XVIIa jarcento

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

FRANCISCO DE QUEVEDO Y VILLEGAS

(1580-1645)

verkis: Antonio Marco Botella


Poeto, politikulo, eksterordinara figuro de la hispana beletro. Li studis en la universitatoj de Alcalá kaj Valladolid, kie li akiris grandajn sciojn pri sciencoj kaj artoj, kiujn li kompletigis per ampleksa kulturo akirita per obstina kaj pasia legado.

Li parolis plurajn lingvojn, el kiuj perfekte li scipovis la latinan la grekan kaj la hebrean, kio, aldonite al liaj profundaj scioj pri filozofio, teologio, historio kaj beletro, faras lin unu el la plej doktaj humanistoj el lia epoko.

Tiu ampleksa bazo de sciado ebligis lin verki, kaj verki sufiĉe aŭtoritate pri ĉiuj ĝenroj. Lian stilon karakterizas kontrastoj de la formoj kaj certa subtila satiro, kiu fariĝis terure morda kaj agresema, kiam li atakis siajn malamikojn. Lia penso estis tre influita de la stoikismo de Seneko, kiun li senlime admiris (ĝenerale la hispanoj nin sentas inklinaj al tiaj teorioj).

Kiel poeto, li estis kune kun Gongoro kaj Lope de Vega, plej alta pinto de la baroka liriko. Liaj poemoj temas pri ĉio: seriozaj aŭ festemaj, filozofiaj aŭ religiaj, politikaj aŭ satira-burleskaj, ĉi tiuj lastaj neniam superitaj de iu ajn alia poeto en la hispana beletro. Quevedo sin sentis inklina ofte verki pri motivoj el la stoika filozofio, temoj, kiuj speciale akcentis, la efemerecon de la vivo kaj la realecon kaj certecon de la morto. Bona ekzemplo pri tio estas jena “kantareto”:


Jam terure sonas...

Jam tre korprema kaj terure sona

aŭdiĝas timprofunde l’ fina tago,

la lasta horo, nigra en l’ imago,

jam venas plena de timeg’ impona.

Se plaĉas la ripozo pacodona,

sendita de la mort’ per trompo-svago,

pli estas tio pruv’ de aĉa ago

ol signo de dorlot’ kompato-tona.

Kion intencas la Fatal’ malsaĝa

pri l’hom’, kiun ĝi eksavis pie,

spirito povra al mizer’ domaĝa?

Nu, venu mort’ en bona hor’ gracie,

ektrovu min ne time malkuraĝa

kaj mian vivon finu plenkonscie.


Famas ankaŭ la moraligaj kaj filozofiemaj poemoj de Quevedo, speciale kiam temas pri la virino, kiel tiu ĉi poemo aplikata al la ĉiutaga vivo:


La edzo virinserĉanta

La edzo de virino juna, bela,

kion priserĉas ĉe virin’ alia?

ĉu iun ja pli ĉarma ol la lia?

ĉu estas ĝi ne loga, malfidela?

Ĉu estas ŝi malmilda? Ne, miela!

Ĉu estas ŝi pli frida? Ne, pasia!

Ŝi estas rev’, siren’, Venus’ gracia,

lilio blanka, roz’ sovaĝe hela.

Do, kion viro serĉas kun obstino?

Ĉu trovi la virinon eskvizitan?

aŭ temas pri amuz’ sen ludo-fino?

Ne, li ne celas inon pli incitan;

konsistas la plezuro, cel’ sen limo:

serĉi, sen trovi la virinon mitan!


La grandajn konceptojn li analizas kun akuta sentiveco, samkiel li faras, kiam temas pri Amo, per kio facile videblas lia vasta kulturo kaj talento. Jen kiel li difinas Amon:


Difinante amon

Ĝi estas neĝ’ kaj fajro, frida varmo,

glaci’ kaj brulo, vundo ne dolora,

feliĉa rev’ kaj tamen plej angora,

ripoz’ laciga kaj ĉagren’ kun ĉarmo...

Ĝi estas tim-kuraĝo, rid’ kaj larmo,

profunda sent’ en la silent’ sonora,

senzorgo kun impulso tre fervora,

ja tio estas pura Am’ sen garno.

Ĝi estas plenliber’ en mallibero,

kaj kredas amikecon tute vana,

plezuron sentas ene de l’ sufero...

Amor’ ĝin skuas, ofte uragana,

ĝi estas Paradizo kaj Infero,

espero, vivo, mort’ kaj flam’ vulkana!


La poemoj satira-burleskaj de Quevedo estas terure mordaj. Ni citu kiel ekzemplon kelkajn versojn de la poemo “Al unu viro granda-naza”, (admirinde tradukita al Esperanto de la majstro Fernando de Diego), eble plia moko verkita kontraŭ lia rivalo, la fama poeto Gongoro, kies nazo ja grandis kaj kies originon li suspektis juda.

La versoj diras:


Pri viro temas, apendic’ de nazo,

pri nazo temas, ja superlativa,

pri alambiko temas, duonviva,

pri spado-fiŝo de aĉ-barba klaso,

ktp.


Kiel prozisto, Quevedo estas aŭtoro, interalie, de la fama pikareska romano “Historio pri la vivo de El Buscón, Don Pablos”, unu el la plej elstaraj el tiu ĝenro iam ajn verkitaj en la hispana literaturo.

Kiel politikulo, li ĝuis feliĉajn horojn kiam li intervenis en diplomatiajn aferojn kun la duko de Osuna en Italio, sed ankaŭ vivis terurajn jarojn da ekzilo, karcero kaj suferoj.

Tre malsana li serĉas izolecon en aparta vilaĝo kaj fine forpasis en Villanueva de los Infantes en 1645.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

PEDRO CALDERÓN DE LA BARCA

(1600-1681)

verkis: Antonio Marco Botella


Pedro Calderón de la Barca naskiĝis en Madrido en la jaro 1600, kaj studadis, unue ĉe la jezuitoj kaj poste ĉe la Universitatoj de Alcalá kaj Salamanca. Li apartenas al tiu generacio de brilaj verkistoj de la tiel nomita “orjarcento de la hispana literaturo”.

Sufiĉe juna, li partoprenis samkiel Lope kaj aliaj grandaj tiuepokaj verkistoj en la famaj naciaj beletraj konkursoj pri la kanonizado de Sankta Isidro, Sankta Tereza kaj Sankta Ignacio, kio donis al li prestiĝon kaj lokis lin en la unua vico de la tiamaj hispanaj verkistoj.

Calderón havis tumulteman junecon, sed, malgraŭ tio, baldaŭ lia talento kiel verkisto altiris la atenton de la intelektaj rondoj, kaj en 1623 li verkis sian unuan komedion, “Amo, honoro kaj povo”, per kiu li komencis sukcesan etapon kiel teatro-verkisto, kiu daŭros ĝis lia vivofino.

Laŭlonge de sia vivo Calderón uzas du stilojn: la unua montras la teatron nacian realisman kaj tradician de Lope de Vega. La dua stilo mal-proksimiĝas de tiu realisma teatro kaj konstruas poeziajn komediojn kun elstarigo de lirikaj valoroj aŭ de aliaj kun ideologia enhavo kaj profundaj konceptoj religiaj aŭ filozofiaj, kiel “Vivo estas revo”, el kiu ni prezentas mallongan pecon:


Vivo estas revo...

Tio veras sed modero

Kontraŭ ambici’ konvenas,

Ĉar se revo ĉe ni venas,

Ni ĝin ŝirmu de l’ kolero;

Sen fier’ ni faru provon

En ĉi mondo tre avara,

Kie sperto montras klara

Ke la viv’ nur estas revo:

Ĉiu homo revas celon

Ĝis vekiĝo de l’ deliro,

Kaj ĝi en la viv’ reala

Rolas sian propran revon.

Revas reĝo esti reĝo

Kaj en tiu trompo vivas,

Regas li kun sent’ jubila

Kaj en sia trompa rolo

Kredas aŭdi el popolo

Dankesprimon kaj aplaŭdon,

Tamen post veki¡ĝ’ la laŭdon

Oni skribas sur la vento,

Ĉar en cindroj, ho fisorto!

Ĝin transformas fata morto.

Antaŭ tiu fidestino

ŝajnas celo malprudenta

Voli povon, ne atenta

Al la vera homa fino;

Kia hom’ en sia vivo

Pro aspir’ al mon’ kaj trono

Ne perceptas ĉe la fono

La mortrevon post vekiĝo.

Riĉa revas pri la riĉo

En la nokto kaj mateno,

Revas malriĉul’ kun peno

Pri la propra mizervivo;

Revas kiu elriĉiĝas,

Revas kiu tro pretendas,

Revas kiu eĉ ofendas,

Kaj konklude ni difinas:

Ke la tuta mondo revas

Tion, kio ĉiu estas,

Kvankam por esprimi veron

Tion oni ne komprenas...

Kio estas viv’? sopiro;

Kio estas viv’? fikcio,

Kvazaŭ ombro, iluzio,

Tute simpla homdeziro

...ktp.


Malfeliĉe la traduko perdas la plej purajn esencojn de la originala teksto: certan fantazian kultismon plenan de lirikaj resonancoj kaj de la Calderon-a filozofio, kiujn mi konsideras tute netradukeblaj...

Liaj teatroverkoj nome “autos sacramentales” (dramoj pritraktantaj temojn el dogmo kaj eŭkaristio) atingis kvalitonivelon vere majstran ne facile supereblan.

En 1635 li verkis “La plej granda ĉarmo: la Amo”, tre sukcesan teatraĵon, kaj en 1637 li pasis je la servo de la duko Infantado kaj partoprenis en pluraj militkampanjoj kiel soldato. Sed li neniam forlasis la verkadon, kaj en 1651 li fariĝis pastro.

La teatro de Calderón devenas el tiu de Lope de Vega, kvankam li aldonas al ĝi gravajn modifojn, kiuj ne nur ŝanĝas ĝin teknike, sed perfektigas la formon, prezenton kaj profundecon. Se Lope reprezentis la krean momenton de la hispana teatroverkado kaj la genian spontanecon pri improvizo, Calderón signifas ja la sistemigon, la maturiĝon, la saĝan profundecon.

Spirito rezonema kaj logika, li konsideras ege grava doni filozofian signifon al siaj verkoj kaj potencigas la dramon per simpligo de la intrigoj forlasante ĉion akcesoran kaj akcentante la rolon de la protagonisto. Lia baroka lingvostilo montras la kulminon de la kultismo en la teatro per aŭdacaj metaforoj plenaj de certa konceptismo intelekta:


El plej brila bel-dianto,

ĉarmo de plezurĝardeno,

eltiras vipur’ venenon

kaj abel’ miel-nutraĵon.


Tiu inklino al troigo kaj kontrasto, pelas lin akcenti la psikologiajn trajtojn de la teatrorolantoj, kies violentaj pasioj ofte senhumanigas ilin. Calderón havas opinion tre favoran pri la uzo de la muziko en la teatro, sed ĝuste pro tiu lia koncepto baroka li enorme komplikas la teknikon pri la scenografio...

Calderón faras el la honoro (plej altan koncepton de la propra digno de la tiamaj hispanoj) ĉeftemon de multaj el liaj verkoj, kiel en “La urbestro de Zalamea”, kiam Don Pedro fiere respondas al la postuloj de la reĝo-reprezentanto:

Doni ĉion al la reĝo,

propran vivon kaj obeon,

estas postulebla devo,

sed neniam la honoron,

ĉar propraĵo de la animo

estas ĝi, nur je dispono

de la ĉiopova Dio,

mastro de ĉieltrezoroj.


Dramojn mitologiajn, historiaj-legendajn, priĵaluzajn, religiajn, komediojn pri plej diversaj temoj, Calderón verkas senlace kaj li eĉ havas tempon verki belajn poemojn, kiel tiu ĉi:

La najtingalo

Vi, najtingal’ majeste nun fluganta,

iras prikanti amajn ĝentilaĵojn;

ho, kiom da dolor’ kaj sent’ malplaĉaj!

Sed ne! ĉar, se nun kantas vi amravojn,

vi, morgaŭ ploros pro ĵaluz’ amara!

Ho, najtingalo ĉarma!

kiel vi dolĉe pepas,

kaj viajn amajn aventurojn kantas,

mergita ene de forges’ forgesa,

kune kun vi la horoj ĝoje pasas,

ĉar vi vidiĝas vigla kaj kontenta;

sed, ĉar vi ĝentilaĵojn ja regalas,

ho, kiom da doloro mi korsentas!

Tamen, se nun pri am’ vi kantas gaja,

Morgaŭ vi ploros pro ĵaluz’ despera.


Lia religia vivo estis preteksto pli ol sufiĉa, por ke li izoliĝu kaj verku, same teatroverkojn kiel belajn poemojn, plejofte kun la ĉarmo de tiu ĉi soneto:


Al la floroj...

Ĉi tiuj, kiuj estis pomp’ kaj belo,

kiam vekiĝis en l’ aŭrora klaro,

vespere, kun domaĝo kaj amaro

dormiĝos nokte palaj en malhelo.


Tiu nuanc’, defio al ĉielo,

aperis kun orstrioj kaj ruĝ-haro,

kaj taŭgos kiel sperto-akaparo:

ho! kiom grandas unu tag-rivelo!

Atingas rozoj ĉe florad’ kulminon:

lulil’ kaj ĉerk’ en unu florburĝono,

kun belo ili trovas tristan finon.

La propran vivon vidas mem persono:

naskiĝas, mortas, finas hom-destinon,

nur horoj post jarcentoj da voĉ-sono.


Don Pedro Calderón, nomumita honora kapelpastro de la hispana reĝo, translokiĝis en 1663 al Madrido, kie li persiste verkadis. Antaŭ ol forpasi, li respondis leteron al duko Veragua, kiu interesiĝis pri la kvanto da verkoj de tiu ĉi aŭtoro, kaj li indikis: “110 komedioj, 80 dogmoverkoj kaj dramoj, zarzueloj (*), komedietoj kaj multnombraj malpli gravaj verketoj kaj poemoj...

(*) Zarzuelo: Drama hispana verko simila al la franca komika opero kaj al la germana “Singspiel”, en kiu alternas fragmentoj parolataj kaj aliaj kantataj.

Pedro Calderón de la Barca, unu el la plej grandaj dramaturgoj en Hispanio, forpasis en Madrido en la jaro 1681.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

SOR JUANA INÉS DE LA CRUZ

(1651-1695)

verkis: Antonio Marco Botella


Poetino naskiĝinta en Meksikio en 1651, havanta delikatan sentivecon, subtilan penson kaj altan pripenseman spiriton. Ŝi sendube estis, la plej elstara figuro de la baroka liriko hispana-amerikana.

Ŝia poezio, inklina al racia pripensado, muzikema inspiro kaj eĉ scienca profundigo, reprezentas la estontan spiriton de la 18ª jc., ja ŝi opiniis, ke la poezio, samkiel la muziko kaj scienco, konsistas el tuto ne disigebla de kultura koncepto pri arto-scienco.

Dum ŝia junaĝo ŝi montriĝis inklina strebi al plej altaj beletraj aspiroj kaj societa vivo ĉe altrangaj medioj, poste kaj ankoraŭ 18-jara fariĝis monaĥino kaj entreprenis la duran taskon atingi sian mem perfektigon sub asketa vidpunkto.

Unu el ŝiaj plej gravaj poemoj “Unue, sonĝo”, konsistanta el pli ol mil versoj, spegulis certan barokan stilon, ĝis tia punkto, ke la kritikistoj konsideras ĝin “imito de la verko Soleco de Gongoro”, tamen, temo kaj malvolvo de la poemo prezentas aspekton tute alia, ĉar oni povas percepti en ili kvazaŭ psikologian analizemon sufiĉe originala kaj kohera kun la karakterizoj de la poetino.

Jen unu el tiuj poemoj:


Kontenta fantazio pri honesta amo...

Haltiĝu! ombr’ de mia bon’ evita,

figur’ el sorĉ’ kiun mi pli amas,

fikci’ por kiu mortas mi, larmas,

kaj dolĉa iluzi’ de mi vivita.

Se al magnet’ de via ĉarm’ ekscita

utilas mia kor’ sentive flama,

kial vi enamigas min laŭdkalma

se poste vi min mokos forkurinta?

Sed fanfaroni certe vi ne povas

kiel venkant’ de via tiranio

ĉar kvankam fimokanto mi ja trovas

ke malgraŭ mokoj, mia fantazio

superis sentojn kiujn vi primokas,

dum restas vi kaptita sen fikcio.


Ŝi okupiĝis, iom diste, pri la homa amo-temo kaj dum epoko kiam la viro estis nediskutebla homa estaĵo de la socio, Sor Juana Inés publike atakis per siaj versoj tiun hegemonion, kiel oni konstatas en la poemo “Kiun maldanka al mi forlasas”... aŭ “Stultaj viroj”, al kiu apartenas jenaj versoj:


Stultaj viroj, vi akuzas

la virinon tre malprave,

kiam kulpas vi, pli grave,

pro pek’ kiu vin amuzas.

Se vi ŝin intigas pekon,

kial volas vi ŝin bona

se via intenc’ demona

celas pli divoĉo-vekon?

ktp.


Sor Juana Inés de la Cruz verkis teatroverkojn pritraktantaj temojn el dogmo kaj eŭkaristio (la tiel nomitaj en Hispanio “autos sacramentales”) laŭ la modelo el tiuj de Calderón, inter kiuj elstaras “El divino Narciso” (La Dia Narciso),“El cetro de José” (La sceptro de Jozefo) kaj “EL mártir del Sacramento” (La martiro de l’ Sakramento), ankaŭ “La profanaj teatraĵoj”,“ Los empeños de una casa” (Streboj en mia domo) kaj “Amor es mas laberinto” (Amo estas plia labirinto).

Ŝia kolekto de poemoj “Inundación castalida” (Kastalida inundo (*), eldonita en Madrido en 1689, enhavas, ĝenerale, krom la menciita baroka lirikismo, tiun spiriton pripenseman propra de tiu granda poetino.

(*) Kastalia: Knabino el la greka urbo Delfos, kiu, por eskapi el la persekuto de Apolono sin ĵetis en fontanon tute proksima al la oraklodona Sanktejo de Delfos. La akvo de tiu fontano taŭgis por purigi la templon, kaj la grekoj atribuis al ĝi la kapablon inspiri la poetojn.

Ŝi forpasis en Meksiko en 1695

Antonio Marco Botella