1992 - La liriko en la tajfo-regno de Badajoz

LA LIRIKO EN LA TAJFO-REGNO DE BADAJOZ

Tiu ĉi kroniko estis speciale tradukita al la hispana lingvo porla Urbodomo de Merida sub peto de unu el ĝiaj urbokonsilantanojokaze de la Hispana HEF-Kongreso okazinta en tiu urbo en 1992

Antonio Marco Botella


Hodiaŭ ni parolos pri la Mezepoko, konkrete pri la Liriko en la tajfo-regno de Badajoz, kiu situis inter tiuj de Toledo kaj Sevilo, ĝi estis sufiĉe grava ĉar enhavis, krom vastaj teritorioj, grandajn urbojn kiel Lisbono, Merido, Santarem', Koimbro, ktp.

Formiĝis tiu regno, kiam, dum la ribelo de Kordobo, sklavo de la kalifo Al-Hakam la 2-a nomata Säbur konkeris Badajoz, Santarem kaj vastajn teritoriojn de la Malsupra Landlimo kaj sendependiĝis dum la unuaj jaroj de la terura fitna (intercivitana milito).

Kiam Säbur forpasis, unu el liaj kunlaborantoj, Abd Alläh ibn Muhammäd ibn Maslama, kies alnomo estis Ibn al-Aftas, sin proklamis unua reĝo de la tajfo de Badajoz (1022 a.j.), kun la honora titolo Al-Mansur. Forpasis tiu ĉi reĝo en la jaro 1045, kaj okupis la tronon lia filo Muhammäd al Muzaffar, bona soldato, laŭdinda administranto, erudicia homo kaj talenta poeto.

Malgraŭ la konstantaj militoj, kiujn li devis subteni en la nordo kontraŭ la kristanaj trupoj kaj sude kontraŭ la Sevila Abbada regno, li atingis pacajn prosperajn periodojn kaj dum ili lia kortego akiris grandan prestiĝon kiel unu el la plej favoraj pri la protektado de sciencistoj kaj poetoj. Tial, estis multnombraj la intelektuloj, kiuj vizitis ĝin…

Elstara poeto li mem, kaj tre kompetenta por prijuĝi poezion, la tiu epokaj kronikoj mencias lian postulemon por la bona poezio, tiel rigoran, ke en la beletraj festoj de sia kortego li ne volis aŭskulti poetojn, kies poezio estis malpli altnivela ol tiuj analogaj de Oriento. Al-Muzaffar estis aŭtoro de grava verko pri beletraj kaj historiaj temoj titolita "al-Muzaffa-ri", konsistanta el 55 volumoj.

Post la forpaso de al-Muzaffar (1068 a.j.), la regno Badajoz vivis krizajn tagojn, ĉar du el la filoj de la forpasinta reĝo, Yahyä kaj Umar, disputis pri la regado de la regno. Fine, post la morto de Yahyä, Umar sin proklamis reĝo kaj prenis la honoran titolon al-Mutawakkil. Baldaŭ la ĉefurbo Badajoz fariĝis "sidejo de beletro, scienco, gramatiko kaj precipe de la poezio". Tiama kroniko rakontas, ke en certa okazo li, mem poeto, invitis korteganon al festo per jenaj delikataj versoj:

Venu al ni Abü Tälib,

venu al ni kiel roso,

venu brila kiel perlo,

kiam venas la aŭroro.

Kvazaŭ kolier' ni estas,

Sed por ĝusta art-valoro,

meze de ĝi mankas perlo,

kiun certe ni retrovos,

kiam tie ĉi veninta

vi respondos nian vokon.


Umar al-Mutawakkil estis la lasta reĝo de la dinastio. Li rezistis en la jaro 1094, kiam, venkita de almorabidoj, li estis mortigita kune kun sia tuta familio.

Elstara poeto de tiu regno estis ankaŭ Abü Bakr Abd al-Aziz ibn Said ibn al-Qabturnuh, sekretario de la reĝo Mutawakkil. Maqqari citas ĉi tiujn versojn verkitajn de la poeto por peti falkon al la reĝo:


Ho, vi! moŝta saĝa reĝo,

kies antaŭuloj bravaj

montris ĉiam la fieron

de la homoj senkomparaj.

Vi ornamis mian kolon

per honoroj la plej altaj,

metu nun sur mian manon

kun sinteno malavara:

falkon, unu ekzempleron

el ĉasbirdoj plej ŝatataj

kun ungegoj kaj flugiloj

tre potencaj, tiel grandaj,

ke se ilin ĝi agitas

norda vento tre sovaĝa

ŝajnas veni el mondfino

kun la forto uragana.

Volu vi, sinjoro moŝta

doni al mi korafabla

tiun falkon, kiu plaĉe

ĉasocele kunportata

de l' herbej' kaj branĉoj skuos

perlojn kun beleco rava.

Mi kunportos ĝin matene

sur la mano mia, stara,

preta por subita salto

sur ĉasaĵ' avidcelata.

Montras falkon mi, fiera

princdonac' de homo fama!


Abü Bakr al-Qabturnuh forpasis en la jaro 1126.

Proksime de la urbo Badajoz, Mutawakkil ordonis konstrui belan kampodomon, nomatan "La Mirinda" kaj en ĝi ripozis ofte la reĝo inter arboj kaj vegetaĵoj, okazigis bankedojn aŭ kunvenis kun la poetoj, precipe kun ambaŭ fratoj al-Qabturnuh, ĉar, krom la ĵus citita Abü Bakr, lia frato, Abü-l-Hasan ibn Said ibn al-Qabturnuh, estis ankaŭ elstara poeto. La prestiĝa antologiisto al-Fath ibn Jäqan citas jenajn versojn de tiu ĉi al-Qabturnuh:


Kun huriaj brilokuloj ŝi promenis sen soleno

inter belaj amikinoj kun brokita silkovesto

kaj brodaĵoj orfadenaj de strekita luksmantelo.

Kiam ŝin mi ekrenkontis, timis ŝi la agresemon

de fervora nov-amanto pro juneca sangimpeto.

Surprizita, ŝi hezitis, sed reagis post momento

kaj al ŝia amikino diris ŝi per konfidenco:

"Al amanto mia diru, ke li venu kun prudento

kaj ni kaŝe renkontiĝos, kiam nokt-tenebro venos.

Zorgu li nur pri perfidoj, kaj alies scivolemon

ni profitos, kiam sonĝo kaptos ĉiujn en dormretoj

kaj veluroj kovros lunon inter ombroj kaj silento".

Post despera atendado mi atingis mian celon,

la parfum' de ŝia korpo enkondukis min al nesto.

Ĉirkaŭbrake dolĉpremitaj ni ĝuadis amkaresojn,

ni elĉerpis la pasion kaj la flamon de la sentoj.

Nur ĉe zorgo pri amoro nin surprizis aŭror-heloj,

kvazaŭ brilaj blankaj haroj sur la nigra noktbeleco!


Badajoz kaj ĝiaj verdaj ĉirkaŭaĵoj inspiris multajn poetojn de la epoko de Mutawakkil. La veziro Abü Amr ibn al-Fallas verse skribis:


Badajoz

Ho vi, urb' el miaj revoj,

kiom vin ja mi admiras!

Certe mi ne vin forgesos,

eĉ se de vi malproksima:

l' arboj, kiuj vin ĉirkaŭas,

via val' klarverde riĉa

ŝajnas kvazaŭ bel-mantelo

de l' river' kapric'-tondita.


Akiris grandan famon kiel poeto en la kortego de Mutawakkil, Abü Muhammad Abd al-Mayid ibn Abdun, naskiĝinta en Evoro, sekretario de Mutawakkil kaj aŭtoro de elegio pri la falo de la dinastio Aftasia kaj morto de Mutawakkil, kiam almorabidoj konkeris Badajoz, tre fama en arabaj medioj, sed mi ne ĝin tradukos, ĉar, samopinie kun kelkaj prestiĝaj arabistoj, pensas, ke mankas al tiu poemo minimumaj valoroj lirikaj. Vere ĝi estas frida pedanta retorika rakonto, kiun mi preferas ne reprodukti. Brilas la mallongaj poemoj de Ibn Abdun, ĉar ili krom lirike bonaj, ne forlasas tiun helon de versoj pripensindaj:


La rigardo de l' destino

lasas spurojn kaj afliktas.

Kial plori pri ĥimeroj

kaj fontamimagoj brilaj?

Mi avertas vin senĉese,

ne dormiĝu tre trankvila

antaŭ la ungeg' kaj dentoj

de sovaĝleon' tremiga.

Estas tamen la destino

tiu, kiu determinas,

kiel paco devas veni,

kiel la milit' finiĝas,

ne dependas ĝi de l' glavo

nek de militist' senbrida,

ne vin trompu la miraĝo

de supozo erariga.

Dio volu vin pardoni

pro la pensoj plej malicaj,

sed ĉu la destino mastras

la destinon mem rigidan,

se fortuno kapricema

la fatalon mem perfidas?

Ni ne povas ja eviti

tiujn vundojn ĉiam tristajn,

kiujn ni persiste faras

per la duboj pridestinaj.

Penu haste rememori,

ke la ŝtatoj ĉiam viglas

ne nur per la saĝ' de homoj,

sed precipe se helpitaj

de la scio senegala:

nia Dio, pov' senlima!


Ibn Abdun forpasis en la jaro 1134.

Unu el la plej distingindaj poeto de la regno estis Abü Muhammad Abd Allah ibn Sära, naskiĝinta en Santarem, loĝanta multajn jarojn en Sevilo.

Li estis, krom bonega poeto, ankaŭ klera reganto de la lingvo kaj gramatiko araba. La aŭtoro de la verko "Dajira" aperigas en la libro, inter aliaj, ĉi tiun poemon:


La oranĝarbo

Tiuj oraj heloj brilaj

palpebrantaj inter branĉoj

per koloroj tiel vivaj,

ĉu ja estas ruĝaj braĝoj

aŭ la vangoj ĉarme lindaj

de knabinaj dolĉrigardoj

aperantaj inter ŝtofoj

de lukspalanken-ornamoj?

Ĉu la branĉoj balanciĝas

aŭ tali' de belaj damoj

vibras pro la emocio

kaj suferoj de la amo?

L' oranĝarbon mi ekvidas,

ĝiaj fruktoj kvazaŭ larmoj

montras sin kolorigitaj

per la ruĝ' de amo-flamo,

certe pro l' amarsuferoj

de amoro sen balzamo.

Fruktoj kun aspekt' glaciaj

kvazaŭ per magiaj manoj,

eltiritaj el la grundo,

kies gust' kaj riĉenhavo,

se faritaj suka vino,

plezurigos la amantojn.

Kiel karneolaj pilkoj

estas tiuj or-oranĝoj,

kiuj sur la branĉoj pendas

kvazaŭ flav-ŝton' el topazo,

dum zefiro ilin batas

kun obstina vigla ardo…

Ni kelkfoje ilin kisas,

alifoje nur per flaro

ni parfumon sorĉan sensas

aŭ l' knabinan vango-ravon!


La brila lirika stilo de Ibn Sära aperas en tiu ĉi poemo verkita ankaŭ de la eminenta poeto:


La zefiro kaj la pluvo

Se vi ĝu-mildiĝon celas

per la brizo de zefiro,

sciu tuj, ke ĝi kunportas

mosk-aromon kaj trankvilon.

Venas ĝi kun riĉa ŝarĝo,

kiun portas mesaĝisto,

konsistanta el parfumoj

de l' amata kaj sopiroj.

Provas la venteg' kostumojn

kaj elektas luksan nigron,

nub-mantelon pretigitan

tie supre kun gracio.

Estas nuboj pluvŝarĝitaj

salutantaj la narcisojn,

kiuj en ĝarden' atendas

bonan pluvon kun avido;

poste, nuboj fine ploras,

dum evitas floroj ridon.

La nubaron grund' instigas

meti al mantelo finon,

kaj la nuboj zorge teksas

per lerteco de la fingroj

fantazian ornamaĵon

per broditaj flor-kapricoj.


En la kortgo de Badajoz brilis kiel poeto ankaŭ Abü-l-Hasan al-Qurasi al-Uŝbuni Abd al-Rahmän ibn Muqäna, naskiĝinta en urbeto nomata Alcabideche, tre proksima al Cintro, kiu jam elstaris kiel tia en la kortegoj de Malago kaj Sevilo verkante multnombrajn poemojn, inter ili unu dediĉitan al la reĝo de Malago, Idris la 2-a. Tiu ĉi reĝo regis dufoje la Malagan teritorion kiam ĝi estis sendependa (1043-1047 kaj 1053-1055). La indikita poemo diras:


Laŭdo al la reĝo Idris

Jam la unua ektagiĝo

helis por mi lume klara.

Donu al mi vinon, antaŭ

ol la muezin' preĝklama

firme krios kun soleno:

"nur Alaho estas granda!"

Post miksiĝ' de vin' kaj akvo

vaste sur la frunt' gutadas

inter liaj tristaj faltoj

kvazaŭ fajnaj perloj blankaj

kaj unue ili ŝvebas,

jen bobel' aerpendanta,

poste turnas kiel ringoj

antaŭ kamelnazo kalma.

Plaĉas drinki dum festenoj

kun junuloj malavaraj,

kiuj montras sin ĝentilaj,

mirtojn serĉe interŝanĝas;

plie, ili trinkas vinon,

kiun knabo bel-vizaĝa

verŝas haste laŭ rapido

de gazelo vigle arda...


Rigardadi belan knabon

ĉiam estas ja agrabla,

kiam sur l' eburan frunton

la gagataj haroj falas

aŭ kiam ekfloras rozo

sur jasmena vango pala.

Lia branĉ-talio kurbas

kvazaŭ sabl-montet' elstara,

kaj el nokte nigraj haroj

ŝprucas la vizaĝo blanka.

Rozoj el la ektagiĝo

vekis per roseroj ĉarmaj

la narcisojn bonodorajn

per gutado kvazaŭ larma,

dum Plejadoj estingiĝis

en la horizonto rava,

same kiel la jasmenoj

en la blanko-hel' forsvagas.

La tenebr-flugilo nokta

fuĝas de l' aŭror' venanta,

kiel nigra korv' forflugas

kaj malkovras l' ovojn blankajn.

Tian kiam sun' aperas,

restas ĉiuj blindumataj,

ja la suno estas Idris,

filo de la granda Yayä,

fil' de Ali, fil' de Hammüd,

Princo de kredantoj, fama!


Kiel oni povas konstati, en la poemo montriĝas ekscesa laŭdado, precipe se oni rimarkas, ke temas pri regolo (reĝeto) ne elstara inter la ceteraj de la al-andalusaj regnoj, ja la tajfo de Malago estis sufiĉe malgranda, sed ni tuj diru, ke tiuj pompaj laŭdaj versoj intencas nur imiti la protokolon de la tiama kortego de Bagdado, dum la periodo de la al-andalusa tajfo-regnoj sufiĉe influa. Ibn Muqäna sentis grandan nostalgion pri la vivo kamparana, kaj kiam maljuniĝis revenis al sia naskiĝloko, kie laboris kiel simpla kamparano ĝis lia vivo-fino.

Alia elstara poeto de sama kortego estis Abü Abd Alläh ibn al-Bayn, de Badajoz. Pri tiu ĉi poeto rakontas al-Bassan, aŭtoro de la verko "Kitab al-Dajira", ke en certa okazo konversaciis al-Bayn kaj Ibn Sära, kiam tiu ĉi lasta poeto improvizis poemon kaj diris al la alia:

- Bonvolu kompletigi jenajn versojn, kaj li recitis:


Kiel junulin' adolta

estas tiu ĉi bedaro,

kies belaj vestoj montras

jen tunikon, jen floraron:

verd-vestiĝas la printempo,

floroj estas juvelaĵoj…


Ibn Bayn daurigis:


Kaj langvora pro suferoj

krizo estas la amantoj,

kaj la fulmo ĝia koro,

kian plendas ĝi pro amo.

Pluvo estas ĝia ploro

kiam ĝi elverŝas larmojn,

se l' amanto ne komplezas

l' aspirojn de la damo.

Kaj la floro ĝoje ridas

al ĉiel' kaj al bedaro.


Laŭ Maqqari II, pĝ. 418, tiu sama sceno okazis inter Ibn Sära kaj Abü Bakr al-Qabturnu, sed ĉiukaze la sceno estas fidele reproduktita. Nepre ni devas mencii ne nur kiel poeton sed kiel antologiiston kaj historiiston la eminentan Abü-l- Hassän Ali ibn Bassäm, naskiĝinta en Santarem, kvankam loĝanta en Lisbono kaj plej ofte en Sevilo. Jen fragmento de unu el liaj poemoj:


Nu, ekhastu kaj ekzorgu!

En la viv' nenio gravas

pli ol vin-pokal' bongusta

aŭ la belulin' amata!

Estu ne maldiligenta

pri la celoj viaj altaj,,

ofte vinon kaj ĝardenon

grize la nebul' vualas

kaj necesas nur decido

por malkovri belon ravan.

Iru vi do senhezite

al ĝarden' de vi revata

eble vian celataĵon

nure simpla gazo kaŝas

kaj atendas vian iron

por oferi sin plenplaĉa!!


Ibn Bassäm esprimis en sia "al Dajira" kiom li amis la poezion, montris la altan nivelon de sia talento pri beletro, same pri la orienta kiel pri la okcidenta, kvankam neniam li kaŝis sian simpation kaj preferon por siaj al-andalusaj samlandanoj.

Abü-l-Hasan Ali ibn Basäm forpasis en la jaro 1147.

Antonio Marco Botella