Harĉoj kaj romancoj

HISPANA LIRIKA ANTOLOGIO

verkis: Antonio Marco Botella


HARĈOJ KAJ ROMANCOJ

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

LA ORIGINO DE LA HISPANA LIRIKO

Publikigita en la paĝoj 16-17 de la bulteno nº 407 de HEF"Boletín" (julio-septembro 2014)

verkis: Antonio Marco Botella


En la historio de la hispana liriko ekzistas sorĉaj anguloj, kies legado vekas en ni ne nur la plaĉon pro la beleco de la versoj, sed ankaŭ la plezuron kiun oni sentas, kiam io ne-konata brilas subite per novaj profiloj ĝis tiam ne perceptitaj. Tiel okazis al mi jam antaŭ longe, kiam mi legis unuafoje la antikvajn hispanajn kanzonaron kaj romancaron, t.e. la popola poezio, versoj grandparte anonimaj.

Tiuj poemoj havas certan delikatan belecon troveblan nur en la sovaĝaj floroj (permesu al mi la komparon) aŭ en la aromoj plej rafinitaj de misteraj lirikaj resonoj: ”la plej delikataj floroj”, diras la poeto Damaso Alonso: la plej sorĉaj el la tuta poezio.

Mia surprizo estis granda, kiam okaze de miaj esploroj por studi la popolan lirikon de la 8ª ĝis la 16ª jarcentoj por dokumenti tiun fakon de mia verko "Lirikaj perloj de Al-Andalus", mi konstatis, ke tiu agrabla sento ne forpasis: mi ja kredis trovi en pli ol unu el tiuj versoformoj hispana-araba-hebreaj naskiĝintaj en unu el tiuj periodoj de la formiĝo de la al-andalusa liriko, la originon de tiom da poemetoj tradicie kantataj aŭ recitataj de generacio al generacio laŭlonge de jarcentoj de la popolo.

Mi klarigu tuj, ke por la universitataj studentoj de mia generacio, la hispana liriko havis sian komenciĝon kun la poemo de Mio Cid’, t.e. je la 12ª jarcento. Estis meritoplena tasko de pluraj fakaj sciencistoj, kiuj esplorante tra la spuroj de tiuj antikvaj ĉarmaj poemetoj venis al konkludo, ke la hispana liriko naskiĝis dum la regado de Abd-Alläh (Kordovo, 844-912), sed konvenas klarigi la temon kiel tio okazis.

Kun la veno de araboj kaj ekregado de la dinastio omaja en Iberio (la araboj nomis ĝin Al-Andalus), vekiĝis ĉe ni la inklino por la poezio: La emiro Abd-al-Rahmän la 1ª komencis sian regadon en la jaro 756, restarigis en sia palaco de Kordovo unu el la tradiciaj kutimoj de la kortego omaja en Bagdado aŭ Damasko, kaj tio konsistis en la starigo inter la geservistoj de sia palaco, de kantistinoj kaj ankaŭ de poetoj, malavare pagataj de la emiro.

Kantistinoj kaj poetoj, ofte partoprenis kiel ĉefrolantoj en recitaloj okazintaj en palacaj festoj. La emiro mem verkis belajn poemojn, kaj tio, evidente, influis kaj grave konkeris la spiriton de la popolo en la amo kaj plezuro de la poezi-praktikado.

En la rezidejo de la emiro, oni parolis nur la araban lingvon, ne ĉar tiu estis la lingvo de la regantoj, sed precipe, ĉar ĝi estis la lingvo plej fleksebla kaj riĉa el tiuj tri parolataj en Al-Andalus: krom la araba, ankaŭ la hebrea parolata ĉe la judaj kvartaloj, kaj la romanca uzata de la hispanoj, t.e. la latina en sia vulgariĝa periodo.

Post la forpaso de Abd-al-Rahmän la 1ª, tiu kutimo ne nur ne perdiĝis sed enradikiĝis kaj akiris fortan impulson en popolaj medioj.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

LA NASKIĜO DE DU POPOLAJ VERSOFORMOJ

verkis: Antonio Marco Botella


Dum la regado de la emiro Abd-Alläh (844-912), unu jarcento post la ekrego de la unua al-andalusa omajo, en unu el tiuj periodoj en kiuj la popolo ne plaĉe akceptis la ekscesojn de la Kordova povo, naskiĝis tute originala versoformo nomata moaŝaho).

Disvastigis tiun novaĵon Julián Ribera en 1915, kaj post studo de antikvaj manuskriptoj konfirmis tiun naskiĝon antaŭ ne longe, tri prestiĝaj arabistoj: la ĉeĥo R. Nykl, la egipto Abd al-Ahwani kaj la hispano Emilio García Gómez, kiuj certigis, ke laŭ Ibn Bassäm el Sevilo en 1109, kaj al-Hiyärï el Gvadalajaro en 1106, ambaŭ citis kiel realaj la ekziston de du poetoj loĝantaj en Cabra (dek kilometroj sude de Kordovo), kiuj inventis tiun poezian versoformon, prezentanta tri revoluciajn novaĵojn, gravaj unikaĵoj tiuepoke:

        • a) Mallongaj versoj (la araba metriko konsistis en sufiĉe longaj versoj).

        • b) Versoj grupigitaj laŭ strofoj kun ŝanĝiĝantaj rimoj (ne kiel la unurima kasido araba).

        • c) La poemoj verkitaj en la araba havis ĉe la versofinoj esprimojn en la hebrea aŭ en la romanca lingvoj. Tiuj versofinoj estis nomataj harĉoj kaj ofte estis recitataj aparte de la poemo-kerno.

Tiu moaŝaho, se kantata aŭ pli dialekte skribita, estis nomata zeĝelo, kiun kelkaj arabistoj opinias, ke ĝi estis inventita multaj jaroj poste kun similaj elementoj kiel tiuj de la moaŝaho. Jen ekzemplon de tiu verso-formo verkita de la mistika poeto Granadano As-Sustari:


Jen la lum’ de l’ bona vojo

brilis por mi en la koro.

Ŝprucis suno el konceptoj,

kaj la lum’ el perfekteco,

vibris en mi kiel vero

kun intenso kaj fervoro.

Jen la lum’ de l’ bona vojo

brilis por mi en la koro.

Mi aspiras l’ Amatinon.

Li dorlotis min plej plaæa,

metis min survoje ama

laŭ mia sentiva volo.

Jen la lum’ de l’ bona vojo

brilis por mi en la koro.


La plej prestiĝa verkisto de zeĝeloj estis Abd al-Malik ibn Quzmän, naskiĝinta en Kordovo en la jaro 1078, aŭtoro de kompleta verko, “Kanzonaro”. Jen unu el la poemoj, en kies teksto li montras altan memestimon pro lia kontribuo al la perfektigo de la zeĝelo :


La zeĝelon, grandtrezoron,

elpurigis mi je nodoj.

El zeĝelo senesprima,

faris mi alian brilan,

kiel orjuvel’ fascina

riĉa pri sonorparoloj.

La zeĝelon, grandtrezoron,

elpurigis mi je nodoj.

Kiom belas ĉi zeĝelo!

Kiel ĉarmas ĝia teksto!

Loge sonas en orelo

Freŝa stilo kaj dolĉ-vortoj.

La zeĝelon, grand-trezoron,

elpurigis mi je nodoj.

De l’ zeĝel’, sultano mita,

mi fariĝis plengenia,

dum zeĝelo mia brilas,

la ceteraj kaŝas honton!

La zeĝelon, grandtrezoron,

elpurigis mi je nodoj.


Laŭ dedukto de kompetentaj arabistoj per aludoj en poemoj de Ibn Quzmän, tiujn zeĝelojn oni kutimis kanti ne nur fare de unu sola kantisto, sed kun popola partopreno, kvazaŭ ĥoro, kaj la publiko ripetis la refrenon ĉiu-foje ke la kantisto atingis la kvaran ŝanĝo-verson de ĉiu strofo. Tio enkondukis al la formiĝo de la poemeto nomata harĉo (*). Tiu kantonovaĵo multe amuzis la popolon, ĉar variigis la rigoron de la unurima araba kasido, nur recitata en palacoj, bienodomoj kaj lirikaj fakaj medioj.

Kun la forpaso de l' tempo, la simpla popolo, ripetis unu kaj alia fojo tiujn versopecojn, kaj ne ĉiam en la araba lingvo, sed plejofte miksitaj en la romanza aŭ hebrea, kaj tio enkondukis al la formiĝo de poemetoj nomataj "harĉoj" (*), tiel antikvaj –diras la eminenta erudiciulo Ramón Menéndez Pidal, ke la poemo de "Mio Cid' " (12 jc.) ŝajnas kvazaŭ verkita antaŭ-hieraŭ.

La plezuro kiu vekas en la leganto tiuj primitivaj poemetoj, estas kiuj impulsis min sekvi la vojon de la menciitaj scienc-esploristoj por transdoni al vi version en Esperanto pri tiu duonkaŝita ĝardeno de l’ pasinto, kie kreskis la plej delikatajn florojn de la hispana liriko apenaŭ naskiĝintaj, pri la temo ĉiam interesa kaj kelkefoje pasia de la homa amo. Al tiuj el miaj legantoj, kiuj bone scias la historion pri la originoj el nia Liriko ekde sia naskiĝo, mi petas senkulpigon, ĉar mi ripetas tion kio ili ja bone konas. Efektive, tiuj menciitaj poemetoj, plejofte parolis pri amo. Jen unu el la plej primitivaj, en kiu konstateblas la arabaj vortoj miksitaj al la romancaj:


Vayse meu corachon de mib.

¿Ya, Rab, si me tornarad?

¡Tan mal meu doler li-l-habid!

Enfermo yed, ¿cuando sanarad?


Kies traduko estas:


Mia kor’ el mi forkuras.

Ho Di’! ĉu ĝi revenos?

La dolor' al mi torturas

pro l’ amat’, ĉu li bonvenos?


Ekzistas multaj poemetoj kiel ĉi tiu, kies traduko montriĝas pli ol malfacila, sed la problemo ne kuŝas en la miksaĵo de lingvoj, sed en la traduko de popolaj dialektoj, kelkaj pli influata de la araba kaj aliaj de la romanco el la diversaj regionoj.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

NOVAJ SCIOFONTOJ - LA DISVASTIGO DE HARĈOJ

verkis: Antonio Marco Botella

Sed tiuj unuaj sciofontoj ne sufiĉis, ĉar ĉio kion oni malkovris inter la antikvaj dokumentoj estis popolaj kanzonoj en la araba. Fine estis en la jaro 1948, kiam la historiisto S.M. Stern, trovis dudekon da moaŝahoj en la hebrea, laŭ fidela imito de la arabaj, kies versofinoj estis en la plej arkaika romanco. Iom pli poste, tiu sama historiisto publikigis alian moaŝahon en la araba kun versofino latinida, de la Tudelano Al-A’ma al Tutili (m. 1126), kaj samtempe, ankaŭ la hispano Emilio García Gómez, anoncis sian studon de aliaj manuskriptoj kun simila enhavo al tiu prezentita de Stern. Ĉiukaze, la poemetoj, ripetitaj de generacio al generacio, ĉiam estis en la latina vulgara kun malkleraj esprimoj el la popolo. Jen alia el tiuj primitivaj poemetoj:

Je la ektagiĝo venu,

venu kun l’ aŭror’, amiko.

L’ amik’ kiun mi pli amas,

venu kiam tag’ jam ravas.

Bonamik’ la plej amata,

venu kiam tag’ ekblankas;

venu vi sen akompano,

kiam venas brak’ ĉe brako,

lumo kun petola tago,

sed venu sen akompano!

La evoluo de la menciitaj harĉoj progresis kun la fleksebleco de la romanca lingvo kaj estas cititaj en la Romancaro kaj Kanzonaro, ne nur de anonimaj trobadoroj kiel parto de la tradicia poezio, sed ankaŭ de la mano de la unuaj renomaj poetoj de la kastilia lingvo, ja laŭ kompetenta opinio de Menéndez Pidal, tiuj unuaj poemetoj ne estis verkitaj en la kastilia lingvo, sed kiel dirite, en la romanca postlatina. El la profundo el la mezepoko venas multnombraj poemetoj: kelkaj rakontas belaj legendoj, aliaj spegulas bildojn el la ĉiutaga vivo, plejofte, la versoj, per teneraj vortoj kantas la eternan kanzonon el pura amo:

Levu al mi la okulojn

kiuj logis min per amo.

Levu ilin kun plezuro

por ke via amrigardo

ĝoje ama ĝis la fundo

donu mian koron pacon.

Revivigas vi mortintojn,

faras vi el hom’ libera

malfeliĉa forkaptito,

diru per okuloj belaj

tion kion al mi plaĉos

aŭ mi mortos pro malgajo.

Levu al mi la okulojn

kiuj logis min per amo.

Ekzistas centoj kaj centoj el tiuj priamaj poemetoj tre ofte kantataj de la popolo per anonimaj aŭtoroj.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

LASTAJ STUDOJ PRI LA HARĈOJ

verkis: Antonio Marco Botella


Ŝajnis, ke ĉio estis dirita pri la primitivaj harĉoj, sed post profunda studado de D-ro Federico Corriente dum ĉi lastaj jaroj, la temo ne sin prezentas tiel simple kaj konklude kiel oni pensis. Tiu ĉi talenta profesoro ĵus malfermis novan ĉapitron pri la harĉoj, disvolvante per solidaj argumentoj en sia verko "Poezio dialekta araba kaj romanca en Al-Andalus" (eld. “Gredos” Madrid-1998), tute novajn teoriojn pri la origino de la hispana liriko, kaj eble ankaŭ pri la al-andalusa.

La verko pri la tre antikva hispana koplo nomata harĉo estas speciale verkita por kleruloj sciantaj, ne nur la klasikan araban lingvon, sed ankaŭ tiujn poeziajn formojn lokajn kaj regionajn de tiu epoko, do postulas ke la leganto estu iom pli ol kompetentulo.

La harĉo naskiĝinta el la versoformo moaŝaho, estas la plej admirinda ekzemplo pri kunfandiĝo de la poezioj de du popoloj malsamaj: la araba kaj la al-andalusa.

Ĝis 1988 oni ne eldonis unuafoje (A. Jones, en Oksford’) ensemblon de harĉoj faksimile. Estis tiel, ke la saĝaj kompetentuloj interesataj pri la temo, povis rekte studi ilin, inter ili Federico Corriente, kiu sintezigis en la menciita verko tezojn radikale malsamaj al tiuj subtenitaj de Ribera, Stern, García Gómez k.a. ĝenerale bone akceptitaj ĝis tiam.

Ni diru tuj, ke Federico Corriente, laŭ la plej spertaj fakuloj pri la temo, estas la aktuala filologo pli bone scianta la araban lingvon parolatan en Al-Andalus. Jen kial liaj opinioj pri la harĉoj, ĉiam surbaze de firmaj kaj detalaj argumentoj, havas tiel alta aŭtoritato, ke eĉ la plej kompetentaj filologoj estas devigataj nepre aŭskulti lin.

Li asertis: “estas grava eraro ke, la lernolibroj pri la naskiĝo de la hispana literaturo prezentu kiel unuajn monumentojn de nia beletro tekstojn, kiuj neniam ekzistis en la realo, escepte en la mensoj de kelkaj “deĉifristoj”, kaj ke tiuj entelekioj estu la bazo pri la scio, kiun laŭsupoze, oni havas el la tuto de la liriko dialekta rom-alandalusa”.

Laŭ F. Corriente: “pli ol la triono el la vortoj de la arabaj harĉoj interpretitaj kiel romancaj, ne tiel estas, ankaŭ ne la kvinono el la hebreaj, kaj li konsideras tiujn topikojn, same kiel tiuj de gravaj fakuloj, kiel “kripto-romanismo” aŭ “maŭrofobio”. Ĉe la fundo de la temo kuŝas, la rifuzon akcepti pli aŭ malpli konscie, la malvenkon de la kruco fare de la lunduono”.

Tiuj alportoj al-andalusaj signifus, heredon hispana-romian de la poezio, la mistiko kaj aliaj elementoj, fakte ideologiaj konnotacioj...

F. Corriente studas, analizas kaj diras, ke tiuj indikitaj versoformoj estas ja aŭtentaj; li eksplikas la anatomion de ĉiu el ili: kiel ili evoluis kaj alvenis ĉe Okcidento kaj kiel estis interpretitaj de la nuntempaj fakuloj. Li katalogas ĉiujn ekzistantajn kazojn detale kaj ĝisfunde, esprimas la koncernan kritikon kaj laste, el sia scio kaj klero, kiel la unua studemulo de la romanca lingvo en Al-Andalus, klarigas tiujn polemikajn tekstojn. Li substrekas, ke multaj el la tekstoj de harĉoj, ne estas, kiel oni asertis, verkitaj per la araba alfabeto, ĉar evidentas, ke oni ne bone legis aŭ penis interpreti, multajn grafiojn por prezenti ilin kiel arkaikaj romancaj vortoj.

La harĉo —konfirmas la dokta studemulo— ne estas versoformo el la primitiva hispana liriko kun propra strofa formo tiel firma kaj originala, ke ĝi pretervivis adoptita de la poetiko de la arabaj okupantoj. Prefere ni diru, ke ĝi estas simpla varianto, ne abunda, de tipa formo el la esprimo araba-alandalusa, kiu en certaj okazoj, uzis minoritatajn lingvojn vulgarajn ekzistintaj en Al-Andalus. Ĝia metriko eksplikeblas sen la helpo de la formoj arabaj, kaj eblas, ke granda parto el tiuj harĉoj aperintaj, ne estas alio ol tradukoj aŭ versioj al la romanca de arabaj poemoj.

La konkludoj pri la studoj de F.Corriente (*), plenplenas de okulfrapaj sekvoj, pro la radikala signifo ke ili prezentas kompare kun tiuj prilaboritaj de aliaj ĝisnunaj prestiĝaj fakuloj, ĉar ne temas ja pri supozoj pli aŭ malpli probablaj, sed pri saĝa kombino de raciaj sintezoj kaj alta kapablo lingvaj, historiaj kaj filologiaj. Plie, li prezentas en la libro, transkribon kaj interpreton de ĉiuj harĉoj ĝis nun konataj, same de aldonoj el moaŝahoj kiel de zeĝeloj devenantaj el versoj romancaj aŭ arabaj, kaj fine ankaŭ studaĵon pri idiolekto romia-alandalusa, laŭ aperas en la romancaj harĉoj.

(*) Federico Corriente, estas d-ro pri semida filologio, katedra profesoro pri araba lingvo de la Universitatoj de Zaragozo kaj antaŭe de Madrido. Li ankaŭ plenumis saman taskon en Universitatoj de Egipto, Maroko kaj Usono. Membro de la Akademio de la araba lingvo de Kairo. Lia lasta verko pri poezio araba kaj romanca dialektaj, estas vera revolucio pri tiuj scioj.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

LA ROMANCOJ EPOSO-LIRIKAJ

La Kanto de Mio Cid: “Cid’ eniras en Burgos”

kaj “Reveno de Mio Cid’” (1040-1099), de anonima aŭtoro.

verkis: Antonio Marco Botella


Laŭ progresis la kristana rekonkero de hispanaj teritorioj aperis, iom post iom, poemoj ekzaltante la figurojn de la plej elstaraj batalantoj aŭ kantante iliajn heroaĵojn per esprimoj eposo-lirikaj. Ili ricevis la nomon de gesto-kantoj. La unua pli kompleta el ili aperinta antaŭ la jaro 1948, de ni ĉiuj konata, estas "La Kanto de Mio Cid’", poemo kiu kantas la geston de la kastila kavaliro, Rodrigo Diaz de Vivar, pli konata per la kromnomo, Cid’ Campeador (1040-1099).

Tiuj poemoj konsistantaj el nedifinita nombro da versoj dekses-silabaj unurimaj asonancaj aŭ konsonancaj, oni kutimis priskribi per oksilabaj versoj kun asonanca rimo en la paraj, lasante la ne-parajn tute liberaj, sed fakte konsistis en sia origino el du oksilabaj versoj, kiuj pro konveno de antikvaj kopiistoj aŭ eldonistoj de la 15ª kaj 16ª jarcentoj, separis du hemistikojn.

Plejofte, la romancoj estis kantataj aŭ recitataj en publikaj placoj, sed kvankam rave aŭskultataj de la popolo, ne ĉiuj bone kapablis memori pro la longeco de la poemo la unuajn versojn.

Tial oni retenis nur la fragmentojn plej dramajn aŭ plej emocie lirikajn. La deklamantoj normale celantaj sukceson, alkutimiĝis deklami nur tiujn partojn pli interesajn, aŭ versiojn pli-malpli fantaziajn, ĉiam dependantaj de la imago-kapablo de la recitanto. Kaj estis tiel kiel la versioj plimultigis ĝis malapero de la originalo, plejofte restanta en la menciitaj oksilabaj.

"La Kanto de Mio Cid’ estas vera arta juvelo, kiu ekzaltas la figuron de heroo, kies ekzisto estas rigore konstatebla kaj tute certa, kaj ĉiuj personoj kaj lokoj, kiujn oni aludas en la poemo, ankaŭ estas rigore kontrolitaj kaj veraj. Verkita de anonima aŭtoro proksimume je la jaro 1140, ĝi estas la unua ĝesto-poemo de la hispana liriko. Oni konservas ĝin en manuskripto kopiita en la jaro 1307 de Pere Abbat. Ĝi konsistas el tri partoj enhavantaj 3.730 versojn asonancajn pri la kastila kavaliro Rodrigo Diaz de Vivar “El Cid Campeador” (1040-1099).

La unua parto de la manuskripto “La kanto de l’ ekzilo” ĝis la verso 1085, rakontas la viverojn de Don Rodrigo kiam li estis ekzilita de la Reĝo, Don Alfonso, adiaŭas kaj forlasas la edzinon, Doña Ximena, kaj survoje al ekzilo trapasas Burgos marŝante kun liaj fideluloj tra la kastiliaj stepoj sub la rigoro de terura varmego kaj la ordono de la Reĝo al siaj regatoj malpermesante ilin helpi Cid-on kaj liajn sekvantojn, eĉ de akvo kaj nutraĵoj.

Ĝi priskribas, krom la anekdoto de infanino eksplikante al li la kialon de ilia ne-helpo pro obeo al la reĝa ordono, ankaŭ la batalon de Don Rodrigo kun la araba reĝo de Zaragozo, kontraŭ la maŭroj de Ilerdo, helpataj de la Barcelona grafo, kiun li venkis kaj kaptis en batalo, kaj poste liberigos...

Mi tradukas la cititan unuan parton laŭ la manuskripto, t.e. per dekses-silabaj versoj unurimaj:


Cid’ eniras en Burgos

Mia Cid’ Rodrigo Diaz / pasis tra la Burgos-pordoj,

dum sesdeko da standardoj / post li flirtas kun honoro.

Ĉiuj, viroj kaj virinoj / staras en tre alta nombro,

por lin vidi de fenestroj / propraj hejmoj kaj balkonoj.

Ĉiuj volus lin gastigi / sed plenum’ de reĝ-ordono

venis en leter’ fermita / dum l’ antaŭa nigra nokto:

“Ke neniu Cid-on helpu / gastu lin neniu homo,

kaj se iu tion faros / falu sur lin la rigoro,

tiu perdu la okulojn / savon de l’anim’ kaj korpo.

Tiu, la kristana gento, / gardis ĉe si kor-angoron,

ili kasis sin de l’ Cid-o / volis diri lin nek vorto.

Cid-o iris al gastejon, / sed fermitaj ja la pordoj,

restis li sen rifuĝejo / pro l’ ordon’ de reĝ’ Alfonso.

La Cido-akompanantoj / laŭte per desperaj voĉoj,

vokis la gastejomastrojn / sed ne venis et-respondo.

La ĉevalon Mia Cid-o / pikis per la feraj spronoj

kaj piede frapis pordon / sed ĝi restis sen trem-movo.

Antaŭ Cid-o ekaperis / naŭjar-infanin’ ĉe pordo:

“Mia Cid’ (*), bonhore glavon / prenis vi por nia gloro.

(*) Cid’, el la araba dialekta, Sid: sinjoro.

Sciu: reĝo malpermesas / doni al vi ian loĝon

per severaj skribminacoj / kaj plej duraj pun-admonoj,

ni ja tute ne kuraĝas / doni al vi azil-lokon,

ĉar ni certe perdus ĉion / eĉ bienojn kaj alodojn,

ankaŭ perdus ni l’ okulojn / kaj por ĉiam la ripozon.

Ho Cid’! gajnus vi nenion / ricevante ni malbonon;

ke l’ Kreinto vin protektu / siaj estas virt’ kaj bono”.

Tion diris kaj eniris / la knabin’ en sian domon.

Cid’ perceptis ke el reĝo / ne ricevos et-pardonon,

ĝis la katedral’ li iris / kaj derajdis sen sufoko,

surgenuis en preĝejo / kaj preĝadis kun fervoro;

kiam finis li la preĝon / Cid’ daŭrigis sian vojon,

pasis trans river’ Arlanzon / lasis post si lastan pordon.

Apud Burgos, bela urbo / sur sablaĵ’ je vesperhoro,

oni metis lian tendon / Cid’ derajdis por ripozo.

Mia Cid’, bonhore glavon / prenis vi por nia gloro (*).

(*) La ĵonglistoj aŭ trobadoroj kutimis nomi Cid-on per pluraj frazoj kun kategorio de epiktetoj, kiel tiu indikita en la poemo aŭ alia, ekzemple ankaŭ: “tiu kiu bonhore naskiĝis”, ktp

Sur sablaĵo li ripozis / ĉiuj negis al li domon,

sed ĉirkaŭ Cid’ restis / sekvantaro kaj skorto.

Tiel kampis Mia Cid-o / kvazaŭ estus li sur monto.

La reĝ’ ankaŭ ne permesis / vendon al li de manĝo-stoko

kaj kuraĝus ja neniu / malobei la ordonon.


La dua parto: “La kanto de l’ edziĝoj” ĝis la verso 2.277 rakontas, kiam Cid-o (dialekte arabe SID, sinjoro) aliras al Valencio, konkeras ĝin, kaj petas al la Kastilia reĝo, ke liaj edzino kaj filinoj povu viziti lin. La reĝo plezure akceptas la peton, kaj siaflanke, petas Cid-on, ke li akceptu la Infantojn de Carrión kiel edzojn de siaj filinoj...

La tria parto: ”La kanto de Corpes”, rakontas la malkuraĝon de la Infantoj de Carrión okaze de eskapinta leono, kiun Cid-o gardis kaptita, antaŭ kiu la Infantoj honte forkuris. Ankaŭ ili sin montris malkuraĝaj dum bataloj. Ĉio, tio estis sufiĉa motivo de moko fare de la soldatoj de Don Rodrigo.

Ofenditaj, la Infantoj petis permeson al Cid-o por foriro kaj kunporti siajn edzinojn al Carrión, sed en la kverkaro de Corpes, ili nudigis, suferigis kaj grave ofendis la filinojn de Cid-o, kiujn fine ili forlasis senhelpaj, solaj en tiu arbaro. Sciinte tion Don Rodrigo, petis justecon al la reĝo Alfonso la 6ª, kiu kunvokis Kortesojn en Toledo, kie Cid-o defiis kaj venkis la Infantojn de Carrión, kiuj estis deklaritaj perfiduloj.

La filinoj de Don Rodrigo, Doña Elvira kaj Doña Sol, edziniĝis al la Infantoj de Aragono kaj Navaro, kaj tiel Cid-o parenciĝis kun ambaŭ kristanaj reĝoj.

Mio Cid-o, Don Rodrigo Diaz de Vivar, restis por la hispana historio kiel la ideala prototipo de la mezepokaj kristanaj kavaliroj.

En la “Hispana Romancaro” aperas tiuj poemoj, kiuj elstarigas la figuron de tiu kastilia heroo. Mi tradukis pecon de unu el ili: tiu kiu rakontas la revenon de Cid-o kiel konkeranto de la Valencia regno kaj eniras en la preĝejon de Sankta Petro de Cardeña. La versoj diras:


Reveno de Mio Cid’

Cid’ revenas venko-glora

al San Pedro de Cardeña,

post militi kontraŭmaŭroj

kaj konkeri regnon fremdan.

La trumpetoj laŭtsonantaj

atentigas pri l’ alveno;

inter la kriad’ elstaras

forte “Babieca”-henoj (*).

(*) Babieca: nomo de la ĉevalo de Don Rodrigo Diaz de Vivar.

Ĉe la sojlo lin akceptas

la monaĥoj kaj abato

per laŭdad’ al bona Dio

kaj al Cid-o per flatado.

Deĉevalis Cid’ kun ardo

kaj eniris en preĝejon,

kaj kun la standardo alten

li parolis kun fiero:

“El ĉi templo mi eliris

pro envio kaj malsaĝo

al ekzilo humiliga

al sufer’ en fremda lando”.

“Mi revenas miajn larojn

post konker’ de riĉa regno

kun l’ admiro de venkitoj

kaj la am’ de mia gento”.

“Estis ja kruela fakto

kiam mi en Sankt-Gadeo

devis ĵuri pri la reĝo

certa lian lojalecon”.

Ho, jes! kiom aĉa pago,

tiu de la reĝ’ Alfonso:

mi donacis al li regnon,

li ekzilis min sen honto!”

“Sed donaci kiel venĝon

mian tutan konkeraĵon

al la gento alilanda,

tio estus fia ago,

kiun faros mi neniam,

ĉar nobela kastilano;

ja ne vane mi devenas

el honora alta rango:

kavaliroj senriproĉaj

el la Diaz de Vivar-o”.


La poemo "Kanto de Mio Cid’ estis la plej antikva poemo eposo-lirika kiun oni konservis ĝis 1948. Ĝi estas eksterordinare interesa sub vidpunkto lingva, beletra kaj historia.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

LA ROMANCARO KAJ LA TRADICIA LIRIKO

Romanco pri Abenamar, romanco pri Gerineldo,

romanco pri la Grafo Arnaldos kaj pri la ermitejo Sankt' Simon.

verkis: Antonio Marco Botella


La historia romancaro havas sian originon en realaj faktoj kantataj aŭ recitataj de generacio al generacio de trobadoroj kaj ĵonglistoj al popolo en publikaj placoj, kaj plej granda parto el ili estis anonimaj, verkitaj eĉ antaŭ ol oni ekbalbutis la kastilian lingvon. En tiu historia-legenda hispana romancaro vivas, la plej granda parto el la mezepoka historio de Hispanujo. Tiuj romancoj kolektiĝis kvazaŭ en serioj glosantaj faktojn kaj legendojn, kiuj tiam altiris la atenton aŭ fantazion de la popolo.

Ekzemple, ni citu la dramon, ŝajne, okazinta je la komenco de la oka jarcento al la gota reĝo Don Rodrigo, kiam Iberio estis okupita de la araboj. Legendo aŭ historio reala, antikvaj kronikoj rakontas, ke Don Julián Oppas, gubernatoro de Ceuto, havis filinon nomatan La Cava, kiu estis logita kaj sekve perfortigita de Don Rodrigo. Kiel venĝon, Don Julián proponis al la araboj okupantaj tiam Nord-Afriko, invadi Hispanion kaj promesis ilin provizi de sufiĉe da ŝipoj por transporti la nordafrikajn trupojn al iberiaj teritorioj, kaj li mem partopreni en la batalon kontraŭ la gota reĝo.

Tiu historio aperinta en la Romancaro konsistas el jenaj poemoj: “Don Rodrigo kaj la perdo de Hispanio”; “La amo kaj senhonorigo de La Cava fare de la reĝo”; “La perfido de Don Julián, patro de tiu knabino”; “La malvenko de Don Rodrigo”, kaj “Puno kaj morto de tiu reĝo”.

Konstateblas la rilato de ĉi tiuj poemoj inter si, kaj oni klare perceptas, ke temas pri diversaj epizodoj el unu sola historio. La romanco kantas per kvardeko da belaj versoj pri la unua titolo:


L’ Amoroj de la gota reĝo

Don Rodrigo, gota reĝo,

vervkonfesis sian amon,

al la belulin’ La Cava

logita de sia ĉarmo:

“Volu min atenti, kara,

mi parolas vin kun ardo,

mian koron al vi donas

kaj mi restos de vi sklavo”

Kun sinteno tre diskreta

ŝi respondis kun sarkasmo:

“Am’ al reĝo vin signifus

perdon de majesta rango

via ŝercoplena peto

ŝajnas moko pli ol amo”.


Don Rodrigo ŝin replikas

ke ŝi cedu ja kun plaĉo,

ĉar kun li ŝi ankaŭ regos

Hispanion kaj hispanojn.

Surgenue ŝi aŭskultas

dirojn kaj amĝentilaĵojn

de la reĝo komplezema

karesanta ŝiajn manojn.

Je la hor’ de la siesto,

ordonis la reĝ’ kun hasto,

ke La Cava ĉe li venu

restu kun li en la ĉambro.

Tiel plenumiĝis volo

de amora reĝmandato,

peko kaŭzo de la perdo

de l’ hispana bela lando.

Ŝi, la malicema Cava,

prirakontis sian patron

la perforton de la reĝo

en iliaj amrilatoj.

Tiu estis la motivo

por ke la ĉefkomandanto

de la Nord-Afrika Ceuto,

la gota Don Juliano,

volis venĝi la ofendon

al sia honor’ kaj rango,

do perfidis sian genton

per konsento kun l’ araboj

por detrui Hispanion

post rapida okupado.


Profunde drama estas la serio pri “La sep infantoj de Lara”, kaj terure impresaj tiuj versoj emociigaj, kiam la patro alvenas ĉe la batalkampo kaj rekonas la sep kapojn de siaj filoj:


Kisante tiujn sep kapojn

de mortigitaj infantoj,

per akv’ purigas la okulojn

ŝanĝe li ricevas ilian sangon!


Serioj kiel tiuj skizitaj, ekzistas pluraj aliaj, kelkaj sufiĉe interesaj, kiel la epizodoj pri grafo Fernán González, Bernardo de Carpio aŭ la geston de Sanĉo la 2ª de Kastilio kaj sieĝo de Zamora. Romancoj tre ŝatataj de la popolo estas multaj, jen unu el ili:


Romanco pri Abenamar

Abenamar, Abenamar,

Maŭro el la maŭra gento,

tagon kiam vi naskiĝis,

venis kiel grandaj benoj

tre favoraj sort-signaloj

klaraj signoj el ĉielo:

Kalma estis la blu-maro,

vidinda la luna kresko;

maŭro naskiĝinta tiel

ne mensogos, eĉ ne eron.

La maŭro aŭdinte tion

jen respondis kun soleno:

Sinjoro, mi ne mensogos,

eĉ se diro de malvero

devus pagi mi per vivo

tiun mankon de sincero,

ja mi estas fil’ de maŭro

kaj de kristanin’ kun kredo.

La patrino mia diris

al mi ekde l’ infaneco:

ke mensogon mi ne diru

ĉar ĝi estas dur-ofendo,

tial, ho reĝ’! demandu

ĉar respondos mi nur veron.


Mi vin dankas, Abenamar,

ĉar vi montris ĝentilecon,

kiaj estas l’ artaj turoj

kaj l’ apudaj alt-kasteloj?

Estas l’ Alhambr’, sinjoro,

la alia la moskeo,

ankaŭ tiuj Alixares

ĉiuj kun mirindaj heloj,

ĉar ĉizitaj tiel lerte

ili splendas pur-belecon.

La maŭro ĉizinta ilin

gajnis cent da ormoneroj

po la ĉiu taglaboro,

estis por li sama perdo

ĉiu tago senlabora

kiam li ne kreis belon-

La turo alia estas

la Ĝeneralifo-revo,

palaco kun bela horto

kie nazariaj reĝoj

vivis la trankvilajn horojn

kiam floras dum somero.

La aliaj turoj estas

el majesta reĝ-kastelo

“Torres Bermejas” nomata

pro l’ kolor’ el ruĝ-aspekto-


Tiam reĝ’ Don Juan diris

kun tre granda ton-soleno:

Se vi volus, ho Granado!

mi tuj estus via edzo,

donus mi al vi Sevilon

kaj Kordovon krom dankemon.

Edziĝinta jam mi estas,

ne vidvino, kara reĝo,

la maŭro min posedanta

amis min kun am’ intenso.


Tiu ĉi romanco, verkita de anonima aŭtoro, estas unu el la plej belaj el antikva kastilia liriko. Simila kiel tiu, kaj krome plena de romantikaj resonoj estas jena poemo:


Romanco pri Ĝerineldo

Ĝerineldo, Ĝerineldo,

paĝi’ de la reĝ’ amata,

kiu havus vin ĉi-nokte

ĉe mi en luks-ĉambr’ floranta!

Ĝerineldo, korpo ĉarma,

Dio helpu min, vi ravas!

-Ĉar mi estas nur paĝio

serĉas vi, princino kara.

Mi ne serĉas, Ĝerineldo,

diras mi nur veron klaran.

Ĉi promeson, karulino,

kiam vi plenumos fakta?

Inter dekdu kaj l’ unua

kiam reĝ’ jam dormos plaĉa!

Jam forpasis noktomezon

sed li estis ne venanta.

Malfeliĉa, Ĝerineldo,

kiu amis vin singarda!

Belprincin’, malfermu haste,

Antaŭ via pord’ mi staras!

Kiu frapas mian pordon

je tiu ĉi horo tarda?

Estas mi, l’amiko via

ĵus veninta laŭ ni planas.

ŝi prenis lin de la mano

kune kuŝis pasi-ardaj,

kaj per tuþoj kaj karesoj

forflugis la nokt’ ekstaza.

Ambaŭ je la ektagiĝo

dormis en lacec’ agrabla.

Dume, moŝta reĝ’ vekiĝis

pro terura sonĝo stranga;

la paĝion urĝe vokis

sed la voko estis vana:

Ĝerineldo, Ĝerineldo,

mia hejm-servist’ plej ŝata!

“se vi volas min perfidi

agu tion inde saĝa,

se kun l’ infantin’ vi dormas

vi ja la kastelon rabas”.

Sian glavon prenis reĝo,

ĉe l’ filino iris hasta,

tie vidis Ĝerineldon

kun la infantin’ dormanta,

sekve volus lin mortigi

sed memoris lin infana

kiam li la bebon vartis

kvazaŭ filon tre amatan,

tuj decidis lasi glavon

inter ambaŭ korpoj lacaj

kiel signo kaj atesto

pri ilia far’ amara.

Kien iri, karulino?

Kie trovi lokon kaŝan

por eskapi de l’ furoro

de la reĝ’ de ni mokata?

Prenu rozojn kaj liliojn

el la bela hort’ palaca,

mi kaj vi suferi devas

punon por amor’ malsaĝa.

Kial vi nun, Ĝerineldo,

tiel palas kaj malgajas?

Bona reĝo, el gardeno

florojn, plantojn enspirantaj

la parfum’ de iu rozo

forprenis la ruĝon vangan.

Mia glav’ atestas grave

ke vi tondis rozon kastan

Moŝto, volu min mortigi,

mi meritas morton aĉan!

Dum tiu kolov’ okazis

venis la filin’ tonpaca:

Mia reĝo kaj sinjoro,

ne mortigu homon aman,

donu al mi la paĝion

kiel edzon por mi kara

aŭ se vi volas lin morta

morton apud li mi klamas.


Ekzistas pluraj versioj pri tiu ĉi poemo; tiun kiun mi tradukis, eble la plej arkaika, apartenas al la eminenta filologo kaj historiisto, Ramón Menéndez Pidal.

Inter la anonimaj romancoj plej elstaraj ne povas manki tiu lirika versio pri...


Grafo Arnaldos

Kiu ĉe la akvomaro

havos tian bonan sorton

kiel havis graf’ Arnaldos

kiam venis la aŭroro

la maten’ de Sant-Johano

tag’ de festo kaj de ĝojo!

Li eliris por ĉasado

portis sur la man’ falkono,

kiam vidis li velŝipon

veni haste al marbordo.

Silkaj estis ĝiaj veloj,

rigilar’ laŭ fajna robo,

la maristo ĝin gvidinta

kantis per dolĉega voĉo

kaj la mar’ fariĝis glata,

perdis vento sian forton

kaj la fiŝoj el la fundo

aperis sur la marondoj,

la birdoj majeste flugis

pozis sur la mast’ kun logo.

Tiam diris graf’ Arnaldos,

Aŭdu lian saĝ-parolon:

“Mi nun petas vin, maristo,

min regalu per kanzono”.

La maristo lin respondis

per afabla dir’ kaj tono:

“Nur miajn akompanantojn

mi regalas miajn strofojn”!


Alia el tiuj belaj romancoj kies simpla legado ĉarmas, estas tiu kies lirikismo kuŝas pli en la eĥoj el la versoj ol en la propra signifo de la vortoj. Jen kiel ĝi belas:


La ermitejo Sankt-Simon’

Staras en la bel-Sevilo

l’ ermitejo Sankt-Simon’

kien ĉiuj damoj iras

tien preĝi al Sinjor’.

Mia damo ĝin vizitas la plej delikata flor’

montras jupon sur subjupoj

krom mantil’ kun sunor’;

portas sur la belaj lipoj

dolĉon el tenera kor’,

sur la blanka mildvizaĝo

montras iom da kolor’,

kaj ĉe siaj bluokuloj

iom da tristeca ombr’,

kaj brilas kiel suno

ĉe la pord’ de Sankt-Simon’.

Meson diras la abato

per murmur’ kaj fuŝa voĉ’,

mes-infanoj lin helpantaj

ankaŭ misrespondas tro,

kaj anstataŭ “amen”, “amen”

nur diras “amor’”, “amor’”...


Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

ROMANCOJ KUN LA NOVA TEMO PRI LA MORTO

verkis: Antonio Marco Botella


Laŭ progresis la rekristanigo de la hispana popolo, unu el la temoj kiu akiris pli granda disvastigo estis tiu pri la morto, fakte io simile kiel la aliaj Eŭropaj lirikoj. La mezepoka homo vivis kun la konstanta rigardo al la morto, kiuj al ĉiuj kunvokis: al riĉuloj, al la kortegaj damoj, al komercistoj al simplaj monaĥoj, eĉ al papo mem. Ĝi estis niveliga kaj konformema povo, kiu egaligis grandajn kaj malgrandajn, riĉajn kaj malriĉajn, do ne rara ke tiu temo aperis en ĉiu liriko. Kelkaj el tiuj versoj esprimas tre okulfrape tian ĝeneralan kunvokon.

Diras la Morto

Al la morta danco venu ĉiu homo

en la mondo ekzistanta sen distingo,

kiu ne mem volos veni per la forto

mi devigos veni haste sen evito.

Multaj el tiuj poemoj aperintaj en la Romancaro konservas ankoraŭ certan neeviteblan pravon kaj allogon. Jen unu el ili verkita de anonima poeto:


Romanco de l’Amanto kaj la Morto

Sonĝo certa nokto sonĝis,

revo el l’ animo mia!,

sonĝis mi pri miaj amoj

brakumite retenitaj.

Mi ekvidis damon blankan,

kun la blank’ el neĝ’ glacia...

Ho, el kiu lok’ vi venas?,

kiel estis vi aginta

por eniri mian domon

se fenestroj restas ĉiam

pordoj kiel ĵaluzioj

hermetike tutfermitaj?

Ja Amoro mi ne estas,

sed la Mort’ de Di’ sendita!

Ho vi, tre rigora Morto,

lasu unu tag’ min viva!

Eblas nun nur unu horon

kaj tuj via viv’ finiĝas!

Haste li piedvestiĝis,

jen li tute jam vestita,

straten kure li aliris

kien loĝis l’ amo lia.

Vian pordon tuj malfermu,

mia am’, obeu vigla!

Por mi estus vere plaĉa

fari tion tre rapida,

sed patrin’ ne ekdormas,

paĉj’ ne estas foririnta.


Se vi nun ne tuj malfermas,

faros tion vi neniam!,

jam la Mort’ min haste serĉas

kun vi viv’ fariĝus brila!

Sub fenestro mia iru,

kie mi kudradis iam,

por atingi la balkonon

mi surmetos ŝnuron silkan.

Se la ŝnuro ne sufiĉus

por atingi ĉambron mian

mi per miaj haroj plektos

fortan ŝnuron kuntorditaj.


Jen la Morto sin prezentas.

La maldika silk’ rompiĝas.

Venu kun mi! Hor’, destino

por l’ Amanto venas fia!


Post jaroj kaj jaroj, la unuaj elstaraj poetoj el la hispana liriko ripetis kelkajn el la antikvaj poemoj, foje subskribitaj de ili mem, foje kun atentindaj ŝanĝoj aŭ similaj motivoj sed elpensitaj kun originalaj aldonoj, dediĉitaj al la amata, al dia bebo, al Sankta Maria, al la patrino, al bona amik(in)o, al la morto ktp. La nomoj de tiuj aŭtoroj jam estas sufiĉe konataj: Gonzalo de Berceo, Juan Ruiz, Jorge Manrique, Villasandino, markizo de Santillana, Gómez Manríque, Iñigo de Mendoza, Juan de Encina, Gil Vicente kaj tre longa vico el ili, kiuj kontribuis al la formiĝo de la kastilia liriko.

Antonio Marco Botella