1989 - SAT-Amikaro en Pézenas

Al la gekongresanoj de SAT-Amikaro

en Pezenas (Francio)

Antonio Marco Botella


Gekamaradoj kaj amikoj:

Je la nomo de la hispanaj laboristoj esperantistaj, la nova LEA-o hispana, salutas vian Kongreson kaj deziras al ĝi sukceson! Specialan saluton al via prezidanto Rolando kaj edzino, de longe amikoj miaj, kiuj afable invitis nin partopreni en tiu ĉi Kongreso… Dankon do pro via invito!

Kiel veterana SAT-ano, mi bone scias pri la karaktero kaj influo de via Asocio en la Laborista Esperanta Movado, jen kial ni speciale interesiĝis por kontakti kun viaj res-pondeculoj kun la celo starigi bonajn rilatojn kaj interŝanĝi opiniojn, librojn, kaj speciale

aktivadon, ja niaj celoj estas komunaj, kaj tial ni devas kunmarŝadi en kompleta unueco.

Ni ja devas rimarki, ke nia lukto ne plu estas por panpeco, nia celo estas nia idealismo: batali por la paco, por la interkompreniĝo de homoj kaj popoloj kaj solidareco favore al tiuj popoloj kiuj vivas ankoraŭ en kompleta malsato kaj nepre bezonas nian helpon. Ni ne devas toleri, ke infanoj ne nur vivu en tiu malsato sed ankaŭ ke ili ne estu devigataj fari militon, kiel ni legas en la ĵurnaloj ĉiutage.

En la laboristaj vicoj ne plu estas nur mizeraj homoj, la tiel nomitaj proletoj, kiel antaŭ pluraj jardekoj, nun, en samaj vicoj, estas inĝenieroj, teknikistoj, profesoroj, homoj kiuj regas modernajn teknologiojn kaj uzas aŭtomobilojn, ĉiuj ili kune kun tiuj de profesioj pli modestaj, kies precipa celo estas bataladi por egalrajtoj kaj ĉiaj liberoj kaj la progreso de la homaro.

Urĝas ankaŭ, fondi internaciajn sindikatojn kiuj alfrontu la kapitalismon multnacian, kies regado aspiras subpremadi la tutan mondon. En tiu ĉi momento ni havas tre efikan armilon por kontraŭbatali ĝin: la Internacia Lingvo Esperanto, kiu faciligas la unuiĝon kaj interkompreniĝon de ĉiuj laboristoj de la mondo, tute ne gravas la nivelon kaj gravecon de ilia profesio aŭ la lingvo kiun de naske ili parolas. Esperanto superas tiujn barojn..

Specialan rememoron al tiuj kamaradoj kiuj mortis batalante por la Demokratio kaj la Liberon en la intercivitana hispana milito, kaj kun simila sento al tiuj kiuj forpasis dum la longa ekzilo, kaj al mia memoro venas kamaradoj kiuj akompanis min en la ŝipo "Stanbrook" kaj poste estis destinitaj al la koncentrejoj de hispanaj rifuĝintoj, kaj suferis kruelan subpremadon kaj eĉ la morton, de la militistoj kiuj administris tiujn kampojn.

Unuafoje mi havas la okazon rekte danki al nia Asocio SAT, kiun mi petis helpon por manĝi kiam ni estis en la ŝipo "Stanbrook" 17 tagoj malsataj, sen manĝi kaj sen permeso por elŝipiĝi, evidente kiel puno de la burĝaj aŭtoritatoj regantaj tiam en Orano (Alĝerio). La mono kiun mi ricevis de SAT kiam ni jam estis en la Koncentrejo de Boĝari, mi dediĉis plenplene por la esperantistoj… Dankon kamaradoj de SAT!!

Kamaradoj, ni, la hispanoj, kiuj partoprenis en tiu ĉi Kongreso, ni nin sentas kontentaj ĉar nia celo unuiĝi kun via lingvio efektiviĝis: ni konsentis en kompleta unuiĝo plani niajn projektojn pri interŝanĝoj de libroj, ekskursoj, studoj kaj renkontiĝoj… nur parolante Esperanton, kies idealo estas la unuiĝo en niaj komunaj celoj.

La ĝentilecon kaj bonvolon kiun ni ricevis de niaj esperantistaj kamaradoj de la franca lingvio meritas nian tutkoran dankon…

Dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella