XVIa jarcento (unua parto)

HISPANA LIRIKA ANTOLOGIO

KOMANDORO JOAN ESCRIVÁ

(XVIa jarcento)

verkis: Antonio Marco Botella


Valencia poeto vivanta dum la epoko de la Katolikaj Reĝoj (16ª jc.), kies verkaro aperas en ambaŭ eldonoj de la “Ĝenerala Kanzonaro” (1.511-1.514) de Hernando del Castillo. Li ĝuis de la favoro de Fernando “la Katolika” kaj reprezentis tiun aragonan reĝon kiel ambasadoro ĉe l’ Vatikano en 1.497.

La poemoj de Escrivá havas la karakterizojn de la Kanzonar-epoko, kaj en ili montriĝas aspektoj de la tradicia popola liriko kaj ankaŭ tiu alia eskvizita kaj rafinita, ofte emfaza kaj tro polurita poezio, laŭ la gusto de la tiama kortego.

Menciindaj liaj pastoralaj poemetoj kaj precipe tiu tre konata kanzono “Venu morto tiel kaŝe”, kiu tiom eĥis en la hispana beletro (Lope, Calderón, Cervantes, Gracián, k.a.). Jen la poemo:


Venu morto tiel kaŝe...

I

Venu morto tiel kaŝe,

ke ne sentu mi vin veni,

por ke la plezur’ vin teni

ne vivigu min malplaĉe.

Venu kiel vunda fulmo,

ĉar ĝis kiam ĝi ja vundas

ne sonas la bru’ profunda

por sukcese fari l’ vundon.

Estu via veno tiel,

Aŭ aliel, estu scia,

ke nia renkont’ ĝojiga

revivigos min aliel.

II

Vi mortigas kun allogo

kaj kun tia glor-sufero,

ke ne estas fenomeno

pli dolĉa ol mia morto.

Kaj fieras mi pri tio,

tiel ĝene mi kontentas,

ke la sekvan sent-turmentan

mi ne ŝanĝas por alio.

Kaj decidis mia sorto

doni al mi gloron fian

ja nun mi nur ambicias

la angoron de la morto.


Joan Escrivá estas aŭtoro de dialog-verko: “Plendo al sia amikino antaŭ la dio Amo” (“Ĝenerala Kanzonaro”, eldonita en 1514), verkita laŭ la priama modelo, tiam tre populara, de Juan de Flores, fakte sentimentala novelo laŭ la stilo de tiu epoko.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

LA SONETO LAŬ ITALA STILO PERFEKTIGITA

(anonima aŭtoro - XVIa jarcento)

verkis: Antonio Marco Botella


Iom post iom la hispana liriko aktualiĝas per la itala influo, kaj la romanca versoformo ne plu estas la plej prestiĝa uzata ĉe ni. Jen bela soneto verkita dum la XVIa jc. de anonima aŭtoro:


Al Kristo krucumita

Ne movas min la am’ al vi, ho Dio!

atingi la promeson de l’ Ĉielo,

nek ne Vin vundi per fimalfidelo

pro timo al infero aŭ alio.

Min movas Via sort’ kaj agonio,

Vin vidi krucumitan kun kruelo!

Min movas Viaj vundoj kaj mokcelo,

l’ ofendojn al Vi kaj la senracio!

Min movas tiel forta ama penso,

ke mi Vin timus mem eĉ sen infero

kaj mi Vin amus sen Ĉiel-kompenso;

Premii mian amon tre intensan

Vi ne bezonas, ĉar pro fid’ kaj vero

mi same amas Vin kun sent’ potenca.


Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

GIL VICENTE

(1463-1536)

verkis: Antonio Marco Botella


Poeto kaj teatroverkisto naskiĝinta en Lisbono. Li verkis tiel majstre en la portugala kiel en la hispana lingvo: oni konservas 44 teatro-verkojn el kiuj 15 en la portugala, 11 en la hispana kaj la ceteraj en ambaŭ lingvoj. Li kunlaboris en la verkado de la Ĝenerala Kanzonaro de García de Resende.

La poezio de Gil Vicente ricevis fortan influon de la tradicia kastilia liriko kaj de la antikvaj kanzonoj galega-portugalaj, kaj elstaras pro la simpleco, popularaj formoj kaj muzikemo de liaj esprimoj. Tiu stilo multe influos kelkaj jarcentoj poste en la nuntempa hispana poezio, speciale en la tiel nomata “Generacio de 27”.

Jen unu el tiuj simplaj priamaj poemetoj pri kiuj ni menciis:


Panjo, mia am’ foriris,

malproksime li loĝos:

forgesi lin mi ne povos,

kiel amon mi retrovos?

kiel amon mi retrovos?

Panjo, revis mi pri sonĝo

kiu trafis mian koron:

revis mi pri am-foriro

al insuloj de la maro,

ne eblas forgesi amon,

kiel amon mi retrovos?

kiel amon mi retrovos?

Mi revis, panjo, pri sonĝo

kiu trafis mian koron:

ke foriris mia amo

al lontana Aragono.

Tie mia amo loĝos

forgesi ĝin mi ne povos,

kiel amon mi retrovos?

kiel amon mi retrovos?


Gil Vicente, laŭ dirite, majstris la poezion laŭ inspiro de la antikva Kanzonaro galega-portugala. Jen unu el tiuj poemoj, tre esprimosimpla, sed miaopinie, unu el la plej belaj el tiu epoko:


Cántiga (*)

(*) Cántiga: Antikva populara versaĵo destinita al la kanto, tre elstara la galega-portugala. La plej tradiciaj estas tiuj konsistantaj el oksilabaj versoj miksitaj kun aliaj dekdusilabaj

La knabino tre gracias,

kiel ĉarmas ŝi kaj belas!

Volu diri vi, maristo,

en la ŝipoj naviganta,

ĉu la veloj, ĉu la steloj helradiaj

tiel belas.

Diru vi, ŝik-kavaliro,

kun la armovest’ kovrata,

ĉu l’ armil’, ĉu la batalĉeval’ militaj

tiel belas.

Volu diri vi, paŝtisto,

kiu la ŝafaron gardas,

ĉu la valoj, la brutar’ aŭ la mont’ brilaj

tiel belas.


Kiel teatroverkisto li evoluis de la naivaj paŝtistaj esprimoformoj al tiuj pli kompleksaj de la socia satiro kaj al certa simbolisma teatro, kiel antecedento al formuloj kaj temoj kiu karakterizos tiun de Calderón de la Barca.

Gil Vicente ankaŭ montris sian talenton kiel muziko-verkisto, li komponis muzikaĵojn pri sakra stilo, en kiuj enkondukis popularaj melodioj kaj polifoniaj kantoj.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

JUAN DEL ENCINA

(1469-1529)

verkis: Antonio Marco Botella


Poeto, teatroverkisto kaj muzikisto naskiĝinta en Encina (Salamanko). Je la komenco de la 16ª jc. li restis pluraj jaroj en Romo kiel kantisto de la kapelo de papo Leono la 13ª kaj kiam li estis 50-jara pastriĝis kaj celebris sian unuan meson en Jerusalemo. De la jaro 1523 li loĝis definitive en la nordhispana urbo, Leono.

En lia "Kanzonaro" (Salamanko, 1496) aperas multaj lirikaj poemoj el lia junaĝo, inter kiuj elstaras kelkaj mallongaj kun populara karaktero kaj etoso paŝtista kaj kamparana, kiujn ofte akompanis melodioj de li mem komponitaj, el kiuj nur 68 (publikigitaj de Barbieri en 1890) alvenis ĝis nia nuntempo.

Jen unu el tiuj poemetoj, plena de fajna sentiveco:


Bluaj dolĉokuloj havas

la knabin’ nun neamanta,

kiu ilin kaptos, raba?

Ili estas belaj, vivaj,

ĉiujn havas sorĉkaptitaj,

sed ŝi montras ilin tristaj

kaj la ĝojo ĉiujn ravas.

Gloron kaj plezuron ŝatas

la memoroj pli sentivaj

gardi la rigardon vian

estas venk’ kaj sent’ jubila.

Per ilia ĝentileco

donas fidon kaj misteron

kaj vivigas en suferon

kiu vivis eŭforia.

Neniu l’ okulojn viajn

vidas sen la ĝukorsento

senti sin sub dolĉkateno

dezirata por eterno.


El siaj teatroverkoj nur 15 oni konservas nun, reprezentantaj la periodon inter mezepoko kaj renesanco, en kiuj li spegulas la etoson de la tiama socio en siaj pluraj aspektoj: religia, kamparana-paŝtista, ideologia kaj beletraj...

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

JOAN BOSCÁN ALMOGAVER

(1487-1542)

verkis: Antonio Marco Botella


Verkisto, poeto, edukisto, li naskiĝis en Barcelono, sed kutime verkis en la kastilia lingvo. Li lernis beletron sub la gvido de la itala humanisto, Lucio Marineo Sículo kaj baldaŭ pasis al la kortego de Karlo la 5ª.

Boscán majstre sciis kombini la petrarkismon (kun ties rafinitaj esprimoj kaj antitezoj), al la stilo firma de Ausias March (esprimanta profundajn precizajn bildojn). Ekzemplo pri tiu poezio povas esti jena soneto:


Agrabla sonĝ’ kaj dolĉa malkontento

kiam sonĝante mi imagis sonĝi;

delico dolĉa kiu trafas trompi,

se tro longiĝus tiu trompa sento.

Dolĉa, sen esti en mi, kun la tento

atingi, kion fakte mi ne povis;

plej dolĉa ĝuo, kvankam en mi trovis

malĝojon, pro vekiĝo el kontento.

Ho sonĝ’!, ju pli leĝera des pli plaĉa,

certe pli ideala kaj bonvena

se venus ĝi malpeza kaj trankvila!

Ĉar mi en sonĝo sentis min bonŝanca

kaj eĉ fantaste ĝuis ĝin korplena,

tamen kun ver’ ne sentis min jubila!


La plej granda merito de Boscán, vere transcenda, estis la enkonduko en Hispanion de la italaj versoformoj, kune kun lia amiko Garcilaso de la Vega, kio sendube signifis la modernigon de la hispana poetiko. Ekzistas kelkaj poemoj de Boscán verkitaj laŭ la tradicia metriko kastilia, sed la plej granda parto el ili konsistas el sonetoj kaj kanzonoj renesancaj laŭ la modelo ekreganta en la itala poetiko de la epoko, kiun li kaj Garcilaso sukcese enkondukis en la kastilian lirikon.

Elstaraj poemoj de Boscán, inter aliaj estis, la epistolo en tercetoj al Diego de Mendoza pri la plaĉo de la edziĝa vivo, la alegorio La Oktava Rimo kaj la mitologia fablo de Hero kaj Leandro (dekdu silaboj sen rimo). Jen unu el tiuj senrimaj poemetoj de la kataluna poeto:


La najtingalo kiu perdis siajn filetojn

Kiel kutime linda najtingalo

sub foli-ombroj de l’ ulmar’ kaj fagoj

ploradis senkonsole la forperdon

de siaj dorlotitaj gefiletoj,

kiujn ĝi dum momento lasis solaj

senplumaj sed provante la ekflugon;

el nesto prenis ilin kamparano

kaj la birdino triste plore trilas

dum tuta nigra nokto senripoze,

kaj de la branĉo kie ĝi firmstaras

sian doloran kanton renoviĝas

kaj siaj plendoj tra la kampo vibras...


Boscán tradukis proze kaj modele, inter aliaj, “La Kortegano” de Baltasar de Castiglione.

Li forpasis en la jaro 1542.

Antonio Marco Botella

HISPANA LIRIKO-ANTOLOGIO

GARCILASO DE LA VEGA

(1501-1536)

verkis: Antonio Marco Botella


Naskiĝis la poeto Garcilaso, en Toledo, la jaro 1501. Brila renoviganto de la kastililingva poetiko, li estis perfekta modelo de la kortegano renesanca. Dum sia mallonga vivo, li kunigis la idealajn elementojn kiel homo de armiloj kaj de beletro, ĉar samlerte li uzis armilon kiel plumon, kaj tial lia vivo estis, konstanta batalo por amo, poezia kreado kaj heroaĵoj.

Ĉar ne fermita al ĉiuj spiritaj ideoj kaj novaĵoj de sia epoko, li kun Boscán adaptis al la kastililingva liriko la modernajn italajn versoformojn, inter ili la soneton, kiu fariĝis de tiuj tagoj la poetika formo plej uzata dum la renesanco kaj la beletra hispana orjarcento. Jen unu el tiuj sonetoj de li verkita:


En mi skribitaj viaj ĉarmoj restas

kaj se verkadi pri vi mi deziras

sufiĉas via belo tre altira

jen vi aperas linda kaj majesta.

Mia inklino al vi ja aŭtentas,

ĉar mi la ecojn viajn tre admiras,

pro am’ al vi konstante mi sopiras

laŭ mia kor’ kaj sentoj vin atestas.

Nur la beleco via min plej ravas

kaj mi pri tiom granda am’ mi miras

kiom l’animo mia ĝin surportas...

Inspiron ŝuldas mi al vi bril-havan,

por vi mi vivas kaj dolĉege spiras,

pro vi mi devas morti kaj... mi mortas!


La liriko de Garcilaso havas la brilan riĉan enhavon de la belaj temoj, la novajn konceptojn pri amo kun nuancoj de certa platona idealismo, kaj ankaŭ, elirintan rekte el lia propra malfeliĉa koro, realan sincerecon por esprimi la doloran senton, kiu premis lian spiriton pro certa granda amo kiun li sentis, sen la koncerna reciproko de la amatino, ama sento kiun li tiel majstre sciis esprimi.

Rimarkindas, lia inklino por naturo, kiun li en siaj poemoj ofte uzis, kvazaŭ alian protagoniston de la dramo kiun li poezie rakontas, kiel estas konstateble en tiu ĉi fragmento de la “Unua Eglogo”:


La sun’ etendas siajn orradiojn

sur helaj montoj kaj brulantaj valoj,

vekante homojn, bestojn kaj la birdojn

kiuj ekflugas super la altaĵoj:

super la verdaj kampoj kaj montpintoj

kie montriĝas belo kun spontano.

Dum birdoj tion faras

laŭ tasko ordinara

al kiu sia mem natur’ inklinas

ĉiam l’ animo mia triste larmas,

kiam la ombroj ĉion sombre nigras

aŭ venas lum’ kun siaj heloj klaraj,

tiam, galope fluas larmoj miaj...


Pli frue ol Garcilaso, neniu poeto kantis en la kastilia lingvo la malfeliĉojn de amo profunde sentita aŭ la mil diversajn sentojn de idealigita amo, kiel oni povas legi en sama citita eglogo:


La mildaj karesemaj diroj viaj,

-en kiu fremdorelo nun belsonas?

Viaj okuloj klaraj kaj sentivaj,

kiun rigardas kaj de nun adoras?

Por kiu ŝanĝis vi la amon mian

kaj rompis mian fidon al vi, ŝtonan?

Kiun fremdkolon ame vi katenas

per viaj belaj brakoj dolĉ-amoraj?

Eĉ kor’ marmora tute ne toleras

mian hederon vidi, horo trompa!

plektitan sur alia mur’ ĉagrena;

kaj tiu am’ despera en mi vora

amaras min kaj mian koron premas...


Tiuj versoj estas dolora lamento despere sentata, plendo kiu apenaŭ trovas la solan konsolon de la naturo, kiun la poeto amas, kaj tial komunikas al ĝi siajn suferojn kiam li daŭrigas:


Eĉ mem la ŝtonojn, mia plor’ kortuŝas,

kaj sian malmolecon tuj frakasas;

kliniĝas l’ arbobranĉoj grundon tuŝas

kaj birdoj, kiuj tre plezure kantas,

la tonon ŝanĝas, kiam min aŭskultas,

kaj mian morton sentas kaj imagas.

Post vigla ardo kuŝas

la best’sovaĝa laca,

kaj kiam ĝi dolore min ekaŭdas

por aŭdi min la dormon ja forlasas.

Ho, amo! Vi montriĝis pri mi dura

eĉ per l’ okuloj vi ne min kompatas

mi sentas mian koron senstimulan

kaj nur per larmoj ĝi trankvile pacas!


Garcilaso estas poeto kun mesaĝo: li komunikas al la legantoj la idealon pri beleco de la homoj de sia epoko. Kiel propra mesaĝo, li esprimas sian doloron antaŭ la dramo de neebla amo kaj insiste montras sian fidelecon al la reĝa politiko kiel decas en reĝa kavaliro. Lia petrarkismo estas aŭstera, profunda kaj konciza, kiel koncernas al kastilia kavaliro. Atentas li la pejzaĝon same kiel la renesancaj poetoj, sed tuj turnas siajn okulojn al Toledo amata, kaj kiel amanto de la naturo revas ĉe la riverbordoj de la loka Taĥo, kiel oni povas konstati per ĉi versoj de la "Tria Eglogo":


Proksime de river’, l’agrabla Taĥo,

ekzistas lok’ izola kun salikoj

vestitaj de hedera verdo-ĉarmo

de l’ trunko ĝis plej altaj branĉopintoj.

Kaj tiom dense teksas foliaro

ke l’ verdon ne atingas sunradioj...

La akvo banas la herbejo-kampon

kun sono gaja al orel’ kaj birdoj,

kristala Taĥo tiel milde iras,

ke oni dirus ke ĝi amsopiras.

Loĝanta tie bela akvo-nimfo

siajn orpurajn harojn kombis distra,

eligis ŝi la kapon kaj kun miro

pleniĝis la herbej’ de floroj disaj...


Garcilaso de la Vega mortis kiam li apenaŭ estis 35-jara, ricevinte gravan vundon en batalo, ĝuste kiam oni atendis de li ankoraŭ pli gravajn beletrajn kreaĵojn, pli altajn lirikajn atingojn. La delikataj brilaj poemoj de Garcilaso, kun temoj bukolikaj pri grekaj-latinaj dioj kaj amaj argumentoj, kunvivis kun la tradiciaj lirikaj popularaj kanzonoj kiuj plenigis tutan epokon.

Antonio Marco Botella