1995 - Avempace filozofo

La signifo de Avempace en filozofio

Antonio Marco Botella

Originale verkita en la jaro 1995


Gesamideanoj kaj geamikoj:

Multaj el vi kiuj legis miajn verkojn aŭ aŭskultis miajn prelegojn, tre bone scias mian inklinon por la historio kaj poezio, hodiaŭ ni daŭrigos prelegante pri historio, sed iom ŝanĝos por eniri en la filozofion kaj en la vivo de inteligenta zaragozano, pri kiu ne ofte oni parolas en esperantistaj medioj. Pri historio, ĉar ni transsaltos al la Mezepoko, al tiu periodo kiam Hispanio estis konata per la nomo Al-Andalus, pri filozofio ĉar ni eniros en la biografion de tiu inteligenta zaragozano konata per la nomo Avempace.

Ni tuj diru, ke unu el la plej altaj pintoj de la sciado en tiu epoko pri filozofio, medicino, muziko, poezio kaj astronomio estis, Abü Bakr Muhammäd ibn Yahyä ibn al-Asaig ibn Bäyyá (1), nomata de la skolastika skolo, Avempace. Li naskiĝis en Zaragozo ĉirkaŭ la jaro 1085-1090, en la sino de modesta familio. Ĉiuj elstaraj historiistoj de tiu epoko koincidas en la opinio ke li estis speciale dotita por la muziko, same kiel komponisto kaj kiel kantisto: li verkis lernolibron pri muziko, kiu, laŭ la fama historiisto al-Maqqari, superis ĉiujn sistemojn pri muziko ĝis tiu momento konitajn, eĉ tiun mondfaman verkita de al-Faräbi.

(1) Ibn Bäyyá estas aŭtoro de gravaj komentoj pri Aristotelo (Fiziko, Meteorologio, Historio pri la bestoj) ankaŭ de traktato pri logiko, kaj alia pri la animo titolita "Tadbir al-mutawahhid" ("Reĝimo pri solulo"). Tiu ĉi lasta verko menciita nur konita pere de hebrea versio de Moseo de Narbono, estis malkovrita, tradukita kaj eldonita de la eminenta hispana arabisto M. Asín Palacios en la jaro 1946. Per ĝi, la aŭtoro elmetas la diversajn gradojn de la scio, kiujn la homo devas atingi en sia ascendo ekde la intelekta vivo pura. La verko, verŝajne nefinita, kompletiĝas per du verketoj de Avempace: "Adiaŭa letero" kaj "Traktato pri unuiĝo de la intelekto kun la homo".

Li verkis kanzonojn kaj poemojn kaj la eminenta hispana arabisto kaj akademiano Garcia Gómez (antaŭ kelkaj jaroj jam forpasinta) opiniis post dedukto el certa versio de la verko "Tifasi", ke li inventis la zeĝelon, versoformo kiu tiom influis en la naskiĝo de la liriko de tiom da modernaj lingvoj.

Multaj profiloj el la viveroj de Avempace kiel granda poeto ni jam priskribis en mia verko "Lirikaj Perloj de Al-Andalus", antologio originale verkita en Esperanto. Hodiaŭ ni pritraktas la esencon de mia konversacio kun Dro Joaquin Lomba Fuentes (2) en sia propra domo, en kiu li, kiu legis mian cititan verkon en hispana versio, insistis pri kelkaj aspektoj de mia opinio pri Avempace, ja li pensis (kaj sendube prave) ke mi ekzaltis la figuron de Avempace kiel poeto, kaj tute forgesis pri lia signifo kiel filozofo, laŭ li la profilo plej grava de tiu ĉi elstara intelektulo, do li konsilis al mi verki aŭ prelegi aldonan version pri Avempace kiel filozofo.

(2) Joaquin Lomba Fuentes, elstara hispana arabisto, kiu legis mian verkon "Lirikaj Perloj de Al-Andalus", originale verkita kaj eldonita en Esperanto, li konvinkis al mi indikante la didaktan konvenon ekspliki al la legantaro de mia menciita verko, aldonan tekston al la biografio kiun mi priskribis en la menciita poezia antologio, pri la signifo de Avempace sub filozofia vidpunkto, ja mi nur emfazis en mia libro viverojn de Ibn Bayyä kiel poeto. Ĉar mi ne pensis en tiu momento reeldoni triafoje mian verkon, mi decidis verki ĉi tiun prelegon pri Avempace tiu cele.

Mi tutkore dankas al la Dro Lomba Fuentes, pro la interesaj komentoj pri la filozofio de Avempace, kiujn mi priskribas en tiu ĉi prelego.

Dro Joaquin Lomba estis katedra profesoro pri Filologio kaj Semantiko de la Universitatoj de Madrido, Granado kaj Zaragozo, persono tre dokumentita pri la plej gravaj historiaj eventoj de la epoko de Al-Andalus, kaj aŭtoro de pluraj interesaj verkoj pri filozofio de muzulmanoj kaj hebreoj, efekive, li konfirmis mian opinion pri la grandaj poeziaj scioj de Avempace, sed tuj insistis "kondiĉe ke oni metu je la unua vico de liaj scioj la filozofion", kaj tuj li komencis dokumenti siajn asertojn:

Li diris al mi, ke per deduktoj eltiritaj el antikva manuskripto aperinta en la arkivo de El Escorial (Madrido) kiun oni tradukis el la araba lingvo, li trovis en tiu manuskripto konvinkajn argumentojn kiuj konfirmis lian opinion pri la signifo elstara de Avempace kiel unua filozofo de sia epoko, kaj rezonadis lian opinion kiam li verkis kaj publikigis en la jaro 1989 monografion titolitan "Avempace", en kiu li insistas en tiu punkto: "Avempace estis la plej elstara filozofo de sia epoko, kaj ĝenerale plej grava intelektulo dum la Mezepoko, tial li konfirmas la eksterordinarajn meritojn kiujn mi ekzaltas kiel poeto, sed invitis min al konversacio pri la altaj scioj de Avempace kiel filozofo".

Jen mallonga resumo, kiun mi eltiris, pri la aspekto kiun ni hodiaŭ pritraktas kiel dedukto de nia konversacio kun Dro Lomba, pri la signifo en filozofio de la eminenta Avempace:

La figuro de Ibn Bäyyá, konata en Okcidento per Avempace, ne nur estas unu el la plej gravaj intelektuloj de la historio de Zaragozo komparebla al tiuj de Servet, Ramón y Cajal kaj aliaj elstaraj intelektuloj, sed ankaŭ meritoplena nomo inda okupi unuavican lokon en la historio de la universala pensado. Tamen, li apenaŭ estas konata, escepte de specialistoj en la plurfaceta intelekta aktivado.

La kaŭzo de tiu forgeso estas diversa: unu, ĉar li apartenas al la islama epoko de nia pasinteco, kaj tio ŝajnas esti sufiĉa motivo por ke lia intelekta figuro devu malaperi de nia memoro kiel eble plej baldaŭ, pro certa stranga komplekso malfacile eksplikebla, kiu obskurigas la verajn meritojn de la intelektuloj de tiu glora epoko, en kiu la tiama scienco de Okcidento nur floris en Iberio, tiam nomata Al-Andalus, komplekso kiu puŝis niajn modernajn historiistojn bari la intereson por la esplorado kaj eĉ la minimuma atento pri faktoj, personoj kaj libroj meritoplenaj, ŝanĝe de personoj, eventoj kaj verkoj kiuj ofte ne preterpasas mezbonan nivelon"...

Alia kaŭzo de tiu forgeso estas, ke dum la tuta periodo de la islama Hispanio, la figuro de la kordovano Averroes, disĉiplo de Avempace, iamaniere obskurigis la intelektan brilon de sia majstro, kaj aŭtomate Avempace iĝis "de unua pura filozofo de tuta epoko al simpla antaŭulo de la eminenta Averroes" kaj balbutanto de liaj postaj filozofiaj teorioj, forgesante, ke la zaragozano, havas tre interesajn ideojn pri tiu fako, kaj sendube ni facile povas konstati, ke sen la bazaj teorioj de Avempace, tre probable, ne estus ekzistinta la majstreco de Averroes. Fakte, la kordovano, agnoskante la scion kiun li ŝuldis al sia antaŭulo, montris sian dankemon al li citante en sia verkaro la pensojn de la zaragozano pli ol iu ajn alia verkisto, kompreneble escepte Aristotelo.

Fine, ni menciu kiel alian kaŭzon pri la forgeso de Avempace, la malfacilon trovi dokumentojn kaj verkojn de la zaragozano dum pluraj jarcentoj. Iomete ŝanĝis tiu ignorado je la komenco de la pasinta jarcento, kiam la talenta arabisto, Miguel Asín Palacios, malkovris kelkajn manuskriptojn de Avempace, kiujn li tradukis kaj publikigis, sed tio apenaŭ estis rimarkebla de la arabistoj en nia lando, ja ekster Hispanio daŭrigis tiun ignoradon dum jardekoj, nun, estas multaj sciencesploristoj kiuj okupiĝas pri la verkoj de la eminenta zaragozano, kies aŭtentaj profiloj jam ekaperas publike, same en la okcidenta kiel en la muzulmana mondo"…

Kiuj estas la veraj meritoj de Avempace, homo tiel maljuste forgesita eĉ en sia naskiĝurbo mem? Ni eksplikos iom supraĵe tiujn meritojn en tri punktoj:

Unue, Avempace estas la unua vera filozofo aperinta en la muzulmana Okcidento. Certe, ke antaŭ ol li ekzistis figuroj tiel elstaraj kiel estis Ibn Masarra aŭ Ibn Hazm en Kordovo, kiuj alportis grandajn valorojn al la filozofio, sed reale oni povas certigi ke temis pri fakuloj en teologio, mistiko, juro, historio k.a. kiuj, samtempe filozofiis. Sed striktaj filozofoj, laŭ la grekaj karakterizoj, specife dediĉitaj al la filozofio sen iu ajn alia scienco, ekzistis neniu en la okcidenta araba mondo ĝis la apero de Avempace. Post li sekvis liajn spurojn, Averroes, konstruante filozofion, kiun profitos grandparte la kristana Okcidento kaj Sankta Tomás.

Mi diris, ke li estis la unua filozofo de la muzulmana Okcidento, sed rilate al la tuta Okcidento, t.e. la kristana, muzulmana kaj hebrea, li estis la dua filozofo, kaj gravas tion substreki, ĉar la unua estis judo naskiĝînta en Malago, sed loĝanta ekde sia infaneco en Zaragozo, temas pri Ibn Gabirol (1020-1059), aŭtoro de gravaj verkoj, inter ili "La perfekteco de la karakteroj", verkita en Zaragozo en la jaro 1045, kaj la fama filozofia verko "Yambŝ al hayät" ("La fonto de la vivo"). Tiu ĉi libro laste menciita, strikta filozofia verko, inspiriĝis en la novplatona filozofio, kiu, diference al tiu de Avempace estas precipe surbaze aristotela.

Due, kaj intime ligita al la antaŭa punkto, Avempace estis la unua komentanto en la tuta Okcidento (kristana, muzulmana kaj hebrea) de la verkaro de Aristotelo. Kaj ne nur tio, sed oni povas ankaŭ aserti sen timo al eraro, ke li verkis la unuan filozofion konstruitan en Okcidento laŭ la normoj de Aristotelo mem: ja li estas aŭtoro de komentoj pri la tezoj de tiu greka intelektulo pri fiziko, meteorologio, historio pri la bestoj, kaj precipe pri traktato de logiko, kaj alia speciale pri la animo, titolita "Tadbir al-mutawhhid" ("Reĝimo pri solulo").

Tiu ĉi lasta verko nur konita pere de hebrea versio de Moseo de Narbono, estis malkovrita de Asín Palacios en la jaro 1946, kaj per ĝi, la aŭtoro elmetas la diversajn gradojn de la scio, kiujn la homo devas atingi en sia ascendo ekde la intelekta vivo pura. La verko, verŝajne ne finita, kompletiĝas per du verketoj de Avempace:"Adiaŭa Letero" kaj "Traktato pri la unuiĝo de la intelekto kun la homo".

Tiun lastan aserton oni devas firme emfazi, ĉar Avempace konstruas pensadon laŭ aristotela stilo, sed kun multaj aliaj elementoj kiuj faras ĝin speciale originala kaj propra. Tiu komentmaniero prijuĝi la filozofion de Aristotelo kaj konstrui ĝin laŭ specifa stilo estas speciale grava.

Trie, la muzulmana kaj kristiana filozofio malvolviĝis de sia komenco laŭ skemoj novplatonaj. Tio signifas, ke en filozofio regis la elemento intua, mistika kaj laŭvola super tiu strikte racia, krom tio, la mondo estis rigardata ne en si mem, en sia racia strukturo, sed de alia mondo religie nomata de Unu Dio. Sed en tiu kampo, en kiu la aŭtoritatoj estis Platono, Plotino kaj ceteraj novplatonaj filozofoj, la figuro de Aristotelo estis rigardata kiel la lasta idealo atingebla, kvazaŭ la plej alta pinto el la scio. Efektive, Aristotelo reprezentas la logikan ordon, la racian metodon, la analizon de la mondo laŭ ĝia strukturo fizika kaj metafizika rigore raciaj. Fine, Aristotelo, subtenis la ideon pri la mondeterneco (kontraŭ la dogmo de la kreo de la mondo fare de Dio) kaj metis en danĝeron la senmortecon de la animo, ĉar tro centriĝas en mondo strikte materiala.

La figuro de la kontraŭaristotelismo kaj kontraŭfilozofio estis al-Gazzali (1058-1111) kiu verkis la faman "Tahäfut al-falasifa" ("Detruo de la filozofoj"). Post al-Gazzali la islama orienta filozofio jam ne plu okupiĝis pri Aristotelo kaj plene sin dediĉis al spekulativado de novaj primistikaj sufi-teorioj (3). La granda majstro de la orienta sufipensado estis Sŭhra-wardi (1154-1191). Kaj ĝuste en tiu momento, je la fino de la 11ª jarcento kaj komenco de la 12ª, aperas Avempace en Okcidento, klamanta kontraŭ la teorioj de al-Gazzali, defendanta la filozofion, kaj trairanta la vojon komencita de al-Kindi, al-Farabi kaj Ibn Sinä. Konstrua vojo unualoke strikte filozofieca, kaj due priaristotela.

(3) Sufismo: Sufismo estas mistika tendenco el islamo. Laŭ kelkaj ĝi devenas el la filozofioj kaj mistikaj religioj ekstremoorientaj aŭ persaj; laŭ aliaj el kontaĝo kun la kristanismo, fine, laŭ aliaj, probable estas propra praprodukto el islamo… Ĝia esenco konsistas en la defendo de itinero iranta al Dio, tre praktika kaj nepre interna, ĉe kies fino oni trovas la mistikan kaj aman union kun la dieco. Cetere, ĝi sin montras speciale refrakta same al la pura spekulado filozofia aŭ intelekta kiel al la religio simpligita al nekomplikaj eksteraj uzoj kaj ritoj.

La sufismo dividigas laŭ multenombraj skoloj, kiuj havas gravajn reprezentantojn ekde la unuaj momentoj de la naskiĝo el islamo. En Al-Andalus, la plej grava reprezentanto estis Ibn Masarra (883-931), Ĝenerale, oni povas distingi inter la praktika sufismo, kiu sin montras kiel pragmata sekvo de mistika vojo, kaj alia pli intelektmaligita kiel tiu de Sŭhrawardi en Oriento, kaj tiu de Ibn Arabi de Murcio en Okcidento.

La sufismo malvolvos gravan rolon en la spirita kaj kultura historio de l' Islamo.

Tiun vojon trairos lia posteulo, la kordovano Averroes (1126-1198), kiu, inter aliaj libroj verkos sian "Tahäfut al-tahäfut" ("Detruo de la detruo") kontraŭ la menciita verko de al-Gazzali. Poste, Averroes, ripetos en la muzulmana Okcidento, t.e. en Al-Andalus, historion similan al la orienta: Ibn Arabi de Murcio (1165-1240) elstaros kiel la universala granda majstro de la sufismo, sepultante por ĉiam la aristotelismon kaj la filozofion. Sed same kiel Averroes sekvos la raciisman aristotelan vojon de Avempace, ankaŭ ni povas diri, ke la granda kontraŭulo de la okcidenta raciismo, Ibn Arabi, sekvas ankaŭ la mistikan linion komencintan de Avempace.

Ĉar tiu estas la tria punkto kiu konformas la unuavican figuron de Avempace: unuafoje li kunigas en Okcidento la aristotelan raciismon kun la mistiko.

Tiu estas la signifo de la granda zaragoza majstro Avempace kiu, fakte forgesita, sin prezentas kiel centra figuro en la historio de la universala alandalusa muzulmana pensado. Lia filozof-stilo raciisma kaj mistika, aŭ mistika-raciisma, povas sin prezenti kiel modelon en la aktuala okcidenta nuntempo. En momentoj kiam en Okcidento oni debatas ene de la retoj de sia propra raciismo sciencajn, teknikajn k.a. inter la krizoj de tiu rezonado starigita kiel absoluta gvidlinio de la homaro, la racia islama mistikismo de Avempace povas transformiĝi en profundan alvokon de aliaj dimensioj de la persono, kiaj estas la amo, la intuo, la ekstazo k.a.

Ĉar Avempace havis profundan amon por la scienco, ĉar li mem estis elstara kuracisto, astronomo, muzikisto kaj lerta reganto de aliaj sciencoj, kiujn li kunigis kun aliaj superraciaj kaj mistikaj kapabloj, kaj tio ebligis al li la komprenon de la tuta realo homa kaj kosma. Ekde tiu momento ni povos diagnozi nian okcidentan raciisman pasinton inklinan al la propraj kontraŭdiroj de la rezonado kiun ni hodiaŭ suferas.

Kompreneble, oni povus daŭrigi en nia rezonado pri Avempace kiel filozofo horoj kaj horoj, kaj argumenti pli profunde pri la filozofiaj scioj de tiu grava intelektulo, sed sufiĉas hodiaŭ, certe ke mi daŭrigos la temon en venonta prelego, kaj antaŭ ol fini ĉi tiun paroladon, mi, iom fanatika pri la la poeziaj kapabloj de Avempace, reproduktas poemeton kiun li verkis kiam sin sentis proksima al sia forpaso, jen tiuj versoj:


Penso pri la morto

Post konstati mi la timon

al la mort' en mia koro,

diris mi al ĝi prudente

laŭ plej konfidenca tono:

-Estu preta al sufero

se vi vidas veni morton

voki ĝin dum malfeliĉo

estas malkuraĝa solvo…

Vi atentu ĝin serene

sen bedaŭroj nek angoroj-

Kiel vi povas konstati, eĉ kiam li, Avempace, poezias, oni povas percepti sian filozofian penson…

Avempace forlasis Saraquston kiam la urbo estis konkerita de la kristanaj trupoj de Alfonso la 1ª en la jaro 1118. Unue li vojaĝis al Jativo, Almerio, Granado kaj fine en Sevilo, kie li laboris dum certa tempo kiel kuracisto. Poste li vojaĝis al Nordafriko: Orano kaj Fez, en tiu ĉi lasta urbo li mortis (jaro 1l38) verŝajne venenigita.

Dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella