kaj kiel datreveno de la unua jarcenta datreveno de la kreo de la Internacia Lingvo Esperanto.

Antonio Marco Botella


Mia prelego en Pau

Gesamideanoj kaj amikoj:

Francoj kaj hispanoj kunvenas hodiaŭ ĉi tie, en la urbo Pau, okaze de la inaŭguro de monumento al Dro Zamenhof, en nia duobla kondiĉo de eŭropanoj kaj esperantistoj. Kiel eŭropanoj, ĉar ni loĝas najbare kaj la ĉiutagaj problemoj viaj kiel homoj, ankaŭ estas la niaj; kaj kiel esperantistoj, ĉar por kompreni unu la alian oni bezonas lingvon, kaj racie ni konsideras kiel pli bone, uzi neŭtralan lingvon, kiel estas Esperanto, kiu inter aliaj utilaj avantaĝoj super niaj respektivaj lingvoj, ĝi estas ne-suspektema de ia ajn privilegio por iu ajn el ni, kio evidente plifaciligas dialogi sen la baroj kaj prijuĝoj kiuj kreas la naciismajn inklinojn.

Eble, konvenas, ke ni profundigu iomete en tri konceptoj pri kiuj ni deziras opinii koheraj kun la idealo esperantista, ja nia internacia lingvo, krom lingvo, ankaŭ kunportas interne de si la idealo pri paco kaj solidaro, kaj tiuj konceptoj estas: Eŭropo, la naciismoj kaj multlingvismo, kiel parametroj de nia ekspono de tiuj temoj: ni do komencu pri la koncepto Eŭropo, kaj tuj ni konstatu, ke paroli pri ĝi implicas certan malfacilon, ĉar kiam ni prononcas tiun vorton, malofte estas por esprimi la tuton de ĉiuj eŭropaj landoj kiel kolektivo, normale nia intenco preterpasas la limojn de la termino, ja kion ni pretendas diri ĝuste estas, kion Eŭropo signifas por ni, kun ties densa enhavo historia, kultura, politika, filozofia kaj aliaj konceptoj necesaj por profili la ideon pli kompletan pri ĝi. Jen kial mi opinias interesa por nia celo, ke antaŭ ol eniri en la kernon de nia prelego ni klarigu kiel eble plej koncize, la aŭtentan signifon kiun ni donas al tiu vorto:

Eŭropo estas, kompleksa kombino el diversaj kulturoj, kies plej gravaj elementoj devenas rekte el Grekujo, Romio la Kristanismo kaj la idearoj politiko-sociaj… Ankaŭ la kulturo el Islamo florinta en Hispanio dum la Mezepoko laŭlonge de ok jarcentoj, atentinde influis en tiu kvazaŭ simbiozo de kulturoj, ĉar kiam Eŭropo estis preskaŭ forgesinta siajn pozitivajn kulturajn originojn, kaj nur pensis en krucmilitaj bataloj, Al-Andalus, t.e. la tiama Iberio, redifinis la grekan kulturon, kreis etoson adekvatan por studoj de sciencoj, filozofio kaj poezio, kaj la teorioj de Averoeso, Avempaco, Ibn Tufail, Ibn Gabirol, Majmonido, Ibn Arabi, Ibn Hazm k.a. eminentaj alandalusoj, faris de nia lando admirinda fokuso de kulturo kaj scienco, tiamaniere ke ĉiu eŭropa sciencisto kiu deziris akiri altan sciencan nivelon nepre devis viziti Al-Andalus...

El tiu difino ni eltiras kiel unuan kaj rapidan konkludon, ke Eŭropo, kompleksa miksaĵo de popoloj kaj kulturoj, jam estis Eŭropo antaŭ ol la naskiĝo de siaj nacioj, ke la plej puraj esencoj kiuj karakterizas ĝin, jam ekzistis en la fundo de la Eŭropa koro sen rekta rilato al la nacioj ankoraŭ ne naskiĝintaj. Kaj finfine, ni substreku kiel fundamenta ideo de la Eŭropismo, la fidelecon al la propraj kulturaj originoj, la inklinon al la esplorado de novaj intelektaj horizontoj, kiuj generas certan facilon por la kreeco, kaj la fidon en la propra destino kiel kreanto de novaj vivofomoj, kiuj precipe baziĝas en la propra sin supero.

Kaj kiel daŭrigo de la antaŭaj paragrafoj permesu al mi, modesta studemulo pri la temo, resumi mian difinon pri la originoj de Eŭropo, kiu finas ĝuste en tiu punkto de la Mezepoko, kiam naskiĝas la eŭropaj nacioj kiel nova vivoformo de tiu eŭropismo singulara kaj unika kiun iamaniere anstataŭas.

Eŭropo tiam dividiĝas en parceloj, en ĉiu parcelo oni parolis propran lingvon, kaj en la profundigo de ties originoj oni intencas diferencigi ĉiun el ili de la aliaj parceloj inventante aŭtoktonajn singularismojn: temas ja pri la naciismoj, kiuj fakte kreas novan statuson sub la formo de malsamaj kulturoj, sed devenantaj ĉiuj ili de sama trunko.

Dum jarcentoj, la nacioj plenumis en Eŭropo gigantan taskon: arto kaj scienco kreis skolojn, disvastigis progresigajn idearojn, kaj la popoloj konis prosperon kaj konforton, akiris propran kulturon kaj konkeris sociajn kaj politikajn liberojn, ĉar tiuj eŭropaj nacioj trovis ĉiam novajn metodojn kaj sistemojn por superi sin kaj eliri el la plej malfacilaj situacioj, novajn ideojn por solvi la socipolitikajn problemojn, kiujn la ŝanĝoj kaj evoluo de la vivo de la popoloj trovis antaŭ si: ni parolas pri la plej valora heredo kiun ni ricevis de la helena kulturo, kaj tio estas la granda facilo por krei idearojn, novajn sistemojn kaj metodojn por solvi siajn problemojn kaj envojigi siajn paŝojn al la progreso.

La komentarioj pri la historia epoko de la nacioj en la Eŭropa konteksto povus plenigi centojn da volumoj, eble milojn, sed uzante vian bonvolon permesu al mi fari gigantan salton kaj postlasi tiun longan historian periodon kaj veni al la aktuala: post la dua mondmilito, kelkaj eŭropaj nacioj multe progresis sur la longa vojo iranta al la unueco, kaj la kruelon de la militoj komprenigis al multaj politikuloj pri la grava eraro kiu signifas batali inter si, kaj komencis ilian inklinon por la unueco, kaj tra tiu vojo oni fondis la unuajn eŭropajn instituciojn pri kooperado kiujn unue havis karakteron ekonomian kun la signo de demokratio kaj toleremo, tiu estis ja la nomita "Eŭropa Komunumo", kaj tra tiu vojo oni aspiris krei la "Eŭropon de la Popoloj".

Tiu estis la komenco de la nova Eŭropo, kvankam ankoraŭ ekzistis naciistaj lideroj, kiuj aspiris konkeri kaj regi aliajn landojn malpli fortaj, ĝuste kiel hieraŭ, antauhieraŭ aŭ antaŭjarcentoj, sed ni povas alveni al konkludo pri la naciismoj, ke ĉiu momento havas sian bezonon kaj ĉiu bezono postulas sian oportunan horon por sia disvolviĝo: nacio kaj naciismoj, iamaj motoroj kaj protagonistoj, kiuj malaperigis la antikvajn sociojn regataj de homoj kun privilegiaj povoj dum jarcentoj, jam plenumis sian historian taskon, kiu konsistis malaperigi la feŭdismajn sociojn, ĉar alvenis la tempo de sia malapero, anstatauitaj de socioj pli progresemaj, en kiu la neceson de la interkomunikado de homoj kaj popoloj postulis la malaperon de landlimoj kaj fermitaj popoloj.

Kaj mi ne volas finigi la ĉapitron de la naciismaj sensencaj piruetoj sen mencii la mininaciismoj de certaj regresemaj homoj, kiuj senhonte deklaras ilian pretendon miksante veron kun mensogo, mi klare aludas al la naciistoj, tiuj homoj kiuj aspiras starigi novajn barojn en la aŭtonomiaj regionoj de Eŭropo, kiuj celas starigi novajn landlimojn, ili ja konfuzas la legitimajn rajtojn sin administri kaj libere praktiki ilian kulturon, sed kun akompano de certa politiko rasdiskriminacia regresema, fakte el la vasta programo de la naciismaj teorioj kaj eĉ de la naciismaj teorioj apenaŭ restas la kulturo, kaj ĉiu el la kulturoj de grandaj aŭ malpli grandaj minoritatoj devas esti nepre respektataj kaj konservataj, fakte la historion, sed en neniu kazo sen uzi la perforton aŭ la regresemaj idearoj.

Se ni atente rigardas la lastajn historiajn eventojn, la grandaj mondmilitoj venis de la mano de la potencaj naciismoj.

Kaj fine, kiel lasta ekspliko de la tri konceptoj kiujn mi intencis komenti al vi, ni parolu nun pri la multlingvismo: laŭ la ONU, oni parolas nun en la mondo pli ol 5000 lingvojn, babelismo kiu grave komplikas la interpopolajn rilatojn, domaĝas la interhomajn kontaktojn kaj grave malhelpas la interkomprenon de homoj kaj popoloj.

La problemo pri lingvo komuna kaj universala por la internaciaj rilatoj estas unuaranga, tial oni ne bone komprenas kial tiu problemo ankoraŭ ne trovis solvon, malgraŭ la intereso en kontraŭa senco por ne ĝin trovi de la grandaj potencoj. Kaj ni denove stumblas kontraŭ alia sekvo de la naciismo.

Kompreneble, la pretendo de ĉi tiuj landoj kun lingvo pli multnombre parolata por okupi tiun hegeomonian privilegion, ne povas esti akceptata de la ceteraj, kaj la kaŭzo estas tute simpla: oni ne povas elekti nacian lingvon tiucele, ĉar ĝi devus havi kiel nepran kaj nekontesteblan kondiĉon la neŭtralecon, ja ĉiu lingvo estas historia realaĵo kun profundaj radikoj esprimantaj karakterizojn de la propra kulturo, kiuj grave kontribuis al sia formiĝo. Postuli de la aliaj asimili tiun strangan kulturon kiel propran, ne nur signifas privilegion kaj neakcepteblan kontrabandon, kiujn la ceteraj popoloj ne povas nek devas toleri, sed certe starigas kulturan imperiismon, kiun neniu digna popolo devas akcepti. Tamen la neceso pri lingvo internacia estas decido neprokrastebla, ĉar ĉiuj universalaj institucioj kiuj zorgas pri paco, sano, meteologio, komerco kaj multnombraj aliaj fakoj, devas nepre sendi siajn mesaĝojn ĝis la plej apartaj regionoj de la mondo per lingvo klara, simpla, neŭtrala kaj kom, sen la probabla suspekto, ke ene de ili enmiksiĝas interesoj strangaj al la komuniko-celo.

La solvo, racie kaj detale pripensita estas, miaopinie, Esperanto, kaj se ne ekzistus tiu neŭtrala lingvo oni devus elpensi ĝin laŭ estis kreita de Dro Zamenhof.

Kiel resumo de mia modesta prelego ni konkludu, ke la problemoj pri la unueco kaj progreso de Eŭropo, la sekvoj de kadukaj naciismoj frapante nian socion per uzo de la perforto, la sancelanta politiko de la nacioj por adopti komunan neŭtralan lingvon universalan, tute ne finiĝas per tiu ĉi rapida analizo de konceptoj, tamen ni, kiel eŭropanoj kaj esperantistoj, vi vas tiujn aktualajn problemojn, kaj gravas ke ni konsciu ĉiumomente kie ni situas, kien ni iras, kaj kion ni celas.

Tiuj komentoj pri tri konkretaj temoj de nia tutmonda socio, tute ne pretendas ignori kion okazas ekster nia kontinento. Efektive, neniam en la historio de la homaro oni konstatis tiel dramaj kaj malfacilaj momentoj kiel nun vivas multnombraj popoloj: miloj da personoj mortas en la mondo ĉiutage pro malsato. Multaj landoj, dronitaj pro financaj ŝuldoj kaj gigantaj avaraj interezoj tute nepageblaj, estas kondamnitaj al la mizero, al malsato, al terura malespero dum la venontaj jardekoj. Nia industria erao, kiu alportis al ni progreson kaj konforton, malpurigas nian aeron, venenigas riverojn kaj marojn kaj ekstermas niajn arbarojn. La granda dezerto gajnas ĉiujare tridekon da kilometroj kiuj transformiĝas en ne produktivaj sablizoj. Eĉ pli ol unu el tiuj multnaciaj entreprenoj kiuj regas la merkaton internacian kuraĝas venenigi manĝo- kaj trinkoproduktojn nur por plialtigi la proprajn gajnojn. Neniam kiel ĝis nun, la maljusta distribuo da riĉaĵoj en nia planedo havis pli dramajn sekvojn, pli da senkulpaj suferantoj, tiom da viktimoj, kaj tiu problemaro pligrandiĝas kun la kreskiĝo de la loĝantaro de la tuta mondo, kies nombro duobliĝas ĉiu trideko da jaroj. La oftaj lokaj militoj en Afriko kaj eĉ inter landoj pli civilizitaj, kune al sistema murdado de minoritatoj, estas alia motivo por ne montri tro da optimismo…

Ne, ne estas mia celo nur glorigi certajn parcelojn de la progreso pentrante rozkolorajn perspektivojn de la progresema Eŭropo, kaj tra tiu vojo eskapi el la dramo kiu vivas la plej granda parto el la homaro, sed okazas ke ni loĝas en Eŭropo kaj ne alie, tial ni ne devas perdi la perspektivon de nia ĉirkaŭo, nek forlasi la avangardon de nia futuro, sed kiel esperantistoj ni ne rezignas resti pasivaj sen ekzameni nian pasinton kaj rigardi nian futuron: antaŭ unu jarcento, kiam Dro Zamenhof kreis Esperanton, li ne nur kreis teknikan ilon por interkompreno de homoj kaj popoloj, sed precipe instrumenton porpacan kaj homaman. De tiam, la veraj esperantistoj restis konstante fidelaj al la idealo pri Paco kaj Progreso, kaj sekve rigardi la malfeliĉon de aliaj homoj kaj popoloj kvazaŭ estus la nia propra.

Jen kial mi esperas, ke Eŭropo, kiu heredis de la helenoj tiun grandan kvaliton pri kiu ni jam menciis en la unua parto de nia prelego, por krei novajn ideojn kaj sistemojn kapablaj superi la plej malfacilajn situaciojn, ĝi trovu la adekvatan rimedon por solvi tiun katastrofan situacion de niaj fratoj en kelkaj landoj.

Eble ne estas malproksima tiuj jaroj, kiam la sciencistoj aplikante al la agrokulturo sciencajn malkovrojn, ebligos la malaperon de tiu plago kia estas la malsato, ni sopiras por ke venu kiel eble plej baldaŭ tiujn fontojn de energioj pli sanaj, kiuj transformu nian ekzistadon pli bona kaj solidara.

Urĝe ni bezonas la malarmadon de ĉiuj nacioj por dediĉi ĉiujn niajn fortojn al la esplorado de tiuj elementoj, kies sola profito estu la homaro. Eble ni estas jam ĉe la sojlo de tiuj atingoj, ĉiukaze devas resti ĉiam kiel rimedo la solidaro.

Permesu al mi samkideanoj kaj amikoj, kiel homo de malnova skolo de idealismaj esperantistoj, esprimi al vi en tiu ĉi momento, mian esperon en pli optimisma futuro por la homaro, en la atingo de plej altaj pintoj en la interkompreno de homoj kaj popoloj…

Gesamideanoj kaj amikoj, mi ne volas plu lacigi vin. Kiel fino de mia prelego, mi nur deziras komuniki al vi, mian fidon kaj iluzion en la esperantista idealo. Ne gravas, ke post unu jarcento, Esperanto ankoraŭ ne estis akceptita kiel oficialan internacian lingvon. Ni estas certaj pri la bezono kaj utilo de nia lingvo tiucele. Kun la granda iluzio de niaj pioniroj, ni aktivu senhalte por ke ĉiuj homoj faru en konsento "unu grandan rondon familian" tiu vizia moderna socio kiun profetis nia Majstro por la homaro, kiu evidente kontribuos la esperantistoj per neŭtrala lingvo kaj la idealon de nia spirito.

Gesamideanoj: gratulon en la unua jarcenta datreveno de Esperanto por la franca esperantista rondo organizanto de tiu ĉi Renkontiĝo, kaj feliĉon al vi ĉiuj…

Dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella