IX - Eksplodo de la intercivitana Hispana milito

Eksplodo de la intercivitana hispana milito

Antonio Marco Botella


En Valencio, kiel kutime dum lastaj jaroj, oni starigis standon por propagandi Esperanton en la 19ª Internacia Specimen-foiro, en kiu oni montris bildojn pri la apliko de Esperanto por turismaj celoj. La Esperantista Grupo "Valencia", organizanto de tiu stando, eldonis propagandan broŝuron redaktitan de la Sekretario S-ano G. Bosch, informanta pri la agado de la Esperantista Grupo laŭlonge de 1935, tre laŭdinda, speciale per la Radio. De la jarkomenco ĝis monato julio la anaro duobliĝis.

La 18an de julio 1936 eksplodis la intercivitana hispana milito. La katastrofo estis tiel ampleksa kaj dolora, ke difini ĝin per simplaj vortoj estas tute neeble. La ribelintaj generaloj konkeris rapide parton el la lando, kaj en ĝi ili tuj malvolvis politikon tute reakcia, kruele diktatoreca:

Perforte ili fermis ĉiujn esperantistajn rondojn, kun la sola escepto de "Frateco" de Zaragozo, kiu ŝirmite de la politika influo de sia prezidanto, komandanto Ramón de Salas, neniu kuraĝis fermi ĝin, tamen, kvankan oficiale ne-fermita, ĝia aktivado estis nula dum la tuta militperiodo.

En la Respublika parto, la esperantistoj ne nur estis plene liberaj por aktivado, sed eĉ en kelkaj oficialaj medioj oni uzis Esperanton kiel politika propagandilo: En Valencio naskiĝis nova periodaĵo nomata "Popola Fronto", redaktata de Luis Hernández Lahuerta, iama prezidanto de "Laborista Esperantista Grupo". En Barcelono aperis "Informa Bulteno" kaj "Liberecana Sintezo", kaj la Ĝeneralitato de Katalunio uzis Esperanton tra la Radio por la ĉiutagaj militkomunikaĵoj. Sed iom post iom, la voĉoj, kiuj kun politika karaktero nur parolis pri milito. En batalo ĉiutaga, la militistoj konkeris la landon kaj Esperanto tute malaperis… Kelkaj miloj da demokratoj ekziliĝis, mi estis unu el la miloj kiuj ekziliĝis en Alĝerion.

Malfermiĝis do, longa parentezo de regreso por la kulturo kaj homaj rajtoj de la individuoj, temis pri diktaturo kiuj daŭris jaroj kaj jaroj, ĝis 1947!! t.e. de 1936 ĝis 1947… Terura longa periodo!

Iom post iom, tuj post la fino de la dua mondmilito kun triumfo de Demokratio, la hispanaj esperantistoj superis la unuajn barojn kaj ekaperis sur la scenejo de la publika vivo. Malfacila tasko atendis nin, ĉar proklami lingvon aŭ idearon ne-naciisman en lando kie ankoraŭ ekzistis kaj regis kolektivoj nedemokrataj, estis ja io pli ol malfacila. La veteranaj esperantistoj, bazo de la rekonstruo de la Movado, plenplene konsciis pri la malfacilo de nia tasko, kaj oftaj debatoj okazis por decidi kiel fari tion pli efike en cirkonstancoj tiel delikataj, precipe se oni rimarkas ke ne ĉie oni toleris la esperantistojn, kaj tial la unuaj paŝoj konsistis el tio, ke oni permesu al ni esti.

Estas ĝuste al la Valencianoj al kiuj la Hispana Esperanta Movado ŝuldas tiun oficialigon: je la komenco de 1947 oni komencis la demarŝoj por la kreo de tutlanda asocio: Valencio opiniis ke devis esti Zaragozo la unua sidejo de la kreo de la nova oficiala estraro, sed la aragonanoj ankoraŭ rememoris la bruligon de niaj dokumentoj fare de junaj falangistoj en nia sidejo: Federiko Rivelles, esperantista valenciano kiu estis tre bone akceptata de la reĝimo, estis tiu kiu faris la provesplorojn, kaj antaŭ la negativa respondo de Zaragozo nur restis Kasteljono kaj Valencio kiel kandidatoj, fine estis Valencio, kiu petis la koncernan permeson al la registaro…

Forpasis la tagoj kaj neniun respondon oni ricevis, finfine kiam jam preskaŭ perdiĝis la espero, la 15an de decembro venis la akcepto de la registaro permesi la starigon de "Hispana Esperantista Federacio", kun sidejo en Valencio.

La unuaj paŝoj de HEF estis kontakti kun la hispana esperantistaro kaj konvinki kiel eble plej multajn el ili aliĝi al ĝi. Evidente, sen atentinda nombro da esperantistoj neniu serioza projekto estus farebla, do oni daŭrigis tiun taskon, kaj kiam la nombro estis kontentiga oni decidis eldoni bultenon.

En monato januaro 1949 naskiĝis "Boletín", bulteno ĉiumonata kreita de HEF por ofici kiel ĝia organo, propagandi la internacian lingvon, kontakti kaj kuraĝigi la hispanan esperantistaron, kaj precipe kunordigi la Esperantan Movadon en Hispanio. La ĉefredaktoro estis Luis Hernández Lahuerta, fervora kaj kapabla esperantisto kun sufiĉa sperto en redaktoraj taskoj, ĉar dum la militperiodo jam redaktis "Popola Fronto". La bulteno redaktata en la hispana kaj esperanta lingvoj baldaŭ gajnis justan prestiĝon en Eŭropo inter la tiutempaj esperantistaj revuoj, malgraŭ sia modesta fizika prezentiĝo.

Denove Cheste reaperis en la unua vico de la E-Movado. Antaŭe al la intercivitana hispana milito ekzistis kutimo de la Valenciaj esperantistoj viziti de tempo al tempo al la esperantistoj de tiu urbeto, ĉar tie ĉiam oni trovis grandan entuziasmon en la lokaj esperantistoj, tial, eble rememorante tiun kutimon, la 22an de januaro 1950, sufiĉa alta nombro da valencianoj veturis al tiu urbeto, kiuj estis ĝoje akceptitaj de la Chestanaj esperantistoj gvidataj de la veterano Francisco Máñez Sánchez.

Post la vizitado de la plej interesaj lokoj de la urbeto, je la tagmezo okazis mitingo en la teatro de Cheste. Prezidis ĝin la Urbestro de la urbo Sro Aŭrelio Cortés. Kiam tiu aŭtoritatulo aperis kun la HEF estraranoj sur la scenejo, la publiko kiu plenigis la teatron tondre aplaŭdadis niajn samideanojn, klare elmontrante sian fervoron por Esperanto:

Paroladis, unue, samideano Máñez, pioniro de Esperanto en Cheste: li emfazis la signifon de tiu renaskiĝo de la internacia lingvo, kaj invitis ĉiujn Chestanojn kunlabori en tiu tutlanda esperantista entrepreno. Poste paroladis Dro Herrero, prestiĝa kuracisto kaj plej grava gvidanto de la Valenciaj esperantistaro. Venis en la vico de parolantoj s-ano Rikardo Quiles iama gvidanto de laboristoj esperantistaj, kies mesaĝo entuzasmigis al la ceestataro; kaj fine estis Luis Hernández, poeto elstara kaj unu el la esperantistoj plej amataj en nia lando…Post la protokolaj fermaj paroloj de la Urbestro ĉiuj kunkantis emocie "La Espero" meze de entuziasma etoso. Oni fermis la Renkontiĝon per bankedo, kaj kiam noktiĝis la Valencianoj revenis ĉe ili, sed kun la promeso pri baldaŭa Renkontiĝo.

Antonio Marco Botella