Li naskiĝis en Granada en monato februaro de 1879 kaj iĝis aeronaŭtika inĝeniero en Guadalajara, kie li konis sian estontan edzinon Irene Aguilera. Tiam li interesiĝis pri la aviado kaj la alta matematiko el kiuj li atingos la plej altan nivelon.
Li estis Direktoro de la Hispana Aviado-Lernejo kaj la unua aviadisto kiu superflugis la Ĝibraltaran Markolon. Li ankaŭ estis tiu kiu organizis en la jaro 1918 la konstruon de la Aeronaŭtika Laboratorio "Cuatro Vientos" kaj la Altan Lernejon pri Aeronaŭtikaj Inĝenieroj. Inter siaj plej gravaj esploroj oni devas mencii la perfektigon de la aŭtoĝiro unue elpensita de Juan de la Cierva, kun kiu li tre ofte kunlaboris.
Emilio Herrera studis esperanton ĉe l'Ateneo de Madrido, kultura centro kie gvidis ĉiujare esperanto-kurson Julio Mangada Rosenorn.
En 1925 la Hispana Registaro elektis tri esperantistajn intelektulojn por reprezenti ĝin en la tiel nomita "Konferenco de Parizo", Leonardo Torres Quevedo, Vicente Inglada kaj Emilio Herrera, en kiu oni devis debati kun aliaj diverslandaj reprezentantoj en la Universitato "Sorbono" la temon pri la uzo de esperanto en la Sciencoj kaj Komerco. En tiu debato oni devis uzi nur la lingvon esperanto.
Kiel esperantisto, Emilio Herrera partoprenis en la Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Madrido en 1926, kie li estis elektita Honora Membro de la Instituto de Esperanto, institucio speciale kreita por elstaraj esperantistaj personecoj pri Arto, Scienco kaj Literaturo.
En la jaro 1928 Emilio Herrera partoprenis en la Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Oviedo, kie li prelegis pri siaj spertoj en la okulfrapa vojaĝo al Ameriko per Zappelin.
Sub intelekta vidpunkto Herrera estis elstara pensisto kaj senegala matematikisto: li estis aŭtoro de studaĵo el plej alta nivelo, kiu klarigis certajn anomaliojn observitaj en la lumo de la planedo Merkuro kiam pasas antaŭ la Suno, kaj ankaŭ elstaris pri certaj teknikaj konkludoj kiuj taŭgis al la saĝulo Einstein dum lia vizito al Madrido en 1923 por formulo de lia teorio pri la relativeco. Sendube pro la talento kaj intelekta kapablo de Emilio Herrera, la Ministerio pri Defendo de la Franca Registaro, asignis al li salajron nur por ke li faru, de tempo al tempo, tre malfacilajn matematikajn kalkulojn, por tiu Ministerio.
Li tre interesiĝis krom pri ĉio kio koncernis la aviadon ankaŭ pri la unuaj uzoj de la balonoj kiel sporto kaj sub scienca vidpunkto. Li partoprenis kelkajn gravajn konkurojn de flugado per balonoj, inter aliaj en tiu fama "Grand Prix" de Parizo, kie li veturis el tiu ĉi urbo ĝis Ĉeĥio, gajnante la duan premion kaj akirante grandan popularecon.
Li konatiĝis kun la aviadaj avancoj de fratoj Wright kiujn li konis dum iliaj vojaĝoj al Eŭropo kaj kun sia amiko Alfredo Kindelan troviĝis inter la unuaj oficiale agnoskitaj hispanaj pilotoj. Inter la diversaj interesaj projektoj kiujn li elpensis estis starigi regulajn aerajn liniojn inter Eŭropo kaj Ameriko.
Li planis vojaĝlinion el Sevilo al Bonaero sed la projekto ne sukcesis pro financaj kaŭzoj. Alia el liaj grandaj projektoj estis vojaĝi al la stratosfero per malfermita balono, (jam antaŭe la fama franco Picard estis vojaĝinta per fermita balono, sed Herrera planis gravan avancon: la uzon de malfermita balonkorbo, kio permesus mezuradon de fizikaj parametroj. Tio postulis la uzon de skafandro, kiun Herrera mem elpensis kaj ekkonstruis. La ascendo estis planita por oktobro de 1936, sed tiam eksplodis la intercivitana hispana milito.
Generalo pri Aviado, dum la intercivitana hispana milito, li restis fidela al la Respublika Hispana Registaro, kaj en tiu periodo li daŭrigis instruante aeronaŭtikon.
Je la militofino li ekziliĝis en Parizo, kie li daŭre aktivis por la respublikanoj. Je la komenco de la jaro 1962 li anstataŭis al Sro Claudio Sánchez Albornoz kiel ĉefministro de la Respublika Hispana Registaro ekzilita, kiam ĝi ankoraŭ estis oficiale agnoskita de la demokrataj progresemaj landoj.
Li forpasis en Ĝenevo en la jaro 1967