2005 - Esperanto en Hispanio

HISTORIO DE ESPERANTO EN HISPANIO

Tiu ĉi artikolo estas la unua de serio farenda por disvastigo de la Historio de la Hispana Esperanto-Movado

Antonio Marco Botella

Zaragozo 2005


La unua tutlanda hispana asocio oni fondis en la jaro 1903, kies nomo estis: "Hispana Societo por la Propagando de Esperanto" (H.S.p.p.Esperanto) kaj estis kreita de la Esperantistaj Grupoj de Valencio kaj Murcio.

La Prezidanto de tiu Asocio estis Ricardo Codorniu y Starico, (1846-19239 kies biografieto jenas:

Li estis arbara inĝeniero kaj kiel tia li disvastigis la amon al la Arbo inter la esperantistoj, ĉu landaj ĉu eksterlandaj. Li, probable, jam esperantistiĝis je la komenco de la jarcento kaj fondis Esperantan Societon en Murcio en la jaro 1902, kaj ankaŭ kun la valencianoj kunfondis la "Hispana Societo por la Propagando de Esperanto", la unua tutlanda esperantista hispana societo, kies unua Prezidanto li estis, do fakte li estis unu el niaj plej elstaraj pioniroj.

Li kunlaboris en pluraj esperantistaj gazetoj kaj funkciigis Rondirantaj Esperantistaj Gazetoj, kies ĉefa celo estis praktikigi Esperanton al la tiamaj esperantistaj izoluloj. Li kreis kaj funkciigis plurajn el ili: "Vaga Stelo", "Hispana Stelo", "Murcia Stelo" kaj "Arbara Stelo"...

Li estis membro de la Scienca Akademio, prezidis kun Zamenhof Universalajn Kongresojn, kaj lia prestiĝo kiel honesta homo kaj granda idealisto estis tiel granda, ke ĝi preterpasis niajn landlimojn kaj estis ĉie tre respektata. Dum multaj jaroj li estis Honora Prezidanto de "H.S.p.p. Esperanto" kaj oni devas konsideri lin kiel sendiskutan apostolon de Esperanto en Hispanio.

Li verkis "El Esperanto" (1903); "Importancia de la adopción de un idioma auxiliar" (1908); "Como influirá un idioma internacional en el progreso" (1911); "Bonifacio Sotos Ochando" (1914); kaj tradukis lernolibron de Saint Loup "El Esperanto en dos lecciones" (1902).

Ricardo Codorniu multe influis en la intelektaj kaj oficialaj medioj por ke Esperanto estu respektata kaj alte taksata en nia lando kiel celo praktika kaj ankaŭ kiel homama idealo.

La unua tutlanda hispana revuo aperis en oktobro de 1903 en Valencio kun la titolo "La Suno Hispana" kiel organo de la "H.S.p.p.E. kaj la Esperantistaj Grupoj de Valencio kaj Murcio.

La ĉefredaktoro de la menciita revuo estis Aŭgusto Jiménez Loira (1850-1919), kies biografieto jenas:

Li estis fregata kapitano kaj esperantistiĝis en la jaro 1899, do oni povas konsideri lin kiel elstara pioniro de la Hispana Esperanto-Movado. Samideano Jiménez Loira estis kunfondinto de la Esperanto-Grupo de Valencio kaj de la monata organo de la H.S.p.p.E. "La Suno Hispana".

Oni povas diri sen ebla eraro, ke li estis kompleta esperantisto: ja krom ĉefredaktoro de la revuo, li gvidis Esperanto-kursojn, verkis artikolojn, majstre prelegis, kaj en la jaro 1905 estis elektita Prezidanto de la Esperanto-Grupo de Valencio.

Li tradukis la verkon de Fray Luis de León "La perfekta edzino" (1909) kaj estis aŭtoro de "Provo de Esperanta nomigado", "Plena Esperanta radikaro" kaj diversaj broŝuroj.

La redaktora tasko de "La Suno Hispana" fare de Jiménez Loira estis tiel trafa kaj brila ke Valencio fariĝis unu el la plej gravaj fokusoj de Esperanto en Hispanio.

Antonio Marco Botella