VI - Dua kongreso de Levantenaj esperantistoj

LA DUA KONGRESO DE LEVANTENA ESPERANTISTA FEDERACIO EN CHESTE

Antonio Marco Botella


La 19an kaj 20an de septembro de 1924, okazis en Cheste, la "Dua Kongreso de Valenciaj Esperantistoj". La plej granda parto de gekongresanoj estis esperantistoj loĝantaj en la Valencia ĉefurbo, kaj pli ol duoncento el ili rendevuis en la norda stacidomo je la 9ª matene, de kie startis trajno kiu translokis ilin al Cheste.

Atentinda nombro da Chestanoj kun ilia Urbestro, Sro Vicente Navarro, kaj la esperantistoj kun la jam veterano Francisco Sánchez, atendis la kongresontojn en la stacidomo. Post entuziasma intersalutoj, alvenintoj kaj atendintoj, ĉiuj kuniris manifestacie tra la ĉefaj stratoj de Cheste kun verdaj flagoj flirtantaj ĝis la Urbodomo, kie okazis la oficiala akcepto. Paroladis la Urbestro dezirante al la kongresanoj feliĉan restadon en la urbo kaj sukcesan Kongreson.

Respondis al la Urbestro, samideano Andrés Piñó, dankante la gastamecon de la Chestanoj kaj la ĝentilecon de la Urbestro. Post tiu interŝanĝo de komplimentoj kaj bondeziroj, la kongresanoj, kolektiĝis por okazigi la unuan laborkunsidon.

Efektive, ĝi okazis en salono de publika Lernejo je la 11ª matene. La prezidantaro konsistis el Sroj Piñó, Ventura, Caplliure, Serra, Pérez Requena, kaj F. Soler oficante kiel Sekretario.

Malfermis la kunsidon Sro Piñó, kiu klarigis la celon de la Kongreso, kaj prezentis resumitaj la plej gravajn debato-temojn. Kaj sen tempoperdo tuj rajtigis paroli la sekretarion samideano Soler, kiu submetis al la konsidero de la kongresanoj, kiel unuan temon, la Statuton balote aprobitan por la Iberia Konfederacio.

Kelkaj konfliktemaj punktoj estis relegitaj, denove debatitaj, kaj eĉ tre pasie pridiskutitaj. Fine oni konkludis, ke tiuj punktoj konfliktemaj estu denove restudotaj, kaj la koncernaj konkludoj skribe sendotaj al la estraro de la Federacio, kies delegitoj proponos eventualajn korektojn dum la venonta Kongreso de la Konfederacio.

Aliaj temoj de la tagordo ankaŭ estis submetitaj al la debato kaj eventuala aprobo de la asembleo. La lasta temo pritraktita koncernis al la elekto de urbo, kie venontjare oni okazigos la Regionan Kongreson: oni proponis, ke estu Liria, kaj samideano Serra, je la nomo de la loka Esperanta Grupo de tiu urbo akceptis la proponon, kaj estis konsentite okazigi ĝin dum monato oktobro.

S-ano Piñó diris kelkajn komplimentajn parolojn por la Fermo de la laborkunsido, kaj ĉiuj stare kunkantis "La Espero"n.

Post la kunsido, la kongresanaro vizitis la sidejon de la Esperanta Grupo de Cheste, kaj ankaŭ la preĝejon, kiel bela arta konstruaĵo.

Je la unua posttagmeze, la Urbestro regalis al la gekongresanoj per malavara bankedo, servata de belegaj esperantistinoj. La etoso estis pli ol kontentiga, kaj la paroladetoj, tostoj kaj optimismo tute ne mankis.

Je la kvina de tiu posttagmezo, en la teatro "La Liceo", arte ornamita per floroj kaj standardoj kaj plenplena de publiko, okazis grava festo omaĝe al la kongresanoj. Malfermis ĝin Dro Navarro, urbestro de Cheste, kiu emfazis la idealismon esperntistan, kaj alte taksis la utilon de Esperanto en nia proksima estonto. Fine, li esprimis sian feliĉon kaj tiun de la Chestanoj, ĉar Levantena E-Federacio elektis la urbon Cheste kiel kongresurbon. La loka koruso ĉarmis la ĉeestantaron per la hungara kanto "La Stelo".

Tuj poste, Soler y Valls legis salutleterojn kaj telegramojn de personoj, Grupoj kaj Federacioj, kiuj deziris sukceson al la Kongreso.

Poste paroladis S-ano S. Tamarit je la nomo de la "Federación Cooperativa Levantina"; Dro Serra kiel prezidanto de la Esperanta Grupo de Liria; profesoro Mingarro de la E-Grupo de Benetuser; Pérez Requena je la nomo de la esperantistoj de Benimamet; S-ano Botella kiel prezidanto de la Espernta Grupo Valencia; kaj Francisco Máñez je la nomo de la loka E-Grupo de Cheste: li profitis la okazon por danki al la kongresanoj ilian partoprenon en la Kongreso kaj viziton al Cheste, kaj elstarigis la idealismon de Esperanto kiel interkomprenilon por pacemaj homoj. Jozefo Ventura, profesoro de la Valencia Liceo, parolis je la nomo de la "Internacia Esperantista Sciencistaro", kaj klarigis kiamaniere la klopodoj de la esperantistoj fariĝis tuj homaraj akiraĵoj, kaj asertis, ke tre baldaŭ Esperanto fariĝos necesa instrumento por la interkompreniĝo de ĉiuj homoj… Fraŭlino Gratiniana Verduch, chestana blindulino, legis pere de siaj fingroj, belan paroladon por emfazi kiom donas Esperanto al la homoj, kaj kion ĝi signifas por la homaro; kaj fraŭlino Aŭrora Yanguas, je la nomo de la "Esperantista Virinaro" faris interesan paroladon pri la utilo de Esperanto al la virinoj….

Sed, ŝajne tio ne sufiĉis kaj ankoraŭ paroladis s-anoj Millas, Martinez Sabater kaj Caplliure, kiuj en ilia parolado esprimis similajn laŭdojn por la futuro de Esperanto, kaj fine, s-ano Piñó, reprezentante al la prezidanto de la Federacio, Jordana de Pozas, dankis ĉiujn pro ilia partopreno en la Kongreso kaj emfazis la rolon de la virinoj en la Esperanta Movado. La fina parolado estis de la Urbestro de Cheste, kiu donis finon al la kongreso. Ĉiuj parolantoj estis fervore aplaŭditaj.

La dua kongrestago estis tute libera por la gekongresanoj, kiuj ĝuis de la gastamo kaj bonvolemo de la Chestanoj ĝis la momento de la adiaŭo, kiam la tuta Cheste, amase, iris al la stacidomo por adiaŭi emocie al la gekongresintoj!!!

Antonio Marco Botella