2007 - Eseo pri Eŭropo

Prelego de: Antonio Marco Botella

en la ĉefa salono de la urbodomo de Ejea de los Caballeros27 de oktobro de 2007

Ensayo sobre Europa en español

ESEO PRI EŬROPO


Gesamideanoj kaj amikoj:

Ortega y Gasset, unu el la intelektuloj plej gravaj de la pasinta jarcento trafe asertis, "ke por defini epokon ne sufiĉas scii tion kion oni faris dum tiu periodo, sed ankaŭ tion kion oni ne faris, kvankam ĉiuj cirkonstancoj koincidis favore por realigi kion estis farebla kaj oni devis fari.

Ni ja difinos Eŭropon en tiu duobla senco kiu signifas rigardon al pasinta epoko kaj projekcion al la futuro, substrekante trafajn paŝojn kaj dramajn erarojn. Kompreneble, ke ni faros tion sen profundaj eksplikoj aŭ detalaj historimencioj, vi ja sendube perfekte perceptas, ke Eŭropo ne naskiĝis antauieraŭ.

Mi do parolos hodiaŭ, unue, pri la Eŭropo el pasinto kaj tuj sekve tiun kiun ni povas observi hodiaŭ, kiaj estis ĝiaj profiloj plej gravaj hieraŭ, kion ni konstatas hodiaŭ kaj kion ni deziras por ĝia futuro, laŭ grandaj linioj.

Pri la problemoj de la Eŭropo aktuala kaj niaj propraj konjektoj pri ĝi estonte, pri tio ni invitas al vi opinii je la fino de mia prelego, respondante ĉu al miaj demandoj ĉu al tiuj kiujn eventuale vi mem povas improvizi.

Certe, paroladi pri Eŭropo estas ja io sufiĉe kompleksa kaj malfacila, ĉar kiam oni prononcas tiun vorton en kultura medio, preskaŭ neniam estas nur por indiki la tuton de tiuj ĉiuj landoj kies konsisto oni nomas tiel laŭ kolektiva formo, sed certe nia intenco iras pli longe, ni diru pli bone, ke ni pretendas esprimi tion kion Eŭropo signifas por ni kun ties densa enhavo historia, kultura, politika, filozofa kaj aliaj pliaj konceptoj necesaj por konformi la ideon pli kompleta pri ĝi.

Jen kial mi konsideras oportuna, ke antaŭ ol eniri en la kernon de nia Eŭropa temo, ni klarigu kiel eble plej koncize la signifon kiun ni donas al tiu vorto, tio estas al Eŭropo, kaj plenigi ĝin de la preciza senco kiun ni deziras ke ĝi reliefu, ĉar certe en tiu difino ni trovos novan dimension pri tiel ampleksa koncepto kia Eŭropo estas, kaj kune kun tiu difino ni komentos kian realon montris en certaj periodoj el sia historio, kompreneble laŭ perspektivoj grupigitaj en jarcentoj, ja ĉiuj vi perfekte komprenas, ke pli detale estas absolute neeble, ĉar Eŭropo estas Eŭropo de antaŭ multaj jarcentoj.

Ni komencu do nian argumenton difinante kio estas por ni Eŭropo: miaopinie, ĝi estas tre kompleksa kombino el diversaj kulturoj, kies plej gravaj elementoj devenas el Grekujo, Romio, la kristanismo kaj ampleksa idearo pri sociaj kaj progresemaj popolaj pensoj.

Ankaŭ la kulturo el Islamo intervenis en certa grado en tiu kombino, ja oni ne devas forgesi, ke la islama kulturo grave influis dum ok jarcentoj en Hispanio kaj de tiu fandiĝo hispana-juda-araba naskiĝis potenca kulturo kiu disradiis la plej selektan elpensadon de la tiama civilizita socio, tiamaniere ke Kordovo renaskigis la helenismon kaj la sciencon dum longa periodo de la Mezepoko, ĝuste kiam grandparte el la eŭropanoj nur pensis pri religiaj celoj kaj bataloj, kaj la plej brila fokuso pri la sciado kaj alta pensado estis en la Iberia duoninsulo personigitaj en intelektuloj tiel gravaj kiel estis Averroes, Avempace, Abentofail, Avicebron, Majmonido, Ibn Arabi, al-Mutamin, Ibn Sabin, Ibn Hazm kaj multaj aliaj eminentaj astronomoj, kuracistoj, matematikistoj, geografoj, gramatikistoj kaj poetoj, tiuj ĉi lastas "pli multnombraj en Al-Andalus ol steloj brilas en la firmamento", laŭ oni diris en tiuj jaroj.

(Senkulpigu min se mi akcentis tiun influon hispana-juda-araba en Eŭropo, sed mi emfazas tiun epokon ĉar pro motivoj ne pravaj, de antaŭ longe, la eŭropanoj pretendas ignori tiun riĉan periodon, kiun certe kaprice oni ne inventis, do ni devas konsideri tiun kontribuon kiel realan ĉar argumentoj abundas kaj estas konstateblaj).

El tiu difino pri Eŭropo ni eltiras kiel unua kaj rapida konkludo, ke Eŭropo, kompleksa miksaĵo de popoloj kaj kulturoj, jam estis Eŭropo antaŭ ol la naskiĝo de siaj nacioj, ke la plej puraj esencoj kiuj karakterizas ĝin jam estis en la fundo de la Eŭropa koro, sendepende de ties nacioj kiuj ĝin konstituas, kaj finfine ni substreku kiel pekuliara ideo de la eŭropismo: la fidelecon al siaj kulturaj originoj, la kuraĝon senlaca en la serĉado de novaj intelektaj horizontoj, kiuj generas certan facilon en la kreeco, kaj la fidon en la propra destino kiel kreanto de novaj vivoformoj bazitaj en la sin supero.

La nuda ideo kiun ni konceptas pri Eŭropo kaj la eŭropismo finas ĝuste ĉi tie, ĉe la limoj de la Mezepoko, kiam naskiĝas la nacioj kiel novaj formoj de tiu eŭropismo singulara kaj unika kiun iamaniere anstataŭas.

Eŭropo tiam dividiĝas en parceloj, en ĉiu parcelo oni parolas propran lingvon, kaj en la profundiĝo de ties originoj oni intencas diferencigi ĉiun el ili de la aliaj parceloj inventante aŭtonomajn singularismojn, temas, pri la naciismoj, kiuj iamaniere kreas novan "status" sub la formo de malsamaj kulturoj, sed devenantaj ĉiuj ili el la sama trunko, tio estas, sen perdi la parfumon de la origina eŭropismo.

Dum jrcentoj, tiuj parceloj nomitaj nacioj, plenumis en Eŭropo gigantan taskon: arto kaj scienco kreis skolon, disvastiĝis progresigajn ideojn, kaj la popoloj skuis la regadon de la mastroj, akiris kulturon kaj konkeris sociajn kaj politikajn liberojn, ĉar Eŭropo trovis ĉiam novajn metodojn por superi sin, novajn sistemojn por solvi siajn plej malfacilajn problemojn, novajn ideojn por superi ĉiaspecaj barojn aperintaj ĉe la propraj horizontoj, eble pro la tutvalora heredo kiun ni ricevis el la helena kulturo, kaj tio estas la granda facilo de Eŭropo por krei novajn ideojn, sistemojn kaj metodojn absolute propraj.

La komentarioj pri la historia epoko de la formiĝo kaj akiro de singulara profilo de ĉiu nacio povus plenigi centojn da volumoj, eble milojn, sed tio jam apartenas al la detala ĉiulanda historio kaj mi tute ne volas invadi nun tiujn parcelojn, ja mia celo estas historiigi la evoluon de la postaj paŝoj de la nacioj, kiam jam difinitaj ne plu pensas en certa politiko progresema kaj homama, sed egoisme kiel akiri pli grandan potencon, kiel ampleksigi la proprajn landlimojn kaj kiel trudi sian propran politikon al la nacioj pli malfortaj per la forto de la armiloj.

Tiu radikaliĝo aperanta precipe je la komenco de la dudeka jarcento kondukis rekte al grava krizo, kaj la rezulto estis la apero de diktatoroj kiuj celis konkeri la tutan Eŭropon kaj trudi sian despotismon, kaj sur tiu vojo eksplodis grandajn mondmilitojn, kiuj generis ruinon, perdojn de homvaloroj kaj mizerojn en ĉiuj aspektoj. Sub individua vidpunkto oni povis konstati ke la homo perdis la iluzion por la grandaj idealoj.

Tiuj mondmilitoj, precipe la lasta kun la uzado eĉ de atombomboj, nur taŭgis en unu sola pozitiva punkto, kaj tiu estis kiel reago kaj repensado krei la strukturojn de nova Eŭropo, la absoluta neceso ne plu konsenti la reaperon de novaj militoj, kaj kiel precipa celo, unuigi ĉiuj siajn naciojn en unu sola Komunumo, sen landlimoj nek aliaj baroj.

Kaj estis tiel kiel naskiĝis, apenaŭ du jaroj post la militofino, la Eŭropa Konsilantaro. La unua celo estis ekonomia kaj politika, sed nur oni atingis la ekonomian sub la nomo de Benelux al kiu baldaŭ aldonigis aliaj nacioj. Tiuj estis la unuaj paŝoj por la malapero en pluraj aspektoj de landlimoj de la cititaj Eŭropaj landoj. Iom post iom tiu Unio pligrandiĝis. Kreiĝis en 1957 la Ekonomika Eŭropa Unio subskribanta la Traktaton de Romo. Kaj al tiuj unuaj ekonomiaj ligiloj aldoniĝis novaj organismoj kiuj ne plu estis nur ekonomiaj, kiel estas la Eŭropa Socia Fonduso, Eŭratom, la Dogana Unio (kiu ebligas la liberan cirkuladon de varoj kaj produktoj diversaj), la Eŭropa Parlamento kaj specifaj Komisionoj por agrikulturo, fiŝokaptado, fiksado de komunaj prezoj kaj pli grave finfine la akcepto de komuna monero por ĉiuj membroj.

La progresado de la Unio estis tre atentinda dum kelkaj jaroj, kvankam por atingi ĝin oni devis superi altajn barojn, sed, kompreneble, ne ĉio progresis sufiĉe kontentige. Ofte la interesoj de la propraj landoj baris tiun progresadon. Laste, kelkaj landoj ne akceptis la Eŭropan Konstitucion. Eble tiu teksto ne kontentigas ĉiujn, kaj en demokratio oni devas ĉiam respekti la plej diversajn opiniojn, sed kiam temas pri sufiĉe grava propono signifianta paŝon antaŭen de la Komunumo, kial ne antaŭmeti la kolektivan intereson al tiuj de siaj nacioj? Aŭ, kial ne serĉi la interkonsenton inter la akceptintoj kaj la ne konsentantoj anstataŭ forlasi la problemojn en la forgeso kiel okazas nun? Kial ne strebi en tiu rekta senco? Aŭ kial akcepti minimumajn atingojn, kiel okazas nun, nur ĉar du membroj deziras konservi kadukajn tradiciojn?

Rapida konkludo evidentigas ke post la lastaj Eŭropaj kunvenoj oni ne eliris el tiu krizo kiun Eŭropo eniris post la fiasko de la balotoj por nova Konstitucio, kvankam evidentas ke ni bezonas nepre Konstitucion por garantii la liberojn de ĉiuj membroj kaj reguligi la bazajn leĝojn por administri juste al ĉiuj eŭropanoj. Vero estas ke grandparte de la proponoj de la nova Konstitucio jam funkcias en diversaj aliaj organismoj, traktatoj kaj leĝoj, do kion Eŭropo tuj bezonas ne nur estas prezidanto kaj ministroj, la rolo de nova Eŭropa Parlamento kaj tiuj de la naciaj membroj kiel ratifiantoj de justaj leĝoj, sed kio vere urĝas estas nova politiko ekonomia-socia, la renovigon de la financaj sistemoj kiuj grantios la rajtojn de la laboristaro, nova politiko pri enmigrado kaj efektiva solidaro kun la malriĉaj landoj. Oni ne plu povas toleri ke homoj, infanoj kaj malsanuloj mortu pro malsato aŭ manko de medikamentoj.

Efektive, Eŭropo bezonas uzi unu solan voĉon por la tutmonda politiko kaj krei specialan Komisionon por efektivigi solidaron favore al la popoloj vivantaj en la plej profunda mizero. Oni devas peni por malaperigi diktatorojn kaj koruptulojn de tiuj mizeraj landoj, kaj niaflanke en neniu kazo ni devas ekspluatadi en nia propra profito la riĉaĵojn de tiuj popoloj.

Unu el la politikoj plej gravaj kiuj devas profunde studadi kaj apliki Eŭropo estas tiu pri la enmigrado, kaj ne per la transloĝiĝo de homoj por la duraj laboroj ĉe la Eŭropaj landoj.

Eŭropo havas la etikan devon solidare helpi al tiuj popoloj kiuj tute ne havas la sufiĉajn elementojn kulturajn, sciencajn kaj kreecajn por la esplorado kiuj ebligu ilin eliri el la mizero kaj la malsato. El la esplorcentroj oni jam skizas ideojn, projektojn kaj realaĵojn kiuj povas solvi la plej gravajn problemojn de tiuj landoj. Unu el tiuj rimedoj povus esti la aplikado de la bioĥemio en la agrokulturo por ke la malsato malaperu definitive de la mondo. Ni citu simplan ekzemplon okazantan ĉi tie en Hispanio: la Hispana provinco Almerio estis, antaŭ ne longe, unu el la plej malriĉaj el Hispanio. Hodiaŭ, aplikante modernajn teknikojn de la agrokulturo pasis al la unua vico de la plej progresemaj. Provoj pri tiu agrokulturo jam oni komencis ĉe la nordo de Katalunio... Kion okazis por ke grundo kiu produktis antaŭ ne longe unu solan rikolton jare, hodiaŭ produktas tri kaj eĉ kvar rikoltojn ĉiujare? Kia scienca miraklo okazis por ke sub tiuj plastaj kovriloj per komputiloj kaj pluraj teknikoj la agroproduktado estu tiel fruktodona? Eble ni estas jam ĉe la pordoj de la apero de novaj fontoj de energioj pli puraj kaj neniam elĉerpeblaj kiuj transformos nian vivsituacion. Eŭropo ne povas malakcepti unu el siaj plej etikaj devoj.

Mi tute ne volas eniri en la malabarismoj de certaj politikuloj, kiuj skuas malproksime de si homamajn devojn. Aŭ tiuj aliaj kiuj nur interesiĝas akiri povran prestiĝon politikan en sia grimpado al pli altaj postenoj. Pri tiu mizera kaj abomeninda politiko aŭ politikuloj ni nur volas proklami kolektive nian senhaltan oponon. Oni ne povas konsenti ke iu ajn lando, eĉ la plej potencaj, indiku al la Komunumo iom diktatore ĝis kiam oni povas progresi. Kaj ni ĉiuj scias ke ekzistas pli ol unu el tiuj landoj kiuj elektas siajn preferojn el la programoj kaj projektoj de Eŭropo kaj bremsas tion kion al ĝi ne konvenas, kvankam signifu progresadon por ĉiuj membroj. Tio estas ne tolerebla kaj ni ne devas silenti en tiuj kazoj.

Kaj tra tiu vojo, inter kion ni havas, ni projektas kaj ni devas realigi jam senprokraste, ni denove komentas nian hodiaŭon. En tiu ĉi momento Eŭropo stagnas kaj ne nur pro tiuj minimumaj atingoj de la lastaj kunvenoj. Unu el la baroj kiuj bremsas la progresadon de la Unio estas la renaskiĝo de inflŭavaj radikalaj naciismoj en certaj el siaj landoj.

Efektive, la naciismoj, kiuj en siaj komencoj taŭgis kiel motoro por liberigi la popolojn, krei skolojn kaj starigi aŭtoktonajn kulturojn, estas nun kiuj bremsas la normalan evoluon de la Eŭropa socio. Ĉiu momento havas sian bezonon, kaj ĉiu bezono sian historian horon por la propra disvolviĝo. La nacioj kaj naciismoj jam plenumis ties taskojn kaj definitive finis sian rolon... Daŭrigi en la malnova politika linio estas kontraŭaktuala kaj regresema, tamen tiuj malnovaj ismoj ne sin sentas venkitaj kaj persistas disvastigi la konfuzon kaj miskomprenon, kaj embuskitaj en la multnaciaj institucioj plej modernaj, agas kvazaŭ jarcentoj ne estus pasintaj. La naciismoj ne povas aktualiĝi ĉar ili apartenas al pasinto kaj estas esence regresemaj.

Kaj mi ne povas finigi la temon pri la naciismaj pretendoj sen mencii tiun lastan pirueton de la etaj naciismoj de certaj Eŭropaj regionoj, anakronismaj, regresemaj kaj absurdaj, kiuj miksas la naturan rajton de la popoloj por sin administri kun la renaskiĝo de tiu straso de pasintaj ideoj de la Mezepoko, kiujn oni volas antaŭmeti kontraŭ la modernaj konceptoj pri unuiĝo de homoj kaj popoloj en komunaj celoj kaj entreprenoj, sen landlimoj, sen stultaj homaj diferencigoj inventitaj de egoismaj mensoj, reflorintaj el pasinto. Tio signifas, unue, dividiĝo kaj perversa semado de malamo. Tial, oni sentas certan honton, (inter aliaj mi mem), kiam oni aŭdas al tiuj naciistoj kun pretendoj progresemaj fieri pri pretenditaj diferencoj kaj superaj homaj kvalitoj al siaj najbaroj aŭ kompare al aliaj popoloj, kiuj eĉ proklamas la aspiron starigi novajn regionajn limojn kaj reakiron de pretenditaj najbaraj teritorioj, ĝuste kiam tiuj strukturoj devas nepre malaperi eĉ de nia penso.

Ni firme proklamu la neceson ke ĉiu homo estu konsiderata kiel libera estaĵo en libera kolektivo kaj respektata naturo, ke la pretendo de nacioj kaj certaj politikaj grupoj konduki nin, dividi nin, diferencigi nin, apartenas al pasinta epoko kaj la vivo de la homaro ne povas dependi de ties kapricoj kaj pasioj.

La idealo pri Eŭropo kaj la eŭropismo devas balai de antaŭ nia horizonto, definitive, tiujn arkaikajn ideojn. Mi ripetas, oni ne devas akcepti, ke landoj kiuj preferas siajn tradiciojn kaj imperiismajn inklinojn, kaj tute ne amas la idearon pri la eŭropismo, estu inter ni bremsante la Eŭropan progresadon, akceptante nur tion kion al ili konvenas...

Al mia memoro venas certan paragrafon iam prononcita de la Sekretario de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la Unuiĝntaj Nacioj, Robert Muller, kiam en sia diskurso antaŭ la partoprenantoj de internacia Esperanto-Kongreso okazinta en Lucerno, emfazis la neceson pri revemaj personoj por la homaro, ĉar, kiel li diris, "la mondo senĉese necesas modelojn kiuj impresu al la imago kaj al la mondvizio de la homoj. Ni bezonas, kune al konscia laboro kaj realisma sinteno de niaj vivocirkonstancoj, revojn. Preskaŭ ĉiuj grandaj mutacioj en la historio rezultis el revoj kaj pensoj viziaj. Eble, la mondo ne plu revas sufiĉe, ja kune al la realismo de ĉiu horo ni devas serĉi akompanon de ŝanĝorevoj"...

Kaj tra tiu vojo de eventoj kaj cirkonstancoj favoraj aŭ malfavoraj kiujn ni klarigis, ni alvenas antaŭ nia futuro, la destino de Eŭropo, kaj denove ni troviĝas kun unu el niaj paragrafoj substrekitaj je la komenco de nia prelego pri la karakterizoj de Eŭropo, kiu perfekte povas anonci la finon de mia disertacio, kaj tio estas, nia fido en nia sin supero, kaj malgraŭ ĉi dirite en unu kaj kontraŭa senco, mi min sentas optimisma, mi fidas en la destino de Eŭropo bazita en tiu idearo kiun ni heredis el la helena kulturo, kiel kreanto de novaj vivoformoj kiu signifas progreseman evoluon. Certe, Eŭropo retrovos sian vojon, kiam ĝi pli pensu en la kolektivo, en la unuiĝo de ĉiuj popoloj kaj forgesu por ĉiam la stigmaton pri rasoj, diferencigoj kaj ne utilaj rivalecoj. Tiam, ni pensos kaj agos pli firme en projektoj por solvi la problemojn de tiu mizera mondo kiu hodiaŭ mortas pro malsato.

Estis tiu la idealo de la geesperantistoj de la pasinta jarcento. Nia devizo estis paco kaj interkompreno de homoj kaj popoloj. Ni devas neniam forgesi ke la Esperantismo floris dank' al tiu progresiga idearo!

Kaj pri la estonteco de Eŭropo, mi tute ne akceptas certan Eŭropan egocentrismon kiu nur pensu kaj agu egoisme por si mem, ankaŭ ni ne deziras ke nia politika agado estu kvazaŭ imperiisma, tio estas, ke en neniu kazo nia tekniko, kulturo kaj scio signifu povon super aliaj popoloj. Nia celo devos esti, ke Eŭropo estu kvazaŭ platformo el kie oni projektu al la tuta mondo valorojn kiel la homaj kaj sociaj rajtoj, politika egaleco, ekzemplo pri ĝenerala justeco kaj garantio pri pacopolitiko kaj solidaro... kaj atingi en la realo tio kion proklamis Robert Muller en Universala Esperanto-Kongreso: utopian idearon por la kunvivado de ĉiuj homoj sen ia ajn distingo.

Kaj kiel fino de mia prelego ni komencu dialogon inter ni mem, unue respondante al la demando: Kion vi konsideras la plej grava problemo de Eŭropo en tiu ĉi momento? Post la respondoj ke iu ajn aŭ pluraj el vi esprimos, estu vi mem kiuj starigu la demandojn por eventuala respondo de aliaj.

Dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella