1984 - Hispanaraba poezio

Jen bela poemo elarabigita de nia elstara samideano

Antonio Marco Botella

kaj eldonita en la Bulteno "Nia Vivo" de nia Aragona Esperanto-Societo "FRATECO",nº 2 (59) - Dua Epoko - januaro-majo 1984a - paĝoj 17-18.

Kiam la araboj venis en Al-Andalus (Hispanio) je la komenco de la VIIIa jarcento, ili jam havis propran poezion, kies fundamento estis la vivo en la dezerto, tamen ili ne plu vivis tiumomente en tiu medio, ili spertis tiam la vivon de la militkonkerantojn, kio signifis ion tute alian ol tiu monotona agado kiun ili tradicie faris. La plej rafinitaj el tiuj araboj evoluis imitante la persajn manierojn kaj eĉ studis la grekan pensadon, sed la poezio stagnis, tute ne progresis.

Kiam ili starigis en Kordovo, la sendependan Kalifejon per la dinastio Banu Umaja, kaj ekkontaktis kun la aŭtoktonaj loĝantoj en la komuna kunvivado, ili sin trovis, neeviteble, antaŭ du faktoj transcendaj: la menso de tiuj lokaj homoj kaj la scenejo, ambaŭ tute malsamaj al tiuj kiujn ili havis sialande, faktoroj pli efikaj por la transformiĝo de la araba poezio ol tiu mem ekzistanta tiam en Hispanio.

La unuaj influoj de la araba poezio alvenintaj al Okcidento estis per la kantistinoj kiuj venis rekte el Oriento al la Kordova kortego, sed la plej efektivan oni povis konstati post la alveno al Hispanio de la fama kantisto Ziryab, "la nigra birdo", forpelita el Bagdad' pro ĵaluzaj motivoj de lia majstro Ishaq al Mawsili, kaj ĝoje akceptita en la kordovaj arabaj palacoj.

Estas absolute neeble verki, tiel amplekse kiel estus necese, pri tiom da poetoj kiuj floris en tiu Hispanio umaja, kelkaj venintaj el Oriento, aliaj naskiĝintaj en Al-Andalus mem; ni citu kiel plej elstaran du grandajn figurojn: Abu Amir ben Sŭaid kaj Ben Hazm. La unua, selekta poeto kaj intelektulo; la dua, poeto kaj eminenta verkisto, aŭtoro, inter aliaj verkoj, de "Konfesoj" kaj "La Kolomb-koliero", tiu ĉi lasta, bela bukedo de brilaj poemoj kaj historioj vere interesaj pri amo.

Nur post jarcentoj de kunvivado Hispan'-araba floris en Al-Andalus propra poezio, sed tio okazis dum la XIa jarcento, kiam oni ne plu ricevis la influon de Bagdad' kaj la imperio umaja dismembriĝis en multenombraj regnoj, kies reĝoj rivalis inter si por superi unu la alian en Poezio. Temis pri la tiel nomitaj "regnoj de tajfoj" kiuj signifis la araban dekadencon en Hispanio, sed ankaŭ sian plej brilan epokon en Poezio.

Hodiaŭ mi tradukis kaj versigis por vi poemon titolitan "Valo de Almeria", apartenantan al tiu epoko, pri kiu mi intencas verki almenaŭ alian artikolon. La aŭtoro estis Ben Safar al Marini, de la XIIa jarcento; ĝian belecon vi mem povas prijuĝi:


Valo de Almeria!

Ke neniam mi vidu min,

- estu ĉiam decido Dia -

apartigitigita deve de ci!

Mi vibras kiel glav' hindia

ĉiam kiam mi ekvidas cin:

bela valo de Almeria!

Kaj vi, kara amiko mia,

ĉar vi vere partoprenas kun mi

tiun edenon idilian,

ĝuu l' okazon en via spririt',

ĉar rafinitaj plezuroj tiaj

nur ekzistas en la Paradiz'.

Kaj trinku dum kolombo kveras,

ĉar ĝia kanto estas por mi,

pli agrabla, milda kaj bela,

ol tiu de fama Algarid,

aŭ tiu de Mabed, modela,

elvokitaj kun nostalgi'...

Ĉu vi ne vidas la riveron,

kortuŝita en ĝia murmur'

kiam l' arboj kantas ĝoj-preĝon

en sia balanciĝa susur'?

Kantas tre gaje la rivero

kiel sorĉa ritdancistino

kies floroj, kiel koliero,

ornamus iun belulinon,

kaj l' arbobranĉoj kun timemo

metas en l' akvon siajn manikojn,

saltigante gutojn da perloj

kiuj brilas po miloj kaj miloj...

Zafir' faltigas kiel skvamoj

l' akvofluon de la rivero,

kiu brilas kiel klingsabro

en mil' sunradiaj reflektoj

simila al arĝentkiraso

kiun strius luna lumhelo!

Bela valo de Almeria!

Ke por ĉiam mi vidu min,

- estu vera decido Dia -

ĝoje kaj kore ĝuante cin!

Ben Safar al Marini


Noto: Algarid kaj Mabed estis famaj malmodernaj arabaj kantistoj.

Antaŭparolo, traduko kaj versigo de

Antonio Marco Botella