+1955 - José Garzón y Ruiz

JOSÉ GARZÓN Y RUIZ

1871 - 1955

verkis: Antonio Marco Botella

Gravas ne forgesi niajn pionirojn, kaj de tempo al tempo ni devas rememori ilin ĉar sendube ni scios kion interesa estis ilia aktivado kaj kion alportis al la disvastigo kaj progresado de Esperanto. Unu el tiuj pioniroj sendube estas José Garzón y Ruiz, elstara esperantisto de la komenco de la Andaluzia Esperanta Movado.

Li naskiĝis en San Fernando (Cadiz) en la jaro 1871 kaj fervore lernis Esperanton kiam en Andaluzio ekzistis esperantistoj sed ankoraŭ ne firma Esperanto-Movado.

En 1907 li fondis la "Esperanto-Grupo" de San Fernando kaj li estis la unua Prezidanto de tiu Grupo, homo tre inteligenta kaj aktiva li publikigis en 1908 lernolibron "Gramática del Idioma Internacional Esperanto" (161 pag. presejo Sopena. Barcelona.) kaj kelkaj monatoj poste li denove publikigis "Prontuario de gramática y Lexicografia" (281 pag. presejo Soler. Barcelona), kaj ankaŭ "¿Quiere Vd hablar Esperanto?"; "El Esperanto Lengua Internacional" (20 pag. presejo Ruiz).

Sed samideano Garzón ne sciis kio estas ripozo kaj en 1910 li gvidis Esperanto-kurson kaj samtempe fondis la esperantistan periodaĵon "Gazeto Andaluzia", kiun li de la unua momento ĉefredaktis, kio efike kontribuis al la disvastigo de Esperanto en la regiono. Tiam li ankaŭ komencis taskon kiu tre plaĉis lin: la tradukado de hispanaj verkoj, kaj kiel unua sperto li tradukis la verkon de José Echegaray "La Spertado".

Originale li verkis en la jaro 1910 "Laŭleĝa situacio de fremduloj en Hispanio", kiu en tiuj jaroj estis sufiĉe interesa.

La periodaĵo "Gazeto Andaluzia" fariĝis pli poste "La Gazeto Hispana", monata oficiala organo de H.S.p.p.E. kun sidejo kaj administracio en San Fernando (Cadiz). Felietone samideano Garzón publikigis en tiu ĉi gazeto verkojn kiujn li mem tradukis: "La kapitano veneno" de Pedro A. Alarcón; "Kritika ekzameno de la proceso kontraŭ Kristo" de Barrio y Moraita, kaj per elektitaj pecoj en la periodaĵo "La Gazeto Hispana": "La virina fido" de Ramón de Campoamor k.a.

La 18ª de aprilo de 1917 okazis en Seviljo la Unua Kongreso de la Andaluzia Esperantista Federacio, kies unua laborkunsido estis sub la prezido de Trinidad Soriano, José Garzón kaj la sekretaria oficado de s-no Rufo. Kiel plej grava atingo oni aprobis la Regularon de la Andaluzia Esperantista Federacio, indikante en unu el la artikoloj, post longa diskutado, ke la oficiala sidejo de la Regiona Komitato estu en Seviljo. Kaj kiel lasta aprobo de la Kongreso proponita de samideano José Garzón, oni konsentis okazigi la Duan Kongreson de la Andaluzia Esperantista Federacio en Cadiz.

En monato februaro de 1920 forpasis en Seviljo la plej elstara pioniro de la Andaluzia Esperanto-Movado, s-ano Trinidad Soriano, fondinto kaj prezidanto de la Esperanta Grupo de Seviljo kaj unu el la plej gravaj motoroj de la Andaluzia Esperanto-Movado dum multaj jaroj, kaj tio grave eĥis en la aktivado de la andaluziaj esperantistoj, estis do necese ke kelkaj andaluzaj esperantistoj, kaj precipe s-ano Garzón Ruiz dure strebu laŭlonge de 1921 por revivigi la Andaluzian Esperanta-Movadon. Tiucele li kunvokis en la jaro 1922 al la reprezentantoj el la diversaj esperantistaj Societoj de Andaluzio al kunveno okazinta en Seviljo, kie oni elektis Esperanto-Komitaton Andaluzian sufiĉe reprezentema por kunlaboradi en la tuta Andaluzio, kaj kiel reprezentantoj de San Fernando estis elektitaj samideanoj Garzón Ruiz kaj Roberto Maraury, grava surprizo estis la alveno de tiu ĉi lasta esperantisto al San Fernando, ja de tiu momento, la kunlaboro de ambaŭ, Garzon-Maraury, estis pli ol utila, do la loka Movado de tiu urbo alte progresis…

José Garzón y Ruiz estis sendube unu el la plej elstaraj esperantistoj de la unua epoko de Esperanto en Andaluzio. Li forpasis en la jaro 1955.

Antonio Marco Botella