2013 - Palaco de la Aljaferio

VIZITO AL LA PALACO ALJAFERIO

72 HEF-Kongreso.- Zaragozo

Antonio Marco Botella

Tiu ĉi palaco datas de la duono de la XIa jarcento, kaj estas unu el la malmultaj kiun oni konservas relative kompleta de la arkitekturo hispana-muzulmana, kaj ĝi estis konstruita sub ordono de la dua monarĥo de la Zaragoza Tajfo, Abu Jafar Ahmed al-Muqtadir Billäh, kiu regis la tajfon de la jaro 1046 ĝis 1082, la plej longa regado de ĉiuj tajforeĝoj de Al-Andalus. Oni ĝin konstruis kiel distra vilao aŭ "amuza domo" kaj oni nomis ĝin al-Ya'fariyya (Aljaferio) aŭ Qasr Där al Surür (palaco de la Ĝojo), ĉe kies belaj salonoj okazis la oftaj festoj de la regno, kaj kie la grandaj poetoj, kiujn al-Muqtadir malavare protektis, verkis kaj recitis la plej bonajn poemojn.

Tiu reĝo, al-Muqtadir, amis la sciencon kaj poezion, kaj la historiisto al-Saqundi (n.1231) diras en sia verko "La hispana islamo": "Vi havas reĝon, al-Muqtadir, sinjoro de Saraqusto, vere mirinda saĝulo pri astronomio, filozofio, geometrio kaj poezio". Efektive, elstara matematikisto, li verkis ankaŭ belajn poemojn, kaj al la palaco Aljaferio, kiun li ordonis konstrui li dediĉis jenajn versojn:


Al la palaco Aljaferio

Ho, plezurpalac' de Ĝojo!

Ho, salon' el or' kaj brilo!

Mia cel' en vi kroniĝis,

fakt' el miaj iluzioj.

Se en mia tuta regno

mi ne havus ja alion,

certe restus mi kontenta,

ĉar en la profunda mio

estas tiu alkazaro:

mia plej ĝojig-atingo.


Post longa regado (34 jaroj) forpasis al-Muqtadir kaj okupis la tronon de Saraqusto sia filo al-Mutamin, homo kun profunda inklino al studado, vera intelektulo, pri kiu oni scias ke li estis elstara matematikisto kaj poeto. Oni ankaŭ scias ke li multe amis celebri dumnoktajn festojn sur la rivero Ebro, kaj la kronisto Fath ibn Jaqän rakontas unu el ili:

"La ŝipeton de la princo ĉirkaŭis multnombraj barkoj; la melodioj de la kordinstrumentoj (precipe liutoj) estis tiel belaj, ke la navigantoj sin sentis devigataj halti por ĝui la magion de tiuj sorĉaj muzikoj kaj ofte mutiĝis ĉar krom la muziko ofte oni recitis belajn versojn, kiel tiuj kiuj priskribas Ibn Hasdäy:


Ho, mirinda bela tago!

kiom brila je tagmezo,

ĝi sin montris vivkolora

per la oro kaj arĝento

forrabitaj de tagiĝo

kaj de sun-radi' vespero!

Oni dirus ke indulge,

nun denove la vetero

nin deziras rekompenci

post ventego kaj tempesto.

Sur la barko princ' Mutamin

ĝuas navigante river' Ebron!


La poemoj kaj la historio de la reĝoj de Saraqusta estas tre, tre allogaj, sed ni devas daŭrigi la historion pri la palaco Aljaferio.

Post la konkero de Zaragozo de Alfonso la 1ª en la jaro 1118, la Aljaferia palaco restis kiel sidejo de la kristanaj monarĥoj, kiuj ofte remodeligis kaj ampleksigis ĝin supermetante novan etaĝon sur la muzulmana konstruaĵo. La plej gravaj konstruoj estis tiu sub regado de Pedro la IVa dum la XIVa jarcento, kaj precipe tiu de la Katolikaj Reĝoj je la fino de la XVa. Ankaŭ dum tiu kristana epoko, la Aljaferio estis scenejo de multenombraj festoj kaj celebradoj, kaj post tiu hela epoko ĝi estis sidejo de la Inkvizitora Tribunalo, kiu okupis la palacon ĝis 1706.

Post multaj jaroj de forlaso, la Belarta Ĝenerala Direkcio de nia lando komencis ripari kaj restarigi la palacon Aljaferio, kaj tiel estis kiel iom post iom reaperis la belegajn profilojn de tiu bela muzulmana palaco: Nun oni povas eniri tra pordo hufofera formo, kalifa tipo, inter du murkuboj. La unuan lokon kiun la vizitanto trovas estas la tiel nomita korto San Martin, dekstre, kun la preĝejo kies nomo ĝin donas, verko de la XIVa jarcento. Ekde tiu ĉi korto, apud la enirmuro, oni eniras en la tiel nomitan korton de Sankta Isabel tra pordo triarka, tre ornamita. Estas tiu ĉi la centra korto de la muzulmana palaco. Antaŭe estis ornamita de du basenoj kaj ĝardenoj. Ĉe la suda portiko –maldekstre de la aktuala korteniro- oni starigas nun la belegajn arkojn plurlobajn kovritajn de riĉega dekoracio.

Ĉe la norda portiko, estas videblaj la plej granda parto de la salonoj. Unue "la granda salono", enmarkita de grandaj plurlobaj arkoj kun belegaj kapiteloj tajlitaj en alabastro laŭ stilo el korinta kapitelo. Komunikas tiu ĉi al hejm-kapelo, ne korekte nomita moskeo. Oni eniras ĝin tra pordo de hufferaforma arko, enmarkita en ornama profilo, kun abunda dekoracio interne de la arko, kaj ĉirkaŭ ĝi, farita per speciala gipso ĉizita. Interne, la hejmkapelo estas oktogonforma. Malsupre estas ornamita tre abunde per miksliniaj arketoj, escepte tiu parto kiu korespondas al la eniro kaj al "mihrab", aŭ niĉo orientigita al la Mekko. La "mihrab" estas ornamita kaj la arko kiu ĝin enmarkas estas laŭ kordova tipo.

La dua etaĝo estas konstituita de malgranda tribuno kun mudeharaj pentraĵoj de la XIIIa jarcento kaj ĝi estas kovrita de moderna volbo kun krucigitaj arkoj. La kapiteloj estas laŭ kordova tipo. Ekde "la granda salono" kaj tra malgranda korto kun miksliniaj arkoj, oni alvenas en la marmoran salonon, tiel nomita pro la platŝtono kiuj kovris la plankon. La dekoracio estas situata sur la supera parto de ties muroj, kun diversaj motivoj, precipe arketoj kaj ornamoj gipse ĉizitaj.

Tra malgranda korto oni alvenas en la ĉefturon de la Trobadoro, kie Garcia Gutierrez disvolvis parton de la agado de sia dramo Verdi tiu de la opero. Estis la omaĝa turo, kaj kvankam ĝia konstruo devenas de la IXa jarcento, oni surmetis novajn etaĝojn dum certa tempo, kiu iras de la XIa ĝis la XIVa jarcentoj.

Ankaŭ ekde la "granda salono" oni povas pasi al la salonoj de la Katolikaj Reĝoj. La ampleksa "ceremonia ŝtuparo" kovrita de plafono tempere pentrita, kun emblemoj de la Reĝoj: jugo kaj sagoj kaj la lemo "Tiel rangas", prezentas verandon gipse ĉizita kun gotikaj motivoj, tute same kiel la dekoracioj de la grandaj fenestroj kiuj lumigas ilin. La palaco, en sia strikta senco, konsistas esence pri galerio, ĉe kies fenestroj kaj pordoj pretigas la iradon al la "orumita salono" aŭ tronsalono, kaj ankaŭ al la salonoj nomitaj "de la perdiĝintaj paŝoj". La fundamenta ĉambro estas la tronsalono, ampleksega salono rektangula superkovrita de belega kaj okulfrapa mudehara plafono, konsistanta el du partoj: belega verando sub kie etendiĝas skribo kiu citas la reĝojn kaj siajn titolojn, kaj dato kiam tiu salono estis finkonstruita: jaro 1492. Super tiu ĉi galerio komencas la belega kasonplafono ornamita de elementoj gotikaj kaj mudeharaj. Je la fino de tiu alo, kaj ĉirkaŭante la tronsalonon, estas la tri salonoj de la "perdiĝintaj paŝoj", kovritaj de belaj lignaj ornamoj kun elementoj gotikaj kaj mudeharaj.

Ĉe la malsupra parto de la palaco Aljaferio, maldekstre, oni konstruis kaj nun funkcias la Aragona Parlamento.

Antonio Marco Botella