1999 - La teknikigita mondo

LA TEKNIKIGITA MONDO

verkis: Antonio Marco Botella

Zaragozo - februaro 1999


Karaj gesamideaanoj kaj amikoj:

Antaŭ ne longe, mi legis interesan verkon pri la percepto de la homa vivo dum la 21-a jarcento ĉe kies sojlo ni troviĝas. Temas, pri grava studo de, laŭŝajne, fantazia mondo por kelkaj studemuloj reala kaj viva, kiun la teknologio puŝas nebremseble al galaksioj de la nekredeblo, kaj antaŭ kiu nia menso infaniĝas, ĉar ne povas ĝin bone kompreni. Kaj tamen estas la vojo kiun ni sekvas, speciale dum tiu ĉi jarcento jam finiĝanta….

La aŭtoro de tiu interesa libro, Antonio Dyaz, krom verkisto estas biologo, muzikisto, informatiko-majstro kaj reganto de pluraj avangardaj teknikoj, kiuj ebligas al li ne nur analizi ĝis kia nivelo oni situas en tiu ĉi momento la homa vivo sub vidpunkto de la teknologio, sed ankaŭ invadi la neantaŭvideblan futuron nekredeble proksima. Mi opiniis oportuna komenti ĝin, ja tiu mondo apenaŭ se estas rigardata de la esperantista mondo.

Kiel decas laŭ mia vidpunkto, li, la menciita aŭtoro de la libro, komencas sian studon analizante la difinon de la librotitolo (la sama de mia artikolo), ja la tuta verko rondiras ĉirkaŭ ĝi. Mi konfesas, ke mi troviĝas antaŭ simila problemo ol li, kun la aldono de la deviga esperantigo (malfeliĉe nia E-vortaro ne galopas tiel rapide kiel la tekniko, kaj sekve ĝi ankoraŭ statas, eble, nesufiĉe modernigita) do, forlasante la tenton meti en la titolon la esprimo "fikcia mondo", ĉar ofte ni renkontiĝos en nia priskribo, ke io kion ni nomas fikcion fakte iĝas tuŝebla realo, do forlasante tiun fonemon, ĉu ni uzu la terminon artifika, artefarita aŭ teknikigita mondo?

La unua vorto difinas mondon lerte aŭ ruze farita, sed inplicas certan trompon aŭ iluziigon; la dua, havas similan difinon sed nuancita per certa arto-ideo; la tria, kiun mi plene akceptas, difinas la mondon rezultantan el apliko de la tekniko kaj ties sekvoj, do miaopinie, kiel esperantista versio mi decidas: "la teknikigita mondo".

La aŭtoro de la libro donas pli ampleksan difinon, kiu ne plu estas tiu kiun ni kutime trovis en niaj vortaroj, t.e.: "ĉio farita per la homa mano", sed alia ne tiel facile komprenebla: "ĉio kio per si mem ne kapablas aperi spontane ekster la homa medio". Pli konkrete, por li tiu "teknikigita mondo" estas tiu en kiu nur ekzistas tio kion oni povas percepti. Lia difino, de la perspektivo pri la teknikigita mondo estas akceptebla, sed tute ne lia filozofio, kaj en miaj konkludoj mi rezonos kial.

Tuj, la verkisto komentas, ĝis kia punkto nia vivo estas jam envolvita de la teknologio: la elektriko, radio, aŭtomobilo, televido, medikamentoj kaj nutraĵoj pretigitaj en laboratorioj, laboriloj, ĥemiaj sterkoj, informatiko-instrumentoj, kaj por ne plenigi paĝojn kaj paĝojn, longega listo de produktoj kreitaj de la teknologio, kiuj efike helpas la vivadon de la homo en nia planedo. Ni jam alkutimiĝis al ili, eĉ ekzistas kelkaj kiuj eniras en la internon de ni por ŝanĝigi niajn sensojn: la kuraciloj, alkoholo, drogoj kaj alia longa listo de produktoj: de tiuj kiuj mildigas aŭ nuligas niajn dolorojn al tiuj kiuj donas al ni la sensacon de neimageblaj plezuroj. Al tio aldoniĝas certaj kirurgiaj teknikoj kiel la starigo en nia korpo de kristala-fibra kokso, koro-valvoj, silikonaĵoj kaj multaj aliaj aparatoj, tuboj kaj pecoj kiujn la kirurgoj instalas en la korpo de malsanuloj anstataŭante difektitajn organojn.

Kune al tiu teknologio kiu nin ĉirkaŭas funkcianta en nia domo, kaj ĝenerale en nia ĉiutaga vivo, ofte eĉ sen nia propra rimarko, ekzistas alia jam ĉe la sojlo de niaj hejmoj sin anoncanta, kiu denove reŝanĝos nian ordinaran vivon, temas pri la informadiko: antaŭ apenaŭ kelkaj jardekoj naskiĝis internet, kiu baldaŭ ebligos ke la tuta ekonomio de la homoj, la hejmo-aparatoj kaj eĉ niaj amuzoj funkcios tra tiuj kanaloj. Tri kvaronoj de la libro emfazas la miraklojn de la informadika reto, la eblojn kiuj prezentas tiun teknikon kaj la futuron de tiu mondo preskaŭ nekonata de la plej granda parto de la homaro, escepte de informadikaj fakuloj, kies ekzemploj mirigas nin: li indikas la ciberspacon[1] kiel la unua provo por la kreo de mondo paralela al la nia, regata nur de la percepto, kie la homo povos malvolviĝi, interrilati sin kaj vivi en medio kie spertoj la plej diversaj estos eblaj per teknologio, ja laŭ li, "tio kio gravas nur estas kion oni perceptas"…

[1] ciberspaco: viveroj kreitaj per Internet.

Li intencas tiel rezonadi: "Se ni vivas en valo plena da floroj, kie belaj birdoj trilas kaj infanoj ludas apud rivero kaj studas la lastajn sciencoprogreson, kie la atmosfero donas la korektan miksaĵon de oksigeno, nitrogeno kaj hidrogeno, ĉu multe gravas se la floroj estas la sekvo de genetikaj eksperimentoj aŭ naturnaskiĝintaj? Ĉu vi povas imagi natura mondo plena da bestoj en la adekvata ekosistemo: riveroj, arboj, floroj, pura aero, ĉio projektita laŭplaĉe en laboratorio? Cetere li opinias ke la kreo de privataj mondoj ene de ni mem, jam atingebla per Internet estas la enviinda futuro de la homaro. La verkisto de nia komentita libro certigas ke, en Usono kaj Japanio, ekzistas jam privataj societoj, kiuj preparas grandegajn buĝetojn por realigo de spacaj projektoj, kiuj iras de la starigo de urboj en la planedo Marso kaj en la Luno ĝis la klonado de belegaj knabinoj kaj fantaziaj bestoj… Io tute neimagebla!

En tiu ĉi momento jam eblas viziti per Internet la plej interesajn urbojn kaj lokojn de la mondo, arbarojn kun ties bestoj aŭ ĝui agrablan nokton kun belulino…

La verko de Dyaz indikas, kiel uzi la reton por eviti altajn kostojn, trompojn, ŝtelojn kaj aliajn fraŭdojn de senskrupulaj navigantoj. Ankaŭ kiaj risortoj oni devas manipuli ne-spertaj reto-uzantoj por trovi servojn en la reto, kiel atingi senti kvazaŭ aŭtentajn emociojn aŭ nematerian seksumadon, uzi mortdanĝerajn videoludojn, ĥemiajn paradizojn, fikcian medion kaj aliajn risortojn de tiu teknologio ankoraŭ ne bone aŭ tute nekonata de la plejmulto.

Kio pli gravas por ni, esperantistoj, de tiu mondo de Internet? Unue, ke la uzanto ne trovas barojn: landlimojn, lingvajn malpermesojn aŭ eksklusivismajn politikojn. Iu ajn povas meti siajn teoriojn, kredojn aŭ propagandon, libere uzi la reton, elekti lingvon, serĉi interesan temon, sin dokumenti pri iu ajn specifa temo, konsulti bibliotekojn, legi la lastajn librojn eldonitajn, ktp. Ekzemple, tre bona amiko mia, amanta kiel mi mem la kulturojn de antikvaj popoloj, kiu ofte konsultas la bibliotekojn de Kairo, Washingtono aŭ Parizo kaj fotokopias antikvajn dokumentojn kiujn ni poste uzas en niaj beletraj kaj kulturaj taskoj. Ekzistas ankaŭ en Internet certa libro enhavanta serion da libroj, en kiuj aperas en unu aŭ diversaj lingvoj reprodukton de lastaj eldonoj de noveloj, prisciencaj traktatoj, informadika literaturo aŭ telematiko[2], kaj mil kaj unu temoj kiuj povas interesi la homon: je la fino de 1998 oni komercigis unu el tiuju libroj kontraŭ pago de 300 dolaroj.

[2] telematiko: temas pri branĉo de la inĝeniera tekniko kiu pritraktas la informadon longdistance, uzante, precipe satelitoj.

Kio estas dezirinda por la bona evoluo de Internet? Ke, simile kiel okazas jam en Usono, modernigi la teknikon en Eŭropo uzante la elektrikan reton por malaltigi la prezojn kaj ebligi ĝian uzon al ekonomie modestaj homoj.

Kio tute ne plaĉas al mi de tiu interesa libro? Tiu kvazaŭ mistifiko de la reala vivo: por tiu verkisto validas ĉio kio estas fikcia, artefarita aŭ teknikigita. Tute ne interesas la mondo de la ideologioj, de la pensado de la homaj valoroj. Tio estas tiel subtaksata, tiel ne ŝatata, ke li rekomendas al pensantaj homoj kaj tiuj pli ol kvardekjaraj, ne legi la verkojn. Li ne respondecas pri eventualaj psikaj malsanoj kiel sekvo de la librolego… Laŭlonge de la libro ŝvebas certa nihilismo, ne laŭ la etimologio de la vorto neanta ĉian kredon aŭ malakcepto de ia ajn regado, sed kiel nego de la homo, de la humanismo, de ideoj kaj viveroj envolvitaj de tiuj esencoj.

Ĝis nun miaj impresoj pri tiu libro interpretanta la teknikigitan mondon. Evidentas, ke la temo tute ne elĉerpiĝis. Mi esperas ke aliaj samideanoj komentos ĝin sub alia aŭ sama vidpunkto, ĉar temas pri io tre, tre aktuala. Eblas ke post ne longe mi daŭrigos miajn pripensojn…

Dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella