1998 - La jaro de García Lorca
Al mia amiko Fernando de Diego okaze de lia 80-jara datreveno
La jaro de Garcia Lorca
Antonio Marco Botella
Decembro 1998Antaŭ unu jarcento naskiĝis en Granado unu el la plej grandaj figuroj de la liriko de nia epoko, temas pri la poeto Federico Garcia Lorca. Kvankam li estas tre konata en la mondo de la kulturo, kaj kronikoj pri li aperis laŭlonge de la jaro en multenombraj kulturaj revuoj okaze de lia datreveno, mi ne volis lasi malaperi tiu ĉi jaro sen memorigi al la legantaro de "Boletín" kaj "Sennacieca Revuo" kelkajn el la plej gravaj trajtoj de sia vivo kaj poemoj, kiel omaĝo al li.
Federico estis, krom poeto, ankaŭ grava teatroverkisto, muzikisto kaj sorĉa preleganto. Li ricevis lecionojn pri muziko de la fama Manuel de Falla, kiu aŭguris al li brilan estonton kiel muzikisto, sed Lorca, kvankam lertege ludis gitaron kaj pianon, ne sekvis la konsilon de la majstro daŭrigi siajn studojnn en Parizo. Li estis en tiu momento unu el tiuj magiaj homoj, kapabla krei belecon, veki entuziasmon kaj mirinde ĉarme transformi ĉion kion li tuŝis ĉarme…
En 1919, Lorca, translokiĝis de Granado al Madrido por ekstudi en la Madrida Universitato. Profunde sentanta la allogon de la poezio, li sin dediĉis plene al ĝi, kaj en 1921 li publikigis sian unuan verkon "Libro de Poemoj", ne atentinte la varian opinion de la tiamaj kritikistoj.
En tiu tempo, Lorca, jam verkis siajn poemojn per oksilabaj versoj, laŭ la modelo de la antikvaj romancoj. La poezio de la antikva hispana popolo oni esprimis dum la 16ª kaj 17ª jarcentoj, ne nur per la dokta esprimo de poetoj senkomparaj kiel Garcilaso, Góngora, San Juan de la Cruz, Lope de Vega, Calderón, Quevedo k.a., sed ankaŭ kaj precipe per la popola poezio de la Romancaro kaj Kanzonaro devenanta el la profundo de la Mezepoko: riĉa trezoro de koploj kaj kanzonoj popularaj, el kies esencoj suĉis tiaj grandaj poetoj.
Lorca ne nur uzis la romancon por vesti sian poezion, sed li admiris la spontanajn kaj popularajn antikvajn "koplojn". Jen kion li pensis kaj skribis pri tiu versoformo:
"De la jaro 1919, en la periodo de miaj unuaj pasoj en la poezio, mi studadis pri la formo de la mezepoka romanco kaj la plej taŭga kaj adekvata por esprimi miajn sentojn. La tradicia romanco estis ĉiam rakonta, kaj tio donis popolan karakteron kaj popularecon al la poezio. Mia celo estis kunfandi la romancon rakontan al la lirika kaj por atngi tiun karakteron mi multe strebis".
La plej gravaj kritikistoj koincidis en la opinio, ke li, Garcia Lorca, efektive sukcesis atingi la indikitan celon per tiuj elementoj kaj verkis "El Romancero gitano" (La cigana romancaro, 1928), kiu, kun siaj teatroverkoj donis al li tutmondan
famon kaj grandan popularecon, tiom da, ke eĉ ĉe la plej malriĉa tavolo de la sudhispana socio (precipe la andaluza), en kelkaj kazoj eĉ anafabetoj, fieris reciti parkere kelkajn el tiuj poemoj…
Mi ne povis forgesi anekdoton kiun mi mem vivis en Granado, ankoraŭ sub la diktaturo, kiam la mizero ŝprucis en ĉiuj anguloj de nia socio. Nu, certa tago, mi vizitis la kvartalon Albajcin, kaj en unu el tiuj dometoj kie oni kantis kaj dancis andaluzan folkloron al turistoj, modesta junulo, kun mizera aspekto, recitis poemojn de Federico. Speciale impresis al mi jenan romancon, kiun mi jam de antaŭ longe konis, sed neniam mi aŭskultis tiel muzike kaj pasie recitata:
La malfidela edzino
Ĉar mi kredis ŝin fraŭlino
al rivero mi kun ŝi iris
sed ŝi estis jam edzino.
Estis en Jakoba nokto
kaj pro kvzaŭ kompromiso
la lanternoj estingiĝis
kaj ekĉerpis arde griloj.
Ŝiajn mamojn dormintajn
palpis mi ĉe stratofino
kaj subite senteme ili floris
kvazaŭ hiacinta spiko.
La subjupo amelita
sonis kiel pec' da silko
same kiel sonas ŝtofon
kiun ŝirus del tranĉiloj.
Sen arĝentolumaj ludoj
arboj kreskis en fikcio
kaj hundarhorizonto bojis
ĉe la transrivera nigro.
Preter la rubusoj, junkoj,
dormoplantoj kaj vepr-pikoj
faris mi sub ŝiaj haroj
etan foson sur la ŝlimo.
Mi demetis la kravaton,
ŝi la bluzon de virino,
mi la revolvero-zonon,
ŝi la gainon el pur-silko.
Ne troveblas fajnan haŭton
nek konketoj, nek lilioj,
nek kristaloj kun lunlumoj
helas kun pli granda brilo.
Ŝiaj kruroj el mi fuĝis
kiel fiŝo pro eksurprizo,
la duono ŝajne brulis
l' alia duon' plen' de frido…
Mi trakuris tiu nokto
per brilperla ĉevalino
la plej brilan el la vojoj
sen selo kaj sen bridoj
Mi, ĉar digna vir' ne konfesos
kiaj estis ŝiaj sopiresprimoj,
lum' el saĝ' kaj diskretemo
diktis al mi prudentiĝon.
Ni forlasis la riverbordon
malpurigis ŝin el sabl' kaj kisoj
ja batalis kontraŭ l' vento
blankaj glavoj el iridoj.
Mi kondutis laŭ mi estas:
kiel aŭtenta ciganido,
silkan kudrilujon flavan
mi donacis ŝin kun digno.
Kaj ne plu ami mi ŝin volis,
ĉar fakte ŝi jam estis edzino
kvankam survoje al rivero
ŝi deklaris ŝin fraŭlino.
Sed mi tuj diru, ke tiu ne estis escepta kazo, baldaŭ mi konstatis dum mia plurjara restado en Granado kaj Sevilo, ke la poemoj de Lorca estis tie recitataj, ne nur ofte kaj malgraŭ la malpermeso de la diktatora reĝimo, sed ankaŭ en plej diversaj lokoj: kafejoj, festoj, amikaj kunvenoj ktp. (Ne estis ja afero politika, sed plaĉo de la popolo) La novaĵo ne estis en la poem-enhavo, sed en la fervoro kaj emocio de ĉiu deklamanto, ofte kamparano aŭ modesta laboristo.
Malpli da pasio sed certe pli da lirika sentiva senco oni bezonis por reciti jenan romancon, ankaŭ apartenanta al la citita verko:
La monahino-ciganino
Silento el kalko kaj mirto.
Inter herboj fajnaj malvoj.
Monahin' sur ŝtofo flava
brodas bele keirantojn.
La sep birdoj de la prismo
flugas el la kandelabro.
La preĝejo diste grumblas
kiel urso sur dorso-staro.
Kiel bele ŝi ja brodas!
Kiom lindas la brokaĵo!
Volas ŝi sur ŝtofo flava
brodi florojn el la ravo
kiujn ŝia fantazio alta
revas per flor-ornamoj.
Kiaj fajnaj sunofloroj,
magnolioj kun buntstrasoj!
Kiaj lunoj por mes-tukoj!
Kiom belas la safranoj!
Kvin citronoj sukr-dolĉiĝas
tie, en kuirejo parto.
La kvin vundoj de Jesuo
el la Almeria kampo.
En la monahin-okuloj
galopadas du rajdantoj,
kaj rumoro lasta surda
levas de ŝi la korsaĵo.
Ŝi rigardas krutajn montojn,
horizonton kaj nubaron,
ekrompiĝas tuj ŝia koro
el suker' kaj herb' balzamo.
El la dudek-suna revo
kiel vidas ŝi la valon!
kiom staraj la riverojn,
belajn kiel viziaĵoj!
Sed ŝi daŭre brodas
ŝiajn florojn kun ĉarmo,
dum la brizo milde staras
kaj la taglumo ludas ŝakon
tre alte tra la ĵaluzio
kie svenas milde tago.
"La cigana romancaro" estas la verko kiu pli famigis al tiu ĉi granda poeto. La kritiko kiun ricevis tiu libro estis tiel varia kaj ampleksa, ke oni povas paroli pri ĝi dum horoj kaj horoj, sed mi ne tion faros, nur mi konsideras oportuna konigi al vi kelkajn frazojn de la propra opinio de la poeto pri sia verko, gravaj deklaroj kiel vi tuj konstatos. Lorca skribis:
"La libro, en sia tuto, kvankam ricevis la nomon cigana, estas la poemo de Andaluzio, kaj mi nomas ĝin cigana, ĉar la ciganoj estas plej altaj plej profundaj aristokratecaj homoj de nia lando, plej reprezentaj de sia propra karakteriza maniero kaj gardantoj de la fajro, la sango kaj la alfabeto de la vero andaluza kaj universala. Ne pitoreska, ne folklora, ne konvencia"…
Kaj en alia momento li deklaris:
"Mia ciganismo estas nur literatura temo. Nenio pli".
Tiel parolis pri sia verko Garcia Lorca. Sed pri "La cigana romancaro" estas ja tio kion opiniis Lorca pri ĝi, kaj ankoraŭ multon pli, ĉar en tiu libro ne estas la tuta poezio de Lorca, ja en ĉiu verso de li verkita, ne gravas pri kia temo ĝi estu, oni perceptas aliajn atentindajn kvalitojn, ĉar li rigardas kaj prijuĝas sian ĉirkaŭon ne kiel ordinara homo akceptanta blinde normojn kaj leĝojn, sed kiel homo ne-konformema kontraŭa al ĉio kio iamaniere limigas liberon. El tio lia simpatio por ciganoj, kaj liberamantoj protestantaj kontraŭ ĉia subpremado.
En multaj el liaj poemoj, sed speciale en lia verko "Poeto en Novjorko", oni povas konstati tiun inklinon ĉiam defendi la malriĉulojn:
"Esti naskiĝinta en Granado –li iam diris- inklinas min al simpatio de ĉiu kiu sin sentas persekutata: ciganoj, judoj kaj negroj".
En la teatro kaj en la versoj de Lorca, ekzistas certa tragedia sento kiu, verŝajne, obsedis lin, kaj al li puŝis verki kun obstino kaj fatalo, fekundeco, vivo, amo, morto… Pri tiu ĉi lasta temo, ni citu kiel elstara, elegion kiun li verkis omaĝe al lia amiko, la toreadoro Sánchez Mejias, mortinta sur la areno iun posttagmezon. Permesu al mi ne tro longigi la poemon tute kompleta, nur la strofojn plej dramaj:
La kornovundo kaj la morto
Je la kvina posttagmeze.
Ĝuste batis la kvina posttagmeze.
Infan' alportis la littukon blankan
je la kvina posttagmeze…
Kalka korb' antaŭtempe atendanta
je la kvina postagmeze.
Ĉio estis morto, nur morto restis
je la kvina posttagmeze.
La vento la kotonojn forportanta
je la kv ina postagmeze.
Semis oksid' nikelon kaj kristalon
je la kvina posttagmeze.
Kolombo luktas kontraŭ leopardo
je la kvina posttagmeze.
Kaj kruro kontraŭ angorstreĉa korno
je la kvina posttagmeze.
La taŭro solas kun fieresprimo
je la kvina posttagmeze.
Kiam ekaperis la neĝa ŝvito
je la kvina posttagmeze.
Kiam invadis la arenon la jodo
je la kvina posttagmeze.
Metis ovojn en la vundo la morto
je la kvina posttagmeze.
Je la kvina posttagmeze.
Precize, je la kvina posttagmeze.
Mia bona amiko Miguel Fernández, eble la plej klera hispana esperantisto kaj elstara fakulo pri la poezio de Lorca, trafe opinias:
"ke tiu simpla esprimo, "la kvina posttagmeze", per alterna ripetado, donas al la poemo litaniecan monotonan tonon kiel konvenas al funebra kanto".
Oni devas retroiri al la mezepoko por trovi en la poezio de Jorge Manrique, okaze de la morto de lia patro, elegion tiel altnivelan…
Ankaŭ elstaris Federico Garcia Lorca kiel teatroverkisto: li publikigis teatroverkojn tiel belaj kiel "La prodigia ŝuistino", "Mariana Pineda", "La amo de Perlimplin" k.a. sed precipe famigis lin trilogia dramo: "La domo de Bernarda Alba", "Sanga nupto" kaj "Yerma", en tiu trilogio, viroj kaj virinoj, ne agas kiel individuoj, sed kiel arketipoj de pasioj, sentoj kaj humanaj situacioj ekstertempaj, impulsataj de nebremseblaj primaraj fortoj ekster ĉia rezonado kaj intelektismo, kaj envolvitaj en ancestra fatalismo. La protagonistoj de tiuj dramoj havas kiel literaturaj antecedentoj la puran klasikan tragedion…
Federico Garcia Lorca estis murdita de fasistoj en aŭgusto de 1936, je la komenciĝo de la intercivitana hispana milito, sed la kugloj de la murdistoj nur atingis elstarigi la figuron de la genia mortinto kaj gigantigi en la tuta mondo la talenton de tiu ne-repitebla homo.